La bofrato de la reĝo de Hispanio, nome Iñaki Urdangarín, estis kondamnita pro korupto al ses jaroj de malliberejo dum, lia edzino, nome Cristina de Borbón, fratino de la reĝo, estis "senkulpigita".
La bofrato de la reĝo de Hispanio, nome Iñaki Urdangarín, evitis sian enprizonigon, spite sian kondamnon pro korupto al ses jaroj de malliberejo kaj li eĉ rajtas eksterlandiĝi.
La atako de irakanoj kontraŭ ĝihadistoj de okcidenta Mosulo, Irako, sukcesas konkeri ties flughavenon.
Komencas juĝado kontraŭ 330 militistoj inter pli ol 1 500 akuzitoj je partopreno en supozita puĉo de julio 2016 en Turkio.
La heredanto de la imperio Samsung nome Lee Jae-Yong kaj kvar aliaj stabanoj estis oficiale akuzitaj pro korupto kadre de forta skandalo en Sud-Koreio.