Vanuatuo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
e robota aldono de: my:ဗနွားတူနိုင်ငံ |
lingvoj |
||
Linio 63: | Linio 63: | ||
Vanuatuo apartenas al la [[Brita regnaro]] kaj al la [[AKP-ŝtatoj]], internacia organizaĵo de ĉi-momente 77 ŝtatoj el la regionoj [[Afriko]], [[Karibio]] kaj la [[Pacifika Oceano]]. |
Vanuatuo apartenas al la [[Brita regnaro]] kaj al la [[AKP-ŝtatoj]], internacia organizaĵo de ĉi-momente 77 ŝtatoj el la regionoj [[Afriko]], [[Karibio]] kaj la [[Pacifika Oceano]]. |
||
== |
== Kulturo == |
||
=== Lingvoj === |
|||
Vanuatuo havas tri oficialajn lingvojn: la [[Bislama lingvo|bislaman]], la [[Angla lingvo|anglan]] kaj la [[Franca lingvo|francan]]. Kvankam sufiĉe malmultaj vanuatuanoj parolas la francan kaj la anglan, la bislama estas la komuna lingvo de la insularo. |
|||
Krome, Vanuatuo havas la plej grandan lingvan densecon de la mondo: pli ol cent indiĝenaj lingvoj estas parolataj tie<ref>{{Citaĵo el la reto |
|||
| url = http://www.ethnologue.com/show_country.asp?name=Vanuatu |
|||
| titolo = Lingvoj de Vanuatuo |
|||
| eldonisto = SIL International |
|||
| lingvo = en |
|||
| alirmonatotago = 28-an de septembro |
|||
| alirjaro = 2011}}</ref><ref>{{Citaĵo el la reto |
|||
| url = http://alex.francois.free.fr/AF-field.htm |
|||
| titolo = Lingvoj de norda Vanuatuo |
|||
| aŭtoro = Alexandre François |
|||
| lingvo = en |
|||
| alirmonatotago = 28-an de septembro |
|||
| alirjaro = 2011 |
|||
| date = 2011-06-01}}</ref>. |
|||
=== Interesaj informoj === |
|||
La {{daton|8|decembro}} [[2009]] la aborigena tribo loĝanta en Vanuatuo oficiale pardonpetis al posteuloj de la [[Britio|brita]] [[misiisto]] [[John Williams (misiisto)|John Williams]]. Li envenis al la insulo [[Erromango]] en [[1839]] kune kun sia parulo ''John Harris'' por konverti al [[kristanismo]] lokajn loĝantojn, sed ambaŭ estis mortigitaj kaj manĝitaj de tiuj. Por partopreno en la ceremonio en Vanuaton elveturis prapranepo de la misiisto kaj 17 liaj parencoj. Aborigenoj kredas, ke ĉi tiu rito forigos de ili la antaŭlongan [[malbeno]]n.<ref>[http://www.telegraph.co.uk/news/worldnews/australiaandthepacific/vanuatu/6756656/Tribe-apologises-for-eating-British-missionary.html Tribe apologises for eating British missionary] {{en}}</ref><ref>[http://www.lenta.ru/news/2009/12/08/sorry/ Племя туземцев извинилось за убийство миссионера] {{ru}}</ref> |
La {{daton|8|decembro}} [[2009]] la aborigena tribo loĝanta en Vanuatuo oficiale pardonpetis al posteuloj de la [[Britio|brita]] [[misiisto]] [[John Williams (misiisto)|John Williams]]. Li envenis al la insulo [[Erromango]] en [[1839]] kune kun sia parulo ''John Harris'' por konverti al [[kristanismo]] lokajn loĝantojn, sed ambaŭ estis mortigitaj kaj manĝitaj de tiuj. Por partopreno en la ceremonio en Vanuaton elveturis prapranepo de la misiisto kaj 17 liaj parencoj. Aborigenoj kredas, ke ĉi tiu rito forigos de ili la antaŭlongan [[malbeno]]n.<ref>[http://www.telegraph.co.uk/news/worldnews/australiaandthepacific/vanuatu/6756656/Tribe-apologises-for-eating-British-missionary.html Tribe apologises for eating British missionary] {{en}}</ref><ref>[http://www.lenta.ru/news/2009/12/08/sorry/ Племя туземцев извинилось за убийство миссионера] {{ru}}</ref> |
||
Kiel registrite je 19:57, 28 sep. 2011
Vanuatuo, oficiale Respubliko de Vanuatuo (bislame Ripablik blong Vanuatu, angle Republic of Vanuatu, france République du Vanuatu), estas oceania ŝtato en Melanezio, en la Korala Maro (Pacifika Oceano). Ĝi estas insularo konsistanta el 83 insuloj, plejparte vulkanaj.
