Arkeo (luno)
| Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝon Arkeo. |
| Arkeo | |
| Natura satelito de Jupitero (XLIII) | |
| Oficiala nomo | Jupitero XLIII[1] |
| Aliaj nomoj | S/2002 J 1 |
| Historio | |
| Malkovrinto | Teamo de Scott S. Sheppard[1] |
| Dato de malkovro Loko de malkovro |
31-a de oktobro 2002[1] Mauna Kea[1] |
| Orbitaj ecoj | |
| Granda duonakso | 22 931 000 km |
| Discentreco | 0,2588 |
| Klinangulo | 165° (rilate al la ekliptiko) |
| Periodo | 723,9 tagoj |
| Fizikaj ecoj | |
| Diametro | ~3 km (averaĝe)[2] |
| Maso - Denso - Surfaca falakcelo |
~4,5 × 1013 kg ~2,6 × 103 kg/m3[2] (hipoteze) 0,0012 m/s2 |
| Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
| Albedo | ~0,04[2] (hipoteze) |
| Observaj ecoj | |
| Videbla magnitudo | 22,8[2] |
Arkeo estas neregula satelito de Jupitero, kiu havas retrogradan orbiton.
Enhavo |
Malkovro [redakti]
Ĝin malkovris Scott S. Sheppard kaj lia teamo de la Universitato de Havajo, post observoj inter la 31-a de oktobro kaj la 5-a de decembro 2002.
Ili anoncis la 18-an de decembro 2002 ĝian malkovron[3]. Ĝi tiam ricevis la maldaŭran nomon S/2002 J 1 (unua jupitera satelito malkovrita en 2002).
Nomo [redakti]
La 30-an de marto 2005, ĝi ricevis, aprobite de IAU[4], la nomon Arkeo[5]: Arkeo aŭ Arĥeo (greke: Αρχή) estis unu el la kvar praaj muzoj de la helena mitologio. (Laŭ Cicerono, iliaj nomoj estis Telksino, Arkeo, Meleteo kaj Aedeo.)
Orbito [redakti]
Ĝiaj orbitaj elementoj, anigas ĝin al la karmea grupo, grupo de retrogradaj lunoj kies orbitoj havas grandajn duonaksojn inter 22 900 000 kaj 24 100 000 km, klinangulojn inter 164,9° kaj 165,5° rilate al la Jupitera ekvatoro, kaj discentrecojn inter 0,23 et 0,27.
Notoj kaj referencoj [redakti]
- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 Planetary Satellite Physical Parameters En ĉi-tiu listo, Arkeo estas notata sub S/2002 J 1 (angle)
- ↑ IAUC 7900: Sats OF JUPITER; XTE J0929-314; C/2002 C1 (angle)
- ↑ IAUC 8177: Sats OF (22); Sats OF JUPITER, SATURN, URANUS (angle)
- ↑ Angle, ĝi recevis la nomon de Arche, laŭ regulo kiu volas, ke la nomo de retrogradaj lunoj finiĝu per "e" (tio, kiu estas neebla en esperanto)
Eksteraj ligiloj [redakti]
pole Arkeo, el "Księżyce planet Układu Słonecznego"
angle Arkeo (angla versio)
france Arkeo, el la paĝaro de Jean-Michel
germane La karmea grupo (el "Projekto Luno")
|
||||||||||||||||||

