Bluflugila anaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Bluflugila anaso
Bluflugila anaso, masklo en Teksaso
Bluflugila anaso, masklo en Teksaso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Anas
Specio: A. discors
Anas discors
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Bluflugila anaso (Anas discors, ankaŭ iam Querquedula discors kaj ĉefe poste Spatula discors) estas birdospecio el klaso birdoj, ordo Anseroformaj (Anseriformes) kaj familio Anasedoj (Anatidae). Ĝi nestas en Norda Ameriko, travintrumas en Meza kaj Suda Ameriko. Ĝi ŝatas la malprofundajn lagojn.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Bluflugila anaso estas malgranda anaso kaj longas 35-41 cm kun enverguro de 58 cm kaj pezo de 320-500 g kaj averaĝe 370g;[1] la inbirdo estas iomete pli malgranda ol la masklo.

Bluflugila anaso ĉe Nacia Naturrezervejo Brazoria

La maska plenkreskulo havas tre grizecan kapon kun blanka duonluno el sub la krono mallarĝe tra la bridoj larĝe al la mustaĉareo. Alia distinga marko estas tre granda blanka makulo malantaŭe tre kontrasta antaŭ nigra vosto. La brusto kaj flankoj estas sablokoloraj al helbrunecaj kun densa punkteco. Temas pri specio kun markata seksa duformismo. La ina plenkreskulo estas makulecbruna, kaj havas blankecan areon ĉe la bekobazo, sed ne tiom markata kiom ĉe la Bajkala kreko aŭ ĉe la Marĉanaso. Ambaŭ seksoj havas helbluajn flugoplumojn (flugilkovriloj) kio nomigas la specion, verdan speguleton, kaj flavajn krurojn.[1][2] Ili havas du plumoŝanĝojn jare kaj trian plumoŝanĝon la unuan jaron.[1] La beko estas bluecgriza kaj la kruroj flavoranĝaj. La alvoko de la masklo estas mallonga fajfo; tiu de la ino estas milda kvakado.[1]

La masklo
kaj la femalo.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

dum flugo, oni povas bone vidi la bluan flugilan makulon, de kio ties nomo

La situo de la Bluflugila anaso en la genro Anas estas tute necerta; estante membro de la grupo de "bluflugiluloj" inkludante ankaŭ la Kuleranasojn, ĝi povus esti pli bone lokigita kun ili en separata genro Spatula. Ĝi ne estas kreko laŭ strikta senco, kaj ankaŭ ne ŝajnas tre proskime rilata al la Marĉanaso kiel iam supozite. Ja ties kolorbildo estas rimarkinde simila al tiu de la Aŭstralia kuleranaso. Analizoj de DNA de tiu specio rivelis, ke ĝi estas proksime genetike al la Cinamokapa anaso, alia amerika kreko kun bluaj flugiloj.

Distribuado[redakti | redakti fonton]

La teritorio de tiu specio estas tuta Nordameriko escepte ĉe okcidenta kaj norda Alasko, norda Jukonio, nordo de Nordokcidentaj Teritorioj, nordorienta Kanado. La Bluflugila anaso estas rara en la dezerta sudokcidento, kaj okcidenta marbordo. La reprodukta habitato de la Bluflugila anaso estas marĉoj kaj flakegoj.[1][2]

La reprodukta teritorio etendas el orienta-centra Alasko kaj suda Distrikto Mackenzie oriente al suda Kebekio kaj sudokcidenta Novlando. En apuda Usono ĝi reproduktiĝas el nordorienta Kalifornio orienten al centra Luiziano, centra Tenesio, kaj la Atlantika Marbordo.[3][4] La okcidenta Bluflugila anaso loĝas okcidente de la Apalaĉoj. La Atlantika Bluflugila anaso nestumas laŭlonge de la Atlantika Marbordo el Nov-Brunsviko al la insulo Pea, Norda Karolino.[5]

Ili migras en aroj por vintrumi sude de ties reprodukta teritorio. Dum migrado, kelkaj birdoj povas flugi longdistance super malferma oceano. Ili estas porokazaj vagantoj en Eŭropo, kies ties flavaj kruroj estas distingo el aliaj malgrandaj anasoj kiaj la Komuna kreko aŭ la Marĉanaso.[1][2] La Bluflugila anaso vintrumas el suda Kalifornio al okcidenta kaj suda Teksaso, la Golfa Marbordo de la Atlantika Marbordo kaj suden al Centra kaj Suda Ameriko. Ĝi estas ofte vidata vintranta tiom for sude kiom ĝis Brazilo kaj centra Ĉilio.[3][1][2]

Habitato[redakti | redakti fonton]

