Saltu al enhavo

Darłowo

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rügenwalde)
Darłowo

Blazono

Blazono
urba komunumo • Hansa urbo
Darłowo (Pollando)
Darłowo (Pollando)
DMS

Map

Mapo
Mapo
Mapo
Genitivo de la nomo Darłowa
Provinco Okcidenta Pomerio
Distrikto Distrikto Sławieński
Komunumo Komunumo Darłowo
Speco de komunumo Urba
Urba komunumo Jes
Urborajtoj 1312
Koordinatoj 54° 25′ N, 16° 25′ O (mapo)54.41666666666716.416666666667Koordinatoj: 54° 25′ N, 16° 25′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 1 ... 5 m
Areo 19,93 km²
Loĝantaro 14931 (en 2006)
Loĝdenso 749,2 loĝ./km²
Poŝtkodo 76-150 i 76-151
Telefona antaŭkodo 94
Aŭtokodo ZSL
TERYT 4324413011
Estro Arkadiusz Wojciech Klimowicz
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro pl. Kościuszki 9
Poŝtkodo de estraro 76-150
Telefono de estraro 94 314-25-08
Fakso de estraro 94 314-23-33
Ĝemelaj urboj Gardelegen (Germanio), Zingst (Germanio), Nexo (Danio),
Stary Hrozenkow (Ĉeĥio)
Komunuma retejo http://www.darlowo.pl/
vdr
Darłowo (prononcu: darŭovo) - Vido al la Kastelo de Princoj de Słupsk
Darłowo - La Kastelo de Princoj de Słupsk
Darłowo - La Kastelo de Princoj de Słupsk, t.e. la Princoj de Pomerio
Darłowo - La kortego de la Kastelo de Princoj de Słupsk
La statuo de Eriko de Pomerio - la princo de Słupsk kiu estis la reĝo de Danio, Norvegio, Svedio kaj Finnlando, ĝi troviĝas en la Kastelo de Darłowo, lia tombo (sarkofago) ankaŭ troviĝas en la loka preĝejo de Sankta Madono el Ĉenstoĥovo en Darłowo
La Hansa Ligo ĉirkaŭ la jaro 1400
  •  nederlanda zono
  •  vestfalia zono
  •  saksia zono
  •  vendia zono
  •  brandenburgia zono
  •  pomeria zono
  •  prusia zono
  •  livonia zono
  •  svedia zono
  • Eriko de Pomerio el Słupsk, la reĝo de Danio, Norvegio, Svedio kaj Finnlando (naskiĝis en Darłowo)
    Kronado de Eriko de Pomerio, la slava Princo Eriko la 1-a el Słupsk kiel reĝo de Skandinavio t.e. de Danio, Norvegio kaj Svedio
    Sarkofago de Eriko de Pomerio el Słupsk, reĝo de Danio, Norvegio, Svedio kaj Finnlando en la Preĝejo de Sankta Madono el Ĉenstoĥovo en Darłowo
    Elizabeta filino de pola reĝo Kazimiro la 3-a (Pollando) el dinastio de Piastoj kun sia edzo Boguslavo la 5a, Pomeria Princo
    Boguslavo la 10-a, la Pomeria Princo, li naskiĝis en Darłowo
    La sarkofagoj de Eriko de Pomerio kaj de danlanda princino Elizabeta, edzino de la lasta pomeria princo Boguslavo la 14-a kiu mortis en la jaro 1653 kaj la sekva sarkofago de princino Jadviga filino de princo Henriko de Brunsviko kaj de la danlanda princino Elizabeta kiu estis la edzino de Ulriko, frato de Boguslavo la 14-a - ĉio troviĝas en la Preĝejo de Sankta Madono el Ĉenstoĥovo en Darłowo
    La Kastela Kapelo, nun parto de la muzeo en Darłowo
    La Urboplaco en Darłowo - videbla la preĝejo de Dipatrino el Ĉenstoĥovo, la Urbodomo, la monumento de La FiŝistoHansa-fontano
    La portalo de la Urbodomo en Darłowo
    La Maria Preĝejo en Darłowo el 13a jc, nun la preĝejo de Dipatrino el Ĉenstoĥovo
    Vido al la Altaro de la Maria Preĝejo en Darłowo
    La altaro en la Maria Preĝejo en Darłowo
    La renovigita Urboplaco kun monumento de Fiŝisto aŭ Hansa-fontano
    La preĝejo de Sankta Gertruda en Darłowo
    La altaro en la preĝejo de Sankta Gertruda en Darłowo
    La vido de la urbo Darłowo, ĉirkaŭ la jaro 1900
    La urbodomo
    loka lumturo
    La disŝovebla ponto en Darłowo, la nura en norda Pollando
    La disŝovebla ponto en Darłowo ĉe la elfluejo de rivero Wieprza (prononcu: vjepĵa)
    La Malnova Urboplaco en Darłowo
    La plaĝo kaj banejo en Darłówko, t.e. ĉemara kvartalloĝo de Darłowo
    Darłówko nokte - la elfluejo de la rivero Wieprza (prononcu: vjepĵa)

