Danuta Hübner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Danuta Hübner

Danuta Hübner, fraŭline Młynarska (naskiĝis la 8-an de aprilo 1948 en Nisko) estas pola politikistino. Ekde 2004 ŝi estas membro de la Eŭropa Parlamento en la frakcio de la Eŭropa Popola Partio (en junio 2009 ŝi reelektiĝis por dua periodo) kaj inter majo 2004 kaj julio 2009 krome estis la unua pola komisaro en la Eŭropa Komisiono.

Ekde la 22-a de novembro 2004 ĝis julio 2009 ŝi membris en la Eŭropa Komisiono Barroso, kiu gvidas la Eŭropan Union ekde tiu dato. En la Eŭropa Komisiono ŝi prezidis la fakon regiona politiko. Jam dum la ofico de la antaŭa Eŭropa Komisiono Prodi, ŝi estis komisaro ekde la 1-a de majo 2004, kiam Pollando iĝis membroŝtato de la Unio, kaj kune kun dua komisaro el la "malnovaj" membroŝtatoj prezidis la fakon komerco. En julio 2009 ŝian postenon en la komisiono transprenis la samlandano Paweł Samecki.