Nicolas Chamfort

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nicolas Chamfort
Persona informo
Sébastien-Roch Nicolas de Chamfort
Naskonomo Sébastien-Roch Nicolas
Naskiĝo 6-an de aprilo 1740 (1740-04-06)
en Clermont-Ferrand
Morto 13-an de aprilo 1794 (1794-04-13) (54-jaraĝa)
en Parizo
Mortis pro sinmortigo vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto • poeto • verkistodramaturgopolitikistofilozofobibliotekisto vd
Laborkampo filozofio • literary activity • dramoretorikoetikopolitikoeduko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Nicolas-Sébastien Roch, konata en lia plenkreskula vivo kiel Nicolas Chamfort kaj kiel Sébastien Nicolas de Chamfort (la 6an de‏ aprilo 1741 - la 13-an de aprilo 1794) estis franca verkisto, poeto, moralisto kaj publicisto, ĉampiono de la Franca Revolucio, kiu estas konata kiel la verkinto de humuraj epigramoj kaj aforismoj. Li estis sekretario de la fratino de Ludoviko la 16-a de Francio Madame Élisabeth kaj post la Franca Revolucio de la Jakobena Klubo. En 1781 li estis elektita al la Franca Akademio.

Post esti persekutita pro liaj politikaj opinioj li finis sian vivon.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La juna Nicolas Chamfort
Memortabulo ĉe 10 rue Chabanais, 2-a arondismento de Parizo

Nicolas-Sebastian Roche estis naskita en Clermont-Ferrand, en la Auvernia regiono de Francio. Li studis ĉe la Kolegio Grassins (Collège des Grassins) en Parizo, elstaris je siaj studoj, gajnis stipendion kaj adoptis la nomon Chamfort [1]. Li vivtenis sin per instruado kaj fojfoja verkado, kaj pro sia spriteco kaj bela aspekto li akiris atenton de la alta societo de Parizo. En 1764 li verkis la komedion "La Juna Indiano" kiu estis sukcesa, kaj poste li verkis serion da artikoloj kaj poemoj. En 1769 li gajnis la premion de la Franca Akademio pro sia elogio, "Eloge", kiun li dediĉis al Moliere. En 1770 li verkis la komedion "La Komercisto de Izmir", kaj en 1774 li gajnis la Marsejlan Akademian premion pro elogio kiun li dediĉis al Jean de la Fontaine.

En 1776 li verkis la tragedion "Mustafa kaj Zangir" kiu estis enscenigita en Fontainebleau en la ĉeesto de reĝo Ludoviko la 16-a kaj lia edzino Marie-Antoinette [2]. La reĝo donis al li jaran pension kaj li estis nomumita la sekretario de Ludoviko la 5-a Jozefo de Bourbon-Condé, kiu estis membro de la reĝa domanaro. Tamen, Nicolas Chamfort, kiu baldaŭ laciĝis je la vivo de la reĝa kortego, rezignis sian postenon kaj retiriĝis al Auteuil, okcidente de Parizo. Inspirite per la diraĵoj de La Rochefoucauld, de la Markizo de Vauvenargues, kaj Voltaire, Nicolas Chamfort komencis verki siajn humurajn diraĵojn, kaj en 1781 li estis elektita membro de la Franca Akademio.

En 1783 li renkontis Mirabeo kaj iĝis severa kritikisto de la registaro. En 1789 li estis unu el la proparolantoj de la Franca Revolucio, li verkis propagandaj flugfoliojn, faris paroladojn en la stratoj de Parizo kaj estis unu el la unuaj eniri la Bastille la 14-an de julio de tiu jaro. Li funkciis kiel la sekretario de la Jakobena Klubo ( 1790-1791 ) kaj verkis fajrajn artikolojn en favoro de la revolucio en la gazeto Mercure de France kaj en aliaj gazetoj.

Post la jakobina puĉo (la 10-a de aŭgusto 1792), li kontraŭis la homojn de la Pariza Komunumo, kiuj, kun la subteno de la jakobenoj, buĉis la rojalistajn kaptitojn (la 2-3 de septembro de la sama jaro), kaj subtenis la Ĝirondanoj (moderaj respublikanoj). Kiel rezulto, li estis suspektita je ŝtatperfido kaj lia politika rolo venis al fino.

En aŭgusto 1793 li estis arestita kaj liberigita kelkajn tagojn poste. Sed en septembro de tiu jaro, kiam la revolucio turnis kontraŭ li, li decidis fari memmortigon prefere ol esti arestita. Lia longedaŭra kaj mallerta memmortigo fariĝis en si mem memorinda, simbola okazaĵo. Li ŝlosis sin en sia oficejo kaj pafis sin en la vizaĝon. La pafilo klakis, kaj li pafis de sia nazo kaj partoj de sia makzelo, sed li ankoraŭ vivis. Li tiam plurfoje provis mortpiki sin per papertranĉilo en la kolo, sed ne sukcesis trafi vejnon [3]. Fine, li ponardis sin en la brusto per la sama armilo. Li lasis al tiuj, kiuj venis por aresti lin, la jenan deklaron:

"Moi, Sebastien-Roch Nicolas de Chamfort, déclare avoir voulu mourir en homme libre plutôt que d'être reconduit en esclave dans une maison d'arrêt" ("Mi, Sebastien-Roch Nicolas de Chamfort, ĉi-pere deklaras mian deziron morti kiel libera homo prefere ol daŭre vivi kiel sklavo en malliberejo."

Li subskribis ĝin per firma mano kaj per sia propra sango. Lia servisto trovis lin en sangoflako. De tiam ĝis li finfine mortis la sekvan jaron, li multe suferis.

Aŭtoreco[redakti | redakti fonton]

Chamfort verkis komediojn, politikajn artikolojn, literaturkritikojn, biografiajn portretojn, leterojn kaj diversajn poeziaĵojn. Liaj Maximes et Pensées estis altagrade aprezitaj fare de John Stuart Mill, estas, post tiuj de La Rochefoucauld, inter la plej brilaj kaj elvokivaj de tiu periodo. Liaj aforismoj estas malpli simpatiaj kaj psikologie malpli signifaj ol tiuj de La Rochefoucauld, kvankam signifaj en sia perforta kaj ikonoklasma spirito de la periodo de ŝtormo kaj preparo kiuj naskis ilin kiel la Reflexions en sia delikata modereco kaj ellaborita subtileco estas karakterizaj de la trankvila eleganteco de ilia epoko. Krome, ili havas la avantaĝon de riĉeco de koloro, pitoresko de frazo, pasio, kaj aŭdaco. Sainte-Beuve komparas ilin al bone monfaritaj moneroj kiuj retenas sian valoron, kaj al akraj sagoj kiuj arrivent brusquement et sifflent encore. Kvankam situantaj ĉe la ekzakte malo de la politika spektro (vidu Francan Revolucion ) la maksimoj de Antoine de Rivarol estas inter tiuj kiuj facile kompariĝas en acideco kaj brileco.

La ĉefverko de Nicolas Chamfort "Diraĵoj kaj Pensoj, Roluloj kaj Praktikoj" estis publikigita jaron post lia morto. En ĉi tiu verko, li ĉefe esprimas sian seniluziiĝon pri la vivo. Nicolas Chamfort, kiu plene subtenis la Francan Revolucion, estis devigita atesti la teroron de Georges Danton, Jean-Paul Marat kaj Robespierre, kaj skribis tiel : "Espero estas kiel idolkuracisto kiu ĉiam trompas nin, kaj koncerne min, mia feliĉo komenciĝis kiam mi forlasis ŝin." "En Francio estas sep milionoj, kiuj petas bonfaradon, kaj dek du milionoj, kiuj ne povas doni ion ajn." Antaŭ sia morto li diris: "Fine, mi forlasas ĉi tiun mondon, kie la koro devas rompiĝi."

Aliaĵoj[redakti | redakti fonton]

Maksimo de Nicolas de Chamfort resumas la hedonisman idealon:

Ĝui kaj ĝuigi, vundante nek vin mem, nek aliulon, jen, mi pensas, la fundamento de ĉia moralo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Maurice Pellisson, Chamfort : étude sur vie, son caractère et ses écrits, Paris, 1895, ch. 1 : « Origine et éducation ». Julien Teppe, Chamfort, sa vie, son œuvre, sa pensée, P. Clairac, 1950, p. 23. Claude Arnaud, Chamfort : A Biography, p. 3.
  2. Dictionnaire Bouillet
  3. (1794) Oeuvres de Chamfort, tome I. Paris: Chez le directeur de l'Imprimerie des sciences et arts.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]