Nokte al la 1-an de majo dum bombado de NATO pereis la filo de Muamar KadafiSaif al-Arab kaj tri nepoj de la libia ŝtatestro.[3] Baldaŭ post tio homamasoj atakis ambasadorejojn de Usono, Britio, Italio kaj oficejon de UN en Tripolo.[4] Responde al detruo de sia ambasadorejo Britio deklaris libian ambasadoron persona non grata.[5]
Itala polico arestis ĉirkaŭ 80 homojn, supozeble ligitaj al mafio. 40 el ili estis kaptitaj en Kalabrio pro ligo al la krima grupo Ndrangheta, inkluzive de Rocco Fermia, urbestro de Marina di Gioiosa Ionica. Pliaj 40 estis arestitaj en Napolo.[15]
Hamaso kaj Fath subskribis en Kairo (Egiptio) la interkonsenton pri nacia unuiĝo. Laŭ ĝi estos establita senpartia portempa registaro kaj ene de jaro okazos balotado en parlamento kaj prezidanto de la Palestina aŭtonomio.[16]
La registaro de Germanio decidis daŭrigi mandaton de la germana armo en KFOR por unu jaro. Samtempe maksimuma kvanto de militistoj malpliiĝos ekde 2500 ĝis 1850.[23]
Estis arestitaj ĉefa suspektato pri okazigo de la terora ago en Marakeŝo (Maroko) kaj du komplicantoj.[26]
Itala polico konfiskis ĉe la mafia klano Polverino aktivojn je miliardo da eŭroj.[27]
Aviadiloj de NATO bombardis kelkajn helikopterojn de la libia armeo, transportintajn sur postveturiloj.[28]
Pakistanaj aŭtoritatoj komencis enketadon pri cirkonstancoj, kiuj ebligis kaŝadon de la gvidanto de Al-KaidaUsama bin Laden en la lando dum multaj jaroj.[29]
En la urbo Hilla (Irako) aŭto, stirita de kamikazo kaj enhavinta 150 kg da eksplodaĵo, trafis policejon kaj eksplodis. Pereis almenaŭ 21 policanoj.[31]
Matene 40 armeaj maŝinoj kaj 350 soldatoj foriris el Daraa (Sirio). Laŭ oficialaj informoj ĉiuj militistoj estos foririntaj el la urbo ĝis vespere.[33]
La eksa ministro pri internaj aferoj de EgiptioHabib al-Adli estis kondamnita al 12 jaroj de malliberigo pro monlavado kaj kontraŭleĝa alproprigo de mono.[34]
Spertuloj unue eniris la unuan energoblokon de la atomcentralo Fukuŝima-1 (Japanio) por ke laboru tie dum 40 minutoj.[35]
Forpasis Claude Stanley Choules, lasta el konataj batalantoj de la Unua mondmilito, partopreninta ankaŭ la Duan Mondmiliton. Li havis 110 jarojn kaj mortis en maljunulejo de la urbo Perto (Aŭstralio).[36]
Laŭ informoj de Associated Press en Sirio pereis ĉirkaŭ 30 manifestaciantoj (siriaj rajtdefendantoj diras pri almenaŭ 15 pereintoj en Homso, 6 en Ham, 5 en Latakio). Al-Ĝazira sciigas pri 26 viktimoj, referencante al la rajtdefendanta grupo Insan. SANA informas pri pereo de 1 soldato kaj 3 policanoj en Homso, atakitaj de krimuloj. Entute laŭ ĝi pereis 10 policanoj kaj militistoj. UN esprimis deziron sendi al la lando enketistojn kaj la registaro bonvenigis tion.[37]
En Bakuo (Azerbajĝano) antaŭ la oficejo de la ministerio pri edukado okazis manifestacio kontraŭ malpermeso pri surhavo de hiĝaboj en lernejoj de la lando. La manifestacio estis dispelita de polico, dekoj da partoprenantoj estis vunditaj kaj kaptitaj.[42]
Oni sciigas, ke iuj subtenantoj de la irana prezidanto Mahmud Ahmadineĵad estis kaptitaj de aŭtoritatoj pro akuzoj pri rilatoj al sorĉado kaj alvoko de ĝinoj.[43]
Francio elpelas 14 libiajn diplomatojn, konservintajn fidelecon al Muamar Kadafi. Ili devas forlasi la landon dum 48 horoj.[44]
La fondinto de la firmao Parmalat 72-jara Calisto Tanzi estis agnoskita kulpa pri financa trompado kaj kondamnita al malliberigo dum 4 jaroj kaj 4 monatoj.[45]
Antaŭ alteriĝo apud la bordo de Papuo kraŝis la fluginta el la urbo Sorong pasaĝera aviadilo MA-60, en kiu troviĝis 21 pasaĝeroj (inkluzive de 3 infanoj) kaj 6 skipanoj. Neniu postvivis.[46]
En Kandagaro (Afganio) eksplodiĝis 10 bomboj, sekve de kio estis damaĝitaj almenaŭ 30 homoj. Samtempe estis pripafita el minĵetiloj rezidejo de guberniestro kaj hotelo.[47]
Apud la kopta preĝejo de Sankta Mena en Kairo (Egiptio) okazis interpuŝiĝoj de kristanoj kaj islamanoj, kiujn partoprenis ĉirkaŭ 500 homoj. Laŭ Reuters pereis 5 kaj estis vunditaj 54 homoj; laŭ AFP pereis 4 kaj vundiĝis 20 homoj; laŭ oficialaj informoj - 1 kaj 23. Polico dispelis interbatantojn per larmogaso kaj pafado en aeron.[48]
Ĝis 24 miloj da homoj partoprenis en Meksikurbo (Meksiko) manifestacion kontraŭ narkokarteloj. Marŝo komenciĝis la 5-an de majo en Cuernavaca. Entute ĝi partoprenis ĝis 85 mil homoj.[50]
Inter 3 kaj 7 mil homoj partoprenis manifestacion en Marakeŝo (Maroko). Ili kondamnis teroron kaj alvokis al demokratiigo. Simila manifestacio okazis en Kasablanko.[51]
Eŭropa Unio aprobis sankciojn kontraŭ Sirio. Estas malpermesita vendado al ĉi lando de armiloj kaj aliaj iloj uzeblaj por reprezalioj. Por 13 siriaj aŭtoritatuloj estis malpermesita enveturo en Eŭropan Union, iliaj bankokontoj estos frostigitaj.[54]
11 el 23 ŝtatoj de Venezuelo seniĝis je elektroprovizado post du paneoj en elektrolinioj. Plejparte ĝi estis restarigita dum unu horo.[56]
En Lvivo (Ukrainio) nazioj el la organizaĵo "Svoboda" (eo: Libereco) blokadis busojn kun veteranoj de la Dua Mondmilito kaj aktivuloj de la organizaĵo "Rusa unueco", kiuj alveturis al la memorialo Helmo de gloro, kaj provis renversigi ilin. Okazis interpuŝiĝoj kontraŭ speciala taĉmento "Berkut".[57]
En Germanio komenciĝis tutnacia censo — unua post reŭnuiĝo de la lando.[58]
Vespere apud la urbo Lorko (Hispanio) je 18:47 (loka horo) okazis la tertremo forta je 5,1 gradoj laŭ la skalo de Richter kun posttertremo je 4,4 gradoj. Pereis almenaŭ 10 homoj.[66]
Libiaj ribeluloj preskaŭ plene (krom suda parto) elbatis armeanojn el la flughaveno de Misurata.[70]
La Supera tribunalo de Barato rifuzis amendon de la registaro pri revizio de la juĝdecido pri superaj administrantoj de la korporacio Union Carbide, kulpaj pri la Bhopala tragedio de 1984.[71]
