Javier Alcalde: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Rescuing 1 sources and tagging 0 as dead.) #IABot (v2.0.8
Linio 19: Linio 19:
* ''[[Antaŭ unu jarcento. Esperanto kaj la unua mondmilito]]'' (kunordigita kun [[José María Salguero Rodríguez|José Salguero]]).<ref>[http://www.liberafolio.org/2018/01/24/esperanto-en-la-granda-milito/ Esperanto en la Granda Milito], [[Libera Folio]], 24 januaro 2018.</ref>
* ''[[Antaŭ unu jarcento. Esperanto kaj la unua mondmilito]]'' (kunordigita kun [[José María Salguero Rodríguez|José Salguero]]).<ref>[http://www.liberafolio.org/2018/01/24/esperanto-en-la-granda-milito/ Esperanto en la Granda Milito], [[Libera Folio]], 24 januaro 2018.</ref>
* ''[[La esperantisto de la jaro (1887-1997)]]'' premiita en la [[Belartaj Konkursoj de UEA]] en [[2017]].
* ''[[La esperantisto de la jaro (1887-1997)]]'' premiita en la [[Belartaj Konkursoj de UEA]] en [[2017]].
* Eduardo Vivancos kaj la liberecana Esperanto, postparolo al dulingva eldono de [[Eduardo Vivancos]], ''Unu lingvo por ĉiuj: Esperanto,'' [[Calumnia|Calúmnia]], [[Revo lucida|Revo Lucida]], 2019, p.77-91.
* Eduardo Vivancos kaj la liberecana Esperanto, biografia postparolo al dulingva eldono de [[Eduardo Vivancos]], ''Unu lingvo por ĉiuj: Esperanto,'' [[Calumnia|Calúmnia]], [[Revo lucida|Revo Lucida]], 2019, p.77-91.


==Notoj==
==Notoj==

Kiel registrite je 08:24, 9 nov. 2021

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Javier Alcalde
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1977 (1977-11-30) (46-jaraĝa)
en Barcelono, Hispanio
Lingvoj katalunahispanaEsperanto
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Eŭropa Universitata Instituto
Okupo
Okupo Lektoro
vdr

Javier ALCALDE (naskiĝis en 1978, Barcelono)[1] estas hispana kaj kataluna esperantisto, ankaŭ konata kiel XavierXavi.

Kariero

Li doktoriĝis pri politikaj kaj sociaj sciencoj en Eŭropa Universitata Instituto en Florenco (Italio) kaj iĝis esploristo pri pacaj studoj kaj sociaj movadoj en la Internacia Kataluna Instituto pri Paco en Barcelono. Li partoprenis plurajn interkonsentojn pri malarmado en Uniĝintaj Nacioj, inkluzive de la Traktato pri la Komerco de Armiloj.[2][3] Li profesoras pri internaciaj rilatoj kaj Eŭropa Unio en Malferma Universitato de Katalunio kaj en Aŭtonoma Universitato de Barcelono.[4] Komence de 2019, li aniĝis en la Akademio de Esperanto por 3-jara oficperiodo.[5]

Li estas fakulo pri la historio de Esperanto, ĉefe rilate al la pacaj klopodoj[6] kaj al la esperanta agado dummilite, inkluzive de la hispana intercivitana milito.[7] Kunredaktoris la kolektivan libron Antaŭ unu jarcento. Esperanto kaj la unua mondmilito kune kun José Salguero.[8] Same li estas aŭtoro de la eseo La esperantisto de la jaro (1887-1997) premiita en la Belartaj Konkursoj de UEA en 2017. Pri tiaj temoj li kontribuas regule al la katalunlingva vikipedio.[9]

Kunlabore kun la Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino, li prelegis en la 70-a sesio de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) de la 102-a Universala Kongreso de Esperanto okazinta en Seulo pri Solidareca agado pri migrantoj kaj rifuĝantoj en Eŭropa Unio (premio Pirlot en la kategorio prelegoj)[10], kaj pri Lingva justeco en la fakliteraturo dum la 69-a sesio de la 101-a UK okazinta en Nitro. En la 103-a UK okazinta en Lisbono en 2018 li reĝisoris la kongresan temon Kulturoj, lingvoj, tutmondiĝo: kien nun?[11] kaj venkis la premion Pirlot en la kategorio artikoloj pro La pacisma aliro.[6] Samloke en aŭgusto 2018 li organizis la 7-an Nitobe-simpozion.[11] Kaj en 2020 en la virtuala kongreso denove en la kadro de IKU li prelegis pri geopolitiko.

Li estas kunlaboranto de diversaj gazetoj kiaj Esperanto, Heroldo de Esperanto (interalie, per la rubriko memorindaj esperantistoj), La Ondo de Esperanto (interalie per la serio tradicio kaj moderneco), Monato kaj Sennaciulo. Li ankaŭ kontribuis al BA 28, BA 30, BA 33, BA 34 kaj BA 40. Krome, li publikigas plurlingve artikolojn kaj recenzojn kiuj disvastigas Esperanton en neesperantistaj gazetoj kiaj Babel, Enciclopèdic, Humanitat Nova, Fifth Estate[12], Por la Paz[13], Social Movement Studies, European Journal of Jewish Studies, Historia National Geographic, Corredor ktp.

Partoprenis en pluraj kolektivaj verkoj, kiel En la mondon venis nova lingvo (la festlibro por Ulrich Lins), Aliroj al esperanto, kaj en la anglalingvaj libroj Language Policy and Linguistic Justice, Multilingual Environments in the Great War, Routledge Handbook of Marx's Capital, kaj Language as Hope.

Kontribuis al la kreado de la kataluna kurso de Duolingo.[14]

Verkoj

Notoj

  1. https://www.liverpool.ac.uk/events/event/?eventid=87602
  2. Armes Sota Control, TV3, 12 oktobro 2012.
  3. "Armilo kontraŭarmila". Artikolo publikigita en Monato en 2013.
  4. https://uab.academia.edu/JavierAlcalde.
  5. Membroj kaj Korespondantoj de AdE, Februraro 2019
  6. 6,0 6,1 Javier Alcalde, "La pacisma aliro". En Christer Kiselman, Renato Corsetti, Probal Dasgupta (red.), Aliroj al esperanto, Prago, Kava-Pech, 2018. ISBN 978-80-87169-86-5.
  7. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-03-27. Alirita 2018-08-07.
  8. Esperanto en la Granda Milito, Libera Folio, 24 januaro 2018.
  9. Intervjuo en Catalunya Ràdio pri Esperanto en la katalunlingva vikipedio (min. 32). 9 marto 2018.
  10. https://esperanto-forum.org/index.php?topic=2046.msg2916;topicseen#msg2916
  11. 11,0 11,1 Malferme: Javier Alcalde respondas la demandojn. Esperanto Aprilo 2018, p. 75-77.
  12. Vidu e.g. "Esperanto & Anarchism" Fifth Estate # 400, Spring, 2018
  13. Esperanto, una herramienta de paz”. Por la Paz / Peace in Progress 7, marto 2011.
  14. Introduction to Catalan language and culture [EN]Polyglot Conference, Bratislava 2017.
  15. Esperanto en la Granda Milito, Libera Folio, 24 januaro 2018.

Eksteraj ligiloj

Vidu ankaŭ