Parolalfabeto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Literuma aboco (aŭ literuma alfabeto) estas aro de vortoj, kiuj reprezentas literojn. Ili estas uzataj por literumi, en ĉiuj kazoj en kiuj gravas eviti miskomprenojn, kaj la simplaj nomoj de la literoj ne sufiĉe klaras (komparu do kun Esperanta alfabeto).

Literumaj tabeloj

Ĝenerale

Literumado estas komplika, multfaseta afero. Tio same en Esperanto kaj en la diversaj landoj kaj organizaĵoj, vidu sube. Kiel jam dirite en la komenco, klara literumado speciale gravas en kazoj, kie oni devas eviti miskomprenon. Pro tio la literumado estas uzata en strikte standardigita formo en aviado kaj en armeoj. Tie ja povas okazi gravaj akcidentoj, se alia vorto estas komprenita ol intencita. Sed ankaŭ je malpli gravaj okazoj bona kompreno utilas, ŝparas tempon.

ILERA, la Ligo de Esperantistaj Radio-Amatoroj praktikis dum dekmilo de radiokontaktoj literuman alfabeton, kiu devas esti bone komprenita ankaŭ dum malbona kvalito de la uzata kanalo. El tiu sperto longjara evoluiĝis literuma alfabeto, kiu tre similas al la ICAO-alfabeto uzata en aviado. Vidu pli sube.

Esperanto

Por Esperanto estis proponitaj pluraj literumaj alfabetoj. La sekvanta tabelo listigas du – la unua de nekonata fonto (laŭŝajne el la vortaro Germana-Esperanto de Erich-Dieter Krause) kaj la dua plume de Pejno Simono kaj publikigita en la revuo Monato[1].

Por internacia komprenebleco vidu en la sekva alineo la ILERA-tabelon.

Litero Sistemo 1 (Kraŭza?) Sistemo 2 (Pejna)
A Asfalto Akvo
B Barbaro Baldaŭ
C Centimetro Cedro
Ĉ Ĉefo Ĉirkaŭ
D Doktoro Dolĉa
E Elemento Eĥo
F Fabriko Fajfi
G Gumo Golfo
Ĝ Ĝirafo Ĝis
H Hotelo Hejme
Ĥ Ĥaoso Ĥoro
I Insekto Iĝi
J Jubileo Jaĥto
Ĵ Ĵurnalo Ĵuri
K Kilogramo Korpo
L Legendo Lingvo
M Maŝino Morgaŭ
N Naturo Nokto
O Oktobro Ofte
P Papero Pelvo
Q kuo kuo
R Rekordo Riĉa
S Salato Sankta
Ŝ Ŝilingo Ŝaŭmi
T Triumfo Tempo
U Universo Uzi
Ŭ Universo hoketo Ŭa-ŭa
V Vulkano Vespo
W ĝermana vo (vavo) vavo
X ikso ikso
Y ipsilono ipsilono
Z Zinko Zorgi
@ Asfalto envolvita (heliko)
ç Centimetro subhoko (cedilo)
ø Oktobro trastreko
´ streko supren
` streko falanta
^ cirkumflekso
~ tildo
˘ˇ hoketo
° cirkleto
¨ tremao
- streko kuŝanta

Internaciaj kaj Nacilingvaj

En diversaj lingvoj estas uzataj diversaj literumaj tabeloj. Eĉ por la internacia komunikado en la angla ekzistas diversaj tabeloj; plej ofte estas uzata tabelo origine difinita en NATO, hodiaŭ uzata ekzemple en civila aviado de la ICAO, la Internacia Civila Aviada Organizo, la Internacia Telekomunika Unio kaj pluaj. Pri tiu alfabeto vidu la artikolon literumalfabeto de ICAO).

La alfabeto uzata de ILERA, ĉar ĝi tre similas al la ICAO- (aviada) alfabeto estas komprenebla inter ambaŭ grupoj. ILERA, la Internacia Ligo de Esperantistaj Radio-Amatoroj evoluigis kaj plievoluigis ĝin dum miloj da eterkontaktoj. Tiu uzo en praktiko ankaŭ okazis dum tre malbonaj eterkondiĉoj, do kiam oni nur malbone komprenas la voĉon de la alia stacio.

