Kirgizio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
TXiKiBoT (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: fiu-vro:Kõrgõstan
Melancholie (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: bcl:Kirgistan
Linio 158: Linio 158:
[[ba:Ҡырғыҙстан]]
[[ba:Ҡырғыҙстан]]
[[bat-smg:Kirkizėjė]]
[[bat-smg:Kirkizėjė]]
[[bcl:Kirgistan]]
[[be:Кыргызстан]]
[[be:Кыргызстан]]
[[be-x-old:Кыргыстан]]
[[be-x-old:Кыргыстан]]

Kiel registrite je 13:54, 5 jul. 2009

Кыргыз Республикасы
Kyrgyz Respublikasy
Кыргызская республика
Kyrgyzskaya respublika
Ŝtatlingvoj Kirgiza, Rusa
Landkodo KG
E-nomoj [a] Kirgizujo, Kirgizistano; [o] Kirgiza Respubliko.
Ĉefurbo Biŝkeko (616 mil)
Urboj Oŝo (126 mil), Ĝalabado (46 mil)
Politika sistemo Respubliko
Kredantoj Islamanoj
Ŝtatestro 1.Askar Akajev(1990-2005), 2. K. Bakijev (2005-)
Ĉefministro Nikolaj Tanajev; Feliks Kulov (2005-)
Areo 198,500 km² (3,6% akvo)
Loĝantaro 5.081.429 (25,6/km⊃2;) (2004)
Sendependeco El Sovetunio, la 31-an de aŭgusto
Monunuo Kirgiza somo (KGS)
Pokapa MEP 1.600 USD (2003)
Horzono UTC +5
Interretkodo .kg
Telefonkodo +996
Aŭtosigno KS

KirgizioKirgizujo (Kirgize: Кыргызстан) estas lando en Meza Azio, kies landlimoj estas: Ĉinio, Kazaĥio, Taĝikio kaj Uzbekio. Ĝia ĉefurbo estas Biŝkeko (antaŭe Frunze).

Administraj dividoj

Kirgizio konsistas el 7 provincoj (oblastar, esp-e: oblastoj) kaj 1 administra urbo.

Urbo

  • Biŝkeko

Provincoj

  • Ĉuio
  • Ĝalabado
  • Naren (ĉefurbo Naren)
  • Talaso
  • Oŝo
  • Isik-kolo
  • Batkeno

Historio

Dum multaj jarcentoj loĝita per iranaj triboj, kiel Sogdianoj, kaj poste per turkecaj enmigrintoj, la areo de Kirgizio estis borde al la Persa imperio. En 1876 la Rusa Imperio aneksis Kirgizion, soveta reĝpovo establiĝis en 1919, kaj la 15-an de decembro, 1936, la Kirgiza Soveta Socialista Respubliko estis establigata kiel plena Unia Respublika de Sovetunio. La lando gajnis sian sendependecon post la disfalo de Sovetunio la 31-an de aŭgusto, 1991, kaj fine ĝi eniris la nove formitan Komunumon de Sendepandaj Ŝtatoj (KSŜ) je la 21-a de decembro, 1991. En 1992 Kirgizio aliĝis al la UN kaj la OSKE.

Politiko

  • Politika sistemo: respubliko, demokratio. Universala balotrajto post 18 jaraĝo.
  • Plenuma potenco: Ŝtatestro (prezidanto) elektita 5-jare; Ĉefministro nomumita per prezidanto; kabineto nomumita per prezidanto laŭ rekomendo de ĉefministro.
  • Leĝdona potenco: Duĉambra Supera Koncilio, aŭ Ĵogorku Keneŝ: Asembleo de Reprezantoj de la Popolo (70 seĝoj) kaj Leĝdona Asembleo (35 seĝoj) ambaŭ elektita 5-jare.
  • Jura potenco: Supera Kortumo, nomumita je 10-jara oficperiodoj per la Supera Koncilio, laŭ prezidanta rekomendo; Konstitucia Kortumo; Apelacia Kortumo.