En la insularo unue loĝis melanezianoj. Eŭropanoj malkovris ĝin en 1605 kiam alvenis Pedro Fernandes de Queirós al la insulo Espiritu Santo. Nomita Novaj Hebridoj post James Cook, la insularo spertis koloniigon de eŭropanoj inter la 18-a kaj 19-a jarcentoj. En 1904, Francio kaj Britio decidis kunregi ĝin: de 1906 ĝis 1980, Novaj Hebridoj estis la sola kolonio regata de du landoj. En 1980, ĝi sendependiĝis kaj eknomiĝis Vanuatuo.
Geografio
Vanuatuo troviĝas en la Korala Maro, 1 750 km oriente de Aŭstralio kaj 540 km nordoriente de Nov-Kaledonio.
Sur la insularo troviĝas la vulkano Manaro.
Biogeografie Vanuatuo situas en la Aŭstralazia ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi entenas la ekoregionon: Vanuatuajn pluvarbarojn.
Insularo
La tuta teritorio de Vanuatuo estas insularo konsistanta el 81 insuloj, plus du (insulo Matthew kaj Hunter) kiuj estas kontestataj de Francio (kiu konsideras ilin parto de Nov-Kaledonio). La insularo estas preskaŭ 900 km longa, laŭ nord-suda akso, kaj kovras areon de pli ol 12 000 km2.
La tri plej grandaj insuloj estas Espiritu Santo, Malekula kaj Efate.
Preskaŭ ĉiuj insuloj estas vulkanaj. Pluraj el la vulkanoj estas neaktivaj, sed kelkaj estas daŭre aktivaj, ekzemple la vulkano Yasur sur la insulo Tanna. La insulo Lopevi estis iam loĝata, sed ĝia loĝantaro estis movita al Epi pro la danĝero de ĝia vulkano.
Loĝantaro
Vanuatuo havas 234 023 loĝantojn[1] kutime nomataj Ni-Vanuatu, kiuj plejparte estas praloĝantoj (Melanezianoj kaj Polinezianoj). Aliaj loĝantoj venas de aliaj pacifikaj insuloj, Eŭropo kaj Azio.
Multaj loĝantoj vivas en vilaĝoj; la lando havas nur du urbojn: la ĉefurbon Portvilao sur la insulo Efate kaj Luganville sur Espiritu Santo.
Administraj dividoj
Vanuatuo estas dividita en ses provincoj ekde la jaro 1994. Tiuj provincoj estas, de nordo al sudo: Torba, Sanma, Penama, Malampa, Shefa kaj Tafea.
Politiko
Ekstera politiko
Vanuatuo apartenas al la Brita regnaro kaj al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de ĉi-momente 77 ŝtatoj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.
Kulturo
Lingvoj
Vanuatuo havas tri oficialajn lingvojn: la bislaman, la anglan kaj la francan. Kvankam sufiĉe malmultaj vanuatuanoj parolas la francan kaj la anglan, la bislama estas la komuna lingvo de la insularo.
Krome, Vanuatuo havas la plej grandan lingvan densecon de la mondo: pli ol cent indiĝenaj lingvoj estas parolataj tie[2][3].
Interesaj informoj
La 8-an de decembro 2009 la aborigena tribo loĝanta en Vanuatuo oficiale pardonpetis al posteuloj de la brita misiisto John Williams. Li envenis al la insulo Erromango en 1839 kune kun sia parulo John Harris por konverti al kristanismo lokajn loĝantojn, sed ambaŭ estis mortigitaj kaj manĝitaj de tiuj. Por partopreno en la ceremonio en Vanuaton elveturis prapranepo de la misiisto kaj 17 liaj parencoj. Aborigenoj kredas, ke ĉi tiu rito forigos de ili la antaŭlongan malbenon.[4][5]
Referencoj
- ↑ 1,0 1,1 1,2 2009 National Population and Housing Census (angle). Vanuatu National Statistics Office (2009). Alirita la 10-an de septembro 2011.
- ↑ Lingvoj de Vanuatuo (angle). SIL International. Alirita la 28-an de septembro 2011.
- ↑ Alexandre François (2011-06-01). Lingvoj de norda Vanuatuo (angle). Alirita la 28-an de septembro 2011.
- ↑ Tribe apologises for eating British missionary angle
- ↑ Племя туземцев извинилось за убийство миссионера ruse
|