Listo de Zamenhof/Esperanto-objektoj en Ĉeĥio
Ĉi tiu artikolo listigas Zamenhof/Esperanto-objektojn en Ĉeĥio.
Se vi konas ne registritajn ZEO-ojn, bonvolu kompletigi la artikolon.
Listo
[redakti | redakti fonton]Identigila kodo | Urbo | Kategorio | Oficiala nomo (ekde kiam) | Notoj |
---|---|---|---|---|
cz-001 | Bohumín | Monumento kaj Aleo | Esperanto-monumento (1947) kaj Aleo de Dr. Esperanto (1951) | La monumento estis senvualigita la 5-an de oktobro 1947 en la parko de Bohumín. La monumento staras ĝis nun. En la jaro 1951 en la urbo estis solena renkontiĝo de esperantistoj kaj la aleo, kondukanta al la monumento ricevis nomon "Aleo de doktoro Esperanto". Foto |
cz-002 | Česká Třebová | Muzeo | Esperanto-kolekto de Urba Muzeo (1975) | Iama. Vidu Esperanto-kolekto de Urba Muzeo en Česká Třebová |
cz-003 | Česká Třebová | Kafejo | Esperanto (1992) | En Kultura centro. |
cz-004 | Česká Třebová | Memorŝtono | 3.? (18 septembro 2010) | Inaŭgurita la 18-an de septembro 2010 por la 50 jaroj de esperanta rondeto Amikeco - Ceská Trebová, fotoj ĉe ipernity : [1], [2] kaj [3] 49° 53′ 54″ Nordo 16° 26′ 11″ Oriento / 49.898417 °N, 16.436472 °O (mapo) |
cz-005 | Františkovy Lázně | Tabulo | Esperanto-tabulo (1914/91/94) | En 1914 en Františkovy Lázně okazis tut-aŭstria Esperanto-kongreso (temis pri la aŭstra-hungara imperio). Tiam oni inaŭguris monumenton de L. L. Zamenhof, poste detruotan de nazioj. En 1991 estis inaŭgurita memortabulo pri tiu monumento, donaco de Asocio de Esperantistoj-Handikapuloj. Je 1994-06-10 ĝi estis vandalece detruita; sed donacoj ebligis starigon de alia tabulo. |
cz-006 | Frydek-Mistek | Kafejo | Esperanto-kafejo (1970) | Eble nur ĉiumonata renkontiĝo |
cz-007 | Hradec Králové | Strato | Zamenhof-Strato (1949) | Situo : 50° 12′ 46″ Nordo 15° 48′ 40″ Oriento / 50.2127177 °N, 15.8112470 °O (mapo) |
cz-008 | Kopřivnice | Memorŝtono | Ripozejo de D-ro Esperanto (1950, 2013) | Vidu la artikolon pri Roman Michna : La 24-an de septembro 1950 en Kopřivnice estis inaŭgurita memorŝtono en la loka parko en formo bedo kun verda stelo (eble herba aŭ flora), en kies centro estis lokita granda ŝtono kaj sur ĝi fiksita tabulo kun verda stelo kaj surskribo „Zátiší dra Esperanto - Ripozejo de Dro Esperanto“. Post kelkaj jaroj la monumento estis likvidita dum rekonstruo de la urboparto kaj ties parko, la ŝtono estis ĵetita post la urbo en arbaro en rivereton, sed la tabulon savis ĝuste Roman Michna kaj forportis al sia hejmo. Nun la skoltoj en Kopřivnice trovis la ŝtonon, informis en loka kablotelevido pri sia trovaĵo kaj baldaŭ ilin mirigis ret-mesaĝo de la posteuloj de Roman Michna, ke la tabulon ili posedas kaj volonte ĝin disponigos, se la monumento estos renovigita. La skoltoj plie malkovris, ke la fondinto de skoltismo en Kopřivnice Rudolf Zanáška estis fervora esperantisto kaj eĉ fondis kolekton de esperantaĵoj en la urba muzeo, unuan muzean kolekton de esperantaĵoj en Ĉeĥio.. Li ankaŭ iniciatis la monumenton, poste savitan de Roman Michna. Tiuj malkovroj vekis intereson ĉe la skoltoj pri Esperanto kaj ĝia movado. |