    Darłowo (prononcu: darŭovo, aliaj nomoj: Dirlov, Dirlovo), Esperante Darlovo , germane Rügenwalde, kaŝube Darłowò) estas urbo en la distrikto Sławno en Pollando.

    La urbo Darlovo situas en nord-orienta parto Okcidenta Pomerio en Pollando, en la regiono nomata Marbordo de Koszalin, Marbordo Słowińskie kaj Słupsk-ebenaĵo. Ĝi apartenas al la komunumo Darłowo en la distrikto Sławieński. La ĉemara loĝkvartalo de Darłowo nomiĝas Darłówko krome estas loĝkvartalo Racisław. En la jaro 2009 la surfaco de la urbo estis 20,21 km², t.e. 1,91 % de la surfaco de la distrikto Sławieński, kaj loĝis en ĝi ĉ. 15 mil loĝantoj..

    Ĝis 1945 la urbo apartenis al Germanio.

    La famuloj naskitaj en la urbo

    [redakti | redakti fonton]

    (vidu la apudajn fotojn)

    • Boguslavo la 5-a Granda (naskiĝis ĉ. 1317–1318 mortis inter la 3a de februaro kaj 24-a de aprilo 1374) – princo de Wołogosk-Rugeno dum la jaroj 1326–1365 (kun la fratoj Warcisław la 5-a kaj Barnim la 4-a) kaj dum 1365–1368 (kun Warcisław la 5-a) el dinastio Grifoj. Post la divido de la duklando Pomerio li estis la Princo de Słupsk. Li estis filo de Warcisław la 4-a kaj Elizabeta.

    Li edziĝis kun Elizabeta filino de pola reĝo Kazimiro la 3-a (Pollando) el dinastio de Piastoj havante i.a. la filon Kazimiro la 4-aKazko la princo de Słupsk (1351 mortis en akcidento la 2an de januaro 1377 en Bydgoszcz) estis la kronprinco de Pollando.

    • Boguslavo la 10-a - la Pomeria Princo (vidu la apudan foton)
    • August Koberstein, filologo

    Jam en la 11-a jarcento estis tio burgo nomata Dirlov aŭ Dirlovo, kaj la loĝantoj de ĝi okupiĝis pri (mara) navigado (navigacio), pri fiŝkaptado kaj konservado de fiŝoj kaj pri teksado ktp. La urborajtoj ricevitaj de la Princo de Rugeno Vislavo la 2-a (laŭ leĝo de Lubeko). Post la mallonga regado de Margraflando Brandenburgio, de la jaro 1347 la urbon transprenis Princo Boguslavo la 5-a el dinastio Grifoj, kiu edziĝis kun Elizabeta (vidu la apudan foton) la filino de pola reĝo Kazimiro la 3-a (Pollando). En la jaro 1352 oni ekkomencis la konstruadon de la kastelo, tiam ankaŭ komencis la kunlaboro kun Hansa, tamen la plenrajta ano de Hansa Ligo ĝi ekestis de la 1412 (vidu la apudan mapon). La plej gravas en la historio de tiu mezepoka urbo ke tie naskiĝis en la jaro 1382 Eriko de Pomerio, denaska nomo Boguslav / Bogusław, mortis 1459 ankaŭ en Darłowo (vidu la apudan foton de lia tombo t.e. sarkofago kiu troviĝas en la loka preĝejo), li estis de 1412 ĝis 1439 unusola reĝo de la Unio de Kalmar (unio de Danio, Norvegio kaj Svedio).

    Eriko estis pranevo kaj heredanto de la dana-norvega regentino Margareta la 1-a, kaj estis ŝia preferata sukcedonto. Tiel li do ekhavis de ŝi grandegan heredaĵon. Eriko estis edzo de Filipa de Anglio (1394–1430), filino de Henriko la 4-a de Anglio. (vidu la apudan foton de la kronado)

    Jam en 1397 - laŭ skandinavia heredrajto jam plenaĝa - li estis kronita en Kalmar, Svedio, kaj li estis samtempe:

    Pli poste li fariĝis:

    Historio de la ĉirkaŭaĵo de Darłowo en la antikva epoko

    [redakti | redakti fonton]

    La unuajn ŝpurojn de la setlado en la ĉirkaŭaĵo de Darłowo devenas de la jro 800 a.K.. Dum la arkeologiaj laboroj oni trovis ilojn kiujn pruvas tion. Post la falo de la kulturo de Keltoj komence de la unua jc p.K., granda parto de meza Eŭropo kaj Pomerio ekestis en la influo de kulturo de Romia imperio. En la ĉirkaŭaĵo de Darłowo oni trovis la moneroj de la romia imperiestro Vespasiano (9 - 79), la Imperatoro Zenono (425 - 491) kaj la Faŭstino la maljuna (98 – 140), la edzino de romia imperiestro Antonino Pia kiu regis dum la jaroj 138 – 161. Oni atentigu ankaŭ la tombejon kun trovitaj skeletaj tomboj kun riĉe ornamitaj agrafoj (fibuloj), kaj ankaŭ bronzaj aŭ arĝentaj bracletoj. Pro tio ni povas supozi ke devis tien venadi la romiaj komercistoj por interŝanĝi la alportitajn de Romia Imperio bronzaĵoj, arĝentaĵoj kaj oraĵoj kaj importi de tie la sukcenon, mielon, felojn, vakson kaj eĉ la sklavojn.

    (la artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, doktoriĝ-kandidato el Pomeria Akademio en Słupsk)

    Historio de Darłowo dum la Mezepoko

    [redakti | redakti fonton]

    Dum la 8-a kaj 9-a jc la setlejoj kaj burgoj sr la Tero de Darłowo unuiĝis kreante unu setlejegoj nomata tiam Dirlov. Ĝi troviĝis proksime de la hodiaŭa elfluejo de la rivero Wieprza (prononcu: vjepĵa) al la Balta Maro. En la 11-a jc estis tie jam grava komerca centro. La loĝantoj de ĝi okupiĝis pri mara navigacio (naŭtiko), fiŝkaptado kaj teksado. En la jaro 1312 Darłowo ricevis la urborajton laŭ leĝo de Lubeko kiel donacio de la fratoj: Jaśko (jaŝko), Petro kaj Laŭrenco el la kaŝuba familio Święca (prononcu: ŝvenca). Poste post la mallonga regado de Brandenburgio, en la jaro 1347 la urbo fariĝis proprieto de la princo Boguslavo la 5-a el dinastio de Grifoj, la bofilo de pola reĝo Kazimiro la 3-a (Pollando) el dinastio de Piastoj. En la jaro 1352 oni komencis konstruadon de la kastelo, tiam ankaŭ komenciĝas la kunlaboro kun Hanso, la asocio de la grandaj kaj viglaj havenoj de la Balta Maro. Drłowo fariĝis plenrajta ano de Hanso nur en la jaro 1412. En la jaro 1382 en Darłowo naskiĝis Eriko de Pomerio (vidu la apudan foton), konata kiel reĝo de Norvegio Eriko la 3-a, reĝo de de Danio Eriko la 7-a kaj reĝo de Svedio Eriko la 8-a. Post kelkdeko da jaroj kiam estis forigita sekve de la tri tronoj, li revenas al Darłowo kaj tie estas entombigita (vidu la suban foton de la sarkofago). La sekvonta reganto merita por la urbo Darłowo kaj Okcidenta Pomerio estis Boguslavo la 10-a. Dum lia regado la urbo havia sian "oran periodon". En la jaro 1497 en la urbo estis grandega inundo, probable tio estis cunamo pro la tertremo sub la Balta Maro. La altaj ondegoj de la Balta Maro tute detruis la havenon kaj atingis multajn kilometrojn de la tero kunprenante tien kvar grandajn ŝipojn. La bruo (sono) kiu akompanmis la grandegan ondon estis tiel karakteriza ke kaj la loĝantoj nomis ĝin "la mara urso".

