Vikipedio:Lua/Petoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
< Vikipedio:Lua(Alidirektita el Vikipedio:LUP)
Saltu al: navigado, serĉo
Logo de la Lua-lingvo Lua
Transparent.gif

VP:LUA

Kategorioj
Ŝablonoj
  • {{LuaModuleDoc}} por la dokumentado de modulo, por aranĝi la keston kun ligiloj
  • {{Modula statuso}} por la dokumentadoj de modulo, por indiki la evoluan statuson de modulo
  • {{Kun Lua-modulo}} por la dokumentado de ŝablono, kiu uzas Lua-modulon aŭ eĉ entute baziĝas sur modulo
  • {{Uzanto Projekto/Lua}} por uzantopaĝoj
Vidu ankaŭ
Komentoj
  1. (per {{Kun Lua-modulo}})
  2. (per {{LuaModuleDoc}})
v  d  r
Information icon.svg


Sur ĉi tiu paĝo vi povas peti kreon, korektadon aŭ transprenon de Lua-modulo el alilingva vikipedio.

72 Skripteraroj en la projekto!

Arkivoj
Arkivoj


Stato de modulo Geografiaĵoj[redakti fonton]

Saluton. La modulo {{Geografiaĵoj}} kaj ĝiaj submoduloj jam funkcias bone, kiel bone videblas sur la diversaj testopaĝoj:

Sed pri kelkaj parametroj de {{geokesto}} resp. {{geokesto2}} mi dubas, ke ni devus transpreni ilin. En la fontokodo de la ŝablonoj troviĝas parametroj, kiuj ne estas menciitaj en la dokumentadoj. Kiel trakti ilin? Mi preferus ne transpreni ilin en la modulon, precipe se ili ne nur ne estas menciitaj en la dokumentado, sed eĉ neniam estas uzataj en iuj artikoloj. Ĉu bone? Krome la submodulo {{Geografiaĵoj/geokesto}} por la posteulo de "Geokesto" jam estas sufiĉe granda. --Tlustulimu (diskuto) 17:06, 6 Mar. 2016 (UTC)

internaj ligiloj[redakti fonton]

Bonege, grandega laboro, nun ni povas provi. Unu detalo por Rochefort-sur-Brévon : estas ruĝa ligilo por la la rivero. Estis bona ideo en Geokesto eviti tro de ruĝajn ligilojn kaj tie krei ligilon nur se la rivero havas artikolon. --pino (diskuto) 18:20, 6 Mar. 2016 (UTC)
Saluton, Pino. Pri la problemo kun la internaj ligiloj mi ankoraŭ okupiĝos, sed ne tuj. Unue mi devos pripensi, kiam la ligiloj forestu kaj kiel tio estas aranĝebla en la Lua-modulo. --Tlustulimu (diskuto) 18:28, 6 Mar. 2016 (UTC)
Saluton, Pino. Kiel legeblas sur en:Wikipedia:Comparable Lua functions to wikitext la analizo, ĉu certa artikolo jam ekzistas, estas "multekosta" (angle "expensive") funkcio, nome mw.title.new( 'title', 'namespace' ).exists == true. Ĉar tio eventuale povus kaŭzi pli da problemoj ol solvi, mi ne emas uzi tion. Ĉu vi havas alian ideon? Se ne, ni ja povus ĉiam aŭtomate meti ligilon, se la parametra valoro ankoraŭ ne havas ligilan kodon kaj alie uzi tiun el la parametra valoro. Sed kelkaj uzantoj ne ŝatas tro da ruĝaj ligiloj en informkestoj. Do, kion fari? --Tlustulimu (diskuto) 19:25, 15 Mar. 2016 (UTC)
La funkcio estas tre uzataj kaj tre utilaj, ĉu ni povus fari kelkajn provojn kun mw.title.new( 'title', 'namespace' ).exists == true ekzemple kun la parametro "rivero" antaŭ plue decidi. --pino (diskuto) 08:43, 19 Mar. 2016 (UTC)
Saluton, Pino. Pro la funkcimaniero de la modulo {{Geografiaĵoj}} testo kun unuopa parametro ne tiel facile eblas kiel vi eventuale imagas. Do, por tio necesus iu funkciada ŝanĝo, kiu verŝajne tre malfacilus. Kaj tial mi nun ne emas malŝpari mian tempon por tio. --Tlustulimu (diskuto) 09:45, 19 Mar. 2016 (UTC)
Saluton, Tlustulimu. Vi pravas, mi certe ne imagas la malfacilon de la afero tamen tiuj inteligentaj ligiloj estis vere motivo uzi Geokesto kaj mi vidas, ke la modulo:cycling/race farita de Molarus uzas multe similajn metodojn. Laŭ mi estas grava plue cerbumi pri la afero. Kvankam la situo ne povas resti tiel, decido estos necesa, minimume por povi forigi ruĝajn ligilojn. --pino (diskuto) 12:27, 19 Mar. 2016 (UTC)

Problemo kun referencaj parametroj[redakti fonton]

Mi ĵus vidis, ke ankoraŭ estas problemo kun referencaj parametroj, kiel subite denove videblas ĉe la lasta ekzemplo sur Vikipedio:Lua/Moduloj/Geografiaĵoj/testoj/urbo. La tempolimo de Lua tie estas atingita. Nun ni havus du eblecojn:

  • rezigni pri la valoro auto de referencaj parametroj, per kiu la modulo aŭtomate transprenas ne nur Vikidatuman eron, sed eĉ la rilatan referencon
  • trovi solvon sen helpa ŝablono

Bedaŭrinde mi ne scias, kial la jena kodo dum testado ne funkciis, tiel ke mi ekuzis helpan ŝablonon:

    r = wikidata.claim({args={pk,id=wdid,references="jes"} })

Ĉu eble iu alia scias, kial aperis la Lua-erarmesaĝo Lua-eraro en Modulo:Wikidata, linio 374: attempt to call method 'extensionTag' (a nil value). kaj kiel ĝi povus esti evitata? --Tlustulimu (diskuto) 20:21, 6 Mar. 2016 (UTC)

Unue oni povus rezigni pri la valoro auto😕. --pino (diskuto) 21:57, 6 Mar. 2016 (UTC)
Franca kolego konsilias anstaŭi frame:extensionTag per frame:callParserFunction(). Laŭ li tie cimo en wikidata estas ebla. Por mi tute ne regas tiuj aspekto de Lua. --pino (diskuto) 09:55, 7 Mar. 2016 (UTC)
@Pino~eowiki: Mi ĵus provis frame:callParserFunction() anstataŭ frame:extensionTag kaj la erarmesaĝo ŝanĝiĝis al Lua-eraro en Modulo:Wikidata, linio 377: attempt to call method 'callParserFunction' (a nil value).. Solvo eĉ tio ne estis. :-( Ŝajne iu variablo fariĝis malvalida, do nil. Sed mi ne scias kiu kaj kial. --Tlustulimu (diskuto) 18:10, 8 Mar. 2016 (UTC)
@Tlustulimu: Malfacila problemo, eble ĉu vi povas min montri, kiel mi mem povas krei la eraron ? --pino (diskuto) 18:30, 8 Mar. 2016 (UTC)
Jen la ekzemplo, kiu aperigasaperigis la erarmesaĝon.
{{Informkesto urbo/provejo2
|nomo=Berlino
|wd=Q64
|regiono-ISO=DE
|situo sur mapo=Brandenburgio
|Mapo en angulo=
|denseco=auto
|priskribo de bildo=Siegessäule;;;Brandenburga pordego
|laŭ=LAU
|faldo de partoj=1
|referenco por loĝantaro=Paĝaro de la urbo
|referenco por areo=Paĝaro pri la grandeco de komunumoj
|referenco por areo-nomo=blabla
|referenco por plej alta punkto=auto
}}
'''Berlino''' havas areon de {{unuo|{{#invoke:Wikidata|claim|P2046|id=Q64}}|km²}}<ref name="blabla"/>.
Sed bonvolu legi rapide, ĉar mi emas testi ion. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 18:38, 8 Mar. 2016 (UTC)
  1. Paĝaro de la urbo
  2. Zum Wettstreit um den höchsten Gipfel Berlins,
  3. 3,0 3,1 Paĝaro pri la grandeco de komunumoj
Ĉar mi sufiĉe longe atendis ekde pli ol horo, mi ĵus aldonis iom da kodo al {{Wikidata}} kaj iomete ŝanĝis ĝian enplekton en {{Geografiaĵoj/provejo2}}. La erarmesaĝo malaperis, kiel bone videblas ĉi-paĝe. Nun mi rigardos, ĉu ankoraŭ io estas korektenda. :-) --Tlustulimu (diskuto) 20:05, 8 Mar. 2016 (UTC)
Mia korekto estis sufiĉe malgranda en {{Geografiaĵoj}}, nome de:
    r = wikidata.claim({args={pk,id=wdid,references="jes"} })
al la jeno:
    r = wikidata.claim({args={pk,id=wdid,references="raw"} })
La pli komplika parto necesis en la modulo {{Wikidata}}, ĉar ĝi ĉi-kaze devas redoni la referencon sen ĉirkaŭaj <ref> kaj </ref>. Tiujn etikedojn aldonas funkcio el la vokanta modulo. Alie tio funkciis nur per helpa ŝablono.
Ĉar nun jam malfruas, mi paŭzos ĝis morgaŭ. Eble mi ja morgaŭ trovos solvon por la kazo, ke iu Vikidatuma ero havas pli ol unu referencon. Se ne, mi devos daŭrigi verŝajne sekvontsemajne. Mi forestos dum kelkaj tagoj. Do, bonvolu bone pripensi petojn je "urĝaj" korektoj. Mi ne tuj povos reagi. --Tlustulimu (diskuto) 22:06, 8 Mar. 2016 (UTC)
Bonan vojaĝon! Mi rigardas kelkajn ekzemplojn. --pino (diskuto) 18:18, 10 Mar. 2016 (UTC)

