-iĉ-: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e →‎Alternativoj: Fina punkteto
Linio 47: Linio 47:
* Uzo de alia sufikso. Proponoj estas -uĉ-(viro-virino-viruĉo), -un- (instruisto-instruistino-instruistuno), -ol- aŭ -ir-.
* Uzo de alia sufikso. Proponoj estas -uĉ-(viro-virino-viruĉo), -un- (instruisto-instruistino-instruistuno), -ol- aŭ -ir-.
Tiel oni evitas la konfuzon inter -iĉ- kaj -iĝ-.
Tiel oni evitas la konfuzon inter -iĉ- kaj -iĝ-.
Oni komentas, ke -un- avantaĝe similas al -in-, sed malavantaĝe al "unu". "ol" estas jam uzata en la lingvo kiel konjunkcio, "ir" kiel radiko (iri)
Oni komentas, ke -un- avantaĝe similas al -in-, sed malavantaĝe al "unu". "ol" estas jam uzata en la lingvo kiel konjunkcio, "ir" kiel radiko (iri).


== Uzo en Esperanto-kulturo ==
== Uzo en Esperanto-kulturo ==

Kiel registrite je 09:58, 29 jul. 2018

Sufiksoj en Esperanto
Tipo Oficialaj Neoficialaj
Verbaj -ant-, -int-, -ont-
-at-, -it-, -ot-
-unt-, -ut-
Seksaj -in- -iĉ-, -ip-
Aliaj -aĉ-, -ad-, -aĵ-, -an-, -ar-,

-ĉj-,
-ebl-, -ec-, -eg-, -ej-, -em-, -end-, -er-, -estr-, -et-,
-id-, -ig-, -iĝ-, -il-, -ind-, -ing-, -ism-, -ist-,
-nj-,
-obl-, -on-, -op-,
-uj-, -ul-, -um-.

-ab-, -ac-, -al-, -ari-, -ator-,
-e-, -ed-, -el-, -en-, -enz-, -esk-, -ez-,
-i-, -if-, -ik-, -ilion-, -iliard-, -it-, -iv-, -iz-,
-j-,
-nomial-,
-ofon-, -oid-, -ol-, -olog-, -ologi-, -ometr-, -otek-, -oz-
-pj-,
-t-, -tet-, -uk-.

vdr

Vorterklaso: sufikso
Statuso: neoficiala
Uzata en PIV: Ne en PIV2002 kaj ne en PIV2005
Deveno: Esperanto (ĉj), slavaj lingvoj
Similaĵoj en aliaj lingvoj:
Nuna signifo kaj uzado:

Ĉi tiu neoficiala sufikso de Esperanto havus la sencon virigi sekse neŭtrajn aŭ inajn radikojn. Laŭ la subtenantoj de tiu sufikso, ĝi estus uzata simetrie kun la sufikso -in-. Subtenantoj de la neoficialaj lingvovariaĵoj riismo kaj iĉismo uzas ilin nur por emfazi la sekson aŭ por precizigi ĝin, kiam necese.
Uzmaniero de -iĉ- laŭ riismo kaj iĉismo laŭ la opinio de multaj kontraŭfundamentas ĉar la signifo de bazaj vortoj (kiel ›patro‹ ktp.) estus ŝanĝata. Kelkaj uzas la sufikson -iĉ- same kiel la prefikson vir-.

En la unuaj tempoj, oni uzis -vir- kiel sufikson por doni virseksan signifon, sed tio kaŭzis konfuzojn (ekz. inter kaproviro kaj faŭno, ĉevalviro kaj centaŭro k.t.p.).

Ekzemploj

kato: virseksa aŭ inseksa kato
katino: inseksa kato
katiĉo: virseksa kato
katido: virseksa aŭ inseksa ido de katoj

Argumentoj por »-iĉ-«

(Argumentoj ĉi tie estu faktoj kaj ne asertoj!)

