Henriko la 1-a (Pollando)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Henryk la 1-a Brodaty [elparolu henrik brodati], (aŭ Jędrzych [elparolu jendĵiĥ]) la 1-a Brodaty (esperante: Henriko la 1-a Barbulo), naskiĝinta inter la jaroj 1165 kaj 1170, mortinta la 19-an de marto 1238 jaro en Krosno Odrzańskie, en jaroj 1201-1238 estis princo por princlando de Vroclavo, en jaroj 1201-1202 princo por princlando de Opole, en jaroj 1206-1207 kaj de 1234 princo por princlando de Kalisz, en jaroj 1201-1206, 1210-1218 kaj de 1230 princo por princlando de Lebus, de 1232 jaro princo por princlando de Krakovo, de 1234 jaro princo por sud-okcidenta parto de Grandpollando (ĝis la rivero Warta), de 1230 jaro protekto por la urbo Opole, de 1232 jaro protekto por la urbo Sandomierz, de 1234 jaro plena regado pri princlando de Opole. Henryk la 1-a Brodaty devenis el silezia lineo de pola dinastio Piastoj kaj fondis dinastion de “Sileziaj Henrikoj”.

Genealogio. Edziĝo kun Hedviga el Andechs.

Henryk la 1-a Brodaty (en tiama pola lingvo oni parolis Jędrzych kaj ne Henryk) estis laŭ aĝo la kvara filo de la silezia princo Bolesław la 1-a Wysoki kaj Kristina, lia dua edzino, kiu devenis probable el Germanio. Kiam Henryk naskiĝis probable ne estis destinita kiel heredonto de heredaĵo post lia patro. Laŭ tiama kutimo li estus destinita al pastraro, sed pro antaŭtempa morto de pli maljunaj fratoj (Bolesław, Konrad kaj Jan) kaj pastra kariero de duonfrato Jarosław opolski, jam en ĉirkaŭ 1190 jaro ekestis ununura heredonto. Ĝuste tiam Bolesław komencis inicigi filon al granda politiko, edziginte lin al Hedviga (la postea sanktulino). Hedviga estis filino de princo de Merano, Bertold la 6-a, estis parencita al imperiestroj de Germanio kaj al suverenoj de Hungario, Ĉeĥio, Aŭstrio kaj Francio.

Genealogia devenigo:

geavoj gepatroj
Władysław la 2-a Wygnaniec
mortinta 30-a de majo 1159
Bolesław la 1-a Wysoki
mortinta 7-a8-a de decembro 1201
Henryk la 1-a Brodaty
mortinta 19-a de marto 1238
Agnesa de Babenberg
mortinta 24-a25-a de januaro, inter 1160 kaj 1163
nekonata prapatro Kristina de Germanio(?)
mortinta 23-a de februaro 1201
nekonata prapatrino


Komenco de la regado. Perdo de Opole.

Silezia princlando dum la ragado de princo Henryk la 1-a Brodaty en jaroj 1201-1202 (oranĝa koloro).

Tuj post la morto de Bolesław la 1-a Wysoki, kiu okazis la 7-a aŭ la 8-a de decembro 1201, Henryk estis bone preparita al preno de regado. Tamen oni okazis mallongtempaj malfacilaĵoj. En komenco 1202 jaro Henryk perdis princlandon de Opole, kiun apenaŭ en 1201 jaro alligis lia patro (post morto de Jarosław, filo de Bolesław la 1-a Wysoki). Henryk perdis la princlandon pro kuraĝa atako de lia onklo Mieszko la 1-a Plątonogi, kiu ĝis tiam estis la princo por princlando de Racibórz. La ambicia princo Mieszko certe okupus pli multe da terenoj de Henryk, sed kontraŭstariĝis altranguloj de kristana eklezio. Paco estis kontraktita pro perado de arkiepiskopo de GnieznoHenryk Kietlicz kaj episkopoj: de krakova episkopujo - Pełka kaj de vroclava episkopujo - Cyprian. Tamen la paco ne estis profita por nova princo Henryk la 1-a Brodaty. Li ne nur devis redoni princlandon de Opole sed ankaŭ pagi 1000 da arĝentaj “grzywna”-oj (grzywna [elparolu gĵivna] - paga rimedo dum mezepoko en Pollando).

