Javier Alcalde

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Javier Alcalde
Xavi Alcalde parolas okaze de la SAT-Kongreso 2019.
Xavi Alcalde parolas okaze de la SAT-Kongreso 2019.
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1977 (1977-11-30) (46-jaraĝa)
en Barcelono, Hispanio
Lingvoj katalunahispanaEsperanto
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Eŭropa Universitata Instituto
Okupo
Okupo Lektoro
vdr

Javier ALCALDE (Barcelono, 1978)[1] estas kataluna esperantisto, ankaŭ konata kiel XavierXavi.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Alcalde doktoriĝis pri politikaj kaj sociaj sciencoj en Eŭropa Universitata Instituto en Florenco (Italio) kaj iĝis esploristo pri pacaj studoj kaj sociaj movadoj en la Internacia Kataluna Instituto pri Paco en Barcelono.[2][3] Li partoprenis plurajn interkonsentojn pri malarmado en Uniĝintaj Nacioj, inkluzive de la Traktato pri la Komerco de Armiloj.[4][5][6][7]

Li kunlaboras en la eŭropa projekto «Mobilizing for Democracy: Democratization processes and the mobilization of civil society» (trad. Mobliziĝo por Demokratio: Demokratigaj procesoj kaj la mobilizo de civila socio). Li specife analizas protestojn rilate al la rifuĝkrizo, kaj ĉe la eŭropa nivelo, kaj ĉe la franca/brita limoj.[3] Li ankaŭ interesiĝis pri aliaj sociaj movadoj: kontraŭleĝaj domokupantoj, Zapatismo, la Esperanto-movado, kaj aliaj movadoj por paco aŭ por tutmonda justeco. Plejmulto de tiaj publikigoj pritraktis la rilaton inter sociaj movadoj kaj la amaskomunikiloj.[3]

Li profesoras pri internaciaj rilatoj kaj Eŭropa Unio en la Malferma Universitato de Katalunio kaj en la Aŭtonoma Universitato de Barcelono.[8] Liaj ĉefaj esploradaj interesoj inkluzivas la movadojn por paco, malarmadon, rifuĝintojn, Esperanton, kaj lingvan justecon.[3]

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Li estas fakulo pri la historio de Esperanto, ĉefe rilate al la pacaj klopodoj[9] kaj al la esperanta agado dummilite, inkluzive de la hispana intercivitana milito.[10] Kunredaktoris la kolektivan libron Antaŭ unu jarcento. Esperanto kaj la unua mondmilito kune kun José Salguero.[11] Same, li estas aŭtoro de la eseo La esperantisto de la jaro (1887-1997) premiita en la Belartaj Konkursoj de UEA en 2017. Pri tiaj temoj li kontribuas regule al la katalunlingva Vikipedio.[12]

Kunlabore kun la Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino, li prelegis en la 70-a sesio de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) de la 102-a Universala Kongreso de Esperanto okazinta en Seulo pri Solidareca agado pri migrantoj kaj rifuĝantoj en Eŭropa Unio (premio Pirlot en la kategorio prelegoj)[13], kaj pri Lingva justeco en la fakliteraturo dum la 69-a sesio de la 101-a UK okazinta en Nitro, Slovakio. En la 103-a UK okazinta en Lisbono en 2018 li reĝisoris la kongresan temon Kulturoj, lingvoj, tutmondiĝo: kien nun?[14] kaj venkis la premion Pirlot en la kategorio artikoloj pro La pacisma aliro.[9] Samloke en aŭgusto 2018 li organizis la 7-an Nitobe-simpozion.[14] Kaj en 2020 en la virtuala kongreso denove en la kadro de IKU li prelegis pri geopolitiko.[mankas fonto]

Li estas kunlaboranto de diversaj gazetoj kiaj Esperanto, Heroldo de Esperanto (interalie, per la rubriko memorindaj esperantistoj), La Ondo de Esperanto (interalie per la serio tradicio kaj moderneco), Monato kaj Sennaciulo. Li ankaŭ kontribuis al BA 28, BA 30, BA 33, BA 34, BA 40, BA 44 kaj BA 48. Krome, li publikigas plurlingve artikolojn kaj recenzojn kiuj disvastigas Esperanton en neesperantistaj gazetoj kiaj Babel, Enciclopèdic, Humanitat Nova, Fifth Estate[15], Por la Paz[16], Social Movement Studies, European Journal of Jewish Studies, Historia National Geographic, Corredor, ktp.

