Stakio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Stakiso)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Stakio
arbara stakio (“Stachys sylvatica”)
arbara stakio (“Stachys sylvatica”)
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: dukotiledonoj Magnoliopsida
Subklaso: asteredoj Asteridae

lamiedoj Lamiidae

Ordo: lamialoj Lamiales
Familio: lamiacoj Lamiaceae
Genro: stakio Stachys
Specioj

ĉ. 300 specioj

Information icon.svg
vdr

La stakio[1] (latine Stachys), ankaŭ nomata stakiso[2]staĥiso[3], estas plantgenro el la familio lamiacoj (Lamiaceae). La ĉ. 300 specioj estas disvastiĝintaj tutmonde.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

ilustraĵo de Stachys hyssopifolia
dusimetriaj floroj de marĉa stakio Stachys palustris
kamerfrukto de arbara stakio (“Stachys sylvatica”)

Vegetaj trajtoj[redakti | redakti fonton]

Specioj stakisaj estas plej ofte rektaj, unujarajmultjaraj herbaj plantoj, malofte ankaŭ duonarbustoj aŭ malgrandaj arbustoj. Kelkfoje estiĝas rizomoj kiel rezervorgano. La folioj estas kontraŭstarantaj. La foliplato estas simpla.

Generaj trajtoj[redakti | redakti fonton]

La floroj staras en densaj pseŭdoverticiloj, kiuj staras en la akseloj de braktesimilaj folioj. La foliaro estas ne tre diferenca de la ordinara folihava tigo. La pedunkloj estas mallongaj kaj apenaŭ videblaj. La floroj estas tipaj floroj de Lamiacoj. La duseksaj floroj estas dusimetriaj kaj kvinpartaj kun duobla involukro (perianto). La kvin verdaj sepaloj estas tubforme ĝis sonorilforme kunkreskintaj. La koloro de la petaloj estas diversa, ruĝeca, rozea, flava aŭ blanka. La kvin petaloj estas kunkreskintaj. La petala tubo estas cilindroforma. Supra kaj malsupra lipoj ĉiam ekzistas. La supra lipo estas pli aŭ malpli plata, ĉiuokaze ne tre kava. La triloba malsupra lipo estas pli longa ol la supra lipo. La kvar stamenoj elstaras el la korola tubo, sed ne estas pli grandaj ol la supra lipo. La sola distinga trajto de la floroj estas, ke la stamenoj dum la fino de la flortempo turniĝas eksteren arkoforme. La kamerfrukto disiĝas en kvar kameroj. La trieĝaj kameroj estas ovformaj ĝis oblongaj.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La scienca nomo Stachys elvenas el latino stachys, yos kaj el la greka στάχυς, υος, kio signifas "spiko" en tiuj malnovaj lingvoj, tiel aludante la pseŭdospikon de tiu genro.

La esperantigo "stakio" menciita en PIV[1] estas klasike konstruita laŭ la etimologia genitiva formo (latine stachyos aŭ greke στάχυος).

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La genran nomon Stachys unuafoje menciis en la jaro 1753 Carl von Linné en Species Plantarum. Tipa specio estas arbara stakio. Sinonimoj por Stachys L. estas: Aspasi E.MEY. EX PFEIFF., Bonamya NECK., Eriostemum STEUD., Eriostomu HOFFMANNS. & LINK,Galeopsi HILL nom. illeg. kaj Galeopsis MOENCH nom. illeg. non Galeopsis, Lamiostachys KRESTOVSK., Menitskia (KRESTOVSK.) KRESTOVSK., Ortostachys FOURR. Stachyus ST.-LAG.,Tetrahitum HOFFMANNS. & LINK, Trixago HALLER, Trixella FOURR.,Zieteni GLED., Olisia SPACH.

Specioj kaj ties disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

alpa stakio (Stachys alpina)
pseŭdoverticilo kun dusemetriaj floroj en detalo de la unujara stakio (Stachys annua)
agra stakio (Stachys arvensis)
bizanca stakio (Stachys byzantina)
Stachys chamissonis var. cooleyae
skarlata stakio (Stachys coccinea)
korsika stakio (Stachys corsica)
glua stakio (« Stachys glutinosa »)
marĉa stakio (Stachys palustris)
rekta stakio (Stachys recta)
arbara stakio (Stachys sylvatica)

La genro Stachys estas kun 300 ĝis 360 specioj disvastiĝinta tutmonde, escepte de Aŭstralio kaj Nov-Zelando. Centroj de tiu genro estas la mediteranea regiono kune kun Proksima Oriento, Sudafriko (41 specioj, el kiuj 21 nur tie.) kaj Ĉilio. En okcidenta Azio hejmas ĉ. 114 specioj.

Ne plu al la genro Stachys apartenas la sola specio de la genro Phlomidoschema' (Benth.) Vved.:

Krome:

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

• Xi-wen Li, Ian C. Hedge: „Stachys.“ In: (ISBN 091527924X) • P. W. Ball: „Stachys L.“ en: (ISBN 052108489X)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]