Dinastioj: de Ŝtaŭfoj, de Vitelsbaĥoj, de Velfoj kaj de Přemyslidoj.

En sekvaj jaroj Henryk la 1-a Brodaty dediĉiĝis por eŭropa politiko. Tiam en Germanio daŭris persista konflikto inter Ŝtaŭfoj kaj Velfoj. Henryk en ĉi tiu konflikto persone ne partoprenis. Li zorgis pri neŭtraleco. Tamen pro fianĉiĝo de lia filino Gertruda kun Otto de Vitelsbaĥoj (malamiko de Velfoj) li ekestis ebla aliancano de tiu germana familio. Samtempe Henryk gastigis ĉe si Dypoldon, kiun forpelis el Ĉeĥio reĝo Přemysl Otakar la 1-a. Dypoldo devenis el flanka linio de Přemyslidoj, kaj ĉeĥia reĝo estis unu el la plej altrangaj aliancanoj de Velfoj en Germanio. Ankaŭ grava por Henryk estis parenceco pere de edzino kun grafoj el Andechs.
Henryk la 1-a Brodaty trankvile atendis rezultaton de la konflikto. Kiam en 1204 jaro Ŝtaŭfoj atingis superecon dum milito en Germanio, silezia princo rompis fianĉiĝon de lia filino kun Otto de Vitelsbaĥoj. Germana reĝo Filipo en leteroj avertis Henryk-on pri impulsiĝema karaktero de futura bofilo. Baldaŭ oni okazis, ke tute pravis germana reĝo. Kiam Otto de Vitelsbaĥoj eksciis pri fianĉa rompo, li akuzis Ŝtaŭfojn pri intrigoj kaj ĵuris venĝon. Jam en 1208 jaro tuta Eŭropo eksciis pri brutala murdo, Otto mortigis Filipon. Ĉi tiu evento ŝanĝis politikan situacion en Germanio kaj donis al Otto la 4-a de Velfoj neatentitan venkon pri trono. Samtempe grafoj el Andechs perdis sian gravecon. Tiamaniere Henryk la 1-a Brodaty perdis gravajn aliancanojn en Germanio. Nur en 1218 jaro interrilatoj kun Ĉeĥio normaliĝis, kiam li edzigis sian filon Henryk la 2-a Pobożny al Anna, filino de Přemysl Otakar la 1-a.

Komenco de kunlaboro kun Władysław la 3-a Laskonogi.

En sekvaj jaroj la silezia princo okupiĝis pri aferoj en Pollando. En 1202 jaro mortis princo de Grandpollando Mieszko la 3-a Stary, kio kaŭzis multajn ŝanĝojn en politiko. Tiam ekstaris du frakcioj. Al la unua frakcio apartenis: princo por princlando de Opole kaj Racibórz Mieszko la 1-a Plątonogi kaj ankaŭ posteulo kaj filo de Mieszko Stary Władysław la 3-a Laskonogi. Ĉi tiu frakcio volis subteni fortan regan povon de princoj kaj restitui principo de sinjoreco, ke post morto de reganto sekvas nova regonto - la plej maljuna vira familiano. Al la dua frakcio apartenis princoj – junioroj: Leszek Biały, Konrad la 1-a Mazowiecki kaj Władysław Odonic. Ili volis daŭre teni siajn havaĵojn, kaj Władysław ankaŭ volis reakiri de Laskonogi rajtan patrimonion. En la konflikto Henryk la 1-a Brodaty volis resti neŭtrala, kvankam por li pli konformaj estis la ideoj de la unua frakcio. Brodaty havis ŝancon al profitoj pro tio, ke estis, post Mieszko Plątonogi, la plej maljuna ido de Piastoj.
Baldaŭ cirkonstancoj devigis Henryk-on al malneŭtaleco. En 1206 jaro Władysław la 3-a Laskonogi estis forigita de krakova princa trono. Nova princo ekestis Leszek Biały, pli maljuna filo de Kazimierz la 2-a Sprawiedliwy. Władysław Laskonogi pro perdo de Krakovo volis pli grandigi havaĵojn en Okcidenta Pomeranio. Pro tio, al Henryk Brodaty proponis interŝanĝon: princlandon de Kalisz kontraŭ aparteninta al Silezio - princlando de Lebus. Henryk rapide akordis pri interŝanĝo (al li tre profita), tamen ĉi tio okazis kaŭzo de sekva incidento. Pro ĉi tiu interŝanĝo sentis sin maljustita fratido de Władysław Laskonogi, Władysław Odonic, kiu sen rezultatoj postulis pri lia parto de heredaĵo. Władysław Odonic estis protektita de kristana eklezio kun fronte Henryk Kietlicz kaj parto da potenculoj. Tamen Laskonogi montriĝis pli potenca kaj ambaŭ da kontraŭuloj – la princo kaj la arkiepiskopo estis ekzilitaj. Kietlicz kaj Odonic alveturis al Vroclavo, kio embarasigis Henryk-on, ĉar li devis esti dankema al arkiepiskopo pro helpo en komenco de lia regado. Post mallonga hezito Brodaty decidis protekti la ekzilitojn kaj eĉ donis al Odonic la ĝuste ricevitan princlandon de Kalisz, kun kondiĉo, ke se Odonic reakirus patrimonion (probable temas pri Poznań) tiam Kalisz redonus al silezia princo. Ĉi tiu politiko malpli bonigis interrilatoj kun Władysław la 3-a Laskonogi. Tamen la situacio ne daŭris tro longe. En 1208 oni okazis kunveno en Głogów, kie denove iliaj interrilatoj boniĝis.

