Oni sciigas, ke en la tibetamonaĥejoZagor okazis la ceremonio de la surtroniĝo de tulku (vivanta Budao) Deĝub VI. Kvinjara Lozan-dodze, naskiĝinta en la prefektejo Lhoka de Tibeto, estis elektita kiel anstataŭulo de Deĝub V Czjanpal-gjamco, kiu foriris al nirvano 65-jaraĝa la 11-an de marto2000.
Ĉirkaŭ 2-a (loka) horo dum alteriĝo kraŝis la aviadiloBoeing 737-700 de la flugkompanio Aires, fluginta el Bogoto al la insulo San Andrés. Unu homo mortis kaj 114 vundiĝis.
La teritorion de Irako forlasis la lasta batala taĉmento de la usona armeo — la 4-a "Stryker"-brigado de la 2-a infanteria divizio foriris al Kuvajto. Ĝi konsistis el 4000 homoj.
En la rusia urbo Pjatigorsk je 16:15 (moskva horo) eksplodis bombo en parkumita aŭto apud la kafejo. Sekve de tio estis vunditaj 30 homoj, el kiuj 6 grave.
Dum la interpafado en la dagestana vilaĝo Gunib (Rusio) estis likviditaj kvin gerilanoj. Unu el ili estis rekonita kiel Magomedali Vagabov, kiun oni konsideras la organizinto de la teroraj agoj en la Moskva metroo la 29-an de marto. La kamikazinoMarjam Ŝarapova, eksplodiginta sin en la metrostacio Lubjanka, estis lia fakta edzino.
La parlamenta balotado en Aŭstralio ne rivelis venkinton, ĉar laŭ la unuaj kalkuloj, la opozicia koalicio (Liberala kaj Nacia partioj) ricevos 73 lokojn kaj la ĝis nun reganta Aŭstralia Laborista Partio — 72 lokojn. Por formigo de la registaro necesas havi almenaŭ 76 lokojn. Tio okazis unue en la lastaj 70 jaroj.
Matene el la kairaMuzeo de Mahmud Ĥalil nekonatoj forŝtelis la pentraĵon Papavetkampo de Vincent van Gogh.
Je 21:36 (loka horo) apud la urbo Iĉun (Ĉinio) kraŝis la pasaĝera aviadilo Embraer E-190, fluginta tien el Ĥarbin. Pereis 42 el 96 homoj, troviĝintaj sur ties ferdeko.
Batalantoj, verŝajne anoj de la islamisma grupaĉo "Al-Ŝabaab", atakis la popularan luksan hotelon"Mona" en la centro de Mogadiŝo (Somalio) kaj mortigis 32 homojn, inkluzive de 6 parlamentanoj, troviĝintaj tie.
Je 24 km sude de Katmanduo (Nepalo) kraŝis malgranda pasaĝera aviadilo de la flugkompanio Agni Air. Ĉiuj 11 pasaĝeroj kaj 3 skipanoj pereis.
ITAR-TASS sciigas, ke en la turkmena ĉefurbo Aŝgabato finiĝis la malkonstruado de la 63 metrojn alta Arko de neŭtraleco, sur kiu troviĝis la 12 metrojn alta ora statuo de la antaŭa prezidanto de la lando Saparmurat Nijazov, turniĝinta sekve al suno. La arko estos rekonstruita en alia parto de la urbo, sed sen tiu statuo kaj estos je 20 metrojn pli alta ol antaŭe.
Oni sciigas, ke en la meksika subŝtato Tamaulipas, en ranĉo situanta proksime de la usona limo, estis eltrovitaj restaĵoj de 72 homoj (58 viroj kaj 14 virinoj). Postvivinta viro-ekvadoriano diris, ke tio estis kontraŭleĝaj elmigrintoj-laboristoj el centramerikaj landoj. Ili rifuzis pagi al banditoj por ties eskortado kaj estis murditaj de tiuj.