    (la artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, doktoriĝ-kandidato el Pomeria Akademio en Słupsk)

    Historio de Darłowo de la 16-a ĝis la 18-a jc.

    [redakti | redakti fonton]
    De la 27-a de aŭgusto 1568 la skadro de pola milita marfloto (dek ŝipoj) de pola reĝo Sigismondo la 2-a (Pollando-Litovio), hazarde renkontiĝis en la haveno de Darlovo tri svedajn ŝipojn kaj du el Skotlando kiujn ekpafis en la direkton de polaj militŝipoj. Polaj militŝipanoj per naĝtaĉmento flanke de la tero atakis la malamikajn svedajn ŝipojn kaj tuj sukcese kaptis ĉiujn svedajn ŝipojn, tamen intertempe la skotaj ŝipoj fuĝis de la haveno.
    

    La 11-an de novembro 1624, dum la regado de Boguslavo la 14-a, en Darlovo okazis granda incendio (brulego), kiu ege detruis la urbon. Tute estis detruitaj 500 domoj, urbodomo, la paroĥa preĝejo, lernejo kaj domo de pastoro. Pereis vivon multe da homoj. La incendio komencis la ekonomian falon de la urbo. De tiam ofte okazadis la incendioj, epidemioj kaj militdetruoj ligitaj kun la Tridekjara milito. La unua lumturo en tiu loko aperis en la jaro 1715. Post la preno de la urbo flanke de la dinastio Hohencolernoj ne pliboniĝis la financojn de la urbo, la stagno daŭris ĝis fino de la 18-a jc.

    (la artikolo de Mariusz Borysiewicz, doktoriĝ-kandidato el Pomeria Akademio en Słupsk)

    Historio de Darłowo de la 19-a ĝis la 20-a jc.

    [redakti | redakti fonton]
    La denova ekonomia vigligo en haveno de Darlovo okazis nur en la 19-a jc. Oni rekonstruis la havenon, la mara floto signife pligrandigis. Dum la jaro 1873 la floto kun 43 velŝipoj estis la posedaĵo de komercista familio de Hemptenmacher, la familio fondis la Monumenton de Fiŝisto staranta ĉe la Urbodomo - skulptita de Wilhelm Gross.
    Estas interese, ke dum la blokado de Anglio dum la Militoj de Bonaparto (Napoleono Bonaparte) en la komenco de la 19-a jc. - la loĝantoj de Darlovo okupiĝis pri kontrabando de angliaj varoj al la kontinento. Tiumaniere oni evitis kreitan de Bonaparto la blokadon kiu celis faligon de ekonomio de Anglio.
    En la komenco de la dudekaj jaroj de la 20-a jc la urbo Darlovo fariĝis la moda banloko, ĉefe pro la unika klimato, t.e. multe da suntagoj, la humideco de la aero supersaturita de la kuracaj molekuloj de jodo, kio kuracas la malsanojn de la spirsistemo kaj gorĝo.
    
    Antaŭ la Unua Mondmilito en la urbo loĝis ĉirkaŭ 6 mil loĝantoj, tuj antaŭ la Dua Mondmilito pligrandiĝis la nombro al 8 mil. En la jaro 1938 oni finis la konstruon de la militpafejo en la ĉirkaŭaĵo de la urbo. Antaŭ la komenco (eksplodo) de la Dua Mondmilito en la jaro 1939 la urbo Darlovo apartenis al Tria Regno kaj tie troviĝis ege gardataj milit-trupoj.
    

    (la artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, doktoriĝ-kandidato el Pomeria Akademio en Słupsk)

    Historio de Darłowo dum la Dua Mondmilito kaj post ĝia fino

    [redakti | redakti fonton]
    De la jaro 1943 la Okcidenta Pomerio kuŝanta iom flanke estis traktata kiel kontraŭaviada rifuĝejo de Tria Regno. Tien venadis homoj de la regionoj danĝerigitaj je la bombado, ĉefe de la germanaj metropolioj, Ruhr-regiono (Rurvalo) kaj antaŭĉio el Berlino. Unue senditaj al tiu regiono la infanoj, tutaj klasaj grupoj aŭ eĉ la tutaj lernejoj.
    
