Marija Nikiforova

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marija Nikiforova
Persona informo
Naskonomo Marija Grigorivna Nikiforova
Aliaj nomoj Marija Brzostek
Naskiĝo iam dum la jaro 1887
en Zaporiĵo, Ukrainio
Morto 16-an de septembro 1919 (1919-09-16)
en Sebastopolo, Ukrainio
Mortokialo pendumo • pafvundo
Nacieco ukraina
Etno ukraina
Okupo
Okupo revoluciulo • partizano • Ataman
Konata kiel Marusja, Atamanŝa
Politika partio sendependa
vdr

Marija Grigorivna NIKIFOROVA (ukraine Марія Григорівна Нікіфорова; naskiĝis dum la jaro 1887, mortigita la 16-an de septembro 1919), ankaŭ konata kiel Marusja, Atamanŝa, kaj Marija Grigorivna Brzostek estis ukraina interseksa virino kaj anarkiista revoluciulo kiu organizis partizanajn taĉmentojn dum la Rusia interna milito. Ŝi ofte estas konata ĉar kelkfoje ŝi kunlaboris kun la fama ukraina anarkiisto, Nestor Maĥno.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Frua vivo[redakti | redakti fonton]

Marija Nikiforova naskiĝis iam dum la jaro 1885, en la urbo Aleksandrovsk (nune nomita Zaporiĵo), en Ukrainio.

Maristoj de la kronŝtadta ribelo kun flago kiu enhavas la tekston "morto al la burĝaro" ruslingve

Laŭ onidiroj, la patro de Marija estis oficiro kaj heroo en la rusa-turka milito de 1877, sed ĉi tio estas neverŝajna, ĉar la familio estis malriĉa, kaj kiam Marija estis 16-jara, ŝi eklaboris en multaj postenoj, eventuale iĝante fabrikalaboristo. Dum ŝia fabrika laborado, ŝi aliĝis al anarki-komunistan grupon. En la grupo, ŝi partoprenis en senmotiva teroro (ukrainlingve: безмотивний терор, bezmotivnij teror), agoj en kiuj oni detruas ekonomiajn aktivojn, por interrompi la ekonomian sistemon. Marija partoprenis en bombadoj kontraŭ fabriko, persontrajno, kaj oficejo. En la atako kontraŭ la oficejo, du homoj (gardisto kaj kasisto) estis mortigitaj. Marija kaj ŝiaj kamaradoj ŝtelis 17 000 rublojn, sed poste estis kaptitaj. Akuzita pri kvar raboj kaj du murdoj, ŝi komence estis kondamnita al morto, sed pro ŝia aĝo, ŝi anstataŭ estis kondamnita al 20 jaroj de prizonlaboro (en la rusia imperio, plenaĝeco komenciĝis kiam oni estis 21-jara). Ŝi eskapis la Narimsk malliberejon en Siberio post mallonga tempo, kaj (kun la helpo de ĉinaj anarkiistoj), akiris bileton al Usono. En 1912, ŝi reiris al Eŭropo kaj loĝis en Parizo, kaj partoprenis en bankrabo en Barcelono. En Parizo, ŝi renkontis multajn poetojn, artistojn, kaj politikistojn - inkluzive la rusan socialan-demokraton Vladimir Antonov-Ovsejenko, kun kiu ŝi amikiĝis. En ĉi tiu tempo, ŝi ankaŭ edziniĝis al la pola anarkiisto Witold Brzostek (Vitold Bĵostek). La geedziĝo verŝajne estis pro loĝistikaj kialoj. Marusja partoprenis en la unua mondmilito kiel oficiro de la franca armeo, kaj returnis al Rusio en 1917.

En la rusa interna milito[redakti | redakti fonton]

Nestor Maĥno, anarkiista revoluciulo, iam dum la rusa interna milito

Kiam ŝi reiris al la rusia imperio, Nikiforova komence ne iris al Ukrainio. Anstataŭe ŝi restis en Rusio, partoprenante en la politikoj de Petrograd (nune Sankt-Peterburgo), eĉ farante paroladon en Kronŝtadto. Kiam ŝi reiris al Aleksandrovsk, ŝi eksciis, ke jam estis nova anarki-komunista organizo en la urbo, sed ke ĝi ne havis multan influon en la urbo. Ŝi tuj fariĝis la ĉefo de la grupo (ĉar ŝi jam estis populara inter la fabrikalaboristoj), kaj eksproprietigis 1 000 000 rublojn de la loka distilejo apartenante al loka burĝo (iom da la mono estis donaciita al la Aleksandrovsk soveto). La 29-a de aŭgusto 1917, ŝi vizitis Huljajpole (la vilaĝo kie la fama anarkiisto Nestor Maĥno vivis, kaj kie estis malgranda anarkiista grupo de kamparanoj kaj laboristoj). Ŝi taksis la lokan grupon malefika, kaj instruis ke ili ribelu pli forte, kaj plu eksproprietigu la lokan burĝaron. Dum ŝia vizito al Huljajpole, Maĥno ricevis telegrafon sciigante ke la blanka generalo Kornilov komencis sian puĉo kontraŭ Petrograd.

