Ĝermolisto de hungaraj esperantistoj

El Vikipedio
(Alidirektita el Ferenc HOGAI)
Saltu al: navigado, serĉo

Tiu ĉi artikolo estas ĝermoj de hungaraj esperantistoj. Movu unufrazajn artikolojn de hungaraj esperantistoj en tiun ĉi paĝon metante alidirektilon. Se vi volus partigi en apartan artikolon, partigu aldonante minimumajn informojn.
Vidu plenan liston: listo de hungaraj esperantistoj

Enhavo

A [redakti]

B [redakti]

Antal Barasevich [redakti]

BARASEVICH Antal, naskiĝis 1926 - mortis fine de 1989 en Csákberény (Ĉakbeeenj), Hungario. Li estis UEA-fakdelegito pri arbarkulturo.

József Batta [redakti]

BATTA József, hungaro, fertornisto. Estis sekr. de HESL, red. de Munkáskultúra. En 1926 politika elmigrinto el Hungarujo, poste kunlaboranto en SAT-organoj. Unu el la gvidantoj de IPE kaj red. de Internaciisto ĝis 1933.

Miklós Berényi [redakti]

Miklós BERÉNYI (prononcita [miklo:ŝ]) naskiĝis 1912 - mortis en majo 1989 en Budapeŝto, Hungario) estis dum 20 jaroj la ĉefdelegito de UEA en Hungario; kaj krome fakdelegito pri sporto.

Agost Benárd [redakti]

Agost Benárd, hungaro, d-ro, eksministro, ĉefkuracisto. Nask. 3 jan. 1880 en Budapest. Prez. de la Hungara E Ekzamena Komitato.

Géza Berki [redakti]

BERKI Géza, hungaro, direktoro de juĝejaj helpkontoroj. Nask. 3 marto. 1892 en Szatmárnémeti (nun en Rumanio). Direktoro de ĝardeninstituto, ktp. Multajn jarojn unu el la gvidantoj (sekr. de HES) de tre vigla Esperanto-movado en Debrecen.

C [redakti]

Ĉ [redakti]

D [redakti]

Leó Dévay [redakti]

DÉVAY Leó (devai), hungaro, hospitalkuratoro. En 1927 aperis de li la unua parto de detala H-E Vortaro.

László Dubravszky [redakti]

DUBRAVSZKY László, verkinto de Sugestoj por kompletigo de la jura/duplomatia terminaro (1984), forpasis 94-jara, la 30-an de oktobro 1999, en Budapeŝto.

E [redakti]

F [redakti]

Jenő Fuchs [redakti]

FUCHS Jenő (fuks), hungaro, d-ro, advokato. Naskiĝis en 1878 en Nagydobos. E-isto de 1909, kiam li fondis grupon en Mátészalka kunlabore kun A. Marich. Del. de UEA en M. de 20 jaroj. Estis kunlaboranto de La Verda Standardo. Tradukis el la hungara Elektitaj Poemoj de Petöfi, 1910, 55 p. Trad. centojn da poemoj plejmulto en manuskripto, i. a de Petöfi: Johano la Bravulo.EdE-F

G [redakti]

Ilonka Galambos [redakti]

GALAMBOS Ilonka (-ŝ), hungarino, E--instr. Loĝis en Kispest. Ekde 1932 gvidas kursojn en urboj de Danujo laŭ Cseh-metodo.

Gádoros Miklós [redakti]

GÁDOROS Miklós (mortis la 20-an de septembro 1977 en Pécs, Hungario) estis hungara esperantisto, kiu multe aktivis en la hungara E-movado, precipe sur la turisma kampo, kie li iniciatis i. a. la konatan aranĝon IREN.

Ĝ [redakti]

H [redakti]

Ferenc Hogai [redakti]

HOGAI Ferenc (2-a de oktobro 1884 en Vámosgyörk – ? ) estis hungara esperantisto kaj profesoro de lingvoj. Prop. paroladoj, artikoloj, instruado de E. Aranĝis la HE Kongreson en Gyöngyös, 1926.

I [redakti]

László Izsó [redakti]

IZSÓ László [iĵo laslo] estis hungara esperantisto kaj presisto. Li estis prezidanto de HESL kaj redaktanto de Antaŭen. Li loĝis en Budapeŝto.

J [redakti]

John Sári [redakti]

JOHN Sári (jon), hungarino, oficistino. E-isto de 1929. Bibl. de HES kaj sekr. de la ekzamena komitato: Gvidas kursojn laŭ Cseh-metodo.

Ĵ [redakti]

K [redakti]

Rezső Kókai [redakti]

KÓKAI Rezső, hungaro, posedanto de librovendejo. Li naskiĝis en 1879 en Budapeŝto. Dum multaj jaroj li estis komitatano de HES. Li faris multon por la disvastigo de Esperanto pere de sia firmo, kolektis la E-librojn aperintajn en Hungario kaj eldonis listojn pri ili. (Ludoviko Kókai)

János König [redakti]

KÖNIG János (naskiĝis la 19-an de aŭgusto 1889 en Szekszárd) estis hungara esperantisto kaj profesoro de komerclernejo. Li estis la gvidanto de la movado en Miskolc, verkis gramatikon (en la gazeto „Reggeli Hírlap“) kaj gvidlibron pri Miskolc.

János Kozma [redakti]

KOZMA János (19-a de oktobro 1884 en Mezőzombor – ? ) estis hungara esperantisto kaj grekkatolika pastro. Prop. broŝuro 1911. En 1922 eldonis kaj redaktis de Katolika Revuo. Artikoloj.