Partoprenis en pluraj kolektivaj verkoj, kiel En la mondon venis nova lingvo, Aliroj al esperanto, kaj en la anglalingvaj libroj Language Policy and Linguistic Justice, Multilingual Environments in the Great War, Routledge Handbook of Marx's Capital, kaj Language as Hope.

Kontribuis al la kreado de la kataluna kurso de Duolingo.[17]

De 2019 li aniĝas en la Akademio de Esperanto.[18] En 2023 li gajnis la premion Grabowski kiel ano de la redakta teamo de Militrakonto.[19]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Annual Buchanan Lecture: 'Transnational Language and Conflicting Memories over the Spanish Civil War' with Javier Alcalde (angle). Universitato de Liverpulo (2018-05-09). Alirita 2023-05-27.
  2. Sacha Giordano, Alessio. L'esperanto come movimento sociale". Intervista a Javier Alcalde. (itale). Enciclopedia Treccani (20-a de februaro 2021). Alirita 2023-05-28.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 Javier Alcalde (angle). Cosmos ‒ The Centre on Social Movement Studies. Alirita 2023-0604.
  4. Armes Sota Control (katalune). TV3 (12-a de oktobro 2012). Alirita 2023-05-28.
  5. "Armilo kontraŭarmila", Monato. Kontrolita 2023-05-28. (katalune)
  6. "Kial tiom da masakroj en Usono?", Monato. Kontrolita 2023-05-28. (esperante)
  7. Kial tiom da masakroj en Usono? (esperante). Monato (2018-02-25).
  8. Javier Alcalde (angle). Alirita 2023-05-28.
  9. 9,0 9,1 Javier Alcalde, "La pacisma aliro". En Christer Kiselman, Renato Corsetti, Probal Dasgupta (red.), Aliroj al esperanto, Prago, Kava-Pech, 2018. ISBN 978-80-87169-86-5.
  10. Annual Buchanan Lecture (angle). Esperanto Research. Arkivita el la originalo je 2018-03-27. Alirita 2018-08-07.
  11. "Esperanto en la Granda Milito", Libera Folio, 24-a de januaro 2018. Kontrolita 2023-05-28. (esperante)
  12. La nit dels ignorants 3.0, de 02 a 03 h - 09/03/2018 (katalune) (2018-03-09). Alirita 2023-05-28. Intervjuo en Catalunya Ràdio pri Esperanto en la katalunlingva Vikipedio (minuto 32).
  13. Fadeno: Premio Germain Pirlot (esperante). Esperanto-forumo. Alirita 2023-05-28.
  14. 14,0 14,1 "Malferme: Javier Alcalde respondas la demandojn", Esperanto, paĝoj 75-77. (esperante)
  15. "Esperanto & Anarchism", Fifth Estate. (angle)
  16. Alcalde, Xavier, "Esperanto, una herramienta de paz", Per la pau. (katalune)
  17. Introduction to Catalan language and culture [EN] ĉe YouTube Polyglot Conference, Bratislavo, 2017. (angle)
  18. Oficialaj informoj — Numero 30 (esperante) (2019-03-10). Alirita 2023-05-28.
  19. Premio Grabowski 2023 aljuĝita dum la 4a Virtuala Kongreso de Esperanto, La Ondo de Esperanto, 26 Novembro 2023
  20. "Esperanto en la Granda Milito", Libera Folio, 24 januaro 2018. Kontrolita 2023-05-28. (esperante)
  21. "Anarkiistaj idealoj kongruis kun interna ideo", Libera Folio, 2022-03-23. Kontrolita 2023-05-28. (esperante)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]