Biokemio
Biokemio[1] estas la scienco, kiu studas kemio en organismoj.
Biokemio kiu ekvivalentas al biologia kemio estas branĉo de kemio, kiu klarigas la ĥemiajn fenomenojn de la vivaj estaĵoj.
El karbono (atomnumero 6, atompezo 12,01) konsistas ĉiun vivantan estaĵo. Bioĥemio esploras la funkciadon de la vivantaj staĵoj -kies funkcia unuumo estas la ĉeloj- per la kombino de tiu elemento kun aliaj, precipe hidrogeno, oksigeno, nitrogeno, sulfuro kaj fosforo.
Historie, evoluis biokemio ekde la 18-a jarcento, kiam oni malkovris oksigenon (1772) kaj ties procezoj en vivaj estaĵoj.
En la postaj jardekoj oni identigis ankaŭ ureon (kiel malkombinaĵa produkto de proteinoj) kaj izolis glikogenon, hemoglobinon, nukleajn acidojn, enzimojn (nomo kreita en 1887). Estis ankaŭ klarigata la fenomeno de la alkohola fermentado. Bioĥemio rilatas al multaj fakoj, ekzemple metabol-studado, molekula biologio, genetiko, biofiziko, organika kemio, toksologio, farmakologio, ktp.
La Historio de la bioĥemio
La Vivaforcismo
La unuaj bioĥemiistoj kredis ke ĉia biomolekuloj havis vivaforcon. Ili diris ke nur la vivaĵoj havas vivaforcon, kaj nur la viveroj povas fari biomolekulojn. Ili estis malpravaj. En 1828 Friedrich Wöhler eldonis la dokumenton [2], kiu diras ke li faris ureon de HNC kun NH3. Li malpruvis Vivaforcismon per ĉi tiu documento.
La Malkovro de La DNA
DNA estas DeoksiriboNuklea Acido.
Biomolekuloj
Ekzistas multaj tipoj de biomolekuloj.
Sukeroj
La sukeroj estas faritaj de karbonoj kun oksigenoj kaj hidrogenoj.
Lipidoj
Ĉiu el la naturaj esteroj el alkoholo kaj grasa acido, eventuale kombinataj kun alispecaj molekuloj, kaj ĉiu el anologaj naturaj substancoj enakve ne solveblaj : grasaj acidoj, esteroj de glicerolo, sfingolipodoj, longmolekulaj alkoholoj, vaksoj, terpenoj, steroidoj, vitaminoj A, D kaj E, karotinoidoj kaj similaj[3].
Vidu ankaŭ
Notoj kaj referencoj
- ↑ biokemio vortaro.net
- ↑ Über künstliche Bildung des Harnstoffs de F. Wöhler Annalen der Physik und Chemie, 88, Leipzig, 1828
- ↑ PIV 2005