Mireille Grosjean

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Mirejo Groĵan (Mireille Grosjean) en 2009

Mireille GROSJEAN (Esperante: Mirejo Groĵan) estas svisa esperantisto, kunprezidanto (kun Dietrich Michael Weidmann) de Svisa Esperanto-Societo (SES), prezidanto de ILEI. Ŝia denaska lingvo estas la franca.

Ne estas parenca rilato inter Mireille Grosjean kaj François Grosjean el Neŭŝatelo, Svislando, fama lingvisto fakulo pri dulingvismo.

Ŝi naskiĝis en La Chaux-de-Fonds; ŝi devenas el fama pentrista familio Robert (Léopold Robert kaj aliaj); ŝi studis la francan lingvon, la germanan lingvon, geografion kaj historion en la universitato de Neŭŝatelo. Ŝi estas instruistino en mezlernejo pri fremdaj lingvoj, specialisto pri interkultura edukado.

Ŝi parolas flue la francan, germanan, esperanton kaj variaĵon el Zuriko de la alemana (temas pri svisgermana dialekto) . Ŝi parolas mezbone la anglan kaj la italan. Ŝi havas bazajn konojn de la japana lingvo, ĉar ŝi restadis entute 11 monatojn en Japanio.

Ŝi estas kunfondinto kaj kunprezidanto de la Asocio de svisaj edukistoj pri la paco ASEPAIX: Association suisse des Educateurs à la Paix. Ŝi membras en internacia kunordiga grupo de Internacia Asocio de Edukistoj pri Paco.

Mirejo Groĵan estas membro de la Ĝenerala Konsilantaro (kun leĝdona povo) de sia vilaĝo, Les Brenets, kaj membro de la Unuiĝo Demokrata de Maldekstruloj (Union démocratique de Gauche). Ŝi estas membro de Institut Neuchâtelois.

Ŝi estas konsilanto de junulara grupo Integrative and Communicative Action Network (I CAN) en Katmanduo, Nepalo (ekde 2012).

Ŝi estas prezidanto de Asocio loka, kies celo estas subteni la Trajnlinion Le Locle - Les Brenets, kies nomo estas "Le Régional" (ekde 2013).

Ŝi estas prezidanto de Asocio loka, kies nomo estas "La Mondo ĉe via Pordo" (Le Monde à ta Porte), kiu celas organizi renkontiĝojn interkulturajn.

En la Esperanto-movado

Ne estas parenca rilato inter Mireille Grosjean kaj Emile Grosjean-Maupin.

  • kunprezidanto de Svisa Esperanto-Societo (ekde 2006)
  • informanto al medioj, publikaj institucioj en franclingva Svislando (Romandio) (ekde 2002)
  • reprezentanto de Svislando en la Komitato de UEA (1998-2013), partoprenis UK en 1998, 1999, 2000, 2002, 2003, 2004, 2005, 2006, 2007, 2008, 2009, 2011, 2012, 2013, 2014)
  • reprezentinto de ILEI en la Komitato de UEA (ekde 2013)
  • fakdelegito de UEA pri pacedukado, fremdlingvoinstruado kaj aikido (ekde 1990)
  • prezidanto de la svisa ILEI-sekcio (ekde 1998)
  • membro de Internacia Ekzamena Komisiono (IEK) (ekde 2004, prezidanto de 2007 ĝis 2013)
  • membro de SAT Sennacieca Asocio Tutmonda (ekde 2009)
  • delegito de Svislando ĉe SAT-Amikaro (ekde 2000?)
  • konsilanto de Afrika Komisiono de UEA (ekde 2008)
  • estrarano de Scio Sen Bariloj (SSB) (ekde 2009)
  • prezidanto de ILEI ekde julio 2013 (46-a ILEI-Konferenco en Herzberg, Germanio)[1] Reelektita por 3 jaroj en julio 2015 en Oostende, Belgio.
  • vic-prezidanto de Franca Esperanto-Instituto kun Janine Dumoulin (ekde oktobro 2013)
  • membro de Kongresa Organiza Komitato por la starigo kaj okazigo de la kvina Afrika Kongreso de Esperanto (AKE) en dec. 2013-jan 2014.


Esperanto, kandidato por Nobel-Premio pri Paco estas unu el la rezultoj de ŝia informado al svisaj instancoj kaj politikistoj. Same la okazigo de la Tria Tutmonda Kolokvo pri instruado de Esperanto, kiu okazis en Svislando en ¨2015.

Ŝi verkas multajn artikolojn en diversaj revuoj kiel La Sago, SESi, Internacia Pedagogia Revuo, kaj aliaj.

Ekde 2002 ŝi prezentas dum UK Internacian Artan Vesperon kaj ekde 2003 reĝisoras ĝin.

Ŝi abunde kunlaboras kun Radio Muzaiko.

Mireille Grosjean estas kunfondinto kun Christoph Klawe de la movado AikidEo, kiu celas kunigi la fortojn de Esperantistoj kaj Aikido-praktikantoj.

En la jaro 2011 ŝi komencis studadon en Universitato Adam Mickiewicz en Poznań, Pollando, pri interlingvistiko. En 2014 ŝi sukcese finis ĝin.

El "La Ondo de Esperanto" je 15-12-2014: "La svisa emerita instruistino Mireille Grosjean, prezidantino de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) estas proklamita la Esperantisto de la jaro 2014 pro la sukcesa agado en Afriko, interalie pro la organizo de la 5a Afrika Esperanto-Kongreso; pro la aktiva laboro en ILEI, kies 47an internacian konferencon en Montevideo ŝi gvidis en julio 2014; kaj pro la preparado de la Tria Tutmonda Kolokvo pri instruado de Esperanto okazonta en 2015."

Vojaĝoj

Ŝi vojaĝas tra la mondo kaj atingis en Azio jenajn landojn: Ĉinio, Israelo, Japanio, Mongolio, Nepalo, Rusio, Sud-Koreio, Tajvano, Turkio, Vjetnamio. En Afriko: Benino, Burundo, Senegalio, Togolando. En Ameriko: Argentino, Brazilo, Kanado, Urugvajo.

En septembro 2010 ŝi faris dusemajnan prelegturneon en Francio kun 15 titoloj. En marto aprilo 2014 ŝi faris kvarsemajnan prelegturneon en Bretonio kaj Vendeo (Francio) kun 37 titoloj.

Referencoj

Verkoj

Echanges de classes clé en main (Klasointerŝanĝoj ŝlosilo enmane). Eldonisto: kantono Neŭŝatelo. En la franca.

Le suisse allemand, tu vas l'entendre et tu vas le comprendre! (La svisgermana dialekto: vi aŭdos ĝin kaj komprenos ĝin!). Eldonisto: Fondaĵo ch en Soloturno. En la franca.

Plie ŝi verkis kaj eldonis en la jaro 2009 libreton Afrikanoj kaj mi. En Esperanto.

En 2013 ŝia teatraĵo verkita kun samvilaĝano D. Favre, Tout Doux Tout Doubs, estis trifoje prezentita en la vilaĝo Les Brenets. La vorto Doubs estas la nomo de la rivero, kiu en Les Brenets formas la limon inter Svislando kaj Francio. En la franca kun du mencioj de Esperanto.

Ŝi kunlaboras kun Hubert Guézo, beninano, en la verkado de libroj en la franca pri afrika kulturo: Je colorie l'Afrique, C'est l'Afrique que j'aime, Mots des têtes d'Afrique et d'ailleurs. Eldonejo Daadacolor.


Vidu ŝian blogon: dulingva blogo fr kaj eo

Eksteraj ligiloj