Je la nokto al la 2-a de majo dum dispelo de kontraŭregistara manifestacio en Jemeno laŭ AFP pereis 10 kaj estis vunditaj 226 homoj kaj plkiaj 2 pereis dum interpuŝiĝoj kontraxu polico, kiuj komenciĝis la 11-an de majo antaŭ rezidejo de la registaro. The Daily Beast raportas pri 2 pereintoj en Taizo kaj 1 en Al-Hudaida. The Guardian sciigas pri 18 manifestaciantoj mortigitaj en Sanao, Taizo kaj Al-Hudaida.[75]>
La Supera tribunalo de Bangladeŝo aboliciis malpermeson pri kreado de fatvoj, starigitan en 2001, sed establis certajn limigojn de tiu procezo.[76]
Tajlanda tribunalo decidis denove enprizonigi du gvidantojn de la ruĝĉemizuloj, kiuj estis malliberigitaj garantie, sed laŭ ĝi rompis respektivajn kondiĉojn.[78]
La partio Veraj Finnoj rezignis eniri la registaron pro sia kategoria malkonsento pri aprobo de financa helpo al Portugalio.[79]>
Matene aviadiloj de NATO bombis Tripolon (Libio), inkluzive de militbazon Bab al-Azija. Laŭ libiaj aŭtoritatoj tie pereis 6 kaj estis vunditaj 10 civiluloj.[80]
Finiĝis intertraktado inter Usono kaj la libiaNacia Transira Konsilio. Usonaj aŭtoritatoj nomis ĝin "laŭleĝa kaj fidinda partnero" kaj diris, ke Muamar Kadafi perdis laŭleĝecon, sed ne agnoskis ĉi tiun organizaĵon diplomate.[85]
En Kostariko je frua mateno okazis la tertremo forta je 6,0 gradoj laŭ la skalo de Richter. La surcentro troviĝis je 25 km nord-okcidente de la ĉefurbo San-Joseo. Informoj pri damaĝoj kaj viktimoj ankoraŭ mankas.[86]
En polic-instruada centro en Ŝabkadar (Pakistano) okazis du eksplodoj, sekve de kiuj pereis almenaŭ 70 kaj estis vunditaj pli ol 30 homoj.[87]Talibano deklaris, ke tio estis la unua venĝofaro pro murdo de Usama Bin-Laden.[88] Entute pereis 98 homoj: 81 surloke kaj 17 mortis en malsanulejo. 140 estis vunditaj.[89]
En la urbodistrikto Uvej (provinco Gansuo, Ĉinio) la 39-jara Yang Xianwen, maldungita kunlaboranto de loka banko ĵetis brulbotelon en bakooficejon, sekve de kio estis vunditaj inter 39 kaj 70 homoj.[91]
Oni sciigas, ke la prezidanto de SirioBaŝar Asad malpermesis al militistoj pafi kontraŭ manifestaciantoj.[92]
Abdel Moneim Abul Fotuh, unu el gvidantoj de Fratoj-Islamanoj esprimis intencon partopreni la egiptan prezidantan balotadon — malgraŭ deklaroj de tiu organizaĵo, kiu promesis ne kandidatigi siajn reprezentantojn.[93]
La unua ĉefministro de Singapuro 87-jara Lee Kuan Yew deklaris, ke li forlasas la registaron por ke donu vojon al junaj politikistoj. Samtempe eksiĝis lia posteulo 69-jara Go Ĉok Tong.[99]
Apud San Andrés (Peten, Gvatemalo), proksime ĉe la limo de Meksiko nekonatoj murdis en farmobieno 27 homojn, inkluzive 2 virinojn. Viktimoj estis senkapigitaj. Oni supozas, ke temas pri venĝo de la narkokartelo Zetas pro hieraŭa mortigo de Haroldo Leon, unu el ties gvidantoj.[104]
Palestinanoj-rifuĝintoj prvis ŝturmi la limon de Israelo el Sirio kaj Libano. 8 el ili estis pafmortigitaj de la israelaj kaj libanaj limgardistoj, ĉirkaŭ 10 estis vunditaj. Atakoj de araboj kontraxu israela militistaro okazis ankaŭ en Orienta Jerusalemo, Cisjordanio kaj ĉelime de Sektoro Gaza.[105] Ĉiuj penetrintaj en Israelon estis revenigitaj.[106]