Dumfluge montrante klare la bluajn flugilojn, Ladner, Brita Kolumbio

La Bluflugila anaso loĝas ĉe akvobordoj plej ofte ol ĉe malfermaj akvoj kaj preferas trankvilaj akvoj aŭ akvofluoj ol rapidaj akvoj. Ili loĝas internajn marĉojn, lagojn, flaketojn kaj neprofundajn riverojn kun densa flosanta vegetaĵaro.[3] Ĉe marbordaj areoj, reproduktado okazas en salaj marĉaj herbejoj kun apudaj flakoj aŭ rojoj.[4] La Bluflugila anaso uzas rokojn super akvo, akvoratejojn, trunkojn aŭ falitajn arbobranĉojn, nudajn etendojn de marbordo aŭ kotajn ebenaĵetojn por ripozejoj.[3]

La Bluflugila anaso vintras en neprofundaj internaj fluakvaj marĉoj kaj saletecaj kaj salaj marĉoj.[3] Ili konstruas siajn nestojn sur seka grundo en herbejaj lokoj kiaj herbejoj de Poa, fojno kaj ciperacoj. Ili nestumas ankaŭ en areoj kun tre malalta kaj disa vegetaĵaro.[6] La Bluflugila anaso ĝenerale nestumas kelkajn centojn de jardoj interne for de malferma akvo; Tamen oni trovis nestojn tiom for kiom ĝis 1.6 km el akvo.[5] Kie la habitato estas bona, ili nestumas komune.[3]

La Bluflugila anaso ofte uzas altajn kreskejojn de ciperacoj kaj tifaoj kiel eskapejoj.[7] Herbo kaj fojno havigas nestokovron por tiuj anasoj.[6] Erik Fritzell informis, ke la Bluflugila anaso kiu nestumas en maldensa al disa kovro estis pli sukcesa ol tiu kiu nestumas en densa kovro. Reprodukta sukceso estis 47 % ĉe herbejaj areoj kaj 14 % en neherbejaj areoj.[6]

La Bluflugila anaso troviĝas ĉefe ĉe nordaj herbejoj (prerioj kaj parkareoj). Ĝi estas plej abunda anaso en la miksherbaj prerioj de Dakotoj kaj ĉe la preriaj provincoj de Kanado. La Bluflugila anaso troviĝas ankaŭ ĉe humidejoj de boreala arbaro, malaltaj prerioj, altaj prerioj kaj deciduaj arbaroj.[5]

Tiu anaso komune loĝas en herbejaj komunumoj kie hegemonias ciperacoj (specioj de skirpo Scirpus), tifaoj (Typha), akvoplantoj (specioj de Potamogeton), kareksoj (specioj de Carex), rupioj (Ruppia maritima), kaj alia duonflosanta kaj akva vegetaĵaro.[5][7] Dum plumoŝanĝado, ĝi ofte restas inter etendoj de ciperacoj kaj tifaoj. La Bluflugila anaso preferas areojn kie hegemonias poaoj (specioj de Poa) por nestumado. Ankaŭ fojno kaj plantokomunumoj de ceonotoj (Ceonothus cuneatus) kaj de karkesoj estas gravaj kiel nestolokoj.[5]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Maskloj kaj ino, Richmond (Brita Kolumbio)

Tiuj birdoj manĝas per plaŭdado ĉe neprofundaj akvoj borde de marĉoj aŭ malferma akvo.[1] Ili manĝas ĉefe plantojn; ties dieto povas inkludi moluskojn kaj akvajn insektojn.

La Bluflugila anaso estas ĝenerale la unuaj anasoj kiuj sudas en aŭtuno kaj la lastaj kiuj nordas printempe. Plenkreskaj maskloj abandonas la reproduktajn areojn multe antaŭ la inoj kaj nematuruloj. Plej aroj de Bluflugilaj anasoj vidataj post meza septembro estas komponataj de plenkreskaj inoj kaj nematuruloj.[5] La nordaj regionoj vidas rapidan malpliiĝon en la populacioj de Bluflugila anaso el komenca septembro al komenca novembro. La Bluflugila anaso en centraj migrareoj tendencas resti tra septembro, poste malpliiĝas rapide dum oktobro, kaj malgrandaj nombroj restas ĝis decembro. Grandaj nombroj de Bluflugila anaso aperas en vintrejoj en Florido, Luiziano, kaj Teksaso septembre.[5]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La komenco de la pariĝadp inter nematuruloj de Bluflugila anaso ofte komencas en fina januaro aŭ komenca februaro. Ĉe areoj sude de la reproduktaj areoj, la Bluflugila anaso estas pli aktivaj en pariĝado dum la printempa migrado ol estas plej parto de aliaj anasoj.[5]

La Bluflugila anaso estas inter la lastaj plaŭdanasoj kiuj nestumas,[5] ĝenerale nestumante inter meza aprilo kaj meza majo.[5][7] Kelkaj nestoj estas ekkonstruataj post meza julio.[5] Kronologio de la nestumado povas varii el jaro al jaro kiel rezulto de veteraj kondiĉoj. Ĉe Deltaj Marĉoj, Manitobo, la nestumado de la Bluflugila anaso estis malfruigita unu semajnon en 1950 pro nenormala malvarma vetero.[5] La nesto estas neprofunda depresio surgrunde kovrata el herbo kaj lanugo, kutime ĉirkaŭata de vegetaĵaro.