Buleo de papo Inocento la 3-a.

En 1210 jaro oni okazis surpriza evento, papo Inocento la 3-a eldonis buleon, kiu restituis principon seniorato (post morto de reganto sekvos nova regonto - la plej maljuna vira familiano). La dekreto estis malbona por Leszek Biały, kaj donis profitojn al Mieszko la 1-a Plątonogi. La buleo estis eldonita pro peto, ne priskribita nome, silezia princo, kiu devis esti nur Henryk Brodaty, ĉar Mieszko estis titolita: princo por princlando de Opole kaj Racibórz. En la tuta Pollando ekestis konsterno – neniu altrangulo sciis kion fari.
Arkiepiskopo Henryk Kietlicz decidis kunvoki inter regionan sinodon en loko Borzykowa, kie oni pripensu pri solvo de la problemo. Al sinodo venis ne nur ekleziaj episkopoj sed ankaŭ princoj – junioroj kaj Henryk Brodaty. Leszek Biały volis havi protekto de eklezio, do kune kun aliaj piastidoj eldonis grandan imunecan privilegion, kiu donis al episkopoj netuŝeblecon de iliaj posedaĵoj (ĉi tiu privilegion ne subskribis Henryk Brodaty kaj Władysław Laskonogi, malgraŭ ke ili observis la imunecon). Mieszko Plątonogi anstataŭ veturi al Borzykowa venis kune kun militistaro al Krakovo, kie pro decida senordo senprobleme surtroniĝis. Ĉi tio estis rega apogeo de Mieszko Plątonogi, ĉar jam en majo de la sekva jaro maljuna princo mortis. Nur tiam Kietlicz povis kontribui, ke en Romo la buleo pri restituo de seniorato estis senvalidigita. Henryk Brodaty, malgraŭ ke ĝuste li estis la plej maljuna piastido, ne kontraŭstaris, ĉar li okupiĝis pri aliaj aferoj. Al trono en Krakovo revenis Leszek Biały.

La unua milito pri Lebus.

Regiono de Henryk Brodaty en 1210-oj jaroj (oranĝa koloro) kaj ankaŭ terenoj kiuj mallonge apartenis al Henryk: princlando de Lebus (roza koloro) kaj princlando de Kalisz (verda koloro).

Kaŭzo, pro kiu Henryk Brodaty rezignis pri Krakovo estis, ke margrafo de Lebus Konrad Łużycki okupis princlandon de Lebus. Kvankam Lebus de 1206 jaro apartenis al Władysław Laskonogi, tamen kiam princo de Laskonogi perdis tiel strategie gravan terenon tiam regnado de Henryk Brodaty estis minacita. Tial Brodaty rapide translokigis militistaron al okcidenta limo de lia regno. Komence silezia princo pace provis solvi la konflikton. Tial li sendis delegitojn al Altenburg, kie restadis imperiestro Otto la 4-a por reakirigi terenon de Lebus. Tamen la delegitoj revenis sengajnaj, tial Henryk Brodaty decidis organizi militan invadon. Fine oni okazis, ke silezia princo havis bonŝancon, ĉar la 6-a de majo 1210 jaro mortis margrafo Konrad Łużycki, kaj Henryk ekokupis apartenitan al li princlandon de Lebus kune kun Gubin. En la urbo Gubin Henryk Brodaty regis ĝis almenaŭ 1218 jaro.