Geografio

  • Loko: Centra Azio, norde ol Ĉinio.
  • Geografia situo: 41° N 75° E
  • Landlimoj: 3.878 km
  • Limantaj landoj: Ĉinio 858 km, Kazaĥio 1.051 km, Taĝikio 870 km, Uzbekio 1.099 km.
  • Marbordo: 0 km.
  • Klimato: Seka kontinenta ĝis arkta en alta Tien Ŝan; subtropika sudokcidente (Valo de Fergana); modera en norda monteta zono.
  • Tereno: La tuta nacio konsistas el la pintoj de Tien Ŝan kaj ĝiaj interrilataj valoj kaj basenoj.
  • Plej malalta punkto: Kara-Darja 132 m
  • Plej alta punkto: Ĝengiŝ Ĉokusu (Pik Pobedi) 7.439 m

Ekonomio

La ekonomio de Kirgizio estis severe frapata per la disfalo de Soveta komercobloko. En 1990, ĉirkaŭ 98% da Kirgiziaj eksportoj iris al aliaj partoj de Sovetunio. Do, la ekonomia efikeco de la nacio dum la fruaj 1990-oj estis pli malbona ol tiu de ĉiu eks-Soveta respubliko, krom Armenio, Azerbajĝano kaj Taĝikio. Malgraŭ pliboniĝanta ekonomia efikeco, malfaciloj daŭras sekurante adekvatajn fiskajn enspezojn, kaj provizante laŭcelan socialan sekurecon.

  • MEP: $7,808 miliardoj; 6,7% po-jara kreskado; po-kapa MEP $1.600. (2003 takso)
  • Po-sektora MEP: agrikulturo 38,7%; industrio 22,9%; servado 38,4%. (2003 takso)
  • Loĝantaro sub nivelo de malriĉeco: 50%. (2003 takso)
  • Inflacio: 3,5% (2003 takso)
  • Laboristaro: 2,7 milionoj. (agrikulturo kaj forstkultivado 55%; industrio 15%; servado 30%) (2000 takso)
  • Senlaboreco: 7,2% (1999 takso)
  • Buĝeto: Enspezo $371,5 milionoj; elspezo $387,1 milionoj. (2003 takso)
  • Eksterna ŝuldo: $1,5 miliardoj. (2002 takso)
  • Eksportoj: $548 milionoj, al UAE 24,7%; Svislando 20,3%, Rusio 16,7%, Kazaĥio 9,8%, Kanado 5,3%, Ĉinio 4%. (2003 takso)
  • Eksportaĵoj: Kotono, lano, viando, tabako, oro, hidrargo, uranio, natura gaso, hidroelektro, maŝinaro, ŝuoj.
  • Importoj: $601 milionoj, el Rusio 24,7%, Kazaĥio 24%, Ĉinio 10,3%, Usono 6,7%, Uzbekio 5,5%, Germanio 5,3%. (2003 takso)
  • Importaĵoj: Oleo kaj gaso, ĥemioj, maŝinaro, nutraĵoj.
  • Internacia ekonomia helpo (ricevanto): $329,4 milionoj. (1995 takso).

Reduktiginte elspezojn, finiginte prezo-subvenciojn, kaj enkondukinte aldonvaloran imposton, la kirgiza registaro entute ŝajnas celanta al libera-merkata sistemo, kiu laŭcele stimulos kreskadon. Tiuj reformoj kondukis Kirgizion al la aliĝon al la MKO je la 20-a de decembro, 1998.

Demografio

0-14 jaroj: 32,3% (viroj 16,5%, virinoj 15,8%)
15-64 jaroj: 61,6% (viroj 30,2%, virinoj 31,4%)
65+ jaroj: 6,1% (viroj 2,4%, virinoj 3,7%) (2004 takso)
  • Logantara kreskado: 1,25% jare (2004 takso)
  • Naskiĝoj: 22,13 naskiĝoj/1.000 loĝantoj (2004 takso)
  • Mortoj: 7,19 mortoj/1.OO0 loĝantoj (2004 takso)
  • Infana morteco: 36,81 mortoj / 1.000 viva naskiĝoj (2004 takso)
  • Vivatendo ĉe naskiĝo: 67,84 jaroj (viroj 63,84; virinoj 72,05 (2004 takso)
  • Fekundeco: 2,71 infanoj naskiĝitaj / virino (2004 takso)

Eksteraj ligoj

greke CIA world factbook (CIA monda faktlibro angle)

Ŝablono:LigoLeginda