Ne longe poste la renkontiĝo kun Maĥno en Huljajpole, Nikiforova organizis sian unuan partizanan taĉmenton (enhavante ~200 partizanojn). La unua ago de la taĉmento estis kapti armilojn de la loka burĝaro kaj la imperia armeo. La loka provizora registaro en Aleksandrovsk taksis ĉi tiujn agojn kontraŭleĝaj, kaj Nikiforova estis arestita. La partizanoj de Nikiforova kaj Maĥno protestis kontraŭ la aresto, kaj baldaŭ ŝi estis liberigita. En la aŭtuno de 1917, Marusja plu organizis partizanajn taĉmentojn en Aleksandrovsk kaj aldone en Jelizavetgrad (nune nomita Kropivnicko). Ŝi (kaj ŝiaj taĉmentoj) ofte kunlaboris kun aliaj anarkiistaj organizaĵojn tra suda ukrainio por kontraŭstari la ŝtaton kaj kapitalismon. Kelkfoje, ŝi kaj lokaj bolŝevikoj havis aliancon por pluiĝi la revolucion. Ekzemple, Nikiforova kaj la bolŝevikoj kunlaboris por renversi la liberalan soveton de Aleksandrovsk. Simile, en la decembro de 1917, ili kunlaboris por establi socialistan regadon en Ĥarkivo.

Dum la cetero de 1917, kaj en 1918/1919, Nikiforova daŭre ĉefis kaj plu kreis partizanajn taĉmentojn, laborante kun aliaj anarkiistoj. Ŝia ĉefa celo restis la detruado de la ŝtato, kapitalismon, kaj tiam la kreado de anarkiista socio. Por persekuti la celon, ŝi batalis kontraŭ la hajdamakoj (ukrainlingve: гайдамаки), la kozakoj, kaj la blanka movado. Ŝia rilato kun la bolŝevikoj malboniĝis, kaj ili ambaŭ komencis batali unu kontraŭ la alia. Kun la tempo, la taĉmentoj de Nikiforova iĝis pli konataj, kaj akiris karakteron. La soldatoj estis pli bone nutritaj, vestitaj, kaj armitaj ol la komunistaj kaj blankaj soldatoj. Kvankam ne estis oficiala uniformo por la taĉmentoj, laŭdire ili havis bonan stilon. La kirastrajnoj kaj kaleŝoj de la Nikiforovistoj ofte estis ornamitaj kun kanonoj kaj nigraj flagoj, kiuj estis legitaj "vivu anarkio", "povo naskas parazitojn", kaj "la liberigo de la laboristoj estas afero kiu nur koncernas la laboristoj". Estis kutimo, ke kiam la Nikiforovistoj eniris novan urbon, ili rabis la vendejojn, kaj disdonis la varojn al la loka loĝantaro.

Simile al aliaj ukrainaj anarkiistoj, kiam invadantoj alvenis en Ukrainio el la germana regno kaj Aŭstrio-Hungario, Nikiforova ne povis efike kontraŭbatali ilin, kaj estis devigata eskapi al Rusio.

Procesigoj kaj morto[redakti | redakti fonton]

Kiam Nikiforova eskapis al Rusio, kaj alvenis en la urbo Taganrogo, ŝi tuj estis arestita. Akuzita pri dizerto, ŝi estis procesigita de bolŝevika "tribunalo de revolucia honoro" en aprilo de 1918. Antonov-Ovsejenko (tiam la bolŝevika ĉefkomandanto) subtenis ŝin, dirante ke "anstataŭ subpremante ĉi tiajn revoluciajn organizojn, ni kreu ilin". Aldone, proksima anarkiista ĉefo nomita "Garin" minacis la bolŝevikajn aŭtoritatojn per sia kirastrajno, postulante ke ili absolvi ŝin de ĉiuj akuzitaj krimoj. Ŝi estis absolvita de ĉiuj krimoj. Post tio, Nikiforova veturis tra Rusio, vizitante multajn urbojn tra la lando, disvastigante anarkiismon. Post la kreado de la traktato de Brest-Litovsk, kiam la germanaj, aŭstraj, kaj hungaraj invadantoj devis eliri Ukrainio, Nikiforova denove komencis organizi anarkiistajn taĉmentojn en la lando, ankaŭ partoprenante en batalo en kiu Odeso estis liberigita el blanka gardado. Poste, en Saratovo (urbo, kie estis multaj refuĝintoj el Ukrainio), Nikiforova denove estis arestita (la ĉeka komence volis pafi ŝin, sed decidis ne, pro ŝia populareco), kaj la bolŝevikoj, denove, klopodis procesigi ŝin, kaj kondamni ŝin al morto. La bolŝevikoj provis procesigi ŝin por krimoj, kiuj pasinte estis absolvitaj. Aliaj supuzantaj krimoj inkluzivis intertrompante la defendon kontraŭ la germanoj, nepermesataj eksproprietigoj, rabado, kaj la murdo de bolŝevika komisaro en Yelizavetgrad. La tribunalo decidis, ke ŝi estis kulpa pri ĉiuj krimoj, krom rabado kaj nepermesataj eksproprietigoj. Surprizante, ŝi ne estis kondamnita al morto, sed ne povis okupi gravajn postenojn dum ses monatoj (la tribunalo anoncis, ke ĝi pripensis la penon de Nikiforova kontraŭ la germanaj invadantoj).

Ŝi returnis al Huljajpole, kie ŝi intertempe laboris en lernejoj kaj malsanulujoj (ĉar ŝi ne rajtis labori en armeaj fakoj). Kiam ŝia puno estis finita, ŝi postulis (kun armilo) ke Maĥno donu al ŝi monon por ke ŝi povis daŭre organizi partizanajn taĉmentojn. Maĥno ne havis elekton, kaj donis 250 000 rublojn. Nikiforova, kun ŝia edzo Bĵostek, iris al Krimeo, esperante eksplodigi la ĉefejo de la blanka generalo, Denikin. Bedaŭrinde, la 11-a de aŭgusto 1919 ŝi kaj ŝia edzo estis rekonata surstrate en Sebastopolo, kaj procesigita de blanka tribunalo. La tribunalo decidis ke ili estis kulpaj pri diversaj krimoj kontraŭ la burĝaro kaj kontraŭrevolucio, inkluzive la kapto de Odeso la pasintan jaron. Ŝi kaj ŝia edzo estis kondamnita al morto. Post ŝia morto, la Aleksandrovsk Telegrafo eldonis ĵurnalon dirante ke "denova kolono de anarkiismo falis, denova nigra idolo kraŝis de ĝia piedestalo".

Ideologio[redakti | redakti fonton]

Nikiforova ne estas tre malsama kiam komparata al aliaj ukrainaj anarkiistoj, kaj oni povas precize kompari ŝin al Maĥno. Batalante kontraŭ la blanka movado, bolŝevikoj, kaj la Ukraina Popola Respubliko, ŝi ĝenerale estis kontraŭ la ŝtato kaj kapitalismo. Ŝi ofte kunlaboris kun aliaj anarkiistoj en Ukrainio, sed estis pli detruema, kaj reprezentis la fakon de anarkiismo, kiu necesas la detruadon de la ŝtato kaj kapitalista ordo, antaŭ ol nova anarkiista ordo povus esti fondita. Pro tio, ŝi kelkfoje estas konata kiel teroristo unue kaj anarkiisto due.

Karaktero[redakti | redakti fonton]

Unu el la plej konataj kaj interesaj faktoj pri Marija Nikiforova estas ke ŝi laŭdire estis interseksa, kaj la nura virino kiu komandis grandan grupon en la rusa interna milito. Ŝia sekso kaj genro ofte estis uzita de bolŝevikoj kaj blankamovadanoj, kiuj nomis ŝin "hermafrodito", paralogisme insultante ŝin kaj anarkiismon entute.

Marusja ŝajne estis kiel karisma preleganto. En unu kazo, ŝi laŭdire plorigis kozakojn, kiam ŝi akuzis ilin esti perfortaj kontraŭ la loĝantaro de Ukrainio por ricevi monon de la caro. Aldone, la maniero en kiu ŝi ordonis al taĉmentanoj laŭdire estis strikta, sed egala kaj justa.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Malcolm Archibald (2007), Atamansha: The Story of Maria Nikiforova, The Anarchist Joan of Arc (Atamanŝa: la rakonto de Marija Nikiforova, la anarkiista Johana de Arko)
  • Alexandre Skirda (2004), Nestor Makhno: Anarchy's Cossack, the struggle for free Soviets in Ukraine (Nestor Maĥno: la kozako de anarkio, la lukto por liberaj sovetoj en ukrainio)