Wolfgang Schäuble: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
{{informkesto homo}}
[[Dosiero:WSchaeuble.jpg|eta|<center>Wolfgang Schäuble en [[2006]]]]
'''Wolfgang SCHÄUBLE''' {{prononco|'''ŝojb'''le}} (naskita {{naskiĝtago|1942|09|18}} en [[Freiburg im Breisgau]], do nun estas {{aĝo|1942|09|18}}-jara) estas [[germanoj|germana]] [[politikisto]] kaj la nuntempa prezidanto de la [[Federacia Parlamento (Germanio)|Federacia Parlamento]] de Germanio. Li reprezentas la kristandemokratian partion [[Christlich Demokratische Union Deutschlands|CDU]].
'''Wolfgang SCHÄUBLE''' {{prononco|'''ŝojb'''le}} (naskita {{naskiĝtago|1942|09|18}} en [[Freiburg im Breisgau]], do nun estas {{aĝo|1942|09|18}}-jara) estas [[germanoj|germana]] [[politikisto]] kaj la nuntempa prezidanto de la [[Federacia Parlamento (Germanio)|Federacia Parlamento]] de Germanio. Li reprezentas la kristandemokratian partion [[Christlich Demokratische Union Deutschlands|CDU]].


Linio 20: Linio 20:
{{Tria ministraro de Angela Merkel}}
{{Tria ministraro de Angela Merkel}}


{{bibliotekoj}}
{{Vivtempo|Schauble, Wolfgang}}
{{Vivtempo|Schauble, Wolfgang}}
[[Kategorio:Germanaj politikistoj]]
[[Kategorio:Germanaj politikistoj]]

Kiel registrite je 09:19, 17 dec. 2018

Wolfgang Schäuble
Persona informo
Naskiĝo 18-an de septembro 1942 (1942-09-18)
en Freiburg
Morto 26-an de decembro 2023 (2023-12-26) (81-jaraĝa)
en Offenburg
Mortokialo kancero
Tombo Waldbachfriedhof Offenburg
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato Alberto Ludoviko de FrajburgoHamburga universitato
Subskribo Wolfgang Schäuble
Familio
Patro Karl Schäuble
Frat(in)o Thomas Schäuble
Edz(in)o Ingeborg Schäuble
Infano Christine Strobl
Okupo
Okupo juristopolitikistoadvokato
TTT
Retejo http://www.wolfgang-schaeuble.de
vdr

Wolfgang SCHÄUBLE [ŝojble] (naskita la  18-an de septembro 1942(nun 1942-09-18) en Freiburg im Breisgau, do nun estas 81-jara) estas germana politikisto kaj la nuntempa prezidanto de la Federacia Parlamento de Germanio. Li reprezentas la kristandemokratian partion CDU.

En la registraro de Helmut Kohl li estis inter 1984 kaj 1989 federacia ministro pri specialaj taskoj kaj ĉefo de la federacia kancelierejo, kaj inter 1989 kaj 1991 jam unuafoje ministro pri internaj aferoj.

En oktobro 1990 li estis de malantaŭe atence pafatakita de psika malsanulo: unu pafila kuglo trafis la makzelon, unu la mjelon kaj tria trafis gardiston, kiu ĵetis sin inter la politikiston kaj la pafanton. La gardisto pretervivis, kaj ankaŭ Wolfgang Schäuble, kiu tamen de tiam sube de la tria brusta vertebro estas paralizita kaj por moviĝo bezonas rulseĝon.

Post la federacia parlamenta baloto en 1998 li anstataŭis Helmut Kohl kiel CDU-partiestro, sed retiriĝis en 2000.

Inter novembro 2005 kaj oktobro 2009 li estis ministro pri internaj aferoj en la ministraro unua de Angela Merkel, kaj rezulte de la parlamenta baloto en Germanio 2009 ekde la 28-a de oktobro de tiu jaro estis ministro pri financoj en la ministraro dua de Angela Merkel. Ankaŭ en la tria ministraro de Angela Merkel, kies konsisto estis oficiale publikigita la 15-an de decembro 2013, li denove estis ministro pri financoj.

Ekde la 24-a de oktobro 2017 li estas prezidanto de la Germana Federacia Parlamento.

Eksteraj ligiloj