Historio de la Esperanto-movado en Belgio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Historio de la Esperanto-movado en Belgujo

La unuaj paŝoj

La unua belga Esperantisto estis Armand Dethier, direktoro de L'Annonce Timbrologique, revuo en kiu li en junio kaj septembro 1893, publikigis artikolojn pri Esperanto. La unua artikolo estis verkita de Louis de Beaufront, la dua de li mem.

En la fino de 1897 leŭtenanto (poste kapitano) Charles Lemaire, la konata Kongolanda esploristo belga, konatiĝis kun la ideo de lingvo internacia kaj kun Esperanto, kaj ambaŭ trafis tiel forte lian spiriton, ke li tuj decidis ilin ekpropagandi en Belgujo, kie tamen ekzistis jam kelkaj izolitaj sed neagemaj Esperantistoj, kiel li tion poste diris en la de li fondita gazeto - lia propraĵo - La Belga Sonorilo.

Li publikigis serion de ok artikoloj pri la demando en la tiama belga gazeto ĉiutaga Le Petit Bleu. Tiuj artikoloj estas kunigitaj en broŝuro en 1898, kiu ne estis vendata, sed senpage disdonata de Multlingvaj Rondoj aŭ scienculaj Societoj. La Poliglota Rondo de Bruselo estis ĝia deponejo. La eldonon ebligis diversaj riĉaj scienculoj belgaj, inter kiuj estas citeblaj Somsée, Solvay, Lambert, k. c.

Samtempe Charles Lemaire, honora membro de l' Poliglota Klubo de Bruselo, donis en ĝi du proprajn paroladojn (decembre 1897 kaj januare 1898). Ili estis sekvataj de unua kurso pri Esperanto donita en tiu klubo de P. Blanjean, ĵaŭdon 27-an de januaro 1898, kun 80 partoprenantoj. Baldaŭ alia kurso estis organizata en Gilly apud Charleroi, de Roelandt, kie en marto 1998 fondiĝis la unua belga Esperanto-grupo.

Post kelka tempo Lemaire devis reforiri por esplora vojaĝo en Afriko, kaj post la reveno, li konstatis, ke ekzistas kelkaj Esperanto-grupoj en diversaj lokoj, kies membroj ja tre akurate kunvenas, sed kiuj estas tute neagemaj je propra vidpunkto. Li do rekomencis la batalon kaj faris paroladojn en diversaj urboj - nome en Gento, en la Universitato. Novaj kursoj estis organizataj, inter aliaj en la societo; "Vastigado de la Lernejo por Instruistoj" kaj en la "Antverpena sekcio de la Federacio de la lernantaj de l' Belgaj Ateneoj". Tiu lasta kurso okazis en la ejo de l'Reĝa Ateneo de Antverpeno, kaj por ĝin sekvi la lernantoj devis sin turni al Skabeno Desguin. Gvidanto de l' kurso estis Lucien Blanjean (oktobro 1902). Aliparte, leŭtenanto Leopold Jamin, frato de arĥitekturisto Joseph Jamin, el Bruselo, ekdonis kurson en la Antverpena "Taverne Royale".

Baldaŭ aliaj paroladistoj ekpropagandis la lingvon en diversaj lokoj: en Bruĝo, Antoon Jozef Witteryck, presisto, kiu eldonis tiutempe ĉiusemajnan ilustritan revuon flandralingvan "De Lusthof" kun rubriko Esperantlingva; en Loveno, de Mattelaer, tiutempe studento en la tiea Universitato; en Antverpeno, de ĥemia doktoro Raymond Van Melckebeke, nome en la "Centra Societo de l' Belgaj ĥemiistoj" k. c.

Aliparte multaj el la ĉefaj gazetoj belgaj kaj aliaj malpli gravaj revuetoj kaj revuoj, tiom el la Flandra kiom el la Valona parto de l' lando, ekparolis pri la lingvo, kaj poste enhavis ofte artikolojn ĉu favorajn ĉu kontraŭbatalajn pri la demando. Ni citu: Le Matin, La Metropole, Het Handelsblad (Antverpeno), Le Courrier de l' Orueau, Zuid - en - Noord Nederlandsch Tooneel; Le Journal de Courtrai; De Limburger; Klim op (Loveno); La Meuse, Le Journal de Liège (Lieĝo); Le Soir, Le XX-e Siecle, Le Patriote, La Chronique L' Indépendance Belge (Bruselo); Le Bien Public, La Flandre Libérale (Gento), k. c.

