Graham Ovenden
Graham Stuart Ovenden | |||||
---|---|---|---|---|---|
Naskiĝo | 11-a de februaro 1943 en Alresfordo, Hampŝiro, Britio | ||||
Morto | 30-an de novembro 2021 | ||||
Nacieco | brita | ||||
Sukcesis kiel | pentristo | ||||
| |||||
Graham Stuart OVENDEN[1][2] (naskiĝis en Alresfordo, Hampŝiro la 11-an de februaro 1943 [3]) estas brita pentristo, arta fotografiisto, verkisto kaj arkitekto. Lia eksa edzino estas la artistino Annie Ovenden. Lia patro, Emily, estas verkisto kaj kantisto en la muzik-ensemblo Mediæval Bæbes.
Kelkaj pentraĵoj de Ovenden estis enketitaj kiel ebla infanpornografio fare de la Usona kaj Brita aŭtoritatoj en pluraj okazoj. En 2009 Ovenden estis procesita en Britio pro unu akuzo pri krei obscenajn bildojn. Unua ĵurio absolvis lin kaj dua proceso frakasis pro tio, ke la atestantoj por la akuzo ne aperis en la tribunalo. Dum tiuj ĉi enketoj, la verkaro de Ovenden ricevis la apogon de eminentaj gravuloj en la arta medio.
En aprilo 2013, oni deklaris Ovenden-on kulpa pri ses akuzoj pri maldeco kun infanino kaj unu akuzo pri maldeca atako kontraŭ infanino, ambaŭ rilate al knabinoj kiuj pozis kiel modelinoj por li. Depost lia kondamno, la Galerio Tate forigis bildojn de lia verkaro el ĝia enreta galerio, kaj ankaŭ la aliron al lia verkaro en ĝiaj galerioj.[4]
Referencoj
- ↑ Births search results at Find My Past.
- ↑ "Graham Stuart Ovenden", DirectorCheck.
- ↑ Graham Ovenden, Esq. Debrett's.
- ↑ "BBC News - Graham Ovenden sex crimes: Tate removes artist's work", Bbc.co.uk. Kontrolita 2013-04-06.