Karlovy Vary

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karlovy Vary
germane: Karlsbad
urbo
Vido al kolonaro el teraso de hotelo Thermal
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Karlovy Vary
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Karlovy Vary
Distrikto Distrikto Karlovy Vary
Administra municipo Karlovy Vary
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Tipo de urbo Statuta urbo
Konataj lokoj
Riveroj Ohře, Teplá, Rolava
Situo Karlovy Vary
 - alteco 447 m s. m.
 - koordinatoj 50° 14′ 00″ N 12° 52′ 00″ O / 50.23333 °N, 12.86667 °O / 50.23333; 12.86667 (mapo)
Areo 59,10 km² (5 910 ha)
Loĝantaro 53 907 (2010)
Denseco 912,13 loĝ./km²
Fondo de banloko 1350
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 360 01
NUTS 3 CZ041
NUTS 4 CZ0412
NUTS 5 CZ0412 554961
Katastraj teritorioj 15
Partoj de urbo 15
Bazaj sidejunuoj 50
Alkoholaĵo Becherovka
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Karlovy Vary
Retpaĝo: www.karlovyvary.cz/
Portalo pri Ĉeĥio

Karlovy Vary (Esperante Karlovaro, germane Karlsbad) estas la plej konata, plej signifa kaj plej vizitata banloka urbo en Ĉeĥio kun 54 850 loĝantoj (1997).

Situo

Karlovaro situas en okcidenta Ĉeĥio en arbar-riĉa montetaro, el kiuj elstaras krutaj rokaj klifoj.

Unuopaj montoj similas al dioj, kiuj regas super la urbo. Menciindaj estas:

  • Altaĵo de Amikeco (ĉeĥe Výšina přátelství) - kun belvedera turo Diana
  • Altaĵo de Eterna Vivo (Věčný život) - kun belvedera turo de Goethe

kaj tuj apud ĝi estas:

  • Pinto de Tri Krucoj (Tři kříže)

aliloke estas:

  • Suda monto (Jižní vrch)

la plej konata estas:

kontraŭdirekte de ĝi estas

  • Monto de Vitek (Vítkova hora)

Inter la arbarriĉaj deklivoj en profunda valo meandras la rivero Teplá (ĝian nomon oni povas traduki "Varma"). La rivero kvazaŭ distranĉas la terenon. La rivero Teplá troviĝas nur 370 metrojn super marnivelo, sed la ĉirkaŭaj montoj estas la urbo tute kaŝita. Kiu tion ĝis nun ne kredis, ke Karlovy Vary troviĝas inter aŭ meze de montaro, certe konsentos, se propraokule tion vidos. Tion oni povas vidi el kiu ajn altaĵo. La banloko estas dislokita ambaŭflanke de la rivero Teplá.

Vidindaĵoj

Unuopaj konstruaĵoj kaj lokoj instigas nin al aŭskultado de diversaj rakontoj aŭ historiaj faktoj. El kelkaj simboloj de la urbo Karlovy Vary oni povas antaŭ ĉio ekscii ion pri la Altaĵo de Cerva Salto.

La loko, kie nun troviĝas la Foirplaco estas la plej malnova, la plej antikva parto de la banurbo Karlovy Vary.

Dominanto de la tuta Foirplaco estas karakteriza arkitekturo de Kastela Turo. Super la foirplaco ĉirkaŭ la Kastela Turo troviĝas Kolonaroj de Kastelaj Fontoj - ili estas du: la Supra kaj la Malsupra.

Supra Kastela Fonto

Iom pli sube oni konstruis halon de la Malsupra Kastela Fonto

Karlovara Gejsero

Grava centro de banloka vivo, tuj de sia ekesto, estis la ĉefa promenada vojo kun monumenta kaj karakteriza konstruaĵo en novrenesanca stilo:

Mueleja kolonaro

Promenoj tra la banloka urbo komencas kutime ĉe la nova dominanto de Karlovy Vary, kiu allogas atenton. Estas tio grandega konstruaĵo Banejkomplekso Thermal

El la supro admiras rigardantoj ne nur banejon, sed ankaŭ parkon de Antonín Dvořák: Urba parko de Antonín Dvořák.

Urba teatro

Apud la fama karlovara Gejsero estas hotelo Atlantik, kaj de tiu ĉi loko gvidas vizitantojn la strato nomata MALNOVA HERBEJO (STARÁ LOUKA) al la Grand-hotelo PUPP. Iam ĉi tie estis promenejo tra la natura pejzaĝo - vera herbejo. En tiu ĉi strato estas konservitaj domoj el fino de la 18-a jarcento. Oni povas mencii la domon

  • Ĉe tri Maŭroj (= U TŘÍ MOUŘENÍNŮ).

Ankoraŭ antaŭ kelkaj jaroj ĉi tie estis origina domo "STRAUSS", sur kies muro la memortabulo informis, ke en ĝi restadis la germana poeto Johann Wolfgang von Goethe. Li loĝis ankaŭ en la domo "Ĉe Tri Maŭroj" kaj ankaŭ en la domo "Madrid". En la domo "Strauss" li loĝis dum sia lasta vizito en la jaro 1823. Nun post ĝia mal-konstruo oni ĉi tie konstruis tute nove la domon, kiu aspektas ekstere same, kiel la origina domo, kaj en ĝi estas restoracio.