Tiu agado multe vastigis la ideon kaj pligrandigis la nombron de l' adeptoj de la lingvo internacia. Kursoj ekdoniĝis; naŭ Asocioj sciencaj nomis delegitojn en la "Delegitaro".

En septembro 1902 Lemaire fondis sian monatan gazeton La Belga Sonorilo, kies ĉefredaktisto estis Joseph Jamin, cenzuristoj P. kaj Lucien Blanjean, adm. Maurice Seynaeve (tiam studento en la Genta Universitato), presisto Antoon Jozef Witteryck, Delplace; kunlaboris Caston Chotiau, L. Cogen, L. Jamin, k. c. La apero de tiu revuo okazigis la kreon de Esperantistaj Grupoj en diversaj urboj kaj aliaj komunumoj: La Antverpena Grupo Esperantista estis fondita en marto 1903 kun 50 membroj. Sekvis: la Esperantista Katolik-Universitata Grupo (fonda kunveno 17 marto en la Ĉambrego de l' Universitato mem) kun pli ol 50 membroj (fondinto: Mattelaer); la Studenta Grupo en Gento (majo 1903; fondintoj: M. Seynaeve kaj Cauterman) - La Esperanta Sekcio de l' Poliglota Klubo de Bruselo; la Lovena Grupo (7 majo, fondintoj: Eug. Mathys, filo, Advokato Van Dieren kaj Paul Blaise): la Bruĝa Grupo (fondinto: Antoon Jozef Witteryck); la Esperanta sekcio de la Popola Universitato en Saint-Gilles (Bruselo); la Grupo en Lieĝo (fondinto: Oudenne) la Grupo en Gilly (fondinto: Roelandt); la Grupoj en Meĥleno, Duffel, Huy, Verviers, Andenne; poste, en 1907, la Brusela "La Pioniro"; k. c.

Multe favoris la propagandon la kvar paroladoj faritaj de prof. Lambert (de la Universitato de Dijon, Francujo) en la kvar belgaj universitatoj de Gento, Loveno, Bruselo kaj Lieĝo, en novembro 1903, laŭ iniciato de Maurice Seynave. Citindaj faktoj el la tiama propagando estas la grava partopreno de Esperanto en la Ekspozicio geografia organizita de la Reĝa Societo de Geografio en Antverpeno dum la somero 1902 kaj en la ekspozicio de fotografaĵoj organizita ankaŭ en Antverpeno, de la "Societo por fotografaj kaj sciencaj lernadoj", dum aŭgusto 1903.

Tiuj multnombraj klopodoj kondukis, en 1905, al la fondo de Belga Ligo Esperantista (BLE), 30 julio. Jen en kiaj cirkonstancoj, laŭ la raporto de Seynaeve en La Belga Sonorilo de septembro 1905:

"Ĉirkaŭe je la lastaj tagoj de majo 1905, presita letero, subskribita de 
Sroj L. Blanjean J. Coox, E. de Troyer, J. Jamin, E Matys, Dro Seynaeve, kaj
D-ro Raymond Van Melckebeke, estis sendata al ĉiuj plej konataj belgaj E-istoj
kaj petis ilin bonvoli kunveni por kune decidi pri la rimedoj plibonigi la
propagandadon de E en Belgujo. Tiu kunveno okazis la 25 de junio, ĉe la
sidejo de la Antverpena Grupo E-ista, en Antverpeno ... Dum tiu kunveno
oni precipe decidis unuvoĉe fondi Ligon de la Belgaj E-istoj kaj oni 
komisiis Srojn Coox, Seynaeve kaj Van Melckebeke por la elverko de projekto 
de regularo. 

