Aŭstria Esperanto-Junularo

El Vikipedio
(Alidirektita el Aŭstria Esperanto Junularo)
Saltu al: navigado, serĉo

La Aŭstria Esperanto-Junularo (germane: Österreichische Esperanto-Jugend) - AEJ - estis fondita en 1965 kaj havas sian lokon en Vieno. Ĝi estis fondita en Graz per la tiama studenta E-klubo tiea.

La fondon en sendependa formo motivis la tiam jam ekzistanta tensio inter la iama Viena E-junularo (DI H.Schalk kaj geamikoj) kaj la estraro de AEF (D-ro Grimme, Vokal k.a.), kiu kulminis en la definitiva skismo realigita en la posta jaro 1966 per la oficiala fondo de AEM (Aŭstria Esperanto-Movado). Jam dum la 1960-aj jaroj AEJ kunagadis kun IEJ (italoj) kaj JEJA (jugoslavoj) organizante reciproke junularajn renkontiĝojn en la tri landoj. Ekde 1967 AEJ estas landa sekcio de TEJO. La aktivecoj estas regulaj renkontiĝoj en Vieno, foje okazantaj organizitaj renkontiĝoj kun hungaroj, slovakoj, ĉeĥoj, germanoj. La revuo kune estas eldonata kunlabore kun la Germana Esperanto-Junularo (GEJ). Prezidanto estas Katharina Tanzberger.

AEJ estas sendependa asocio sen formalaj ligoj al iu de la "plenkreskulaj" organizoj.





[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  Aŭstria Esperanto-Junularo
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj