Aŭtono (luno)
| Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝon Aŭtono. |
| Aŭtono | |
| Natura satelito de Jupitero (XXVIII) | |
| Oficiala nomo | Jupitero XXVIII[1] |
| Aliaj nomoj | S/2001 J 1 |
| Historio | |
| Malkovrintoj | Scott S. Sheppard David C. Jewitt Jan Kleyna[1] |
| Dato de malkovro Loko de malkovro |
10-a de decembro 2001[1] Mauna Kea[1] |
| Orbitaj ecoj | |
| Granda duonakso | 24 046 000 km |
| Discentreco | 0,3168 |
| Klinangulo | 152,416° (rilate al la ekliptiko) |
| Periodo | 760,95 tagoj |
| Fizikaj ecoj | |
| Diametro | 4 km (averaĝe)[2] |
| Maso - Denso |
~9 × 1013 kg ~2,6 × 103 kg/m3[2] (hipoteze) |
| Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
| Surfaca temperaturo | ? |
| Albedo | ~0,04[2] (hipoteze) |
| Observaj ecoj | |
| Videbla magnitudo | 22[2] |
Aŭtono estas neregula satelito de Jupitero, kiu havas retrogradan orbiton.
Enhavo |
Malkovro [redakti]
Ĝin malkovris Scott S. Sheppard, David C. Jewitt de la Universitato de Havajo, kaj Jan Kleyna de la Universitato de Kembriĝo, post observoj inter la 11-a de decembro 2001 kaj la 12-a de marto 2002 per teleskopoj de Mauna Kea.
Ili anoncis la 16-an de majo 2002 la malkovron de dekunu lunoj[3], la unua estis Aŭtono, kiu tiam ricevis la maldaŭran nomon S/2001 J 1 (unua jupitera luno malkovrita en 2001)
Ĝiaj grando kaj maso (4 km kaj 9 × 1013 kg) estas proksimume kalkulitaj laŭ ĝia videbla magnitudo, 22; hipotezinte ke ĝiaj denso kaj albedo estus 2,6 × 103 kg/m3 kaj 0,04.
Nomo [redakti]
La 8-an de aŭgusto 2003, IAU aprobis[4] por ĝi la nomon Aŭtono[5]. En la la helena mitologio, Aŭtono (greke: Αὐτονόη) en la helena mitologio, estis la filo de Kadmo kaj Harmonia kaj la fratino de Semela.
Orbito [redakti]
Aŭtono estas ano de la pazifaa grupo, grupo da retrogradaj lunoj kies orbitoj havas grandajn duonaksojn inter 22 800 000 kaj 24 100 000 km, klinangulojn inter 144,5° kaj 158,3° rilate al la Jupitera ekvatoro kaj dicentrecojn inter 0,25 kaj 0,43.
Notoj kaj referencoj [redakti]
- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 Gvido pri la jupiteraj satelitoj
Jovian Satellite Fact Sheet (Datumoj pri la jupiteraj satelitoj)
Planetary Satellite Physical Parameters (angle) - ↑ IAUC 7900: Sats OF JUPITER; XTE J0929-314; C/2002 C1 (angle)
- ↑ IAUC 8177: Sats OF (22); Sats OF JUPITER, SATURN, URANUS Nomoj de lunoj (angle)
- ↑ Angle, ĝi recevis la nomon de Autonoe, laŭ regulo kiu volas, ke la nomo de retrogradaj lunoj finiĝu per "e" (tio, kiu estas neebla en esperanto)
Eksteraj ligiloj [redakti]
pole Aŭtono, el "Księżyce planet Układu Słonecznego"
angle Aŭtono (angla versio)
france La dekunu novaj jupiteraj satelitoj S/2001 J1 al J 11, el la paĝaro de Jean-Michel
germane La pazifaa grupo (el "Projekto Luno")
|
||||||||||||||||||