"La 30 de julio, dua kunveno okazis en Antverpeno. Ĉeestis en ĝi f-inoj 
Greiner, Daenen, Lecointe, s-roj Blanjean, J.Jamin, Vandersleyen, Verbanek
(Bruselo)- Brahm, Champy, De Cae, de Roy, Dro Gunsburg, L. Jamin, Van de 
Kerckhove, Amatus van der Biest-Andelhof, Dro R. Van Melekebeke
(Antverpeno); L. Cogen (Gento), Coox (Duffel), Mathys (Loveno), Dro M. 
Seynaeve (Kortrejko), Sloutsky (Lieĝo). Senkulpigis sin pri sia foresto 
E. De Troyer (Lieĝo), D-ro Goffin (Ostendo), Mourton (Bruselo), Dro W. 
Van der Biest (Antverpeno, Van Oevelen (Zoersel), Antoon Jozef Witteryck 
(Bruĝo). Dum la kunveno, oni ricevis entuziasman telegramon de E. d'Artois
(Bruselo). Sub la prezido de Amatus van der Biest-Andelhof, la 
kunvenintoj longe diskutis kaj fine akceptis la regularon. Oni ankaŭ 
decidis, ke la unua jaro de la Ligo daŭros de tiu tago ĝis la 1-a de 
sept. 1905 kaj ke tiu kunveno povos anstataŭi la ĝeneralan ordinaran 
kunvenon se la Komitato tion opinias utila. Laŭ la ĵus akceptita regularo, 
oni devis tiam elekti la ses komitatanojn, ĉiujare elektotajn de la 
ĝenerala kunveno. Post propono de D-ro Maurice Seyneave, oni aklamis 
komandanton Lemaire kiel membron de la komitato; post voĉdonado, la 
prez. proklamis kiel aliajn komitatanojn f-inon E. Lecointe, L. Blanjean, 
J. Jamin, Dron Seynaeve kaj D-ron Van Melckebeke."

Tiu komitato tuj eklaboris serioze kaj dum komitata kunsido okazinta 1a unuan de okt. 1905 en la loĝejo de komandanto Lemaire, en Bruselo, estis elektata la jena direktanta komitato: prez. komandanto Lemaire; ĝen. sekr. d-ro Seynaeve; aden. sekr. Coox; membroj f-ino Lecointe, L. Blanjean J. Jamin; d-ro Van Melckebeke, al kiuj estonte estis aldonataj L. Jamin, Amatus van der Biest-Andelhof (kiu poste fariĝis vic-prez.)

En 1905 la interna formo kaj divido de Belga Sonorilo estis tre taŭge ŝangata kaj plilarĝigata; ĝi publikigis de tiam ne nur prop. kaj movadajn artikolojn, sed ĉiuspecajn alitemajn komunikaĵojn; Seynaeve fariĝis ĝia ĝenerala direktoro. Oni ankaŭ starigis la kondiĉojn por la akiro de la "Atesto pri Kapableco", k. c.

Granda nombro de Delegitoj por la "Delegitaro" estis akirita inter la societoj belgaj (sciencaj, komercaj k. a.) kaj grava petskribo estis organizata inter la univ. profesoroj favore je la alpreno de Lingvo Int., petskribo sendota al la sciencaj akademioj de l' mondo: pli ol cent profesoraj subskriboj estis kunigitaj.

La skismo

Tamen la reformemo ekfaris jam sian malbonan disigan agadon en Belgujo kiel alilande kaj Charles Lemaire iom post iom entreprenis en sia Belga Sonorilo lingvostudojn (titolitajn Al la internacia helpa lingvo), certe tre interesajn, sed danĝerajn por la lingva unueco, ĉar ili igis lin pli kaj pli forlasi la Esperantan formon por alpreni tiun de Ido: de 1908 ĝis 1914, kiam pro la komenciĝo de la mondmilito Belga Sonorilo ĉesis definitive aperi. La gazeto fariĝis tute Idista, kaj ĉiuj ĉi-supre cititaj pioniroj de la movado en Belgujo, (esceptante Amatus van der Biest-Andelhof kaj lian filon d-ron Willem van der Biest, Witteryck, Mattelaer, Paul Blaise, Champy, Roelandt, d-ron Goffin, d-ron Raymond Van Melckebeke, L. Cogen kaj kelkajn aliajn) sekvis Lemaire, kiu propramove forlasis BLE (ĝenerala kunveno de la 20-a de sept. 1908). Multaj honoraj komitatanoj ankaŭ eksiĝis, aliaj restis, sed mortis en la sekvantaj jaroj.

