Lenjano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Lenjano
Lenjano
Ŝtato: Flago-de-Italio.svg Italio
Regiono: Flag of Lombardy.svg Lombardio
Provinco: MI Milano
Koordinatoj: 45°36′N 8°55′E  /  45.6°N, 8.917°O / 45.6; 8.917 (Lenjano)Koordinatoj: 45°36′N 8°55′E  /  45.6°N, 8.917°O / 45.6; 8.917 (Lenjano)
Alto super marnivelo: 199 m
Areo: 17 km²
Loĝantaro: 56157
Loĝdenso: 3303,35 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj: Busto Arsizio (VA), Rescaldina, Castellanza (VA), Cerro Maggiore, San Vittore Olona, Villa Cortese, Canegrate, San Giorgio su Legnano, Dairago
Patrono: San Magno
Festa tago: 5-a de novembro
Nomo de loĝantoj: legnanesi
Poŝtkodo: 20025
Imposta kodo: E514
Kodo laŭ ISTAT: 015118
Telefona prefikso: 0331
Retpaĝo: http://www.legnano.org
RedDot.png
Loko en mapo
v  d  r
Information icon.svg

Lenjano (itale Legnano, legnane Legnàn, lombarde Lignàn) estas komunumo de 56.942 loĝantoj en la provinco de Milano, distancanta ĉirkaŭ 20 kilometrojn el Milano. Situigita en Alto Milanese kaj trairata de rivero Olona, ĝi estas la dektria urbo plej homoplena de Lombardio.

Oni povas konstati urbaĵojn inter la 21-a jarcento a.K. kaj la 19-a jarcento a.K.. Jam dum praa epokoj, fakte, la montetoj, kiuj bordumas Olona, elmontriĝis loĝeblaj lokoj.

Dank' al historia milito, Legnano estas la unua urbo, krom Romo, kiu ĉeestas en nacia himno. Ĉiujare, lenjananoj memoras ĉi tiun batalon per la ĉevalkonkurso de la kvartaloj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Teritorio[redakti | redakti fonton]

Lenjano situas apud la valo de Olono, sude de la Varezaj Antaŭalpoj. La grundo ĉefe komponiĝas de rulŝtonetoj, gruzo, sablo kaj argilo. Iame malgranda tavolo de humo, netaŭga por kresko de arbaroj kaj sekve por la agrikultura kultivado kovris Lenjanon, tiel, ke ĝi estis plejparte erikejo[1]. Pro argilaj tavoloj, la tero malfacile sorbas pluvan akvon.

La teritorio etendiĝas ĝis 17,72 km² kaj ĝi distribuiĝas inter 192 m kaj 227 m sm.a[2]. Laŭ la tertrema klasifiko, la urbo estas en la zono 4 (negrava tertremeco), laŭ la ordono PCM n. 3274 de la 20-a de marto 2003[3].

Klimato[redakti | redakti fonton]

Laŭ la klimata klasifikado, la urbo situas en la "zono E", 2451 GR/G [4]. Situanta en alta Pada Ebenaĵo, La tipo de Lenjana klimato estas kontinenta, kun malvarmaj vintroj. La nebulo ĉeestas ĉefe apud la fina fluo de Olono, kie la grundo estas altometrie malpli alta ol la loĝanta zono. La someroj estas varmaj, humidaj kaj modere pluvaj. La temperaturoj, dum tiu periodo, povas superi la 30 °C kaj la humideco la 90 %, kaŭzante sufokan varmegon. Ĉefe, la atlantik-mediteraneaj aŭ arkti-rusaj perturboj kaŭzas atmosferajn precipitaĵojn. Lenjano, samkiel la plej granda parto de la Pada Ebenaĵo, suferas pro malforta vento[5]. Male, la humideco estas ĉiam ĉiujare tro alta. Lastatempe la pluvoj iĝadas iom malpli oftaj, same kiel la fenomeno de la nebulo.

La datumoj de la meteologia stacio de Milano Malpensa indikas, laŭ la tridekjara mezvaloro (1961–1990) uzata de la Monda Organizaĵo pri Meteologio, ke la mezvalora temperaturo de la plej malvarma monato, januaro, estas preskaŭ −4 °C kaj de la plej varma monato, julio, estas iomete pli ol +28 °C. La jaraj mezvaloraj precipitaĵoj estas pli ol 1000 mm, la valoro pligrandiĝas dum printempo kaj aŭtuno kaj malpligrandiĝas dum vintro[6][7][8][9].

Socio[redakti | redakti fonton]

Demografia evoluo[redakti | redakti fonton]

Etnioj[redakti | redakti fonton]

Je la 1-a de januaro 2007 fremduloj laŭleĝe loĝantaj en Lenjano estis 4001[10], preskaŭ la 7 % de la tuta loĝantaro[10].

Deveno de la fremduloj
(Datumoj de ISTAT la 31-an de decembro 2006[11])
Flago de Albanio Albanio 951
Flago de Maroko Maroko 390
Flago de Ekvadoro Ekvadoro 335
Flago de Ĉinio Ĉinio 280
Flago de Peruo Peruo 228
Flago de Rumanio Rumanio 167
Flago de Tunizio Tunizio 150
Flago de Senegalo Senegalo 149
Flago de Pakistano Pakistano 99
Flago de Filipinoj Filipinoj 87
Flago de Ebur-Bordo Ebur-Bordo 84
Flago de Ukrainio Ukrainio 73
Flago de Bangladeŝo Bangladeŝo 71
Flago de Brazilo Brazilo 65
Flago de Sri-Lanko Sri-Lanko 60
Flago de Bulgario Bulgario 58
Flago de Salvadoro Salvadoro 55
Flago de Domingo Domingo 54

Religio[redakti | redakti fonton]

La plej granda parto de la loĝantoj estas katolika. La enmigrado de personoj formis komunumojn de islamanoj kaj ortodoksoj.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Himno de la urbo[redakti | redakti fonton]

Me car Legnan (Mia kara Legnano) estas la himno de la urbo, skribita en legnana dialekto. La teksto kaj la muziko estas verkita de Ernesto Parini (1909–1993)[12]:

Homoj rilataj al Lenjano[redakti | redakti fonton]

Vizitoj de famuloj[redakti | redakti fonton]

Tekstaro[redakti | redakti fonton]

  • Giorgio D'Ilario, Egidio Gianazza, Augusto Marinoni, Marco Turri, Profilo storico della città di Legnano, 1984 , Edizioni Landoni.
  • P. Di Maio, Lungo il fiume. Terre e genti nell'antica valle dell'Olona, 1998, Ed. Museo civico Sutermeinster.
  • Variaj aŭtoroj, Il Castello di Legnano. Fascino e suggestione di una testimonianza storica, 1991, Ed. Museo civico Sutermeinster.
  • Giorgio Vecchio, Nicoletta Bigatti, Alberto Centinaio, Giorni di guerra. Legnano 1939-1945, 2001, Eo Ipso.
  • Giorgio Vecchio, Gianni Borsa, Legnano 1945 -2000. Il tempo delle trasformazioni, 2001, Nomos Edizioni.
  • Luigi Marinoni kaj Vittoriano Ferioli, Legnano e la Resistenza, 2006, Komunumo de Legnano.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. itale La Vita in Città: dialetto, legnano.org
  2. itale Legnano: Clima e Dati Geografici, comuni-italiani.it
  3. Zone sismiche in Italia, dati Earth-prints itale. Alirita 21-5-2008.
  4. Classificazione climatica Lombardia, dati Confedilizia itale. Alirita 21-5-2008.
  5. (PDF) Università degli Studi di Genova - Dipartimento di Fisica (2002). "Atlante Eolico dell'Italia", gazeto : {{{gazeto}}} (itale). Ricerca di sistema per il settore elettrico - Progetto ENERIN
  6. angle Medie climatiche 1961-1990
  7. itale Dati climatologici medi
  8. itale Tabelle e grafici climatici
  9. itale Tabella dei venti
  10. 10,0 10,1 DOSSIER STATISTICO IMMIGRAZIONE 2007 - SCHEDA SU LOMBARDIA E AREA MILANESE itale. Alirita 01/01/2007.
  11. DEMO ISTAT
  12. El "helviolaj statistikoj"
  13. "La Martinella" n°5 - periodaĵo de Famiglia Legnanese
  14. Profilo storico su sito web istituzionale
  15. 15,0 15,1 Giorgio D'Ilario, Egidio Gianazza, Augusto Marinoni, Marco Turri (1984). Profilo storico della città di Legnano (en itala).
  16. Memortabulo en Largo Franco Tosi 9

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]