Brunfrunta pterutjo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Brunfrunta pterutjo
Brunfrunta pterutjo, masklo, Javo.
Brunfrunta pterutjo, masklo, Javo.
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Vireedoj Vireonidae
Genro: Pteruthius
Specio: 'P. aenobarbus'
Pteruthius aenobarbus
(Temminck, 1835)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Brunfrunta pterutjo (Pteruthius aenobarbus) estas birdo specio de la genro de pterutjoj konsiderata iam stranga membro de la silviedoj kaj poste lokita en la familio de timaliedoj. Sed ŝajne ĝi apartenas al disigaĵo en Azio de la familio de Ameriko nome vireedoj kaj pro tio ili povus aparteni al tiu grupo de Vireonidae. Krome delonge oni notis, ke ties kutimaro ege similas al tiu de la vireoj, sed tio povus esti kaŭzata de konverĝa evoluo. Tiu genro enhavas speciojn de tre diversaj koloroj kun markata seksa duformismo kaj la masklo pli kolora.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Brunfrunta pterutjo, kiel multaj aliaj vireedoj, havas olivverdecajn suprajn partojn. La plej rimarkinda distingilo estas duflanka malhelbruna makulo super kaj sub la beko, tio estas, en frunto kaj en mentono (pli granda). Ambaŭ brunaj makuloj kontrastas kun tre flava fono: en frunto estas nur malgranda supra makuleto antaŭ la olivverdeca krono, dum sub mentono (kaj foje iom da gorĝareo) estas tute flavaj subaj partoj. Kelkaj nacilingvoj preferas por la nomo aludi al la frunta bruna makulo, dum la latina scienca nomo aenobarbus aludas al la mentona. La flugiloj estas grizaj kun nigroblankaj bordoj simile al la Nigrorela pterutjo, kaj same kiel ĉe tiu la okulo estas granda kaj tre nigra ene de blanka granda okulringo dividita horizontale meze kaj ĉirkaŭata de malhelo.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Tiu orientalisa specio troviĝas en suda Ĉinio, nordorienta Barato, la insulo de Javo en Indonezio, Laoso, Birmo, Tajlando kaj Vjetnamo. Ties natura biotopo estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montarbaroj.

Proponita raso laotianus (el Laoso) estas konsiderata neseparebla el intermedius; ĵusa revizio sugestas ke indochinensis kaj yaoshanensis povus esti sinonimigitaj kun intermedius.

Oni agnoskas provizore 5 subspeciojn kun la jeua distribuado:

  • aenobarbulus (Koelz, 1954) – Montoj Garo (Meghalajo), en nordorienta Barato.
  • intermedius (Hume, 1877) - norda, orienta kaj sudorienta Birmo (inklude norda Tenaserimo), norda kaj okcidenta Tajlando, Laoso, norda Vjetnamo kaj suda Ĉinio (okcidenta kaj suda Junano, Hajnano).
  • yaoshanensis (Stresemann, 1929) - Jao Ŝan (Guanĝi), en sudorienta Ĉinio.
  • indochinensis (Delacour, 1927) - suda Vjetnamo (suda Anamo).
  • nomiga aenobarbus (Temminck, 1836) - Javo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]