Sud-andaj jungaoj
Sud-andaj jungaoj | ||||
---|---|---|---|---|
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+] | ||||
Landoj | Argentino, Bolivio | |||
Areo | 61 100 km² (6 110 000 ha) | |||
|
||||
La sud-andaj jungaoj estas tersupraĵa ekoregiono el la centr-anda ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj kiuj etendiĝas en la jungaoj de sudokcidenta Bolivio kaj nordokcidenta Argentino. La ekoregiono estas parto de la tutmondaj 200-regiono kiu nomiĝas "centr-andaj jungaoj". Ĝi ankaŭ situas en la biodiverseco-riĉaĵejo Tropikaj Andoj laŭ la organizaĵo Naturprotekto Internacie.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La ekoregiono, kiu okupas 61 100 da kvadrataj kilometroj, troviĝas inter altitudoj de 800 ĝis 3 000 m. Ĝi havas altaĵan subtropikan klimaton kiu estas influata de la pasatoj, alportantaj jare 2 500 mm da pluvo.
La ekoregionoj Granda Ĉako, boliviaj montaraj sekaj arbaroj, centr-andaj punaoj, Monte-Arbedaro kaj montara savano de Córdoba limtuŝas la sud-andajn jungaojn.
Flaŭro
[redakti | redakti fonton]La sud-andaj jungaoj konsistas el mezofita ĉiamverda arbaro, kun arboj tipe malpli altaj ol 15 m. Inter 1 200 al 2 500 metroj la arbaro estas dominata de anda alno (Alnus acuminata) kaj montara podokarpo (Podocarpus parlatorei). Je pli malaltaj altitudoj tiuj specioj miksiĝas kun aliaj arbospecioj, speciale laŭracoj kaj mirtacoj.
Faŭno
[redakti | redakti fonton]Multaj tropikaj specioj trovas siajn sudajn arealolimojn en tiu ekoregiono. Mamuloj tie troveblaj inkludas la blanklipan pekarion (Tayassu pecari), la tajasuon (Pecari tajacu), kaj la brazila tapiro (Tapirus terrestris). El la felisedoj oni renkontas la jaguaron (Panthera onca), la pumon (Puma concolor), la margajon (Felis wiedii), kaj la jaguarundion (Puma yagouaroundi).
Birdoj endemiaj en tiu ekoregiono inkludas Penelope dabbenei, la rocĉildan cipselon (Cypseloides rothschildi), kaj la rustgorĝan cinklon (Cinclus schulzi).
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- angle Ekoregiono NT0165 Sud-andaj jungaoj (WWF)
- angle Sud-andaj jungaoj (WWF-Wildworld)
- angle Sud-andaj jungaoj (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
- angle Sud-andaj jungaoj (The Encyclopedia of Earth)
- angle Sud-andaj jungaoj (Globalspecies) Arkivigite je 2011-04-28 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Situo de la ekoregiono : tajpu Southern Andean Yungas
- angle Tutmondaj 200; numero 46 : Centr-andaj jungaoj (WWF) Arkivigite je 2012-04-16 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Tropikaj Andoj (Naturprotekto Internacie)