Sur la proksima domo nomata AGLO (= OREL) nin atentigas la memortabulo pri la unua restado de caro Petro la Granda en la jaro 1711. La strato MALNOVA HERBEJO finiĝas antaŭ unu el la plej famaj hoteloj de Centra Eŭropo. Ĝi estas la plej granda kaj plej konata hotelo kaj ankaŭ societa centro en Karlovy Vary: Grand-Hotelo Pupp.

Se iu iras preter la tuta komplekso de hoteloj PUPP kaj Parka hotelo kaj transiras la riveron TEPLÁ (= Varma), alvenas al la

Bandomo 1

Antaŭ la Bandomo 1 en la parko staras monumento de Karolo la 4-a, fondinto de la banurbo. Faris ĝin en la jaro 1955 akademia skulptisto Otakar Švec.

Malantaŭ la hotela kompleks PUPP kaj Bandomo 1, oni povas daŭrigi la promenadon kontraŭ la fluo de la rivero Teplá (=Varma). La vojo kondukas la vizitantojn preter rokoj, sur kies flanko troviĝas multaj memortabuloj aŭ dank-esprimaj tabuloj pri kuracado de diversaj elstaraj personoj. Ĉe la vojo ne mankas diversaj monumentoj. Ĝi nomiĝas

VOJETO DE PUŜKIN (Puškinova stezka). Ĉi tiu vojeto gvidas nin ĝis la konata SOMERA KINEJO kaj al "POŜTA KORTO" (POŠTOVNÍ DVŮR).

Poŝta Korto

Se oni revenus de la Poŝta Korto al la urbo, oni povus transpaŝi la riveron Teplá kaj eniri tra la rokok-simila pordego al Sanatorio Richmond

Ne malproksime de ĉi tiu loko troviĝas supre la plej interesa alia ofte vizitata loko - unika dominanto de Karlovy Vary -

ALTAĴO de HELENA, sur kiu estas sanatorio IMPERIAL. Tiu ĉi altaĵo verŝajne ensorĉis la francan arkitekton Ernesto Hébrard, kiam li serĉis konvenan lokon por konstruota hotelo. Danke al tiu ĉi belega loko sur la Altaĵo HELENA, neniu alia konstruaĵo ĝis nun superigis konstruaĵon

Sanatorio - Kurac-Hotelo Imperial

Dum arbaraj promenoj oni povas veni al: Tri Krucoj.

Post proksimume duonhora promeno tra arbaro ekde Tri Krucoj oni povas aliri al Belvedera turo de Goethe.

Super la maldekstra bordo de la rivero Teplá sur la alia loko, de kiu oni povas rigardi al proksima kaj al malproksima ĉirkaŭaĵo estas la Vidturo Diana

Sur la plej alta roko de la rokaro de Cerva Salto super la Altano de Maier estas la Belvidejo de Petro la Granda. Apude staras piramida monumento, kiu memorigas dukinon Teresia d' Angouléme, filinon de la reĝo Ludoviko la 16-a 99. Oni povas senĉese promeni tra la arbaraj deklivoj super la urbo kaj ĉie oni trovos ion interesan.

Ekzemple: Belvedera turo de Karolo la 4-a

Ĉe la arbaraj vojoj estas multaj kabanetoj, altanoj, ripozejoj, orientigaj punktoj aŭ diversaj ŝirmejoj, se hazarde trafus promenantajn vizitantojn malagrabla vetero.

La plej alta punkto de la regiono sur la maldekstra flanko de la rivereto Teplá, estas la Monto de Doubi. Unu el ĉefaj dominantoj kaj arkitektaj juveloj de la tuta urbo estas Dekana Preĝejo de Sankta Maria Magdalena.

Tre interesa konstruaĵo estas la Ortodoksa preĝejo de Sankta Petro kaj Paŭlo. Proksime de la ortodoksa preĝejo sur la strato de Petro la Granda troviĝas ankaŭ interesa, ne tro granda konstruaĵo el ruĝaj brikoj: Pseŭdo-gotika anglikana preĝejo de Sankta Lukaso. Menciinda estas la preĝejeto aŭ Kapelo de Sankta Andreo.

Famuloj

En la iama Karlsbad mortis hungara episkopo, ministro, historiisto Mihály Horváth.

Esperanto en Karlovy Vary

Josef Schneider fondis tie Esperanto-grupon ĉirkaŭ 1925. Tie okazis Komuna ĉeĥa-germana kongreso en jaro 1993. kaj ankaŭ kongreso de SAT en 1999.

Ĝemelaj urboj

Kolonaro
Kolonaro

Ŝablono:KapoMunicipoNav Bohatice | Cihelny | Čankov | Doubí | Drahovice | Dvory | Hůrky | Karlovy Vary | Olšová Vrata | Počerny | Rosnice | Rybáře | Sedlec | Stará Role | Tašovice Ŝablono:PiedoMunicipoNav