    La kanonego "Dora" modelo (1:50)
    La kanonego "Dora" modelo (1:50)
    Sur la militpafejo apude de Darlovo, la germana Krupp-konzerno konstruis kaj provis la plej grandajn kanonegojn kiuj ekzistis en la historio de la mondo, oni nomis ilin "Dora" kaj "Gustav" (vidu la subajn fotojn). Kelkfoje vizitadis la konstruadon persone Adolf Hitler. Nur por priservi la kanonegon "Dora" oni bezonis 500 kanonistoj, la kanonego pezis 1350 tunoj.
    
    La grenado "Dora"
    La obuso 80 cm (sen misila kovraĵo) por la kanonego "Dora", trovita post la Dua Mondmilito en la ĉirkaŭaĵo de Darlovo, nun en la Muzeo de Pola Armeo en Varsovio
    La grenado "Gustav".
    La „Dora-ensemblo“ (obuso kaj kartoĉo) en la Muzeo de Germana Armeo en Dresdeno
    Curzon-linio kaj ŝanĝoj de la teritorio de Pollando

    "Malpeza Gustav" kaj "Dora" (vidu la apudajn fotojn) estis nomoj de la plej grandaj (kalibro 80 cm) kaj kostaj kanonoj de la mondo, kiuj estis uzataj. Ĝin produktis la firmao Krupp en la jaroj 1937–1941, la evoluigon direktis direktoro prof. d-ro inĝ. Erich Mueller (1892–1963) kaj estis uzataj en la Dua Mondmilito (1942 ĉe Sevastopolo, Sovetunio).

    La kanonoj estis neniigitaj en 1945 fare de germanaj soldatoj.

    En decembro 1944 al Darlovo venis la unuaj fuĝintoj el Orienta Prusio. Dum la sama monato en la ejoj de la popola lernejo oni kreis la domon por maljunuloj destinitan por la homoj kiuj venis aŭ de la orientaj aŭ de okcidentaj regionoj de la Tria Regno. En la ĉirkaŭaĵo de Darlovo la koncentriĝo de la fuĝintoj estis pli granda ol en aliaj regionoj de Okcidenta Pomerio, tamen ĉiam venadis la novaj fuĝintoj. Baldaŭ la ofensivo de Ruĝa Armeo devigis ilin fuĝi en profundecon de Germanio.
    La 4-an de marto 1945 apud Darlovo aperis la unuaj sovetiaj taĉmentoj. Du tagoj poste la lastaj germanaj ŝipoj fornavis kun la fuĝintoj. La saman tagon la sovetia armeo atakis Darlovon kaj Sławnon. La 7-an de marto 1945 frumatene Darlovo estis akirita de la Ruĝa Armeo.
    

    Post la fino de Dua Mondmilito Darlovo eniris Pollandon. Komenciĝis la procedo de translokiĝo de la germana popolo kaj anstataŭigo de ili per poloj de la centra Pollando kaj de orienta Pollando de post la Curzon-linio - vidu la apudan mapon.

    En la jaro 1946 la urbo Darlovo administracie apartenis al Szczecin-vojevodio.
    

    De la jaro 1953 Darlovo fariĝis grava centro de la edukado de kadroj por la mara mastrumado danke al Fundamenta Marfiŝkaptada Lernejo, nun la Ensemblo de Mar-lernejoj. La nuna urbo estas konata kiel mara banloko.

    (la artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, doktoriĝ-kandidato el Pomeria Akademio en Słupsk)

    BIBLIOGRAFIO:

    1. Boras Zygmunt (2005): Obrzeża nowożytnej Rzeczypospolitej. Kwestie wyznaniowe, społeczne i narodowościowe (La randaj teritorioj de la Novepoka Pollando. La problemoj pri la konfesoj, sociaj kaj naciaj), UAM, Poznano.

    2. Kontowski Konstanty (1996): Darłowskie szkice (La skizoj pri Darłowo), Towarzystwo Przyjaciół Ziemi Darłowskiej, Darłowo.

    3. Mielczarski Zbigniew, Sroka Jan, Żukowski Marek (2009): Ziemia sławieńska (La Tero de Sławno, Wydawnictwo Region, Gdynia.

    4. Walkiewicz Leszek (1997): Eryk Pomorski (Eriko de Pomerio), Towarzystwo Przyjaciół Ziemi Darłowskiej, Darłowo.

    5. Walkiewicz Leszek (2005): Z dziejów portu nad Wieprzą (El historio de la haveno ĉe rivero Wieprza), Zarząd Portu Morskiego Darłowo Sp. z o.o., Darłowo.

