Columbus (Ohio)
Columbus [kolumbus] estas la ĉefurbo de la usona ŝtato Ohio kaj de Kantono Franklin (Ohio). Laŭ popolnombrado en 2000 ĝi havis 711.470 loĝantojn, tiel ĝi estas la plej granda urbo de la subŝtato. En la urbaro de Columbus tiam loĝis 1.612.694 homoj.
.
- Koordinatoj: 39° 58′ N 83° 00′ U / 39.967 °N, 83.000 °U (mapo)Koordinatoj: 39° 58′ N 83° 00′ U / 39.967 °N, 83.000 °U (mapo)
Geografio
Columbus situas en la centro de Ohio ĉe kunfluejo de 2 riveroj, 325 km sude de Detroit.
Historio
Post alveno de eŭropanoj la areo apartenis al Franca Imperio, kie oni okupiĝis pri peltoj. Ofte okazis militoj inter indianoj, angloj, francoj, fine en 1763 la britoj akiris la regionon. Baldaŭe ĝi estis parto de la sendependiĝanta Usono. En 1797 la unuaj domoj (ne kabanoj) estis konstruitaj en tiu loko havanta la loknomon "Franklinton", kiun la inundo forviŝis en la sekva jaro. Columbus fondiĝis en 1812 en la proksimeco en neloĝata arbaro. Post 4 jaroj ĝi jam iĝis ĉefurbo de Ohio. En 1831 la nacia ĉefvojo atingis Columbuson, dume precipe irlandanoj kaj germanoj alvenis. En 1837 la najbara Franklinton aliĝis al la urbo. En 1850 alvenis la unua trajno. Antaŭ la fino de la 19-a jarcento Columbus iĝis konata kiel la "Infanĉaro-ĉefurbo de la Mondo", krome diversaj ŝtalofabrikoj ekfunkciis. En 1913 katastrofa inundo detruis la najbarecon de Franklinton. De la fruaj 1990-aj jaroj Columbus kreskis por iĝi la plej granda grandurbo de Ohio. La urbego estas hejmo de la plej granda universitato de Usono.
Klimato
En Columbus la averaĝa jara temperaturo varias inter 5 - -3 °C. La varmo kulminas en julio averaĝe kun 29 °C, la malvarmo kulminas en januaro averaĝe kun -6 °C. Jare oni kolektis precipitaĵojn preskaŭ 1000 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, en vintro ankaŭ neĝas.
Trafiko
Columbus havas internacian flughavenon kaj bonajn kontaktoj ĉefvoje kaj fervoje.
Vidindaĵoj
Ĝemelurboj
- Ŝablono:Flagikono Ahmadabado, Barato
- Ŝablono:Flagikono Dresden, Germanio
- Ŝablono:Flagikono Ĝenovo, Italio
- Ŝablono:Flagikono Hefei, Ĉinio
- Ŝablono:Flagikono Herzliya, Izraelo
- Ŝablono:Flagikono Odense, Danio
- Ŝablono:Flagikono Sevilla, Hispanio
- Ŝablono:Flagikono Tajnan, Tajvano
Esperanto
Ekzistas (en 2007) Esperanto Association of Central Ohio (Esperanto-Asocio de centra Ohio), kies adreso estas en Columbus. EACO
Famuloj
- En ĉi-tiu urbo naskiĝis en 1856 inventisto Granville T. Woods
|