Tiu reformema spirito naskis skismon en la Ligo kaj en nov.-dec. 1908 la fundamentfidelaj Esperantistoj belgaj fondis la monatan gazeton nun ankoraŭ ekzistantan Belga Esperantisto. En sia kunsido de la 25-a de oktobro 1908 tiuj samaj "Fundamentuloj" elektis la jenan novan estraron de BLE: prezidanto Amatus Van der Biest-Andelhof; vicprezezidanto A. J. Witteryck kaj abato Richardson; sekretario Leon Champy; kasisto Oscar Van Schoor. Post la morto de Van der Biest (22-an de januaro 1912) Witteryck fariĝis prezidanto.

En 1924 fariĝis prezidanto Frans Schoofs kaj restis ĝis la morto en 1934. Witteryck fariĝis honora prezidanto. La komitato de BLE en 1934 aspektas jene: vicprezidanto L. Cogen kaj P. Kempeneers; sekretario H. Petiau; kasisto Maurice Jaumotte; administra sekretario Karel Poupeye kaj R. Dechesne. Jaumotte estis ankaŭ redaktoro de Belga Esperantisto. Konstantaj komitatanoj: Babilon, Champy, Maria Elworthy-Posenaer, d-ro W. Van der Biest kaj Oscar Van Schoor. Inter la plej malnovaj aŭ plej laboremaj komitatanoj estas plie: s-roj Morris De Ketelaere, Faes, kaj Hector Boffejon, s-inoj Thooris, Obozinski, Baiwir, Fr. Van Genechten, Jos Leflot kaj L. Bract.

Honora prezidanto de Belga Ligo-Esperantisto iĝis la reĝo Leopoldo III, kiu akceptis tiun titolon post la morto de generalo Graio Leman.

La Ligo kalkulis dudekon da grupoj tre agemaj el kiuj La Verda Stelo (Antverpeno) kaj la "Bruĝa Grupo" akiris la oficialan titolon "Reĝa Societo" (almenaŭ 25 jara ekzistado).

Belga Esperanto-Instituto

Belga Esperanto-Instituto (BEI) estis koopera societo fondita en Antverpeno por la eldono, presado kaj vendado de Esperanto-verkoj la 1-an de marto 1926. En 1934 ĝia kapitalo atingas 160.000 belgajn frankojn (ĉ. 23.000 svisaj frankoj) kaj eldonis multajn gramatikojn, propagandilojn, krome Belgan Antologion kaj Rimvortaron de Jaumotte. La unua administrantaro konsistis el s-roj Schoofs, Jaumotte, De Coster, De Ketelaere, Vermandere, Oscar Van Schoor, Van der Veken, De Hondt, Hector Vermuyten kaj f-inoj De Buyser kaj Morrens. Post la morto de Frans Schoofs (kiu estis la animo de BEI) faris la administron s-roj Hector Boffejon, de Hondt kaj Vanderveken.

UEA en Belgio. Ekzistis en 1934 Belga Teritorio kun Frans Schoofs kiel ĉefdelegito kaj multaj delegitoj en aro da urboj kaj aliaj komunumoj. La membronombro estis proks. 300. Post la morto de Schoofs gvidis la UEA-aferojn De Keteleaere.

Du eksterlandaj laboristaj asocioj havis en Belgio apartan sekcion. La franca Fédération Espérantiste Ouvrière (FEO - Laborista Esperantista Federacio) agadis en la valona parto de la lando, la nederlanda Federacio de Laboristaj Esperantistoj (FLE) en la flandra parto. Funkciis ankaŭ kelkaj fakaj Esperanto-societoj, ekzemple en la jaroj post la unua mondmilito la maristoj havis apartan Esperanto-grupon en Antverpeno, al kiu apartenis Esperantistoj el multaj nacioj; la gvidanto estis la hungaro J. Poresin. Ankaŭ en aliaj urboj laboris kelkaj elmigrintoj.

