Anna Louise Strong

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Anna Louise Strong en 1918.

Anna Louise STRONG (naskiĝinta la 24-an de novembro 1885 en Friend, Nebrasko, mortinta la 29-an de marto 1970 en Pekino) estis dudek-jarcenta usona ĵurnalisto, plej bone konata pro sia raportado kaj subteno por komunistaj movadoj en Sovetio kaj la Popola Respubliko de Ĉinio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Fruaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Strong estis nekutime talenta infano, kaj post mezlernejo, ŝi studis lingvojn en Eŭropo. En 1908, ĉe la aĝo de 23, ŝi finis sian edukadon kaj ricevis doktoriĝon en filozofio de la Universitato de Ĉikago kun tezo poste eldonita kiel La Socia Psikologio de Preĝado. Kiel pledanto por infana bonfaro por la Usona Edukada Oficejo, ŝi organizis elmontraĵon kaj montris ĝin amplekse en Usono kaj eksterlande. Kiam ŝi alportis ĝin al Seatlo en majo 1914, ĝi allogis pli ol 6 000 loĝantojn tage.

Ĉe ĉi tiu punkto, Strong estis ankoraŭ konvinkita ke problemoj en la strukturo de sociaj aranĝoj respondecis pri malriĉeco kaj simile.

Komenca politika kariero[redakti | redakti fonton]

Anna Louise Strong

Kiam Strong kandidatis por la Seatla Lerneja Konsilio en 1916, ŝi gajnis facile, danke al subteno de grupoj de virinoj kaj organizita laboristaro kaj al ŝia reputacio kiel fakulo sur infana bonfaro. Ŝi estis la nura virina membro. Ŝi argumentis ke la publikaj lernejoj devus proponi programojn de sociala servo por malprivilegiitaj infanoj kaj ke ili devus servi kiel komunumaj centroj. Sed estis malmulte kion ŝi povus fari. Ŝiaj atentoj komencis iri aliloken.

En la jaro de ŝia elektado, 1916, okazis la t.n. Masakro de Everett. Strong estis dungita de la New York Evening Post por raporti pri la sanga konflikto inter la sindikato IWW kaj la armeo de armitaj gardistoj dungita de la muelejaj posedantoj de Everett por teni ilin ekstere de urbo. Unue senpartia observanto, ŝi baldaŭ fariĝis pasia proparolanto por rajtoj de laboristoj.

Ŝia aprobo de maldekstremaj kaŭzoj provokis problemojn kun ŝiaj kolegoj de la Konsilio. Ŝi oponis militon kiel pacisto kaj kiam Usono eniris Unuan Mondan Militon en 1917, ŝi elparolis kontraŭ la projekto. Post ŝia aktivado, ŝi devis eksiĝi el la Konsilio.

Ĵurnalisma kariero[redakti | redakti fonton]

Strong fariĝis publike asociita kun la laborista ĉiutaga ĵurnalo, The Union Record, skribante forte laboristajn artikolojn kaj apogante la novan sovetian registaron. La 6-an de februaro de 1919, du tagojn antaŭ la komenco de la Ĝenerala Striko en Seatlo, ŝi proklamis en sia fama ĉefartikolo: "Ni estas entreprenantaj la plej grandan movon iam ajn faritan de laboristaro en ĉi tiu lando, movo kiu gvidos — NENIUN SCIAS KIEN!" La striko fermis la urbon por kvar tagoj kaj tiam finis kiel ĝi komencis — pace kaj kun ĝiaj celoj ankoraŭ nedifinitaj kaj neatingitaj.

En 1921 ŝi veturis al Pollando kaj Rusio servante kiel korespondanto por la American Friends Service Committee (kvakeroj). La celo de iro estis provizi la unuan fremdan helpon al la viktimoj de la Volga malsatego. Post jaro de tio, ŝi estis nomita Moskvan korespondanton por la International News Service. Strong tiris multajn rimarkojn dum ŝi estis en Eŭropo, kiuj inspiris ŝin skribi. Kelkaj el ŝiaj laboroj inkluzivas La Unua Tempo en Historio (antaŭparolo de Lev Trockij, 1924) kaj Infanoj de Revolucio (1925). Post restado en la areo por pluraj jaroj, Strong fariĝis entuziasma subtenanto de socialismo en la lastatempe formita Sovetion. En 1925, dum la epoko de la Nova Ekonomia Politiko en Sovet-Unio, ŝi revenis al Usono por veki intereson inter negocistoj en industria investo kaj evoluado en Sovetio. Dum ĉi tiu tempo Strong ankaŭ lekciis ĝenerale kaj fariĝis bone konata kiel aŭtoritato sur ĉiutagaj aferoj pri Sovet-Unio.

En la fino de la 1920-aj jaroj, Strong veturis en Ĉinion kaj aliajn partojn de Azio. Ŝi fariĝis amiko de Soong Ĉing-ling kaj Zhou Enlai. Kiel ĉiam ŝiaj vojaĝadoj gvidis al libroj: Milionoj en Ĉinio (1928), Ruĝa Stelo en Samarkando (1929).