L [redakti]

János Luczenbacher [redakti]

János Luczenbacher: LUCZENBACHER János (lucenbaĥer) estis hungara esperantisto kiu mortis dum la milito. Lerta tradukisto. Trad. Du Noveloj de Jókai. Kunlaboris al Juna E-isto, La Revuo. Laŭ Germana Esperantisto de Novembro 1914 li servis kiel "Einjährig-Freiwilliger" en "Husaren-Regiment, Rudolf-Kaserne" en Kecskemét . Li apartenis en Berlin al la grupo "Merkur" kaj estis foje menciita.

M [redakti]

N [redakti]

István Nagy [redakti]

NAGY István estas esperantisto. Tradukis La nekonatan dion de Mózsi Ferenc el la hungara.

István Nagy-Molnár [redakti]

NAGY-MOLNÁR István (nadj-molnar), hungaro, pens. ŝtatoficisto, loĝis en Győr. Antaŭ Unua mondmilito energia laboranto por Esperanto en Pozsony (nun Bratislavo en Ĉeĥoslovakio) Estis vicprezidento de HES. (l. H. Heroldo, 1930. N-o 3. p :3)

O [redakti]

P [redakti]

Pados Imre [redakti]

PADOS Imre (mortis 69-jara la 13-an de februaro 1967) estis hungara esperantisto, Delegito de UEA en Budafok dum ĉ. 30 jaroj.

Samu Patai [redakti]

PATAI Samu, hungaro, d-ro, kuracisto, „registara ĉefkonsilanto“. Naskiĝis en 1850. Partoprenas la movadon de 1912, estis vicprez. de HES; nun estas la hononora prezidanto. Paroladoj por Esperanto, (1. Heroldo, 1930, n-roj l. kaj 7.) EdE-P

Péter Sándor [redakti]

PÉTER Sándor (1942-1995), grupestro en Budapeŝto dum 20 jaroj, instruinto, dungito de Hungara E-Asocio en 1988-1990, mortis dum la somero. Li multe helpis en 1987 la afrikajn aktivulojn, kiujn UEA venigis al Eŭropo por la Varsovia UK.

Pusztai Lajos [redakti]

PUSZTAI Lajos (mortis la 16-an de januaro 1988) estis radiospecialisto, kiu iniciatis la Esperanto-elsendojn de Radio Budapest en la sesdekaj jaroj.

Q [redakti]

R [redakti]

Péter András Rados [redakti]

Kovrilpaĝo de Hundbazaro; redaktis: Péter András Rados; tradukis: Kalocsay kaj aliaj, eld:HEA 1979

RADOS Péter András [rådoŝ peter åndraŝ] (Esperanta persona nomo: Petro; kromnomoj: Poeto, Radozo) estas konata hungara esperantisto, ofte kontribuinta al Hungara Vivo, Hungara Antologio, kunfondinta Fiŝklubon.

Stefano Ragoncza [redakti]

Stefano RAGONCZA (naskiĝis 1923 - mortis fine de aprilo 1977) estis hungara esperantisto. Li estis aktiva esperantisto dum pluraj jaroj kaj i.a. funkciis kiel fakdelegito de UEA en la hungara ĉefurbo.

S [redakti]

Szegedi Árpád [redakti]

SZEGEDI Árpád (naskiĝis 1924 - mortis en majo 1993 en Budapeŝto) estis UEA-fakdelegito pri magio.

Imre Szenes [redakti]

SZENES Imre, konata ĵurnalisto, mortis la 29-an de januaro 2005 en Budapeŝto. Longtempa laborinto en Hungara Esperanto-Asocio, iniciatinto kaj ĉefredaktoro de la iamaj Eszperantó magazin kaj Világ és Nyelv.

Alajos Szirom [redakti]

SZIROM Alajos (naskiĝis 1900 - mortis la 27-a de 27-an de oktobro 1973) estis delegito en Pécs (Hungario), prezidanto de la loka Esperanto-grupo "Sopianae". 50 jarojn s-ro Szirom agadis por la movado.

Ŝ [redakti]

T [redakti]

Sándor Tóthfalusi [redakti]

TÓTHFALUSI Sándor (1909.04.15- 1945.06.24) estis elstara esperantisto en Debrecen, Hungario kasisto de la loka laborista E-movado. Lian nomon memoris placo en Debrecen en la 1980-aj jaroj.

U [redakti]

Ŭ [redakti]

V [redakti]

László Vizi Hungario (1959 - ) Li eklernis esperanton en 1983, li partoprenis la fondadon de "Fiŝklubo" kaj aktivadis tie komence kiel teknika kunlaboranto, poste kiel help-instruisto kaj la mentoro de la lernantoj. En 1997 dum kelkaj monatoj li laboris en la redaktejo de Eventoj, poste li laboris ĉe la Hungaria Esperanto Asocio. Tie li instruis Esperanton, cetere laboris en la oficejo kaj librovendejo. Li ellaboris la frazanalizan sencodifinan tradukmetodon.

W [redakti]

X [redakti]

Y [redakti]

Z [redakti]

Károlyné Zipernovszky [redakti]

ZIPERNOVSZKY Károlyné (cipernovski), hungarino, edzino de univ. prof. Mortis 1923 en Budapest. Estrarano de HES antaŭmilite. Propagandis precipe inter feministoj. Monsubtenoj por la movado.