Kaldeno (luno)
| Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝon Kaldeno. |
| Kaldeno | |
| Natura satelito de Jupitero (XXI) | |
| Oficiala nomo | Jupitero XXI[1] |
| Aliaj nomoj | S/2000 J 10 |
| Historio | |
| Malkovrinto | - Scott S. Sheppard - David C. Jewitt |
| Dato de malkovro Loko de malkovro |
26-a de novembro 2000[1] Mauna Kea[1] |
| Orbitaj ecoj | |
| Granda duonakso | 22 713 464 km |
| Discentreco | 0,2916 |
| Klinangulo | 167,07° (rilate al la ekliptiko) |
| Periodo | 699,33 tagoj |
| Fizikaj ecoj | |
| Diametro | 3,8 km (averaĝe)[2] |
| Maso - Denso |
~7,5 × 1013 kg ~2,6 × 103 kg/m3[2] (hipoteze) |
| Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
| Surfaca temperaturo | ? |
| Albedo | ~0,04[2] (hipoteze) |
| Observaj ecoj | |
| Videbla magnitudo | 22,5[2] |
Kaldeno estas neregula satelito de Jupitero, kiu havas retrogradan orbiton.
Enhavo |
[redakti] Malkovro
Ĝin malkovris Scott S. Sheppard, David C. Jewitt, Yanga R. Fernández kaj Eugene A. Magnier, post observoj inter la 23-a kaj la 26-a de novembro 2000.
Ili anoncis la 5-an de januaro 2001 la malkovron de dek jupiteraj lunoj (nomata J/2000 J 2 al J 11[3]). Inter kiuj Kaldeno, kiu tiam ricevis nur la maldaŭran nomon S/2000 J 10: deka jupitera satelito malkovrita en 2000.
Ĝiajn grandon kaj mason (3,8 km kaj 7,5 × 1013 kg) oni estimis, hipotezante ke ĝiaj denso kaj albedo estus 2,6 × 103 kg/m3 kaj 0,04.
[redakti] Nomo
La 22-an de oktobro 2002, IAU aprobis[4] por ĝi la nomon Kaldeno, (greke; Χαλδήνη: Ĥaldene)[5], unu amatino de Zeŭso en helena mitologio, kaj patrino de Solimoso.
[redakti] Orbito
Kaldeno estas ano de la karmea grupo, grupo da retrogradaj lunoj kies orbitoj havas grandajn duonaksojn inter 22 900 000 kaj 24 100 000 km, klinecojn inter 164,9° kaj 165,5° rilate al la Jupitera ekvatoro, kaj discentrecojn inter 0,23 et 0,27.
[redakti] Notoj kaj referencoj
- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 Planetary Satellite Physical Parameters (angle)
- ↑ IAUC 7555: SATS de Jupiter; 2001B; 2001C (angle)
- ↑ AUC 7998: P/2002 T5; Sats OF JUPITER Nomoj de lunoj (angle)
- ↑ Angle, ĝi recevis la nomon de Chaldene, laŭ regulo kiu volas, ke la nomo de retrogradaj lunoj finiĝu per "e" (tio, kiu estas neebla en esperanto)
[redakti] Eksteraj ligiloj
pole Kaldeno, el "Księżyce planet Układu Słonecznego"
angle Kaldeno, (angla versio)
france Dekunu novaj jupiteraj satelitoj S/2000 J1...S/2000 J 11, el la paĝaro de Jean-Michel
|
||||||||||||||||||