La triopa piasta alianco.

En la sekvaj jaroj Henryk Brodaty decidis plilarĝigi kunlaboron kun Leszek Biały kaj Władysław la 3-a Laskonogi. La kondiĉoj de alianco estis determinitaj en 1217 jaro dum kunvenoj kun Leszek Biały kaj Władysław Laskonogi en loko Danków kaj en la sekva jaro kun Władysław Laskonogi en Sądowel. Ĉiu el membroj de tiu specifa triopa piasta alianco (kvankam kunlaboris kun ili Konrad la 1-a Mazowiecki) havis aliajn celon. Władysław Laskonogi tuj reakiris Lebus kaj aliancanoj helpis al li forigi fratidon. Leszek Biały atingis formalan regadon por cetera parto de Pollando kaj atingis “traktaton pri pli longa vivo” kun pli maljuna ol li je dekkelko da jaroj Laskonogi. “Traktato pri pli longa vivo” funkciis en mezepoka Pollando kaj signifis traktaton inter du regantoj, laŭ kiu, unu el ili tiu, kiu pli longe vivos, estos regonta por ambaŭ regnoj (regionoj). Kaj profitoj al Henryk Brodaty pro alianco ne estas evidentaj. Dum la kelke da sekvaj jaroj la kunlaboro estis perfekta. La unua ekzameno okazis dum elekto de nova arkiepiskopo de Gniezno post morto de Henryk Kietlicz. La aliancanoj volis elekti “Iwo Odrowąż”-on, tamen la papo malaprobis la nomumon kaj nur nova kandidato, Wincenty Niałek, atingis aprobon de ĉiuj. Tamen la ĉefa agado de aliancanoj estis militaj invadoj kontraŭ pagana, ne kristana balta tribo – prusoj. La invadoj oni okazis en jaroj 1222 kaj 1223, tamen malgraŭ financa kaj milita penego oni ne akiris solidajn sukcesojn. Probable tiam Henryk Brodaty, havinte kontaktoj en Germanio, donis proponon, ke oni venigu al Pollando Ordeno de germanaj kavaliroj. Ĉi tiu propono efektiviĝis en 1226 jaro.

Militakiro de Krakovo en 1225 kaj la dua milito pri Lebus.

Malsupra Silezio dum regado de Henryk la 1-a Brodaty

En 1223 jaro en la alianco komencis ekaperi pli kaj pli grandaj difektoj. Al Grandpollandon venis Władysław Odonic kaj militakiris Ujście ĉe rivero Noteć helpe de princo por Gdańsk Świętopełek la 2-a Wielki. Władysław la 3-a Laskonogi pro embarasoj kun la fratido devis haltigi siajn politikajn intencoj pri tuta Pollando. Neatenditaj eventoj okazis en 1225 jaro kiam Henryk Brodaty profitinte, ke Leszek Biały okupiĝis pri Rusio, ruze rompis aliancan traktaton kaj milite invadis Krakovon. Tamen milito inter Leszek kaj Henryk oni ne okazis pro tio, ke landgrafo de Turingio Ludoviko la 4-a invadis al Lebus. Verdire pro traktato el Sądowel ĉi tiu tereno apartenis al Laskonogi, tamen Henryk Brodaty ne riskinte perdon de tiu grava tereno, decidiĝis al interkonsento kun postkurintaj militistaroj de Leszek Biały kaj de Konrad Mazowiecki. Ne estas konata enhavo de subskribita ĉe rivero Dłubna traktato, probable ĉiu mediaciinto konsentis al resti pri tiama stato. Bataloj pri tereno de Lebus daŭris ĝis 1230 jaro. Kiam Ludoviko la 4-a rezignis pri Lebus, tiam en 1229 jaro arkiepiskopo de Magdeburgo postulis pri ĉi tiu tereno. Do fine Henryk aligis la strategie gravan terenon al sia regno kun konsento de Władysław Laskonogi. Kroma akiraĵo, bedaŭrinde por mallonga tempo, estis murzonita urbo Cedynia, kiun Henryk militakiris pro loka konflikto kontraŭ princo de Okcidenta Pomerio - Barnim la 1-a.