En la konga provinco Bandundu kraŝis la pasaĝera aviadilo Let L-410 Turbolet de la konga flugkompanio Filair. Oni sciigas, ke du pasaĝeroj postvivis kaj 20 homoj (inkluzive britan kaj belgan stiristojn, el kiuj la lasta estis posedanto de la flugkompanio Filair) pereis.[1] Poste oni sciigis, ke la averio okazis pro tio, ke iu pasaĝero veturigis en sako krokodilon, kiu elsaltis antaŭ alteriĝo, kiu kaŭzis panikon el la salono. Pasaĝeroj ekkuris, do malgranda aviadilo perdis ekvilibron kaj falis sur domon.[2]
En sep urboj de Irako okazis la serio da teroraj agoj, sekve de kiuj pereis 46 homoj. Plej grava okazis en la urbo Kut, kie kamikazo eksplodigis sin kaj per tio mortigis 20 homojn (inkluzive de 15 policanoj) kaj vundigis 90.
La ĉiutaga irana gazeto Kayhan, subtenanta la konservativan registaron de la lando, publikis la artikolon, en kiu nomis "prostituinoj" la unuan damon de Francio Carla Bruni kaj la faman francan aktorinon Isabelle Adjani. Tion kaŭzis elpaŝo de la francaj famuloj kontraŭ ŝtonumado, al kiu estis kondamnita la 43-jara irana virino Sakine Mohamadi Aŝtiani.
En Los-Anĝeleso (Usono) okazis la 62-a ceremonio de enmanigo de la Premio Emmy. La plej bona drama televidserio trian fojon estis agnoskita «Frenezuloj» (Mad Men), la plej bona komedia televidserio — «Usona familio» (Modern Family). La plej bona drama aktoro trian sekvan fojon iĝis Bryan Cranston pro rolo en la televidserio «Breaking Bad». La plej bona drama aktorino iĝis Kyra Sedgwick pro rolo en la televidserio «The Closer». La plej bona komedia aktoro iĝis Jim Parsons pro rolo en la televidserio «The Big Bang Theory». La plej bona komedia aktorino iĝis Edie Falco pro rolo en la televidserio «Nurse Jackie».
Je 3:20 (loka horo) ĉirkaŭ 95 km for de la ekvadora ĉefurbo Kito la pasaĝera buso foveturis de vojo kaj renversiĝis. Pereis almenaŭ 36 kaj estis grave vunditaj ne malpli ol 12 homoj. Oni supozas, ke ŝoforo, kiu veturis jam dum 7 horoj, ekdormis. Li ankaŭ pereis.
Je 04:30 (loka horo) la taĉmento el ĉirkaŭ 30 ĉeĉenaj batalantoj atakis la vilaĝon Centoroj — la gepatran vilaĝon de la ĉeĉenia prezidanto Ramzan Kadirov kaj ekis interbatalon kun milicanoj kaj la prezidanta gardantaro. Specoperacion kontraŭ atakintoj gvidas Ramzan Kadirov mem. Entute pereis 5 milicanoj kaj estis vunditaj 7 ordinaraj vilaĝanoj. 12 atakintoj estis mortigitaj, el kiuj 7, estinte grave vunditaj, eksplodigis sin mem por ne esti identigitaj.
Jam 12 miloj da loĝantoj de la insulo Sumatro estis devigitaj forlasi siajn hejmojn pro komencinta erupcio de la vulkanoSinabun, dorminta dum kvar jarcentoj.
Estis lanĉitaj novaj usonaj sankcioj kontraŭ Nord-Koreio. Kaŭzis tion la nuklea programo de tiu lando.
En la rusia urbo Kazan ekfunkciis la unua en la lando sistemo de la movtelefonio de la kvara generacio, funkcianta surbaze de la standarto LET. Ĝi estas posedata de la firmao Skartel, laboranta sub la varomarko Yota. Sekvan tagon funkciado de la reto estis ĉesigita, car la firmao ne havis la rajton uzi ĝin.
En Cisjordanio, apud la urbo Hebron, estis pripafita la aŭto, en kiu troviĝis du viroj kaj du virinoj; ĉiuj pereis. La respondecon pri tiu terora ago prenis al si Hamaso, kies ĉefparolanto Sami Abu Zuhri nomis tion "la normala respondo al la israela okupacio". La israela ĉefministroBenjamin Netanjahu ordonis al sekretservoj serĉi kaj puni plenumantojn de tiu atako.