Infana pornografio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leĝoj pri posedo de infana pornografio en la mondo.
     – Posedo de infana pornografio laŭleĝa
     – Posedo de infana pornografio kontraŭleĝa
     – Posedo de ajna speco de pornografio kontraŭleĝa
     – Datumoj nehaveblaj

La infana pornografio estas tiu pornografio prezentanta eksplicitajn seksagadojn kiujn partorpenas infanoj. Oni povas uzi diversajn rimedojn por ĝia produktado, inkludante rakontojn, revuojn, fotografiojn, skulptaĵojn, desegnaĵojn, bildstriojn, pentraĵojn, animacion, sonregistradon, filmojn, filmetojn kaj videoludojn. La infana pornografio estas dividita en simulita infana pornografio kaj pornografio kiu estis produktita per rekta partopreno de neplenaĝuloj. Juraj difinoj de infana pornografio ordinare inkludas seksajn bildojn kie aperas antaŭadoleskaj kaj adoleskaj neplenaĝuloj.

Naŭdek kvar el la 187 membroŝtatoj de Interpol havis leĝojn specife adresataj kontraŭ infana pornografio en 2008, kvankam tio ne inkludas la naciojn malpermesantajn ĉian pornografion. Sur tiuj 94 landoj, 58 malpermesas posedon de infana pornografio sendepende de la intenco distribui ĝin. Nuntempe, distribuado kaj posedo de infana pornografio estas malpermesataj en preskaŭ ĉiuj okcidentaj landoj. Vasta movado laboras por tutmondiĝi la malpermeson de infana pornografio, inkludante la ĉefajn internaciajn organizaĵojn, kiel Unuiĝintaj Nacioj kaj la Eŭropa Komisiono.[1]

Referencoj

Ŝablono:Portalo Pedofilio