Pollando en jaroj 1201-1241

Kunveno en loko Gąsawa kaj morto de Leszek Biały.

En 1227 jaro Leszek Biały ekprovis solvi la plej urĝajn problemojn. Pro tio li organizis kunvenon de piastaj princoj en loko Gąsawa. Al Gąsawa krome de sekularaj kaj ekleziaj altranguloj venis Leszek Biały, lia frato Konrad la 1-a Mazowiecki, Władysław Odonic kaj Henryk la 1-a Brodaty. Pro nekonataj kaŭzoj ne venis al kunveno Władysław la 3-a Laskonogi, kio estis mirinde pro tio, ke unu el plej gravaj aferoj por solvi estis konflikto kontraŭ lia fratido. Alia grava kaŭzo de kunveno estis, laŭ opinio de Leszek Biały, tro memstara politiko de Świętopełek, princo de Gdańsk. Leszek Biały postulis, ke devigu lin al rezigno pri memstareco aŭ tute forigu lin. Tamen Świętopełek havis alian planon kaj organizis atakon de kavaliroj (probable helpis al li Władysław Odonic), pro kio mortis Leszek Biały, princo por Krakovo kaj Sandomierz. Henryk Brodaty estis grave vundita, kaj li savis nur danke al oferdono kaj fideleco de kavaliro Peregryn el Wiesenburg, kiu ŝirmis lin pere de propra korpo. La eventoj en Gąsawa oni okazis la 24-an de novembro 1227 jaro kaj tute ŝanĝigis politikan situacion. Nova milito pri vakinta trono en Krakovo ekestis certa.

Henryk Brodaty, regento-anstataŭinto en Krakovo.

Henryk Brodaty kun edzino Hedviga kaj geinfanoj (de maldekstra flanko staras: Gertruda, Agnieszka, Henryk la 2-a Pobożny, Bolesław; sidas: Zofia kaj Konrad), bildo el la 14-a jarcento.

Leszek Biały postlasis jaraĝan filon Bolesław-on (Bolesław la 5-a Wstydliwy). Do almenaŭ ĝis aĝo, kiam li povus regi, regento por Krakovo estu iu alia. De komenco la plej grava kandidato estis princo de Grandpollando Władysław Laskonogi, kiu antaŭ la kunveno en Gąsawa kontraktis kun pli juna Leszek “traktaton pri pli longa vivo”. Tamen li ne transprenis senprobleme tronon en Krakovo, ĉar Konrad Mazowiecki postulis heredaĵon post sia frato. Analoga situacio estis en princlando de Sandomierz, kie junaĝa Bolesław Wstydliwy ekestis aprobita kiel hereda reganto, kaj anstataŭe regis lia patrino Grzymisława kun helpo de lokaj altranguloj. Tamen baldaŭ ŝi devis respekti suverenecon de unu el kandidatoj al regado en Krakovo. Konforme al “traktato pri pli longa vivo”, Władysław Laskonogi iĝis anstataŭinto de juna Bolesław. Sed komplikiĝis situacio en Grandpollando, kie sekva foje Władysław Odonic superecis dum interna milito. Pro tio al Krakovo venis Henryk Brodaty, sed ne kiel princo, sed kiel anstataŭinto de Laskonogi. Pro ĉi tio Henryk certe atendis profitojn kaj kontraŭ la militara helpo al princo de Grandpollando li akiris aprobon, ke genealogia linio de sileziaj piastoj estos heredontoj en Etpollando (kies ĉefurbo estis Krakovo) kaj Grandpollando. Pro ĉi tio sentis sin maljustitaj Konrad Mazowiecki kaj Władysław Odonic.

Mallibereco kaj militperdo de Etpollando.