En 1930 ŝi revenis al Moskvo kaj helpis fondi Moscow News, la unuan angla-lingvan ĵurnalon en la urbo. Ŝi estis administranta redaktoro por unu jaro. Ŝi geedziĝis kun sovetia oficialulo kaj socialisto Joel Ŝubin en 1932. Same kiel Strong, Ŝubin estis viro pasie dediĉita al sia laboro kaj la du estis ofte apartigitaj pro laboraj sindevontigoj kaj fine pasigis relative malgrandan tempon kune antaŭ morto de Ŝubin en 1942.

Dum vivo en Sovetio ŝi fariĝis pli entuziasma pri la sovetia registaro kaj skribis multajn librojn laŭdantajn ĝin. Ili inkluzivas: La sovetianoj konkeras tritikon (1931), ĝisdatigitan version de Milionoj de Ĉinio: La Revoluciaj Luktoj de 1927 al 1935 (1935), la furoran aŭtobiografian Mi ŝanĝas mondojn: la refarado de Usono (1935), Ĉi tiu sovetia Mondo (1936) kaj La sovetia Konstitucio (1937).

En 1936 ŝi revenis unufoje denove al Usono. Kviete kaj private afliktita pro evoluadoj en Sovet-Unio (La "Grandaj Elpurigoj"), ŝi daŭris skribi por gvidaj periodaĵojn. Vizito al Hispanio rezultis en Hispanio en Armiloj (1937). Vizitoj al Ĉinio kondukis al Unu Kvinono de Homaro (1938) kaj tri libroj pri la sukceso de la komenca Komunista Partio de Ĉinio en la ĉina Civila Milito.

Dum en Sovet-Unio ŝi veturis tra la grandega nacio, inkluzivante lokojn de Ukrainio, Kuzneck, Stalingrado, Kievo, Siberio, Centra Azio, Uzbekio kaj multaj aliaj. Ŝi ankaŭ veturis al Pollando, Germanio kaj Britio. Dum en la Sovetio, Strong renkontiĝis kun Stalin, Molotov kaj multaj aliaj sovetiaj oficialuloj. Ŝi intervjuis fabrikajn laboristojn, kultivistojn kaj piedirantojn.

Dum la Dua Monda Milito, kiam la Ruĝa Armeo komencis sian antaŭenigon kontraŭ Nazia Germanio, Strong sekvis la soldatojn tra Varsovio, Lodzo kaj Gdańsk.

En granda parto pro sia malferma simpatio al la ĉinaj komunistoj, ŝi estis arestita en Moskvo en 1949 kaj akuzita de la sovetianoj pri spionado. Kvankam ŝi poste revenos al Sovet-Unio en 1959, ŝi restis loĝante en Ĉinio ĝis sia morto.

Strong renkontis W.E.B. DuBois, kiu vizitis komunistan Ĉinion dum la Granda Salto Antaŭen en la fino de la 1950-aj jaroj. Neniu el ili subtenis la kritikojn al la malsatego okazigitaj laŭ la oponantoj dum la Granda Salto. Ŝi skribis libron titolitan Kiam servutuloj stariĝis en Tibeto bazitan sur siaj spertoj dum ĉi tiu periodo, kiu inkluzivas la ĉinan invadon de Tibeto.

Parte pro timo perdi ŝian pasporton se ŝi revenus al Usono, ŝi restis konstante en Ĉinio ĝis sia morto en 1970, eldonante "Leteron de Ĉinio." Dum tiu tempo ŝi subtenis proksiman interrilaton kun Zhou Enlai kaj estis en bonaj rilatoj kun Mao Zedong. Ŝi vivis en la malnova itala ambasadejo kiu estis transformita en apartamentoj por la eminentaj "fremdaj amikoj".

Morto kaj Heredaĵo[redakti | redakti fonton]

Anna Louise Strong mortis en Beijing en 1970.

Ŝi havis profundan efikon sur multaj komunistoj, precipe marksist-leninistoj de la maoista tradicio. Pro ŝiaj skriboj pri vivo kaj socio en lokoj kiel Sovetio kaj Ĉinio, ŝi donis al multaj komunistoj pli klaran ideon de tio al kio socioj bazitaj sur iliaj vidpunktoj devus simili. Strong mem kaj aliaj post ŝi, asertis ke ŝi sukcesis en refutado de multaj el la mensogoj koncerne al Sovetio kaj Ĉinio, disvastigitaj de kapitalistoj kaj aliaj kontraŭ-komunistoj.

Postmortaj paperoj de Strong lokiĝas ĉe Suzzallo Biblioteko ĉe la Universitato de Vaŝingtono en Seatlo.

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

Aperintaj laboroj[redakti | redakti fonton]

Fikcio[redakti | redakti fonton]

Religiaj pecoj kaj socia laboro[redakti | redakti fonton]

Reportoj[redakti | redakti fonton]

  • Infanaj Pioniroj
  • Pioniro: La Kolonio de la Infanoj sur la Volgo
  • Estas la Sovetio turnante de monda frateco al imperiismo?
  • Nova Kampanjo de homo
  • La Penso de Mao Tse-Tung

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]