    6. Walkiewicz Leszek, Żukowski Marek (2005): Darłowo. Zarys dziejów (Darłowo, la skiza historio), Darłowski Ośrodek Kultury, Darłowo.

    7. Żukowski Marek (2001): Krótki oddech wolności. Pomorze Zachodnie w latach 1945 – 1957 (La mallonga tempo de libereco. Okcidenta Pomerio dum la jaroj 1945 - 1957, Towarzystwo Przyjaciół Ziemi Darłowskiej, Darłowo.

    Darłówko - la ekskursŝipo
    La orienta kajo de la haveno en Darłowo/Darłówko
    La 9-a Internacia Kunveno de la Amantoj de Historiaj Milit-veturiloj
    De la jaro 2010 okazadas ĉiujare en Darłowo la internacia konkurso de Rompdancado

    La honoraj civitanoj de la urbo

    [redakti | redakti fonton]

    Internacia kunlaboro

    [redakti | redakti fonton]

    Esperanto

    [redakti | redakti fonton]

    La 25-an de marto 2014 venis de Kępice dum sia turneo tra Pollando la Senata Esperanto-ekspozicio, kiu unue estis oktobre 2012 en Varsovio en la Pola Senato kaj estis organizita okaze de la 125-jara Jubileo de Esperanto kaj la Konferenco pri Esperanto en Pola Parlamento organizita de polaj parlamentanoj i.a. senatano Edmund Wittbrodt kaj fare de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) kun financa helpo de Mecenato de Esperanto el Japanio Etsuo Miyoshi. La E-ekspozicio post la Senato estis prezentata en Varsovio, Malborko, Nowy Staw, Tczew, Gdynia, Pelplin, Wołów, Złotoryja, Vroclavo, Sosnowiec, Czeladź, Będzin, Lębork, Lodzo, Loviĉo, Sztum, Kwidzyn, Elbląg, Slupsko, Kępice al la sekvonta urbo Darłowo la ekspozicion invitis la doktoriĝ-kandidato Mariusz Borysiewicz kune kun la Urbestro de Darłowo Arkadiusz Wojciech Klimowicz kaj la ekspozicio okazis en la Kultur-Centro de Darłowo en la fojero de kinejo "Bajka" ("Fabelo").

    La 13an de aprilo 2015 okazis la inaŭguro de la Senata E-Ekspozicio en la Urbo sub la Patroneco de la Urbestro de Darłowo Arkadiusz Wojciech Klimowicz kiu lastmomente sendis por la vernisaĝo sian reprezentanto de la Urba Oficejo, krome Direktoro de la Kultur-Centro kaj kinejo "Bajka" Arkadiusz Sip kie estis prezentata la ekspozicio. La vernisaĝon partoprenis ankaŭ la kunordiganto de la Senata E-Ekspozicio Eduardo Kozyra el Malbork, vicprezidanto de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) kaj Mariusz Borysiewicz (esperantisto, doktoriĝ-kandidato) el Słupsk (kiu jam finis la fundamentan kurson de Esperanto en Pomeria Akademio en Słupsk antaŭ kelkaj semajnoj). La vernisaĝon ĉeestis pli ol 250 spektantoj, ĉefe junularo, do la rekordo de la ĝisnuna turneo de la ekspozicio tra tuta Pollando. Antaŭ la fino de la ekspozicio oni planas la monologon "Doktoro Esperanto" fare de Helena Biskup el Sztum kaj oni planas la rapidan E-kurson kiun gvidos Eduardo Kozyra.

    La ekspozicio daŭris ĝis fino de aprilo 2015. La rapida E-kurso okazis de la 21-a ĝis 25-a de aprilo 2015 en la Kultur-Domo ĉe la strato de Maria Skłodowska-Curie (Maria Kurio-Skłodowska) en Darłowo. (Legu pri la vernisaĝo kaj la rapida E-kurso en la oficiala portalo de la Reĝa Urbo Darłowo: https://www.darlowo.pl/pl/?page=wiadomosci&wiadomosc=5077 Arkivigite je 2015-07-09 per la retarkivo Wayback Machine ). De Darłowo la ekspozicio ekveturis al Łeba.