Monda Palaco en Bruselo

Danke al la klopodoj de Paul Otlet kaj senatano H. Lafontaine, direktoroj kaj kreintoj de la Monda Palaco, Esperanto havas en ĝi specialan Ĉambron, kie estas elmontrataj aro da dokumentoj: libroj, gazetoj, propagandiloj k. c. Post la unua mondmilito la du direktoroj organizis dum diversaj jaroj intersekve "Universitatajn internaciajn Semajno-duojn" en kiuj la "Profesoroj" rajtis uzi ĉiujn lingvojn laŭ sia bontrovo: Esperanto tie estis ankaŭ akceptata kaj diversajn fojojn Esperantistoj-profesoroj donis tie paroladojn pri diversaj sciencaj objektoj.

Literaturo

Jam en 1904 aperis "Paĝoj el la Flandra Literaturo", en 1928 "Belga Antologio". Multe laboris sur literatura kampo s-inoj Elworthy-Posenaer, Lucette Faes-Jansens, s-roj Jaumotte, Oscar Van Schoor kaj De Schutter.

Ni aldonu, ke la Publika Biblioteko de Antverpeno en 1934 posedis tre gravan kolekton de ĉiuspecaj Esperantaj broŝuroj, libroj kaj revuoj.

Radio

En Radio-kampo estas citinde, ke tri kursoj pri Esperanto estis donitaj en "Radio-Belgique" dum tri intersekvaj vintroj. Profesoroj estis Marcel Somerling (en nederlanda lingvo), F. Mathieux, Maurice Jaumotte kaj Paul Kempeneers (en franca lingvo). Dum pli ol unu jaro tiu lasta donis ĉiusabatajn paroladetojn en Esperanto. La sukceso de tiuj kursoj estis tre granda. En "Radio-Belgique" Kempeneers faris ankaŭ la 22-an de aprilo 1929 gravan paroladon Esperant-lingvan pri Belgio, preparan al la centa datreveno de l' lando en 1930.

Kongresoj

  • 1909, 27-28 junio en Verviers, 1-a landa kongreso
  • 1910, 15-16 majo en Bruĝo 2-a landa kongreso
  • 1910, 22-26 julio en Bruselo Esperantista Semajno-Kongreso en la Mond-Ekspozicio (kun Esperantista Oficejo kaj speciala ekspozicio).
  • 1910, 26-30 aŭg. en Bruselo 2-a kongreso de UEA
  • 1911, 4-5 junio en Charleroi 3-a landa kongreso
  • 1911, 20-27 aŭg. en Antverpeno 7-a UK.
  • 1912, 26-27 majo en Gento 4-a landa kongreso
  • 1913, 11-19 majo en Spao 6-a landa kongreso
  • 1913, 14-20 aŭg. en Gento Int. Esperantista Semajno-Kongreso dum la Universala Ekspozicio.
  • 1914, 31 majo-1 junio en Meĥleno 6-a landa kongreso
  • 1920, 23-24 junio en St.-Gillis 9-a landa (La 7-a kaj 8-a belgaj kongresoj okazis en Anglujo dum la milito organizitaj kaj ĉeestitaj de belgaj Esperantistoj, loĝantaj tie provizore.)
  • 1921, 15-16 majo en Lieĝo l0-a landa kongreso
  • 1922, en Sankt' Nikolao en-Flandrio 11-a landa kongreso
  • 1923, 20-21 majo en Namur 12-a landa kongreso
  • 1924, 7-9 junio en Bruĝo 13-a landa kongreso
  • 1925, 30 majo-1 junio en Verviers 14-a landa kongreso
  • 1926, 22-24 majo en De Panne 15-a landa kongreso (vidu ankaŭ : La Panne. Coxyde - Oostduinkerke)
  • 1926, en Spao 12-a Internacia Katolika Esperanto-Kongreso
  • 1927, 4-6 junio, en Mons 16-a landa kongreso
  • 1928, 10 junio en Bruselo 17-a landa kongreso
  • 1928, 3-11 aŭg. en Antverpeno 20-a UK.
  • 1929, 18-20 majo en Gento 18-a landa kongreso
  • 1930, 7-10 junio en Lieĝo dum la Universala Ekspozicio, kun tutsomera Esperanta fako, 19-a landa kongreso
  • 1931, 23-26 majo 20-a landa kongreso
  • 1932, 14-16 majo en Antverpeno 21-a landa kongreso
  • 1933, 3-5 junio en Bruselo 22-a landa kongreso

Ĉiuj kongresoj ĝuis la oficialan apogon de la lokaj aŭtoritatoj kaj la UK-j staris sub la protektado de la belga reĝo. Prezidanto de la 1-a ĝis 3-a landaj kongresoj estis A. V. d. Biest, prezidanto de la 4-6-aj, 11-a, 13-a landaj kongresoj kaj la Internacia Semajo-kongreso en 1910 A. J. Witteryck, prezidanto de la 9, 10, 12, 14-16 kongresoj L. Cogen, prezidanto de la 17-22 kongresoj estis Frans Schoofs.