En 1228 jaro plenforte okazis milito, kaj bonŝanco estis varia. Komence prosperis Henryk Brodaty, kiu forpuŝis invadon de Konrad Mazowiecki dum bataloj ĉe lokoj: Międzyborze, Skała kaj Wrocieryż.
Baldaŭ la situacio tute ŝanĝis. Henryk preferis potencan princan regadon kio ne plaĉis al krakovaj altranguloj. Krome, Henryk Brodaty ekposedis la etpollandan tronon (kvankam kiel anstataŭanto) sen ilia konkordo. Henryk volis moderigi la konflikton kaj en 1229 jaro kunvokis regionan mitingon en Spytkowice. Ĉi tio ne estis tro bona ideo, ĉar dume meso la princo estis atakita, denove vundita kaj malliberigita en Płock.
Konrad Mazowiecki triumfis, des pli, ke ankaŭ en Grandpollando situacio disvolviĝis laŭ liaj intencoj. Kvankam granda invado, kiun komence de 1229 jaro li organizis kun helpo de rusoj, fiaskis ĉe remparo de Kalisz, sed jam en la sama jaro Władysław Odonic venkis kaj forigis Laskonogi-on el Grandpollando. Władysław Laskonogi venis al ekzila loko Racibórz. Konrad Mazowiecki triumfis kaj senprobleme ekposedis la tronon en Krakovo. La milito ne estis jam finita, ĉar Henryk Pobożny pro mallibereco de sia patro transprenis regadon en Silezio kaj komencis prepari militan invadon al Etpollando, sed venko jam estis preskaŭ certa.

Interveno de edzino Hedviga kaj kvazaŭa rezigno pri Krakovo.

Neatendite helpis al Henryk Brodaty lia pia edzino Hedviga, kiu venis al Płock. Detaloj de la mediacioj ne estas konataj, do tamen Konrad, kiu eĉ scipovis murdi politikaj kontraŭuloj, ekdecidis liberigi Henryk-on. Ne faris ĉi tion senkoste, li liberigis Henryk-on kondiĉe, ke li rezignu pri pretendado al Etpollando. Silezia princo tamen ne rezignis kaj jam kelke da monatoj post la reveno al Vroclavo atingis de papo liberigon de perfortita ĵura promeso.
Tamen la milito estis haltigita pro tio, ke Henryk jam ne interesiĝis pri tio, kio okazis en Etpollando. Kaj en Etpollando multe oni okazis. Antaŭ ĉio altranguloj pli kaj pli malkontentis pro senkompromisa rego de Konrad Mazowiecki. Ankaŭ ne plaĉis al ili tio, ke de sia fratido Bolesław deprenis regon en regiono de Sandomierz kaj tie regigis sian filon Bolesław la 1-a Mazowiecki. Tiatempe Henryk Brodaty ekinteresiĝis pri reakiro de Grandpollando por Władysław Laskonogi.

Morto de Władysław Laskonogi. Henryk Brodaty denove en Krakovo.

En 1231 jaro ĉe remparo de Gniezno finiĝis malvenke milita invado. Sed en la sama jaro feliĉe por Henryk Brodaty, mortis en Środa Śląska Władysław Laskonogi. Mortigis lin germana knabino, kiun li provis sekse perforti. La ununura posteulo kaj heredanto post Laskonogi, samtempe por Grandpollando kaj Etpollando ekestis tiam Henryk Brodaty. Tamen la regadon por ĉi tiuj terenoj li devis akiri perforte. Komence Henryk decidis okupiĝi pri Etpollando. Precipe pro tio, ke post morto de Kazimierz la 1-a opolski, princo por princlando de Opole kaj Racibórz, Henryk protektis vidvinon Wiola kune kun ŝiaj filoj - Mieszko kaj Władysław, kio helpis al li pro strategia lokiĝo de ĉi tiu princlando survoje al Krakovo, ĉefa urbo de Etpollando. Kaj la plej grava por li estis protekto de etpollanda familio Gryfici kaj ankaŭ protekto de princino Grzymisława, kiu kune kun filoj denove respektis regadon de Henryk. Konrad Mazowiecki ne rezignis pri Etpollando, tamen pro granda favoro al Henryk Brodaty de etpollandaj loĝantoj, fine en 1232 jaro li devis forlasi la princlandon.

La unua provo por militakiro de Grandpollando. Duba interkonsento kun Konrad Mazowiecki.

