Bergelmio (luno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Bergelmio.
Bergelmio
Natura satelito de Saturno (XXXVIII)
Aliaj nomoj Saturno XXXVIII
Historio
Malkovrintoj Scott S. Sheppard kaj lia teamo[1]
Dato de malkovro
Loko de malkovro
12-a de decembro 2004 (unuaj observoj)
Mauna Kea
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 19 372 200 km[2]
Discentreco 0,152
Klinangulo 157° (rilate al la ekliptiko)
142° (rilate al la saturna ekvatoro)
Periodo 1006,66 tagoj
Fizikaj ecoj
Diametro 6 km
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 24,2
v  d  r
Information icon.svg

Bergelmio estas neregula satelito de Saturno, ano de la norda grupo, do kun retrograda orbito.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

Observinte ĝin de la 12-a de decembro 2004 ĝis la 9-a de marto 2005, Scott S. Sheppard, David C. Jewitt, Brian G. Marsden kaj Jan Kleyna anoncis ĝian malkovron la 4-an de majo 2005. Ĝi ricevis maldaŭran nomon S/2004 S 15.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝi ricevis en 2007 la nomon de Bergelmio[3], laŭ Bergelmir, giganto de glacio en la nord-ĝermana mitologio.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. IAUC 8523: NEW Sats OF SATURN; 2005by; V5115 Sgr (angle)
  2. Planetary Satellite Mean Orbital Parameters (averaĝaj satelitorbitparametroj)(angle)
  3. IAUC 8826: Sats OF JUPITER, SATURN; RING OF URANUS; 2006 VV_2 (angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]