Internacia Nudisma Federacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Internacia Nudisma Federacio aŭ en pli laŭvorta traduko Internacia Naturisma Federacio (en Esperanto pli kutimas la nocio "nudismo" ol "naturismo") - laŭ la tri oficialaj federaciaj lingvoj germane Internationale Naturisten-Föderation (INF), angle International Naturist Federation (INF) respektive france Fédération naturiste internationale (FNI) - estas la tutmonda ombrela organizaĵo de naciaj asocioj pri nudismo. Ĝi fondiĝis en septembro 1953 en la nudisma feriejo CHM Montalivet en sudokcidenta Francio.

La federacio laŭ la stato de septembro 2013 havas 35 naciajn asociojn tutmonde, kaj aldone havas korespondantojn en iuj landoj, kie nudismo praktikiĝas, sed kie ne ekzistas formala asocio nudisma. La organizaĵo varbas por oficiala agnosko de "homa rajto pri nudeco en natura medio kaj je naturaj kondiĉoj" kaj por tutmonda rekono de la rajto praktiki nudismon (almenaŭ en interkonsentitaj areoj aŭ, kaze de publikaj naĝejoj kaj aliaj sportejoj, en interkonsentitaj tempoj). Ĝi subtenas la disvolviĝon de nudismaj feriejoj kaj sportejoj, kaj kunlaboras kun naciaj kaj internaciaj institucioj.

Membroj de la federacio estas la naciaj asocioj pri nudismo, krome ekzistas individuaj membroj kaj eksterordinaraj membroj kiel nudismaj feriejoj, hoteloj kaj saŭnejoj.

Membraj naciaj asocioj pri nudismo[redakti | redakti fonton]

La INF laŭ la stato de septembro 2013 reprezentas la sekvajn naciajn asociojn pri nudismo:

Afriko

Azio

  • Flago-de-Barato.svg Barato - korespondanto en Barato [2]
  • Flago-de-Israelo.svg Israelo - עמותה ישראלית לנטוריזם (Israela Naturisma Asocio) [3]
  • Flago-de-Tajvano.svg Tajvano - korespondanto en Tajvano [4]

Eŭropo

  • Flago-de-Aŭstrio.svg Aŭstrio - Österreichischer Naturistenverband [5]
  • Flago de Belgio malpli alta.svg Belgio - Federatie van Belgische Naturisten / Fédération Belge de Naturisme / Belgische Naturisten-Föderation [6]
  • Flag of the United Kingdom.svg Britio - Central Council for British Naturism [7]
  • Flago-de-Bulgario.svg Bulgario - Съюз на нудисти в България (Sajuz na nudisti v Balgarija) / Union der Naturisten in Bulgarien [8]
  • Flago-de-Ĉeĥio.svg Ĉeĥio - Česká federace SK Oplatil [9]
  • Flago-de-Danio.svg Danio - Dansk Naturist Union [10]
  • Flago-de-Finlando.svg Finnlando - Suomen Naturistiliitto ry [11]
  • Flago-de-Francio.svg Francio - Fédération Française de Naturisme [12]
  • Flago-de-Germanio.svg Germanio - Deutscher Verband für Freikörperkultur (DFK) [13]
  • Flago-de-Grekio.svg Grekio - Ελλήνων Γυμνιστών-Φυσιολατρών "Γυμνοκρατία" (Ellinon Gimnistón-Fisiolatrón "Gimnokratía") [14]
  • Flago-de-Hispanio.svg Hispanio - Federación Española de Naturismo [15]
  • Flago-de-Hungario.svg Hungario - Naturisták Magyarországi Szövetsége (NAMASZ) [16] (Federacio de Naturistoj en Hungario, Fenhu)
  • Flago-de-Irlando.svg Irlando - Irish Naturist Association [17]
  • Flago-de-Italio.svg Italio - Federazione Naturista Italiana [18]
  • Flago-de-Kroatio.svg Kroatio - Drustvo naturisma Hrvatske [19]
  • Flago-de-Litovio.svg Litovio - korespondentas Lietuvoje (korespondanto en Litovio) [20]
  • Flago-de-Luksemburgio.svg Luksemburgo - Fédération Luxembourgeoise de Naturisme / Luxemburger Naturisten-Föderation [21]
  • Flago-de-Nederlando.svg Nederlando - Naturisten Federatie Nederland (NFN) [22]
  • Flago-de-Norvegio.svg Norvegio - Norsk Naturistforbund [23]
  • Flago-de-Pollando.svg Pollando - Federacja Naturystów Polskich (FNP) [24]
  • Flago-de-Portugalio.svg Portugalio - Federação Portuguesa de Naturismo [25]
  • Flago-de-Rusio.svg Rusio - Федерация натуристов "Телорд" (Federacija naturistov "Telord") [26]
  • Flago-de-Slovakio.svg Slovakio - Asociácia slovenských naturistov (ASN) [27]
  • Flago-de-Slovenio.svg Slovenio - Zveza Drustev Naturistov Slovenije [28]
  • Flago-de-Svedio.svg Svedio - Sveriges Naturistförbund [29]
  • Flago-de-Svisio.svg  Svislando - Union Naturiste Suisse/Schweizer Naturisten-Union/Unione Naturista [30]

Nordameriko

  • Flago-de-Kanado.svg Kanado - Union of the Quebec and Canadian Naturist Federations / Union des Fédérations Québécoise et Canadienne de Naturisme [31] (unio de Federation of Canadian Naturists (FCN) kaj Fédération Québécoise de Naturisme (FQN))
  • Flago-de-Usono.svg Usono - neniu (ekde la septembro 2010 retiriĝo de la American Association for Nude Recreation, do la Usona Asocio por Nuda Distriĝo)

Sudameriko

Aŭstralio / Oceanio

Ankaŭ vidu[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]