La 22-jara arabo — stiristo de kamiono, koliziis en Tel-Avivo (Israelo) 15 aŭtojn. 1 homo pereis kaj 17 estis vunditaj. Li diris, ke tion kaŭzis krevinta pneŭo, sed oni supozas ke temas pri terora ago.[107]
Laŭ oficialaj informoj de la elektokomisiono, la prezidanto de ĈadoIdriss Déby venkis en la prezidanta balotado, gajninte 77,5 % voĉdonoj. La balotadon partoprenis 61 % voĉdonantoj.[108]
Human Rights Watch sciigas, ke dum tritagaj tumultoj, okazintaj en Niĝerio post la prezidanta balotado finiĝinta la 16-an de aprilo, en la lando pereis 800 homoj. Pli frue oni diris pri 500 viktimoj. Christian Association of Nigeria informas pri almenaŭ 170 murditaj kristanoj kaj pli ol 350 bruligitaj preĝejoj.[115]
Oni sciigis, ke datumoj de nigra skatolo de la kraŝinta aviadilo de la Flugo Air France 447 estis sukcese kopiitaj kaj estos deĉifritaj ene de kelkaj semajnoj.[116]
La plialtiĝinta rivero Leno inundis pli ol 200 domoj kaj aliaj konstruaĵoj en Jakutio (Rusio). El la vilaĝoj Edejci kaj Partizan estis evakuitaj ĉirkaŭ 1000 homoj, inkluzive de 500 geinfanoj. Apud Partizan la rivero altiĝis je 11 metrojn (krizonivelo egalas al 9,78 m).[117]
En Aktoba (Kazaĥio) iu Rahimĵan Maĥatov esplodigis memfaritan bombon antaŭ oficejo de la Komitato pri nacia sekureco. Li pereis, du homoj estis vunditaj. Laŭ oficialaj sciigoj temas pri akuzita krimulo, kiu volis tiele evti respondencon.[118]
La brita reĝino Elizabeto la 2-a vizitis Irlandon. Tio estas la unua vizito de brita monarko en la landon post ties sendependiĝo.[119] Hieraŭ polico sendanĝerigis bombon en buso en la urbo Maynooth, apud Dublin.[120]
La enketa komisiono de Rusio sciigas pri aresto en Moskvo de la kanibaloNikolaj Ŝadrin. Li agnoskis, ke antaŭnelonge murdis sian konaton Jla Egorov kaj manĝis parton de lia hepato.[122]
Dum ŝijaistaj protestoj en Manamo (Barejno) unu el opoziciuloj direktis aŭton en policon. 4 policanoj estis grave vunditaj.[123]
La irana ministro pri eksteraj aferoj Ali Akbar Salehi deklaris, ke lia lando kaj Kuvajto superiris diplomatian krizon kaj baldaŭ ĉi-landaj diplomatoj estos revenintaj.[130]
Ĉe la norda limo de Tunizio kaj Libio nekonatoj atakis tuniziajn militistojn, sekve de kio 4 militistoj kaj 1 limgardisto pereis. Per responda fajro ili mortigis 3 el 9 atakintoj, el kiuj 1 estis tunizano, 1 alĝeriano kaj 1 libiano. Oni supozas, ke temas pri teroristoj el la organizaĵo Al-Kaida en Magribo.[131]
Al-Ĝazira informas, ke dum tritagaj interpuŝiĝoj de opoziciuloj kontraŭ polico en la ĉelima urbo Tel-Kelah (Sirio) pereis almenaŭ 27 manifestaciantoj. Laŭ oficialaj informoj la 17-an de majo tie pereis 8 militistoj kaj policanoj, pliaj 5 estis vunditaj. Associated Press sciigas ankaŭ pri interpuŝiĝoj en Homs.[132]
Inter 1 kaj 2 mil homoj protestis antaŭ la germana militbazo en Talokan (Afganio) post sciigo pri mortigo de 4 civiluloj de militistoj ISAF. Laŭ la guberniestro Abdul Ĝabar Takva, manifestaciantoj ĵetis en la tendaron kelkajn grenadojn post kio afganaj policanoj pafis kontraŭ ilin.[133] Du germanaj soldatoj estis vunditaj. Poste reprezentantoj de Bundeswehr deklaris, ke germanaj soldatoj faris kelkajn pafojn kontraŭ nur piedoj kaj manoj de atakintoj. En menciita operaco de ISAF partoprenis nur usonaj kaj afganaj militistoj.[134]
Organizantoj de la Festivalo de Cannes deklaris, ke la reĝisoro Lars von Trier estas konsiderata en tiu aranĝo persona non grata. Tion kaŭzis lia hieraŭa eldiro dum gazetara konferenco, laŭ kiu li havas nenion kontraŭ judoj, sed tamen iom simpatias al Hitlero. Poste la reĝisoro nomis tion ŝerĉo.[136]
Barata polico arestis en Asamo 23 homojn, partoprenintajn murdojn de gesorĉistoj (7 virinoj kaj 4 viroj).[137]
En Kirkuk (Irako) je 9:20 (loka horo) okazis eksplodo en parkumejo de policejo. Kiam alvenis savistoj kaj policanoj okzis dua eksplodo. Je 10:30 tria eksplodo okzis apud eskorto de la urba policestro Aras Mohamed, kiu estis vundita. Entute estis murdtaj inter 17 kaj 29 homoj, vunditaj de 80 al 89.[138]
Tertremo forta je 6 gradoj laŭ la skalo de Richter okazis en la provinco Kütahya (Turkio). La surcentro troviĝis apud la urbo Simav. Informoj pri viktimoj kaj damaĝoj mankas.[140]
AFP sciigas, ke en Sirio dum dispelado de manifestacioj pereis 44 homoj (inkluzive de 26 en la provinco Idlib kaj 13 en Homs).[142]
La brita eks-ministro pri medio Elliot Morley estis kondamnita al 16-monata malliberigo pro trompado.[143]
En uzino de la tajvana firmao Foxconn en Ĉengduo (Ĉinio) okazis eksplodo en sekcio, produktanta iPad 2. 2 homoj pereis kaj almenaŭ 16 estis vunditaj.[144]
La prezidanto de JemenoAli Abdula Saleh anoncis sia intencon okazigi la antaŭtempan prezidantan balotadon.[147]
La Supera Apelacia Kortumo de Francio konfirmis, ke juĝafero kontraŭ la eks-prezidanto de la lando Jacques Chirac, akuzata pri korupto, ne kontraŭas al konstitucio, do povas esti daŭrigota.[148]
La usona prezidantoBarack Obama sendis al la Senato leteron, per kiu li priskribas situacion en Libio, kaj diras, ke daŭrigo de la milita operaco en tiu ĉi lando gravas kaj petas proponojn de senatanoj.[151]
En Ekvadoro estis publikigitaj rezultoj de la referendumo, okazinta la 7-an de majo. Plejmulto da voĉdonantoj jesis pliigon de potenco de la prezidanto.[153]
En la sudo de Islando komenciĝis la erupcio de la vulkano Grímsvötn. Je 200 km ĉirkaŭ ĝi estis deklarita senfluga zono.[155]
La prezidanto de AbĥazioSergej Bagapŝ, travivinta operacon je dekstra pulmo, portempe ne povas plenumi siajn taskojn, do estis anstataŭita de la vic-prezidanto Aleksandr Ankvab.[156]
En Hispanio post kelkaj tagoj de manifestacioj de junuloj kontraŭ la malperfekta politika sistemo, miloj de manifestaciantoj defias malpermeson manifestacii la tagon antaŭan al lokaj kaj regionaj balotadoj. Tio okazas ĉefe en centra madrida placo Puerta del Sol, sed ankaŭ en centoj de hispanaj urboj kaj eĉ ambasadejoj.