cz-009 | Lančov (ĉe Třebíč) | Kampadejo | Esperanto-Kampadejo (1952) | |
cz-009a | Velké Losiny | Arbo | Esperanto-arbo (Kanada cugo, 1967) | |
cz-010 | Lančov (ĉe Třebíč) | Strato | E-Strato (1987) | |
cz-011 | Lány (kastelo) | Arbo | Esperanto-Arbo (1990) | |
cz-012 | Lázně Bělohrad | Aleo | Zamenhof-Aleo (1935/59) | 1935-07-21 : Inaŭguro de Aleo de D-ro Zamenhof en Lázně Bělohrad, la internacia esperantista somera restadejo (CS) foto en 1959, Bildarchiv Austria; nun la strato ne plu havas tiun nomon |
cz-013 | Litoměřice | Butiko | Vinejo Esperanto (1938) | El la Informilo de Asocio de Esperantistoj-Handikapuloj 12/2001 : Ĉu vi scias pri pensiono, restoracio kaj vinejo en nia respubliko, kun la nomo "Esperanto"? Ĉu vi scias, kie ĝi troviĝas? En norda Bohemio, en la urbo Litoměřice, strato Jiřího z Poděbrad 33! La domo havas interesan historion. Ĝi estis konstruita en la jaroj 1936 - 1938. Tuj dum la konstruado estis sur la fronta muro gravurita la nomo Esperanto. En la jaro 1938 la posedanto vendis la domon kaj translokiĝis eksterlanden. Li estis certe esperantisto, eble judo. Dum la milito loĝis en la domo iu hitlerano, ĉar en la jaro 1945 oni trovis tie multegajn svastikojn. Plua posedanto, s-ro Hrabovský eĉ konsekris la domon por likvidi la malbonajn fantomojn, La vinejo estis malfermita nur en la jaro 1991. Unue kiel vinejo, poste ankaŭ restoracio kaj pasintjare ankaŭ kiel pensiono. Tial ĝi troviĝas en telefonlisto sub la litero P. Sub E estus la vinejo pli rapide trovebla. Nova juna posedantino tute ne scias, kion signifas la nomo Esperanto, kvankam la vinejon jam kelkfoje vizitis esperantistoj. Esperanto-klubo en proksima urbo Ústí n.L. proponis al ŝi reklamon eksterlande, sed ŝi ne interesiĝas, kaj ne emas lerni internacian lingvon. Tial restas nur la nomo, kiu ne povas esti envicigita al pluaj ZEO-oj. Ĉu povus helpi, se la posedantino ricevus kelkajn leterojn skribitajn en Esperanto? Eble ŝi ekinteresiĝus pri ĝi. |
cz-014 | Litomyšl | Epitafo | Tombo de Karolo Piĉ (1995) | Kun informo, ke li verkis Esperante. Situo : 49° 52′ 7.02″ N 16° 19′ 0.66″ O / 49.8686167 °N, 16.3168500 °O (mapo) |
cz-015 | Luhačovice | Domo | Esperanto-vilao (1936) | Strato 3/2001 : La foto de s-ano Jan Kovařík el Opava sur la frontpaĝo prezentas vilaon "Esperanto" en Luhačovice, pri kiu scias el niaj membroj nur malmultaj. La vilaon konstruis inter la jaroj 1932-33 ĉeĥ-amerikano Vaněk kaj nomis ĝin New York. Kiam proksimiĝis la dua mondmilito, s-ro Vaněk vendis domon al esperantista familio Búřil el Brno kaj revenis en Usonon. Novaj posedantoj alinomis vilaon "Esperanto" kaj ĝi iĝis centrejo de socia vivo de sudmoraviaj esperantistoj. Sed baldaŭ nazioj konfiskis la domon por Hitlerjugend kaj familio Búřil rajtis uzadi nur unu subtegmentan c^ambron. Postmilite la proprietuloj akiris en la domo denove plenajn rajtojn, sed nur ĝis la jaro 1948, kiam konfiskis ĝin la komunisma loĝej-fonduso. Tiu stato daŭris ĝis la jaro 1990, kiam la vilaon dum restituo ricevis reen la nepo de originaj posedintoj. Konfuzan historion de la nuna log^domo nun rememorigas nur la nomo "Esperanto" sur la fruntaĵo. La valorajn detalajn informojn de s-ano J. Jaško el Luhačovice reduktis (Jaroslav Žák) |
cz-016 | Nymburk | Tabulo | E-Tabulo omaĝe al Josef Šilhart (1967) | Memortabulo de Josef Šilhart en Nymburk, ĉe Boleslavská strato |
cz-017 | Olomouc | Domo | Esperanto-Vilao (1914) | Vilao troviĝas je adreso Dvořákova 36. Sur unu flanko videblas la verda Esperanto-stelo. |
cz-018 | Olomouc | Strato | Ulice Dra Zamenhofa (27 junio 1932) | Komenco kaj fino ĉe : Ul. Prostějovská - Ul. U Botanické Zahrady Klarigaj tabuloj estas fiksitaj ĉe la komenco kaj la fino de la str. |
cz-019 | Olomouc | Arbo-Monumento | E-Arbo-Monumento (1932) | En la parko troviĝas E-arbo kaj apud ĝi E-memorŝtono, sur kiu estas gravurita E-lingve la historio de tiu arbo (plantita 15 majo 1932). Okaze de la nacia kongreso 1932 estis plantita Esperanto‑Arbo (Liriodendron), instalita granita Memorŝtono en parko Smetana kaj najbara novkonstruita strato nomita "dro Zamenhof“ ; foto |
cz-020 | Ostrava | Monumento | Zamenhof-Monumento (1952) | |
cz-021 | Ostrava-Poruba | Arbo | Esperanto-arbo (2002) | Tilio |
cz-022 | Pardubice | Strato | Stanislav Schulhof Strato (1947) | |
cz-023 | Pardubice | Epitafo | E-Epitafo honore al Schulhof (1991) | Epitafo: Sur tombeto via / floros la tilio... Kaj la floroj estas / plenaj de mielo... Noblan havos finon / vi en form' miela, / vin en sia kafo trinkas, / eĉ knabino bela. |
cz-024 | Pardubice | Arbo | Esperanto-arbo | |
cz-025 | Poděbrady | Aleo | Alej Esperanto | |
cz-026 | Prago | Arbo/Monumento en [Vršovice] | Esperanto-Arbo / Monumento (1987) | |
cz-027 | Prago | Strato | Strato en [Štěrboholy] | Zamenhof-strato (2008?) |
cz-028 | Prago | Bushaltejo | Stacio Zamenhof (la 1-a de septembro 2012)[1] | |
cz-029 (d) | Prago | Memortabulo kaj tilio | Tilio plantita omaĝe al 85 jaroj de la esperanta klubo en Prago (en 1987) (en Vyšehrad) | |
cz-030 (d) | Prago | Memorŝtono | Universala kongreso (1996) | |
cz-031 | Přerov | Tabulo | Memortabulo al Josef Krumpholc kaj Theodor Čejka (1998) | |
cz-032 | Příbor | Monumento | Esperanto-Monumento (omaĝe al E-pioniro Theodor Čejka) (1964) | |
cz-033 | Příbor | Tabulo | Esperanto-Tabulo (1979) | |
cz-034 | Prostějov | Memortabulo | |sur la lernejo, kie la klubo estis fondita - foto Arkivigite je 2013-11-02 per la retarkivo Wayback Machine | |
cz-035 | Prostějov | Monumento | Esperanta (1999) | ŝtona monumento en la urba parko, omaĝe al 90jariĝo de la loka klubo - foto |
cz-036 | Prostějov | Strato | Esperantská (1999) | Nova ZEO aperis en Ĉeĥio. Antaŭ Kristnasko de 1999 decidis la Urba Konsilantaro de Prostejov pri nomigo de unu el la novaj stratoj de la urbo. La strato nomiĝas "Esperanta". Tiel finfine sukcesis plurjaraj klopodoj de lokaj esperantistoj. (Laŭ Milan Smely) - situo surmape |
cz-037 | Slaný | Arbo | Esperanto-Arbo (1990) | Tilio |