Parametroj kun fina "_montrilo"[redakti fonton]

Saluton. Mi hodiaŭ aldonis iom da parametroj kun fina _montrilo al {{Geografiaĵoj/geokesto}}. Ĉar estas sufiĉe da rilata kodo, kiun mi devas aldoni, mi daŭrigos morgaŭ. Se vi rimarkas iujn problemojn kun tiaj parametroj, bonvolu listigi ilin nur ĉi tie, sed laŭeble kun ligilo al la koncernaj paĝoj, kaj ne dise en la rilataj diskutopaĝoj. Tiam estus pli facile unupaŝe trovi solvon. --Tlustulimu (diskuto) 20:50, 17 Mar. 2016 (UTC)

Farita Farita Mi hodiaŭ aldonis plian kodon al {{Geografiaĵoj/geokesto}} por la ceteraj parametroj je fina _montrilo. La ekzemploj en la dokumentado de {{informkesto geografiaĵoj}} jam pli malpli bone funkcias. Mi ja aldonis tion, ĉar la parametra grupo estas menciita en la dokumentado de {{geokesto}}. --Tlustulimu (diskuto) 20:11, 18 Mar. 2016 (UTC)
Saluton. Mi ne vidas ekzemplon, kie la parametro estas uzata. Ĉu vi povas montri ekzemplon ?--pino (diskuto) 08:24, 19 Mar. 2016 (UTC)
Saluton, Pino. Se mi bone memoras, vi foje skribis, ke vi uzas tabulan komputilon. Pro foresto de musmontrilo (angle coursor) tie ne videblas tujhelpiloj (angle tooltips) kaj tial la efiko de parametroj je fina _montrilo por vi ne povas esti videbla. Do, ne havas sencon montri ekzemplon al uzantoj de tabula komputilo. La parametroj difineblas title-atributon ĉe la rilataj tabelaj linioj. Tamen ankaŭ ĉiu linio havas apartan defaŭltan tian tekston, kies difinoj troviĝas en {{Geografiaĵoj/geokesto}}. --Tlustulimu (diskuto) 09:38, 19 Mar. 2016 (UTC)
Saluton vi pravas ofte mi devas uzi nur tabulon komputilon, por vere labori estas malfacila. Tamen mi povas uzi veran komputilon se necese. Mi ankaŭ vidis la principon, mi petas nur vidi ekzemplon ? --pino (diskuto) 11:25, 19 Mar. 2016 (UTC)
Resaluton. Jen ekzemplo pri Ĉeĥio:
Mi aparte difinis la parametron rivero_montrilo. La tujhelpilo nur videblas sur sistemoj kun musmontrilo. --Tlustulimu (diskuto) 12:55, 19 Mar. 2016 (UTC)
Dankon Tlustulimu por la ekzemplo, mi povas vidi kaj provi. Funkcias. Sed estas ankaŭ eta detalo laŭ la dokumento de geokesto kaj provo kun Geokesto en la artikolo Ĉeĥio. La du parametroj rivero_tipo kaj rivero_montrilo devu povi funkcii kune.--pino (diskuto) 15:05, 19 Mar. 2016 (UTC)
La parametroj rivero_tipo kaj rivero_montrilo nun bone funkcias kune. Sed ambaŭ parametroj ne estas uzataj en la ekzemplo de {{geokesto}}, nur ĉi tie. Mankis io en {{Geografiaĵoj/geokesto}}. --Tlustulimu (diskuto) 20:58, 19 Mar. 2016 (UTC)

Alteco[redakti fonton]

Ĉu mi uzu la ŝablonon {{Alto}} por variigi la surekranigon de la informoj pri alteco depende de regiono-ISO? Ĉe ĉiuj landoj, kies ISO-kodo ne troviĝas en la ŝablono, ni ja povus eldoni simplan m. Ĉu ne? --Tlustulimu (diskuto) 09:48, 21 mar. 2016 (UTC)

Jes, laŭ mi ŝajnas logika.--pino (diskuto) 15:18, 21 mar. 2016 (UTC)
Jen ekzemplo, kiun mi metas en kaŝskatolon por ke ĝiaj koordinatoj ne ĝenu.