Ruĝvizaĝa cistikolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝvizaĝa cistikolo
Plenkreska nereproduktulo ĉe Darville, Pietermaritzburg, Sudafriko.
Plenkreska nereproduktulo ĉe Darville, Pietermaritzburg, Sudafriko.
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Cistikoledoj Cisticolidae
Genro: Cisticola
Specio: 'C. erythrops'
Cisticola erythrops
(Rafinesque, 1810)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ruĝvizaĝa cistikolo (Cisticola erythrops) estas specio de birdo de la familio de Cistikoledoj kaj ties tipa genro Cistikoloj, kiuj estas malgrandaj birdoj precipe el Afriko, kvankam kelkaj specioj estas en Azio kaj nur unu ankaŭ en Eŭropo, nome la tre disvastigata Herbosilvio.

Tiu malgranda paserina specio estas ĝenerale bruneca, pli malhelbruna en frunto, flugiloj kaj vosto, dum la dorso estas iom grizbruna. En vizaĝo estas pli ruĝecbruna nuanco kio nomigas la specion (ankaŭ la latina scienca nomo aludas al ruĝa koloro) kaj same en flankoj kaj ventro, dum la resto de subaj partoj estas pli helaj, ĉefe ĉe la blankeca gorĝareo. La kruroj estas rozkolorecaj kaj la iriso tre bruna.

Ĝi troviĝas en plej granda parto de Subsahara Afriko nome en Angolo, Benino, Bocvano, Burkino, Burundo, Kameruno, Centrafrika Respubliko, Respubliko Kongo, Demokratia Respubliko Kongo, Eburbordo, Etiopio, Gabono, Gambio, Ganao, Gvineo, Kenjo, Liberio, Malavio, Malio, Maŭritanio, Mozambiko, Namibio, Niĝerio, Ruando, Senegalio, Sieraleono, Sudafriko, Sudano, Tanzanio, Togolando, Ugando, Zambio kaj Zimbabvo. Ĝi forestas nur el Magrebo kaj Somalio en la afrika kontinento. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj laŭsezone humidaj aŭ eĉ inunditaj herbejoj kaj marĉoj de malaltaj teroj.

La raso C. e. lepe, troviĝanta en Angolo kaj eble en sudorienta Demokratia Respubliko Kongo, estas foje konsiderata kiel separata specio, nome Lepa cistikolo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]