Europeade
La Europeade estas la plej granda festivalo de Eŭropa folkloro. La festivalo estas organizita ĉiujare en alia lando. En 2007 la festivalo estis en Horsens, Danlando, en 2008 en Martigny, Svislando. La Europeade de 2009 okazos en Klaipeda, Litovio, tiu de 2010 en Dachau, Germanio kaj tiu de 2011 en Tallinn, Estonio.
La unua Europeade estis organizita en 1964 en iniciativo de Mon de Clopper (1922-1998) el Flandrio kaj Robert Müller-Kox, Germano forpelita el Silezio. Mon de Clopper estis prezidanto de la organizo de la Europeade ĝis 1997. En tiu jaro li estis sekvita de Bruno Peeters (naskiĝis en 1939), kiu ankoraŭ estas prezidanto. Li ankaŭ estas el Flandrio.
La celo de la Europeade estas kontribui al Eŭropo unuita, al kiu ĉiu alportas sian kulturon, kaj ĝuas la kulturon de ĉiu alia. Tiu estas ĉiujare la komencpunkto de la kvintaga festivalo, en kiu miloj da partoprenantoj en tradiciaj vestoj el tuta Eŭropo renkontiĝas por kanti, por muziki, por danci kaj por ĝui sen formalaj paroladoj.
Urboj en kiuj okazis la Europeade
- 1964 Antverpeno Belgio
- 1965 Dortmund Germanio
- 1966 Antverpeno Belgio
- 1967 Valencia Hispanio
- 1968 Antverpeno Belgio
- 1969 Marche-en-Famenne Belgio
- 1970 Herzogenaurach Germanio
- 1971 Antverpeno Belgio
- 1972 Annecy Francio
- 1973 Nuoro Italio
- 1974 Antverpeno Belgio
- 1975 Marbella Hispanio
- 1976 Annecy Francio
- 1977 Nuoro Italio
- 1978 Vieno Aŭstrio
- 1979 Antverpeno Belgio
- 1980 Schwalmstadt Germanio
- 1981 Martigny Svislando
- 1982 Gijón Hispanio
- 1983 Vieno Aŭstrio
- 1984 Rennes Francio
- 1985 Torino Italio
- 1986 Figueira da Foz Portugalio
- 1987 Munkeno Germanio
- 1988 Antverpeno Belgio
- 1989 Libourne Francio
- 1990 Valladolid Hispanio
- 1991 Rennes Francio
- 1992 Figueira da Foz, Portugalio
- 1993 Horsens Danlando
- 1994 Frankenberg Germanio
- 1995 Valencia Hispanio
- 1996 Torino Italio
- 1997 Martigny Svislando
- 1998 Rennes Francio
- 1999 Bayreuth Germanio
- 2000 Horsens Danlando
- 2001 Zamora Hispanio
- 2002 Antverpeno Belgio
- 2003 Nuoro Italio
- 2004 Riga Latvio. En tiu urbo oni establis monumenton kiel memoron restantan por tiu Europeade. La monumento estis donita de urboj en kiuj la Europeade okazis antaŭe okaze de la unua Europeade en la Baltio kaj la unua en la teritorio de la antaŭa Sovjetunio.
- 2005 Quimper Francio
- 2006 Zamora Hispanio
- 2007 Horsens Danlando
- 2008 Martigny Svislando
- 2009 Klaipėda Litovio
Partopreneco laŭ landoj
Ĉirkaŭ 200 grupoj ensalutis por la Europeade 2008 en Martigny, Svislando. Ili estis:
- 27 grupoj el Germanio
- 26 grupoj el Hispanio
- 24 grupoj el Flandrio
- 16 grupoj el Latvio
- 15 grupoj el Estonio, el Francio kaj el Italio
- 10 grupoj el Hungario
- 9 grupoj el Litovio
- 8 grupoj el Ĉeĥio
- 7 grupoj el Portugalio
- 5 grupoj el Danlando
- 3 grupoj el Irlando, el Nederlando, el Rumanio kaj el Svedio
- du grupoj el Bulgario, el Finnlando, el Grekio, el Kipro, el la Unuiĝinta Reĝlando kaj el Valonio
- unu grupo el Armenio, el Aŭstrio, el Georgio, el Gronlando kaj el Luksemburgo
- ankaŭ la lando gastiganta Svislando estis reprezentita de nur unu grupo
- neniuj grupoj estis el Islando, Norvegio, Pollando, Slovakio kaj Eksjugoslavio, malgraŭ la riĉa tradicio folklora de tiuj landoj.