La ino de Bluflugila anaso ĝenerale demetas 10 al 12 ovojn. Prokrastita nestumado kaj renestumaj klopodoj havas esence pli malgrandajn ovarojn, averaĝe el 5 al 6 ovoj. Ovargrando povas varii ankaŭ laŭ la aĝo de la ino. Ankaŭ junulinoj tendencas demeti pli malgrandajn ovarojn.[5] Kovado daŭras 21 al 27 tagojn.[4][5][7] La Bluflugila anaso estas sekse matura post sia unua vintro. Dum la kovado la viranaso lasas sian partneron kaj moviĝas al taŭga plumoŝanĝa sirmejo kie ĝi iĝas nefluga dum periodo de 3 al 4 semajnoj.

La idoj de Bluflugila anaso povas iri al akvo 12 horojn post eloviĝo sed ili ne ekflugas ĝis post 6 al 7 semajnoj.[4][7]

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Maskloj ĉe Kantono Sarpy, Nebrasko.

La Bluflugilaj anasoj estas surfacaj manĝantoj kaj preferas manĝi ĉe kotaj ebenaĵetoj, en kampoj, aŭ en neprofunda akvo kie estas flosanta kaj neprofunde merĝita vegetaĵaro plus abunda malgranda akva animala vivo. Ili ĉefe manĝas vegetalan materialon konsiste el semoj aŭ tigetoj kaj folioj de tifaoj, herboj, kaj aliaj akvoplantoj (specioj de poligonoj Polygonum), lemnoj (specioj de Lemna), kaj aliaj (specioj de Chara).[3][4][5] La semoj de plantoj kiuj kreskas ĉe kotaj ebenaĵetoj, kiaj specioj de Cyperus, specioj de PanicumLeersia oryzoides estas furore konsumataj de tiu anaso.[5] Unu kvarono el la manĝo konsumata de la Bluflugila anaso estas animala materialo kia moluskoj, krustuloj kaj insektoj.[3][4][5]

Predantoj[redakti | redakti fonton]

Komunaj predantoj de la Bluflugila anaso estas homoj, serpentoj, la Serpentotestudo (Chlycha serpentina), hundoj, la Larĝbeka korvo (Corvus brachyrhnchos), pigoj (specioj de Pica), grundosciuroj, kojotoj (Canis latrans), la Ruĝa vulpo (Vulpes fulva), la Griza urociono (Urocyon cinereoargenteus), la Lavurso (Procyon lotor), la Longvosta mustelo (Mustela frenata), la Vizono (Mustela vison), la Mefito (Mephitis mephitis), la Putoro (Spilogale putorius), kaj la Taksideo (Taxidea taxus).[5][7]

Dum unu studo ĉirkaŭ duono el la reproduktaj malsukcesoj de la Bluflugila anaso estis kaŭzataj de mamuloj. Striaj kaj Punktaj mefitoj estis kulpaj el du trionoj de tiuj perdoj. Ĉiuj nestoperdoj kaŭzataj de virusoj estis atribuataj ĉu al korvoj aŭ al pigoj.[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 1,7 (2008) Smithsonian Field Guide to the Birds of North America. New York: Harper Collins. ISBN 0061120405. 
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 (2006) National Geographic Field Guide to the Birds of North America, 5th. ISBN 0792253140. 
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 3,6 3,7 DeGraaf, Richard M.; et al. (1991). "Forest and rangeland birds of the United States: Natural history and habitat use", gazeto : Agric. Handb., numero : 688
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 Johnsgard, Paul A. (1979). "A guide to North American waterfowl", gazeto :
  5. 5,00 5,01 5,02 5,03 5,04 5,05 5,06 5,07 5,08 5,09 5,10 5,11 5,12 5,13 5,14 5,15 5,16 5,17 5,18 (1980) Ducks, geese and swans of North America, 3rd, Harrisburg, PA: Stackpole Books. 
  6. 6,0 6,1 6,2 Fritzell, Erik K. (1975). "Effects of agricultural burning on nesting waterfowl", gazeto : Canadian Field-Naturalist, volumo : 89, paĝoj : 21–27
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 7,4 7,5 (1938) The blue-winged teal: Its ecology and management. Ames, IA: Collegiate Press. 

Olson, Storrs L. (1981). "Winter field notes and specimen weights of Cayman Island birds", gazeto : Bulletin of the British Ornithologists' Club, volumo : 101, numero : 3, paĝoj : 339–346 . hdl 10088/6535

Henninger, W. F. (June 1906). "A Preliminary List of the Birds of Seneca County, Ohio", gazeto : Wilson Bulletin, volumo : 18, numero : 2, paĝoj : 47–60 (PDF)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj