Metano-sulfonata acido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Metanosulfonata acido)
Metano-sulfonata acido
Kemia strukturo de la
Metano-sulfonata acido
3D Kemia strukturo de la
Metano-sulfonata acido
Alternativa(j) nomo(j)
  • Hidrogena metano-sulfonato
  • Mezilata acido
Kemia formulo
CH3SO2OH
CAS-numero-kodo 75-75-2
ChemSpider kodo 6155
PubChem-kodo 6395
Fizikaj proprecoj
Aspekto Viskozeca, senodora
kaj senkolora likvaĵo
Molmaso 96,1 g mol−1
Denseco 1.48 g/cm3
Refrakta indico  1,433
Fandopunkto inter 17 kaj 19 °C
(inter 63 kaj 66 ;
inter 290 kaj 292 K)
Bolpunkto 167 °C (333 ; 440 K)
sub 10 mmHg,
122 °C/1 mmHg
Acideco (pKa) -1,9
Merck Index
  • 14,5954
  • 15,6026
Sekurecaj Indikoj
Risko R21 R22 R34 R35
Sekureco (S1/2) S26 S36 S37 S39 S45
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
05 – Koroda substanco 07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H290, H302, H312, H314, H335
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P260, P280, P303+361+353, P305+351+338, P310, P391
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Metano-sulfonata acido, hidrogena metano-sulfonatoCH3SO2OH estas organika kombinaĵo, senkolora likvaĵo, kaj la plej simpla formulo el la alkilosulfonata acidoj, Saloj kaj esteroj de la metanosulfonata acido estas konataj kiel mezilatoj aŭ metanosulfonatoj. Ĝi estas higroskopa en ĝia koncentrita formo.

Metanosulfonata acido povas konsideriĝi pera kombinaĵo inter sulfata acido (H2SO4) kaj metilsulfonilmetano [(H3C)2SO2], efike anstataŭanta iun OH grupo per -CH3 grupo en ĉiu etapo. Ĉi-strukturo ne plu povas etendiĝi en ajnan direkton sen rompo de la grupo SO2. Metanosulfonata acido povas dissolvi vastan gamon da metalsaloj, multaj el ili signifoplene en pli altaj koncentriĝoj ol klorida acidosulfata acido.

Uzoj[redakti | redakti fonton]

Metanosulfonata acido uzatas kiel acida katalizilo en organikaj reakcioj ĉar ĝi estas nevolatila forta acido solvebla en solvebla en organikaj solvantoj. Metanosulfonata acido estas konvena por industriaj uzoj ĉar ĝi estas likva en meditemperaturo, dum la intime rilatita p-tolueno sulfonata acido estas solido. Tamen, en laboratoria medio, la PTSA estas pli konvena.

Metanosulfonata acido povas uzati en la generado de borano (BH3) reakciante metanosulfonatan acidon kun natria borohidrido (BH4) meze de senprotona solvanto tia kia kvarhidrofurano aŭ dumetila sulfido, la komplekso de BH3 kaj la solvanto estiĝas.

Metanosulfonata acido konsideratas aparte adekvata kiel apogo-elektrolito por elektrokemiaj aplikoj tiel, kiel amike vivmedia alternativo al aliaj acidaj elektrolitoj uzataj en surtavoligaj procezoj. Metanosulfonata acido same estas preferata elektrolito en zinko-ceria[1] kaj plumbo-acida (metanosulfonata) reŝarĝebla akumulatoro.[2]

Sintezoj[redakti | redakti fonton]

Sintezo 1[redakti | redakti fonton]

  • Preparado per traktado de metano kaj sulfura trioksido. Ĉi-reakcio ilustras aromatan sulfonigon, kiu konsideratas "unu el la plej gravaj en industria organika kemio".:

metano + sulfura trioksido metanosulfonata acido

Sintezo 2[redakti | redakti fonton]

metanosulfonila klorido + natria hidroksido metanosulfonata acido + natria klorido

Sintezo 3[redakti | redakti fonton]

  • Preparado per traktado de metanosulfonila klorido kaj zinka hidroksido:

2 metanosulfonila klorido + zinka hidroksido 2 metanosulfonata acido + zinka klorido

Sintezo 4[redakti | redakti fonton]

  • Preparado per reduktado de metanosulfonila klorido kun natria sulfito en akva medio:

metanosulfonila klorido + natria sulfito + akvo metanosulfonata acido + natria klorido + natria bisulfito

Sintezo 5[redakti | redakti fonton]

  • Preparado per traktado de natria metanosulfonato kaj klorida acido:

natria metanosulfonato + klorida acido metanosulfonata acido + natria klorido

Sintezo 6[redakti | redakti fonton]

metano + sulfata acido metanosulfonata acido

Sintezo 7[redakti | redakti fonton]

metano + sulfurila klorido metanosulfonila klorido + akvo metanosulfonata acido

Reakcioj[redakti | redakti fonton]

Reakcio 1[redakti | redakti fonton]

  • Sapigo de la metanosulfonata acido

metanosulfonata acido + natria hidroksido akvo + natria metanosulfonato

Reakcio 2[redakti | redakti fonton]

  • Esterigo de la metanosulfonata acido:

metanosulfonata acido + fenolo akvo + fenila metanosulfonato

Reakcio 3[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de "metanosulfonamido" per amonolizo de la metanosulfonata acido:

metanosulfonata acido + amoniako metanosulfonamido + akvo

Reakcio 4[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de klorosulfonata acido (CAS numero: 7790-94-5) per traktado de metanosulfonata acido kun kloro:

metanosulfonata acido + kloro klorosulfonata acido + klorometano

Reakcio 5[redakti | redakti fonton]

  • Reakcio kun kloramino:

metanosulfonata acido + kloramino metanosulfonilamido + hipoklorita acido +

Reakcio 6[redakti | redakti fonton]

metanosulfonata acido + sodamido metanosulfonilamido + natria hidroksido

Reakcio 7[redakti | redakti fonton]

  • Reakcio kun nitrozila klorido:

metanosulfonata acido + nitrozila klorido metanosulfonila klorido + nitrita acido

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Energy Storage: A Nontechnical Guide, Richard Baxter
  2. Electrochemical Technologies for Energy Storage and Conversion, Jiujun Zhang, Lei Zhang, Hansan Liu, Andy Sun, Ru-Shi Liu