cz-038 | Skokovy | Pensiono | Pensiono Espero | Tie okazas semajnaj lingvaj seminarioj - vidu esperantlingvan retejon de la pensiono |
cz-039 | Stonava | Epitafo | Epitafo de Karel Zipser (2000) | |
cz-040 (d) | Svitavy | Muzeo | Esperanto-Muzeo (20.9.2008) | Vidu artikolon Esperanto-Muzeo en Svitavy kaj fotogalerion el la inaŭguro. |
cz-041 | Svitavy | Arbo | 14.4.2012 | |
cz-042 | Svitavy | Memorŝtono | 15.7.2012 | Kadre de la Internacia Esperanto-Konferenco (IEK'12) ; . |
cz-043 | Třebíč | Epitafo | Epitafo honore al Theodor Kilian -1990) | |
cz-044 | Třebíč | Domo | Esperanto-domo (1997) | En la Esperanto-strato, ĉe la numero 3 |
cz-045 | Třebíč | Strato | Strato de Esperantistoj | Situo: 49° 12′ 46″ Nordo 15° 52′ 04″ Oriento / 49.2128138 °N, 15.8679096 °O (mapo) |
cz-046 | Velké Losiny | Arbo | Esperanto-Arbo (1967) | Foto |
cz-047 | Znojmo | Arbo | Esperanto-arbo (2000) | antaŭ Domo de infanoj kaj junularo. |
Ne plu ekzistantaj monumentoj
[redakti | redakti fonton]- Bor u Tachov: Zamenhofgasse (strateto de Zamenhof)
- Bohumín: Faŝistoj likvidis la malnovan monumenton el la jaro 1934.
- Brno: En la strato Zábrdovická antaŭ fervoja viadukto staris domo kun ŝtona surskribo sub tegmento: "Esperanto Restoracio". Ĉirkaŭ la jaro 1990 la domo, jam longe senhoma, estis faligita.
- Doksy en 1948 strato Esperanto, nun Okružní
- Drahovice proksime de Karlovy Vary: strato Esperanto-Strasse (9 februaro 1926)
|Strato
- Dvůr Králové nad Labem: Zamenhof-strato (1963)
- Františkovy Lázně: La unua Esperanto-monumento en Františkovy Lázně estis inaŭgurita la 1-an de junio 1914 dum la 4-a Aŭstria Esperanto-Kongreso. Pri ĝia konstruo meritis la prezidanto de la loka Esperanto-grupo Jakob Hecht. Likvidis ĝin naziaj okupaciantoj.
- Lichnov: Esperanta memorŝtono en Lichnov apud Frenštát pod Radhoštěm. Inaŭgurita la 14-an de majo 1936 el iniciativo de s-ano Roman Michna, fare de la skulptisto V. Brázdil, laŭ skizo de samideano J. Špaček. En 1941 likvidita: nazia oficiro hazarde ekvidis la monumenton kaj ordonis neniigi ĝin. Restis nur stelo enmurigita sur la domo de s-ano Michna.
- Praha: Antaŭ la unua mondmilito estis sur angulo de la kafejo Union granda tabulo (inter fenestroj de la unua supra etaĝo) kun surskribo "Bohema Unio Esperantista". Foto aperis en 2001 en libro de Lenka Reinerová "Kavárna nad Prahou" (Kafejo super Prago).
- Praha: Ŝtonbloko el 1987 kun surskriboj Esperanta kaj ĉeĥa: "Ĉi tiu tilio estis plantita por rememoro pri la centjara datreveno de Esperanto kaj la okdek-kvina datreveno de la Esperantista klubo en Praha." La monumento ne plu staras en parko apud la tilio, ĉar en 1996 okaze de UK estis transportita al la Kongresa Centro.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Starto 1/2003 (206), organo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
|
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ En Prago nun ekzistas haltejo de Zamenhof (
). Esperanto.cs (2012-09-02). Arkivita el la originalo je 2012-11-17. Alirita 2012-11-17.Esperanto