En 1232 jaro por Henryk Brodaty ekestis ŝanco por militakiri de Grandpollando. La granda invado finis malsukcese pro tio, ke Henryk ne ricevis helpon de grandpollandaj altranguloj kaj Władysław Odonic havis protekton de ekleziaj altranguloj. Milito en Etpollando finis sukcese. En 1233 jaro en Chełm estis subskribita interkonsento inter Henryk Brodaty kaj Konrad Mazowiecki. Silezia princo rezignis pri kunligita kun Etpollando regiono de Łęczyca kaj Sieradz, kontraŭ kio li ricevis tutan aprobon de sia regado en Krakovo. Henryk Brodaty denove kuratoris pri Bolesław la 5-a Wstydliwy, al kiu Konrad Mazowiecki penis depreni heredaĵon. Bolesław kune kun patrino estis eĉ tra mallonga tempo malliberigitaj. Reciprokaj militaj luktoj pri Etpollando tamen daŭris preskaŭ ĝis morto de Henryk.

La dua milito kontraŭe Władysław Odonic pri heredaĵo post Władysław Laskonogi.

Somere 1234 jaro Henryk Brodaty decidis denove interveni en Grandpollando. Ĉi foje kampanjo okazis alie maniere ol tiu antaŭ du jaroj. La plej grava kaŭzo estis tio, ke Władysław jam ne havis protekton de lokaj altranguloj, kiam li transdonis parto de princaj prerogativoj al arkiepiskopo de GnieznoPełka. La sukceso estis kompleta kaj Odonic volinte savi restaĵo de sia potenco subskribis traktaton, laŭ kiu li devis perdi duonon de Grandpollando kun plej gravaj urboj: Kalisz kaj Poznań. Analoge kiel en Etpollando, ankaŭ ĉi tie oni ne atingis plenan pacon ĉe limoj de princlando. Reciprokaj militaj luktoj plu daŭris kaj por ekzemple en 1235 jaro Władysław Odonic ruze reakiris murzonitan urbon Śrem.
Pro tio, ke Henryk Brodaty militakiris Grandpollandon, li ankaŭ povis solvi problemon pri princlando de Opole, kiu estis strategie grava pro sia lokiĝo ĉe vojo de Vroclavo al Krakovo. En 1234 jaro Henryk decidis eligi el princlando de Opole terenoj de Kalisz kaj Wieluń por princoj de Opole (certe sub sia estreco), kontraŭ kio mem regis en Opole.

Penoj pri reĝa krono. Provo pri garantio por filo reĝa heredaĵo.

La militakiro de Grandpollando kreis el ŝtato nomita de historiistoj „Monarkio de Sileziaj Henryk-oj” kiel plej grava regiono de Pollando. Tamen la ŝtato ne estis teritorie kaj politike kohera. Konstanta minaco de Konrad Mazowiecki kaj Władysław Odonic kaŭzis, ke en 1234 jaro Henryk Brodaty devis permesi al sia filo ankaŭ Henryk formale kune regi. Ankaŭ sekvis disdivido de kortego kaj kompetentecoj inter ambaŭ Henryk-oj. De ĉi tiu tempo, la patro havis titolon de princo por Silezio kaj Krakovo, kaj filo havis titolon de princo por Silezio kaj Grandpollando. Henryk Brodaty atingis interkonsento kun krakovaj altranguloj, danke al kio lia filo heredis regnon en Krakovo. Por plena asekureco Henryk komencis klopodi pri kronado de sia filo. Tial li ekinterrilatis kun germana imperiestro Frederiko la 2-a. Tamen kreskinta konflikto kun kristana eklezio kaj baldaŭa morto neniigis lian ambician planon.

Interna politiko.

En interna politiko Henryk Brodaty penis gardi pri grandaj rajtigoj al princoj. Por neŭtraligi potencon de altranguloj, li klopodis protekti mezrangajn kavalirojn. Li ankaŭ reduktis gravecon de bienaj oficistoj, kaj precipe de kastelestroj.
Interrilatoj kun kristana eklezio ne estis tro bonaj, kaj precipe komplikiĝis fine de lia vivo. En senfina milito kontraŭ Władysław Odonic, Władysław estis protektita de eklezio. Ili ambaŭ eĉ provis atingi justecon de papo sed senrezulte. Henryk fine de sia vivo konfliktis kontraŭ episkopo de Vroclavo pro rompo de imuneco en ekleziaj posedaĵoj. Pro tio silezia princo estis anatemita. Lia filo Henryk la 2-a Pobożny havis problemoj por entombigi patron en konsekritan lokon. Nur liaj malsuperoj kaŭzis, ke eklezio neniigis anemon. Malgraŭ ĉi tiuj konfliktoj, Henryk Brodaty scipovis bone kunvivi kun klerikoj. Por ekzemple, bone kunlaboris kun episkopoj de Lebus, al kiuj permesis organizi dominikanan mision en princlando de Haliĉ.
Alia grava aspekto de interna politiko estis ekonomia agado, kio donis rapidajn, konkretajn profitojn – Silezio plimultigis sian riĉecon. Rimedo por plikreski ekonomian nivelon estis intensa koloniado laŭ magdeburga juro en preskaŭ senloĝintaj terenoj de montetaro apud Sudetoj kaj de ĉelimaj praarbaroj. La koloniado ne nur tuŝis vilaĝajn terenojn, Henryk Brodaty donis al dekkelko da lokoj urborajton (la unua estis Złotoryja en 1211 jaro).