La Loka Kongresa Komitato (LKK) de la 7-a UK konsistis el s-roj Van der Biest-Andelhof, D-ro Van Der Biest, Dupont kaj Ritschie, f-ino Posenaer, kiu estis sekretario-kasisto. Tiu de la 20-a UK konsistis el s-ino Elworthy-Posenaer s-roj Schoofs, Oscar Van Schoor, M. Jaumotte, advokato Roost, Vermandere, kaj Ritschie. - En ambaŭ kongresoj profesiaj aktoroj ludis teatraĵon en Esperanto. En la unua "Kaatje" de Spaak (trad. Van Der Biest), en la dua Hamleto-n.

La flandra movado

En julio 1929 aperis en Antverpeno la periodaĵo Flandra Esperantisto per la zorgoj kaj klopodoj de Flandrema Grupo Esperantista. La publikigo je ĉi tiu monata revuo decidigis pri la fondo de Flandra Ligo Esperantista. Je Pentekosto 1930, en Antverpeno, la 1-a flandra kongreso de Esperanto firme starigis sian propran ligon kun advokato Jozef Muys kiel prezidanto kaj Edgard Verheyden kiel sekretario. Flandra Esperantisto de tiam fariĝis ĝia oficiala organo, kun Jan van Schoor kiel ĉefredaktoro. Dum tiu kongreso oni ankaŭ skizis la statutojn de la nova Ligo, kiuj ricevis definitivan formon la 11-an de sept. en Gento. Art. 2 mencias, ke Flandra Ligo-Esperantista (FLE) celas: propagandi Esperanton inter la flandroj, konigi ĉe la aliaj popoloj la kulturstaton flandran; akceli la mondpacon laŭ sia povo. Montriĝis baldaŭ la neceso havi ankaŭ propran librejon. Tiucele, la 30-an de novembro 1930, f-ino J. Terryn el Gent kaj Gerard Debrouwere kaj Alb. Cognie el Kortrijk (Kortrejko) fondis societon Flandra Esperanto-Instituto (FEI), leĝe registrita. La akcioj de FEI ne donis rentumon. La profitoj servis por la Esperanto-propagando. La 2-a flandra kongreso okazis en Aalst kaj aliĝis 175 partoprenantoj; por la 3-a en Kortrejko, je Pentekosto 1932, tiu nombro jam estis 201 kaj la urbestraro subvenciis la eldonon de plaĉa gvidlibreto. En 1932 parte renoviĝis la estraro de FLE, kies prezidanto nun iĝis Leo Calloens el Aalst kaj sekretario Gerard Debrouwere el Kortrijk. El la agado de FLE ni mencias precipe publikigon de Esperanto-kurso en Toerisme, organo de la Flandra Turista Asocio, havanta 145 000 membrojn. La programo de la Popoluniversitato "Herman Van den Reeck" en Antverpeno mencias Esperanto-kurson. Inter la studentoj de la Genta ŝtatuniversitato okazis vigla propagando kaj kerno estas starigita. Reto da sekcioj kaj delegitoj kovris la flandran landparton de Belgio.

Bibliografio

  • Huysmans Camille 1936 : Esperanto een Doelmatig Werktuig van Hoogere Beschaving. En : Jubileumboek 1911-1936. Uitgave de Federatie van Arbeiders-Esperantisten in het Gebied van de Nederlandse Taal, 89.
  • nederlande Roose, Fernand 1977 : La rolo de Esperanto por la Flandrema Movado (en : Esperanto Vandaag)
  • Willekens Em. 1936 : Esperanto in Vlaanderen. En : Jubileumboek 1911-1936. Uitgave de Federatie van Arbeiders-Esperantisten in het Gebied van de Nederlandse Taal, 83-89.

Vidu ankaŭ