Japanlingva Vikipedio
publikigita versio estis patrolita je 3 aŭg. 2023. Estas kontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estas kontrolendaj. La stabila versio estis patrolita je 3 aŭg. 2023.
Japanlingva Vikipedio | |
---|---|
Retadreso | ja.wikipedia.org |
Kategorio | Vikipedio (libera reta enciklopedio) |
Lingvo | japana |
Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
Statistikoj | |
je la 28-a de aprilo 2024 | |
Artikolnombro | 1 413 496 |
Profundeco | 90.5 |
Paĝoj | 4 155 661 |
Redaktoj | 99 966 163 |
Uzantoj | 2 192 562 |
Aktivaj uzantoj | 13 275 |
Administrantoj | 40 |
Dosieroj | 4 496 |
Japanlingva Vikipedio (japane ウィキペディア日本語版 [ŭikipedia nihongo ban]) estas la Vikipedio en la japana lingvo.
La 25-an de junio 2008 ĝi enhavis pli ol 500 000 artikolojn, kaj estis do la kvina plej granda Vikipedio post la anglalingva, la germanlingva, la franclingva kaj la pollingva. Ĝi estas la plej granda ne-eŭroplingva vikipedio.
Historio[redakti | redakti fonton]
Supozeble la japanlingva Vikipedio estis fondita en majo de 2001. La unua artikolo estis titolita "Nihongo No Funimekusu" skribita en latina alfabeto, kiu klarigis pri japanlingvaj fonetiko kaj skribo.
- La 1-an de septembro 2002, la programaro estis ŝanĝita al nova versio. Oni transigis dosierojn en novan version. La redaktantoj estis preskaŭ nur ne-japanlingvanoj, la plej malnova versio de la artikolo pri Esperanto エスペラント estis redaktita de ne-japanlingvanoj.
- La 12-an de februaro 2003, la japanlingva Vikipedio atingis 1 000 artikolojn. Slashdot eldonis artikolon pri la japanlingva Vikipedio.
- La 15-an de junio 2003 ĝi atingis 10 000 artikolojn.
- La 26-an de majo 2004 ĝi atingis 50 000 artikolojn.
- La 26-an de septembro 2004 ĝi atingis 75 000 artikolojn.
- La 11-an de februaro 2005 ĝi atingis 100 000 artikolojn.
- La 9-an de aprilo 2006 ĝi atingis 200 000 artikolojn.
- La 28-an de aprilo 2024 ĝi enhavas 1 413 496 artikolojn.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
|