Kelkmiloj da opoziciuloj kolektiĝis en la placo de Libereco en Tbiliso (Kartvelio) por postuli demision de la prezidanto Miĥail Saakaŝvili. Protestojn organizas la organizaĵo "Popola kunveno". Simila aranĝo okazas en Batumo.[157] Poste en Batumo ĉirkaŭ 2000 opoziciuloj ŝturmis oficejon de la Aĝara televido, sed post pafado fare de polico diskuris.[158]
La ĉefo de la irana skoltado Hejdar Mosleĥi informis pri malkaŝo de la reto de usonaj spionoj. Laŭ li estis arestitaj ĉirkaŭ 30 homoj.[159]
Forta tornado trafis la urbon Joplin (Misurio, Usono), en kiu pereis almenaŭ 89 homoj, etis detruitaj plene aŭ parte multaj domoj kaj konstruaĵoj. En la urbo Minneapolis (Minesoto) 1 homo pereis kaj ĉirkaŭ 30 estis vunditaj.[163] Baldaŭ oni sciigis, ke kvanto da pereintoj atigis 116, pli ol 1150 homoj estis metitaj en malsanulejojn.[164]
Dum la renkontiĝo kun la Usona-Israela Komitato pri Publikaj Rilatoj (angleAmerican Israel Public Affairs Committee) la usona prezidantoBarack Obama diris, ke la usona adminitracio pretas superiri kadrojn de la ordinara kunlaboro kun Israelo pri defendo por ke "subtenu kvalitan militan superecon" de ĝi. Ankaŭ li diris, ke proponas ne simple reveni al la limoj de 1967, sed okazigi teritorian interŝanĝon inter Israelo kaj Palestino.[165]
Vespere kelkdekoj da nekonatoj atakis bazon de milit-mara aviado en Pakistano. Jam pereis 4 kaj estis vunditaj almenaŭ 10 homoj. Interpafado daŭras.[166]
En Islando pro la komenciĝinta antaŭtage erupcio de la vulkano Grímsvötn je 8:30 (loka horo) estis malfermita la internacia flughaveno Keflavik.[167]
Je la nokto al la 22-a de majo aviadiloj de NATO bombardis Tripolon (Libio) — havenon kaj la distrikton Bab al-Azizija, en kiu troviĝas rezidejo de Muamar Kadafi.[170]
Je la nokto al la 22-a de majo speciala milica taĉmento ŝturmis en Batumo (Kartvelio) la oficejon de la opozicia organizaĵo "Popola kunveno" kaj frakasis ĝin. 4 opoziciuloj estis enmalsanulejigitaj, dekoj detenitaj.[171] Manifestantoj en Tbiliso ankaŭ estis dispelitaj, kun uzo de larmogaso kaj kuglopafoj.[172]
Je 07:06 (loka horo) apud la insulo Honŝu (Japanio) okazis tertremo forta je 5,8 gradoj laŭ la skalo de Richter. Ĝia epicentro troviĝis je 89 for de Tokio. Informoj pri damaĝoj kaj viktimoj mankas.[173]
Je 06:37 (loka horo) sude de Indonezio okazis tertremo forta je 5 gradoj laŭ la skalo de Richter. Informoj pri damaĝoj kaj viktimoj mankas.[173]
En Sanao (Jemeno) komenciĝis surstrat batalado kun uzo de grenadoj kaj mitraloj. Interpafado ekflamis apud domo de Sadik al-Aĥmar, opozicia gvidanto, estro de la plej granda tribo Ĥaŝid. Liaj subtenantoj batalas kontraŭ polico, kiu ekprovis kapti lin.[175] Baldaŭ ili jam ŝturmis ministeriajn oficejojn.[176]
Eŭropa Unio disvastigis sankciojn, antaŭe starigitajn kontraŭ 13 siriaj ŝtatofcistoj, ankaŭ kontraŭ la prezidanto de la lando Baŝar al-Asad.[177]
En Ĉilio estis elterigitaj restaĵoj de la eks-prezidanto Salvador Allende por ke speciala medicinista komisiono difinu, ĉu li memmortigis sin aŭ estis pafmortigita dum la puĉo de 1973.[178]
Pakistanaj militistoj sciigis pri plena restarigo de la kontrolo super la militbazo Meĥran en Karaĉio, atakita antaŭtage de talibanoj. De 15 ĝis 20 teroristoj ŝturmiris bazon kaj bruligis du aviadilojn. Dum posta interpfado pereis de 10 (laŭ CNN) ĝis 12 (laŭ Sky News) militistoj, 15-20 estis vunditaj. Taliboj perdis inter 3 kaj 5 homoj. Ili nomis tion venĝo pro mortigode Usama bin-Laden.[179]
Ĉeĥio deklaris persona non grata plian ukrainan diplomaton.[180]
Rusio oficiale agnoskis la Nacian Transiran Konsilion de Libio laŭleĝa partnero por intertraktado. Tamen ĝi ne estas konsiderata sola reprezentanto de la libia popolo.[182]
En Sanao (Jemeno) renoviĝis batalado inter la respublika gvardio kaj la tribo Ĥaŝid.[183]
En la distrikto Panĝvaj (provinco Kandahar, Afganio) kamiono, veturiganta vojan laboristojn, eksplodis je memfarita bombo. Pereis 10 kaj estis vunditaj 30 homoj.[184]
Je la nokto al la 24-a de majo aviadiloj de NATO tre aktive bombardis Tripolon (Libio).[185]