Morto kaj opinioj pri Henryk Brodaty.

Henryk la 1-a Brodaty mortis la 19-an de marto 1238 jaro en Krosno Odrzańskie. Lia unua vivinta tiam filo Henryk la 2-a Pobożny heredis tutan heredaĵon. De edziĝo kun Hedviga el Andechs li havis kvar filojn (krome Henryk, ankaŭ Bolesław kaj duan, nekonatan de nomo, kiu mortis infanaĝe antaŭ 1208 jaro, kaj Konrad Kędzierzawy, kiu mortis en 1213 jaro pro akcidento dum ĉasado) kaj kvar filinojn (Agnieszka, Zofia, Anna, kiuj mortis infanaĝe kaj Gertruda, kiu estis fianĉigita al Otto de Vitelsbaĥoj, kaj kiu poste estis abatino por monaĥejo en Trzebnica).
Henryk la 1-a Brodaty estas opiniita kiel unu el plej eminentaj Piastidoj dum periodo 11381320, kiam Pollando estis dividita je regionoj, kvankam lia verko neniiĝis jam post tri jaroj pro neatendita invado de mongoloj. Kiel kapabla politikisto kaj mastro kaŭzis, ke Silezio, sed ankaŭ parte Etpollando kaj Grandpollando povis kunevolui kun rapide ŝanĝinta Okcidenta Eŭropo. Lia persona signo estis turnita arko kun meze lokita kruco – forme blanka bendo lokita sur flugiloj de nigra aglo restis sur blazono de Silezio.


Bibliografio kaj fontaĵo.


Antaŭe:
princo de Silezio (princlando de Vroclavo)
Poste:
Bolesław la 1-a Wysoki1201-1238Henryk la 2-a Pobożny
Antaŭe:
princo por princlando de Opole
Poste:
Bolesław la 1-a Wysoki1201-1202Mieszko la 1-a Plątonogi
Antaŭe:
princo por princlando de Lebus
Poste:
Bolesław la 1-a Wysoki1201-1206Władysław la 3-a Laskonogi
Antaŭe:
princo por princlando de Kalisz
Poste:
Władysław la 3-a Laskonogi1206-1207Władysław Odonic
Antaŭe:
princo por princlando de Lebus
Poste:
Konrad Łużycki1210-1218Władysław la 3-a Laskonogi
Antaŭe:
princo por princlando de Racibórz
Poste:
Kazimierz la 1-a opolski1229/1230-1238
Regento
Henryk la 2-a Pobożny
Antaŭe:
princo por princlando de Opole
Poste:
Kazimierz la 1-a opolski1229/1230-1238
Regento
Henryk la 2-a Pobożny
Antaŭe:
princo por princlando de Lebus
Poste:
Ludwik Turyński1230-1238Henryk la 2-a Pobożny
Antaŭe:
princo por princlando de Krakovo
Poste:
Władysław la 3-a Laskonogi1232-1238Henryk la 2-a Pobożny
Antaŭe:
princo por princlando de Sandomierz
Poste:
Bolesław la 1-a Mazowiecki1232-1238
Regento
Henryk la 2-a Pobożny
Antaŭe:
princo por princlando de Kalisz
Poste:
Władysław Odonic1234Mieszko la 2-a Otyły
Antaŭe:
princo por princlando de Grandpollando
Poste:
Władysław Odonic1234-1238
nur por sud-okcidenta parto de princlando
Henryk la 2-a Pobożny


Ŝablono:Ĝermo-biografio Ŝablono:Ĝermo-historio

Ŝablono:LigoElstara