  • -iĉ- kun -in- faras la lingvon pli simetria, ĉar kongruus kun la jam-ekzistantaj afiksoj -nj- kaj -ĉj-. Analogio ankaŭ estas parto de natura evoluo de lingvoj.
  • La uzo de -iĉ- anstataŭ vir- evitas la eblan miskomprenon de vortoj kiel virkuracisto: ĉu virkuracisto estas la malo de bestokuracisto, aŭ la viro de inkuracisto (kuracisto por inoj), aŭ simple la viro de kuracistino? Kaj, ĉu virinkuracisto estas neŭtra aŭ vira kuracisto por inoj? Ĉi tiu avantaĝo de -iĉ- restas eĉ kiam oni uzas -iĉ- sen ŝanĝi la signifon de bazaj vortoj kiel "patro".
  • Kun simetrio inter la vira kaj la ina afiksoj estas pli facile eviti sekse diskriminaciantan lingvouzadon.
  • Ekzistas jam strikte kun -iĉ- skribitaj verkoj, kiel ekz. "Sur la linio" de Jorge Camacho.
[Georgo Kamaĉo (Jorge Camacho): Sur la linio. 40 p. Bero, Berkeley 1991.]
  • Ebligus elegante fari vortojn kiel 'parent' en la angla; rigardu la nelaŭnorman parent=gepatro
  • La uzo de -iĉ- ne necese signifas ŝanĝi la signifon de la radiko, simple povas esti sinonima formo por esprimi la sekson, speciale utila por pliigi la neŭtralecon kaj internaciecon de la lingvo, ĉar tiel la Esperanto estas pli adaptebla por la azianoj kaj aliaj multaj homoj, kiuj originas el patrinaj lingvoj kie la sekso estas esprimata neŭtrale

Kontraŭargumentoj

(Argumentoj ĉi tie estu faktoj kaj ne asertoj!)

  • Por ĝui la plenajn avantaĝojn de -iĉ- oni devus ŝanĝi la signifon de ege kutimaj vortoj kiel "patro", tasko apenaŭ realigebla por vivanta lingvo.
  • Se oni ne volas ŝanĝi la signifon de tre bazaj vortoj, la sistemo kun -iĉ- restas preskaŭ same malsimetria kiel la tradicia sistemo kun vir-, do ne tiel ege indus ŝanĝi ĝin.
  • Estas kontraŭfundamenta pro la kaŭzo ke ŝanĝas la bazan sencon de multaj bazaj vortoj se uzata laŭ iĉismo aŭ riismo.
  • Estas miskomprenebla: la sufiksoj -iĉ- povas soni simile al -iĝ- (komparu instruistiĝo kaj instruistiĉo). Iuj diras ke la sufikso -iĉ- ankaŭ estas tro simila al la sufiksoj -in-, -id- kaj -aĉ-.

Nepruvataj asertoj

  • -iĉ- plibeligas la lingvon pro sia evidenta simetrio kun ĉj kompare kun -in-/-nj .
  • La uzo ne servas ĉefe por plibonigo de la lingvo por kio ekzistus pli efikaj kaj ne kontraŭfundamentaj metodoj, sed por feminismaj celoj.

Alternativoj

  • Uzo de vir- prefiksece (virhomo, virknabo, virbovo, virkapro).
  • Uzo de la adjektivo vira (Ekz.: Tie estis multaj esperantistoj: kaj esperantistinoj kaj viraj esperantistoj).
  • Uzo de alia sufikso. Proponoj estas -uĉ-(viro-virino-viruĉo), -un- (instruisto-instruistino-instruistuno), -ol- aŭ -ir-.

Tiel oni evitas la konfuzon inter -iĉ- kaj -iĝ-. Oni komentas, ke -un- avantaĝe similas al -in-, sed malavantaĝe al "unu". "ol" estas jam uzata en la lingvo kiel konjunkcio, "ir" kiel radiko (iri).

Uzo en Esperanto-kulturo

Sufikso -iĉ- estas uzita en kanto Riveretoj ĉe mi de la muzikgrupo La Perdita Generacio.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj