Jen listo de okazaĵoj en junio 2011.
2-a de junio [redakti]
4-a de junio [redakti]
- Li Na iĝas la unua ĉina kaj azia tenisistino kiu venkas la porvirinan French Open.
5-a de junio [redakti]
12-a de junio [redakti]
16-a de junio [redakti]
- En Ĉeĥio okazas striko de publika transporto.
20-a de junio [redakti]
- Je 23-45 la aviadilo Tu-134 urĝe alteriĝis apud Petrozavodsko (Rusio), je ĉirkaŭ 700 m for de avia dromo. Post alteriĝo ĝia korpuso rompiĝis kaj ekbrulis. Pereis 44 el 55 homoj sur ties ferdeko.[2]
- Nekonatoj atakis policanojn gardantajn konstruadon de la stacidomo Stutgarto-21 (Stutgarto, Germanio). 8 policanoj estis vunditaj sekve de eksplodoj de petardoj, 1 kruele batita.[3]
- En Germanio post 18 jaroj de malliberigo estis liberigita Birgit Hogefeld, lasta kondamnita partoprenantino de la Frakcio de Ruĝa Armeo.[4]
- En Bagdado (Irako) apud la ambasadorejo de Francio okazis eksplodo, sekve de kio estis vunditaj 7 irakanoj (4 gardistoj kaj 3 preterirantoj).[5]
- La eks-prezidanto de Tunizio Zin Al-Abidin Ben Ali kaj lia edzino Lejla Trabelsi estis kondamnitaj de tunizia tribunalo al 35 jaroj de malliberigo kaj monpunoj: Ben Ali — je 50 milionoj da tuniziaj dinaroj, Trabelsi — je 41 milionoj. La procezo daŭris unu tagon, kulpigitoj malĉeestis.[6]
21-a de junio [redakti]
22-a de junio [redakti]
23-a de junio [redakti]
- Tertremo forta je 7,4 gradoj laŭ la skalo de Richter okazis apud la Aleutaj insuloj (Usono) je 16:09 (loka horo). Ĝia epicentro troviĝis je 64 km sud-okcidente de la insulo Amuĥta.[22]
- Kvar teroraj agoj okazis en ŝijaismaj distriktoj de sud-okcdenta parto de Bagdado (Irako). Tri bomboj eksplodis ĉirkaŭ 19:00 (loka horo) apud moskeo, enirejo de bazaro kaj inter vendovicoj. Kvara bombo eksplodis post unu horo antaŭ polica aŭto. Etute pereis almenaŭ 40 kaj estis vunditaj pli ol 80 homoj. Iom pli frue estis murdita 1 kaj vunditaj 3 homoj en aŭta eskorto en orienta parto de la urbo.[23]
- Grekio sendis al Eŭropa Unio kaj Internacia Monunua Fonduso peton pri aldona financa helpo.
- Oni sciigas, ke en Irano estis arestita la vic-ministro pri eksteraj aferoj Mohammad Ŝarif Malekzadeh, konsiderata proksimulo de la prezidanto de la lando.[24]
- En Afganio estis publikigita raporto de la komisiono pri enketado de leĝrompoj de la parlamenta balotado 2010. Laŭ ĝi kontraŭleĝe estis elektitaj 65 ĝis 70 deputitoj (el 249).[25]
- Matene trupoj de la siria armeo aliris limon ĉe Turkio kaj komencis sturmi la vilaĝon Hirbet al-Ĝoz.[26]
- La prezidanto de Francio Nicolas Sarkozy deklaris ke baldaŭ komenciĝos elirigo de francaj trupoj el Afganio.[27]
- La prezidanto de Rusio Dmitrij Medvedev komisiis al la ministerio pri transporto esplori eblecon rezigni pri ekspluatado de la aviadiloj Tu-134 ekde 2012.[28]
- Matene en nord-orienta parto de Japanio je 06:50 (loka horo) okazis du tertremoj fortaj je 6,7 gradoj laŭ la skalo de Richter. Ilia epicentro troviĝis en Pacifiko, je 50 km for de la urbo Mijako (gubernio Iŭate).[29]
- Forpasis la usona aktoro Peter Falk, plej famiĝinta pro sia rolo en la serialo Columbo. Li havis 83 jarojn kaj mortis pro Alzheimer-malsano.[30]
24-a de junio [redakti]
- 3 homoj estis pafmurditaj de polico en la urbo Juliaca (Peruo) post kiam ĉirkaŭ mil homoj provis sturmi la flughavenon de la urbo. Tio okazis je la dua tago de striko, okazigita de farmistoj kaj sindikatoj protestantaj kontraŭ projekto pri elminigado de arĝento en montaroj kiel eble danĝera por ekologio.[31]
- La Senato de la ŝtato Nov-Jorkio (Usono) aprobis leĝon permesantan samseksan geedzecon.[32]
- Dum dispelado de manifestacioj en Damasko kaj aliaj urboj de Sirio pereis almenaŭ 9 homoj.[33]
- Ŝtatgvidantoj de la landoj de Eŭropa Unio aprobis dum okazinta en Bruselo (Belgio) pintokunveno deklaracion, laŭ kiu Kroatio aliĝos al EU ĝis la 1-a de julio 2013.[34]
- La prezidanto de Francio Nicolas Sarkozy sciigis, ke ĝis la fino de 2011 Afganion forlasos kelkcent francaj soldatoj.[35]
- La parlamento de Britio aprobis leĝon malpermesantan bredadon de dresitaj bestoj en cirkoj de la lando.[36]
26-a de junio [redakti]
- En Germanio komenciĝis la turniro pri la Virina Futbala Mondpokalo 2011
- En 22 el 43 urboj de la ŝtato Tamaulipas (Meksiko) ĉe la limo de Teksaso (Usono) polico estis anstataŭigita de armeaj trupoj. Entute urbojn eniris ĉirkaŭ 2800 soldatoj.[37]
- Dum geedziĝa festo en Vladikavkazo (Rusio) eksplodis gasujo, sekve de kio estis vunditaj 55 homoj, el ili 20 tre grave.[38]
- Oni sciigas, ke la eksa ministro pri komerco de Egiptio Raŝid Mohamed Raŝid estis kondamnita al 5 jaroj de malliberigo kaj monpuno je 9,385 mlionoj da egiptaj pundoj pro ŝtelado de ŝtatamono. Kondamnito malĉeestis, ĉar antaulonge fuĝis el la lando.[39]
- Vespere apud Turino (Italio) manifestaciantoj provas malhelpi konstruadon de tunelo tra la ebenaĵo Susa. Ĝi estas destinita por la rapidtrajna fervojo, kiu malpliigos veturadtempon inter Parizo kaj Milano de 7 al 4 horoj. Lokuloj opinias, ke la fervojo kaŭzos damaĝon de naturmedio.[40]
27-a de junio [redakti]
- La eks-guberniestro de Ilinojso (Usono) Rod Blagojevich estis agnoskita je ĵurianoj kulpa pri provo vendi la senatan lokon de Barack Obama, elektita prezidanto de la lando.[41]
- La Internacia puna kortumo donis arestordonon por Muamar Kadafi. Aŭtoritatoj de Libio refutis ĝin.[42]
- La administranto de la Centra Banko de Afganio Abdul Kadir Fitrat eksiĝis kaj forveturis al Usono, deklarinte ke lia vivo estis minacata en Afganio pro korupta skandalo pri Kabul Bank — la plej granda privata banko de la lando.[43]
- Loĝantoj de Dakaro (Senegalo) protestante kontraŭ oftaj senigoj je elektroprovizado frakasis kelkajn registarajn oficejojn, inkluzive de tiujn de la ŝtata elektrokompanio Senelec.[44]
- Unua rapidtrajno, veturanta ĝis 300 km hore, sekvis de Pekino al Ŝanghajo (Ĉinio). 1318 km ĝi traveturis je malpli ol 5 horoj.[45]
- La prezidanto de Francio Nicolas Sarkozy deklaris, ke privataj bankoj de la lando konsentis anstataŭigi parton da ŝuldoj de Grekio per 30-jaraj obligacioj.[46]
- En Bangladeŝo finiĝis procezo pri grupo da limgardistoj, kiuj en februaro 2009 faris ribelon. Estis kondamnitaj 657 homoj.[47]
- La Korpuso de la Gardistoj de la Islama Revolucio komencis en Irano 10-tagajn manovrojn dum kiuj estos lanĉitaj multaj batalraketoj.[48]
- La Ekstra tribunalo de Kamboĝio komencis procezon kontraŭ kvar plejaj el vivantaj altranguloj de Ruĝaj Kmeroj: Nuon Ĉea, Ieng Sari, Khieu Samphan kaj Ieng Tirit.[49]
- Pro postulo de Pakistano la landon forlasis 18 britaj militinstruistoj, kiuj trejnis limgardistojn.[50]
- En Vjetnamio oni decidis anstataŭigi pafekzekutadon per mortiginjektoj ekde la 1-an de julio.[51]
- Sato Kilman estis elektita ĉefministro de Vanuatuo. Por li voĉdonis 29 deputitoj de la parlamento, lian rivalon Serge Vohor subtenis 23 deputitoj.[52]
- En la urbo Maiduguri (Niĝerio) du motorciklistoj ĵetis en bierdrinkejon bombojn kaj pripafis ĝin el mitraletoj. Almenaŭ 25 homoj estis murditaj, ĉirkaŭ 30 vunditaj. Oni supozas, ke tion faris la islamisma grupo Boko Ĥaram.[53]
- En Tunizo (Tunizio) grupo da islamistoj atakis la kinejon Afric dum demonstrado de la dokumenta filmo Ni Allah, ni maitre de la reĝisoro Nadi El Fani, dediĉita al rolo de islamo en la lando. Polico kaptis ilin.[54]
28-a de junio [redakti]
- Akceptiĝis Christine Lagarde kiel nova prezidantino de la IMF — unua virino en tiu posteno.[55]
- En Grekio komenciĝis 48-hora tutlanda striko. Almenaŭ 10 mil homoj eliris stratojn de Ateno. Dum interpuŝiĝoj kontraŭ almenaŭ 1 manifstacianto estis vundita. Polico uzis larmogason.[56]
- Libiaj ribeluloj, agantaj en la regiono Okcidenta montaro sud-okciente de Tripolo, kaptis matene arsenalojn de la libia armeo situantajn je 30 km sude de la urbo Az Zintan. Norde de la montaro ribeluloj eksieĝis la urbon Bir Al-Hanam.[57]
- Saud-Arabio deklaris pri eliro de siaj armeaj trupoj el Barejno pro stabiliĝo de tiea situacio.[58]
- Je 9:45 (loka horo) eksplodis gaso en la Surguta elektrostacio (Ĥanti-Mansa aŭtonoma distrikto - Jugra, Rusio). Vundiĝis 12 homoj, el kiuj 11 estis metitaj en malsanulejojn, 1 pereis.[59]
- Oni sciigas, ke aŭtoritatoj de Nord-Koreio decidis malfermi altlernejojn kaj sendi studentojn al konstrulaboroj. Tio daŭros ĝis aprilo 2012, kiam estos festata 100-jara jubileo de Kim Il-sung.[60]
- La estrino de la Socialista Partio Martine Aubry oficiale anoncis sian partoprenon en la prezidanta balotado en 2012.[61]
- 300 individuaj turistoj ekveturis el Ĉinio al Tajvano — unuafoje ekde 1949.[62]
- Kvanto da mortintoj pro disvastigo de intestohemoragiaj bakterioj Escherichia coli jam atingis 48, el kiuj 46 en Germanio, po 1 en Svedio kaj Usono.[63]
- Vespere talibanoj atakis la hotelon Intercontinental en Kabulo (Afganio). Dum kvinhora interpafado ĉiuj 6 teroristoj estis mortigitaj. Pereis almenaŭ 10 homoj, ĉiuj ili estis civiluloj, plejparte kunlaborantoj de la hotelo. 3 policanoj estis vunditaj.[64]
29-a de junio [redakti]
- La parlamento de Grekio aprobis kontraŭkrizan planon de la registaro (155 deputitoj voĉdonis por ĝi, 138 kontraŭ). Laŭ ĝi dum sekvaj kvin jaroj impostoj pliiĝu je 14,09 miliardoj da eŭroj, ŝtataj elspezoj malpliiĝu je 14,32 miliardoj.[65] Antaŭ tio polico dispelis manifestaciantojn antaŭ la parlamentejo, uzante larmogason.[66]
- Britio giris 100 milionojn da usonaj dolaroj al speciala fonduso de la libia Nacia Transira Konsilio.[67]
- En Kairo (Egiptio) daŭras tumultoj, dum kiuj estis vunditaj almenaŭ 590 homoj. Ili ekflamis antaŭvespere, kiam aro da homoj, deklarintaj sin parencoj de viktimoj de faligita reĝimo, estis refuzitaj ĉeesti funebran ceremonion.[68]
- La eks-administranto de la Centra Banko de Afganio Abdul Kadir Fitrat, fuĝinta en Usonon, estis ekserĉata de afganaj aŭtoritatoj pro akuzo pri ŝtelado en Kabul Bank.[69]
30-a de junio [redakti]
- La sauda princo Turki al-Fejsal, parolante en Britio antaŭ NATO-estraro, diris: "Ni ne koncedos situacion, kiam Irano havos bombon, sed ni — ne. Plej simple ne povas esti".[70]
- La parlamento de Germanio aprobis la leĝon, laŭ kiu la lando rezignos je uzado de atoma energio ĝis 2020. 513 deputitoj subtenis ĝin, 79 voĉdonis kontraŭ, 8 detenis sin.[71]
- Oni sciigas, ke la siriaj urboj Hamao kaj Dejr-ez-Zor plene transiris sub kontrolon de opozicio.[72]
- Inter 80 kaj 400 mil homoj manifestaciis en Santiago (Ĉilio), postulante reformi edukadon. Antaŭ prezidenta palaco okazis interpuŝiĝo kontraŭ polico. 38 homoj estis detenitaj, 10 policanoj vunditaj.[73]
- Kroatio oficiale finis intertraktadon pri aliĝo al Eŭropa Unio. Tio okazos la 1-an de julio 2013.[74]
- La prezidanto de Venezuelo Hugo Chávez agnoskis en televidparolo, ke en junio li spertis en Kubo du operaciojn pri kancero.[75]
- En 08:16 (loka horo) en la gubernio Nagano (Japanio) okazis tertremo forta je 5,4 gradoj laŭ la skalo de Richter. La epicentro troviĝis je 170 km de Tokio, je 4 km sub tero. Vundiĝis almenaŭ 7 homoj.[76]
- La vic-prezidanto de Jemeno Abdrabuh Mansur Hadi diris, ke la registaro perdis kontrolon super 5 el 20 provincoj de la lando.[77]