e Uzbekio alinomita al Uzbekujo, alidirektilo lasita: Mi mem siatempe movis la paĝon de 'Uzbekistano' al 'Uzbekio'. Tial mi nun rajtas ĝin movi al 'Uzbekujo'.
Adm. divido:12 regionoj (Andijon Viloyati, Buxoro Viloyati, Farg‘ona Viloyati, Jizzax Viloyati, Xorazm Viloyati (Urganch), Namangan Viloyati, Navoiy Viloyati, Qashqadaryo Viloyati (Qarshi), Samarqand Viloyati, Sirdaryo Viloyati (Guliston), Surxondaryo Viloyati (Termiz), Toshkent Viloyati), 1 aŭtonoma respublikoQoraqalpog‘iston (Nukus), 1 urboToshkent Shahri.
La unuaj historie konataj loĝantoj de la lando, la hindeŭropaj popoloj, alvenis el sia plej praa loĝtereno, probable suda Rusio, meze de la 3 jarmilo antaŭ Kristo, opinias la historiistoj.
Antikve teritorio de Uzbekio estis loĝata de iranaj popoloj kaj konata kiel du landoj: Ĥorezmo kaj Sogdio. La sogda lingvo estis dumtempe grava lingvo kaj floris ĝis la 6-a jarcento p.K. kiam ĝin anstataŭis la persa kaj la tjurkaj lingvoj. La ĉefaj urboj, precipe Buĥaro restis ĝis nun loĝataj precipe de taĝikoj, kies lingvo estas fakte persa.
La tjurkaj popoloj ekloĝis en la regiono nur post la 8-a jarcento p.K. La uzbekoj mem, el kiuj la moderna ŝtato ricevas sian nomon, alvenis dum la 15-a jarcento.
Demokratio
Kvankam la konstitucio garantias demokration kaj liberon, multaj internaciaj grupoj pri homaj rajtoj kritikas la nunan registaron kiel totalisman reĝimon kiu uzas teroron, torturon, ktp. En majo de 2005 okazis masakro en la urbo Andiĵan, en kiu centoj de manifestaciantoj mortpafiĝis de registaraj soldatoj.