Eŭporio (luno)

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝon Eŭporio.
Eŭporio
Natura satelito de Jupitero (XXXIV)
Oficiala nomo Jupitero XXXIV[1]
Aliaj nomoj S/2001 J 10
Historio
Malkovrintoj Scott Sheppard kaj aliaj[1]
Dato de malkovro
Loko de malkovro
11-a de decembro 2001[1]
Mauna Kea[1]
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 19 088 450 km
Discentreco 0,096
Klinangulo 144,69° (rilate al la ekliptiko)
Periodo 538,78 tagoj
Fizikaj ecoj
Diametro ~2 km (averaĝe)[2]
Maso
- Denso
~1,1 × 1013 kg
~2,6 × 103 kg/m3[2] (hipoteze)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo ~124 K (averaĝe)
Albedo ~0,04[2] (hipoteze)
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 23,1[2]
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Eŭporio estas neregula satelito de Jupitero, kiu havas retrogradan orbiton.

Enhavo

[redakti] Malkovro

Ĝin malkovris Scott S. Sheppard, kaj sia teamo de la Universitato de Havajo, per observoj faritaj inter la 9-a de decembro 2001 kaj la 12-a de marto 2002.

Ili anoncis la 16-an de majo 2001 la malkovron de dekunu lunoj[3], inter kiuj Eŭporio, kiu ricevis la maldaŭran nomon S/2001 J 10

[redakti] Nomo

La 8-an de aŭgusto 2003 Ĝi ricevis, aprobata de IAU[4], la nomon Eŭporio, laŭ Euporia (greke Ευπορια)[5], unu el la Horoj de la helena mitologio, personiganta la abundecon.

[redakti] Orbito

Ĝia orbito similas tiujn de la ano de la ananka grupo, grupo da retrogradaj lunoj kies orbitoj havas grandajn duonaksojn inter 19 300 000 kaj 22 700 000 km, kaj klinangulojn inter 145,7° kaj 154,8°rilate al la Jupitera ekvatoro. Se Eŭporio aniĝus al la ananka grupo, ĝi estus plej interna luno de tiu grupo.

[redakti] Notoj kaj referencoj

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Planetary Satellite Physical Parameters (angle)
  3. IAUC 7900: Sats OF JUPITER; XTE J0929-314; C/2002 C1 (angle)
  4. IAUC 8177: Sats OF (22); Sats OF JUPITER, SATURN, URANUS (angle)
  5. Tamen ĝi ricevis, angle, la nomon de Euporie, laŭ regulo kiu volas, ke la nomo de retrogradaj lunoj finiĝu per "e" (tio, kiu estas neebla en esperanto)


[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo pole Eŭporio, el "Księżyce planet Układu Słonecznego"
Ekstera ligilo angle Eŭporio (angla versio)
Ekstera ligilo france Dekunu jupiteraj satelitoj S/2001 J1...S/2001 J 11, el la paĝaro de Jean-Michel
Ekstera ligilo germane La ananka grupo (el "Projekto Luno")
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj