Wilhelm von Gloeden
Wilhelm von Gloeden | |||||
---|---|---|---|---|---|
Memportreto de Wilhelm von Gloeden en 1891. | |||||
Naskiĝo | 16-a de septembro 1856 en Wismar, Germanujo | ||||
Morto | 16-a de februaro 1931 en Taormina, Italujo | ||||
Nacieco | itala | ||||
Sukcesis kiel | fotografisto | ||||
| |||||
La barono Wilhelm von GLOEDEN (naskiĝis en Wismar, Germanio, la 16-an de septembro 1856; mortis en Taormina, Italujo, la 16-an de februaro 1931) estis germana fotografisto kiu laboris precipe en Taormina, Italujo. Li estas konata pro siaj studoj de nudaĵoj de siciliaj junuloj, kiuj ordinare aperas, kun tre zorgitaj pozoj, sur kadroj de klasikaj referencoj.
Fama en sia epoko, li estis poste silentigita dum ĉirkaŭ unu jarcento, kaj nur reaperis ĉe la komenco de la 1970-aj jaroj, komence helpata de la romano de Roger Peyrefitte Les Amours singulières, kiel la plej grava geja vida artisto antaŭa al la Unua Mondmilito.
Biografio
Verkaro
Laŭlonge de sia vivo li faris diversajn tipojn de fotografioj. La plej sukcesaj en la tiama Eŭropo estis tiuj, kiuj kaptas la bildon, relative ĉasta, de komponadoj formitaj de kampuloj, fiŝistoj aŭ paŝtistoj, leĝere vestitaj, aŭ en togo aŭ tradiciaj vestoj, kio ĝenerale kaŝis ĝiajn homoerotikajn implicojn. Li ankaŭ fotis pejzaĵojn kaj kvankam ĝenerale liaj modeloj estis ĉiam viraj, kelkfoje li ankaŭ fotis virinojn kaj knabinojn.
Fotaro
-
Kaino
-
Hipnos
-
Memportreto kiel arabo
-
Knabo vestita kiel knabino
-
Junulo kun la hundo de Gloeden, Nedda