Litero ICAO
NATO
ILERA Angla Angla
internacie
Ĉeĥa Finna Franca Germana
(DIN 5009)
Itala Slovaka
A Alfa [alfa] alfa Alfred Amsterdam Adam Aarne Anatole Anton Ancona Adam
B Bravo [bravo] bravo Benjamin Baltimore Božena Bertta Berthe Berta Bari Božena
C Charlie [ĉali] ĉarli Charles Casablanca Cyril Celsius Célestine Cäsar Como Cyril
D Delta [delta] delta David Denmark David Daavid Désiré Dora Domodossola David
E Echo [eko] eko Edward Edison Emil Eemeli Eugène Emil Empoli Emil
F Foxtrot [fakstrat ~ fokstrot] fokstrot Frederick Florida František Faarao François Friedrich Firenze František
G Golf [galf ~ golf] golf George Gallipoli Gustav Gideon Gaston Gustav Genova Gustáv
H Hotel [hotel'] hotel Harry Havanna Helena Heikki Henri Heinrich Hotel Helena
I India [india] india Isaac Italia Ivan Iivari Irma Ida Imola Ivan
J Juliet [ĝuliet'] juliet Jack Jerusalem Josef Jussi Joseph Julius Juventus Jozef
K Kilo [kilo] kilo King Kilogram Karel Kalle Kléber Kaufmann Kilometro Karol
L Lima [lima] lima London Liverpool Ludvík Lauri Louis Ludwig Livorno Ladislav
M Mike [majk] majk Mary Madagaskar Marie Matti Marcel Martha Milano Mária
N November [navemba ~ novemba] novembro Nellie New York Neruda Niilo Nicolas Nordpol Napoli Norbert
O Oscar [aska ~ oska] oskar Oliver Oslo Otakar Otto Oscar Otto Otranto Oto
P Papa [papa'] papa Peter Paris Petr Paavo Pierre Paula Pisa Peter
Q Quebec [kebek'] kvebek Queen Québec Quido kuu Quintal Quelle Quadro Quído
R Romeo [ro'meo] romeo Robert Roma Rudolf Risto Raoul Richard Roma Rudolf
S Sierra [siera] siera Samuel Santiago Svatopluk Sakari Suzanne Samuel Savona Svätopluk
T Tango [tango] tango Tommy Tripoli Tomáš Tyyne Thérèse Theodor Torino Tomáš
U Uniform [ju'nifom ~ u'nifom] uniformo Uncle Uppsala Urban Urho Ursule Ulrich Udine Urban
V Victor [vikta] viktor Victor Valencia Václav Vihtori Victor Viktor Venezia Václav
W Whiskey [viski] ŭiski William Washington Dvojité V wiski William Wilhelm Vu Doppia Dvojité W
X X-ray [eks rej] eksrej X-ray Xanthippe Xaver äksä Xavier Xanthippe Xilofono Xaver
Y Yankee [janki] janki Yellow Yokohama Ypsilon (tvrdé y) Yrjö Yvonne Ypsilon Ipsilon Ypsilon
Z Zulu [zulu] zulu Zebra Zürich Zuzana tseta Zoé Zacharias Zara Zuzana
@ at [at] ĉe

Ĉapelitaj literoj

Ekzistas proponoj pri ĉapelitaj literoj. Sed multaj preferas en tiuj kazoj literumi laŭ la Zamenhofa sistemo, do ĉ literumas ĉarli hotel ktp.

Specialajn signojn kaj literkombinojn, kiuj okazas nur en kelkaj nacilingvaj alfabetoj, listigas la sekvanta tabelo.

Litero Ĉeĥa Germana
(DIN 5009)
Slovaka Finna Franca
Ä alfa-alfa Ärger äiti
Č Čeněk Čadca
Ď Ďáblice Ďumbier
Ě E s háčkem
É E s čárkou (dlouhé E) Émile
Ch charlie-hotel Chrudim Charlotte Chopok
Í I s čárkou (dlouhé měkké I)
Ľ Ľubochňa Ľubochňa
Š Šimon Šárka
Sch sierra-charlie-hotel Schule
ß sierra-sierra Eszett
Ň Nina Nitra
Ó O s čárkou (dlouhé O)
Ö oscar-echo Ökonom öljy
Ř Řehoř
Ť Těšnov Teplá
Ů uniform-oscar U s kroužkem
Ú U s čárkou
Ü uniform-echo Übermut
Ý Y s čárkou (dlouhé tvrdé Y)
Ž Žofie Žofia

Prononcado de numeraloj

Kiel parto de la literuma tabelo eblas kompreni ankaŭ rekomenditan prononcadon de la numeraloj, kiu devas malebligi al misaŭdoj.

Numeralo Esperante Prononco
NATO kaj ICAO
ITU/IMO
0 Nulo [zero ~ ziro] Nadazero [nadazero']
1 Unu [ŭan] Unaone [unavan']
2 Du [tu] Bissotwo [bisotu']
3 Tri [tri] Terrathree [teratri']
4 Kvar [foŭa] Kartefour [kartefo'ar ~ katefo'a]
5 Kvin [fajf] Pantafive [pantafajv']
6 Sis [siks] Soxisix [soksisiks']
7 Sepen [seven] Setteseven [setesev'n]
8 Ok [ejt] Oktoeight [aktoejt']
9 Naŭ [najna] Novenine [novenajn'a]

Japana lingvo

Literoj
Litero Spelo
Prononco
Traduko
Litero Spelo
Prononco
Traduko
Litero Spelo
Prononco
Traduko
Litero Spelo
Prononco
Traduko
Litero Spelo
Prononco
Traduko

a
朝日のア
[asahi no a]
A en matena lumo

i
いろはのイ
[iroha no i]
I en Iroha

u
上野のウ
[ueno no u]
U en Ueno

e
英語のエ
[ejgo no e]
E en Angla lingvo

o
大阪のオ
[ōsaka no o]
O en Osaka

ka
為替のカ
[kaŭase no ka]
Ka en monvaloro

ki
切手のキ
[kitte no ki]
Ki en poŝtmarko

ku
クラブのク
[kurabu no ku]
Ku en klubo

ke
景色のケ
[keŝiki no ke]
Ke en vido

ko
子供のコ
[kodomo no ko]
Ko en infanoj

sa
桜のサ
[sakura no sa]
Sa en sakuro

ŝi
新聞のシ
[ŝimbun no ŝi]
Ŝi en ĵurnalo

su
すずめのス
[suzume no su]
Su en kampopasero

se
世界のセ
[sekaj no se]
Se en Mondo

so
そろばんのソ
[soroban no so]
So en abako

ta
煙草のタ
[tabako no ta]
Ta en tabako

ĉi
千鳥のチ
[ĉidori no ĉi]
Ĉi en pluvio

cu
つるかめのツ
[curukame no cu]
Cu en gruo kaj testudo
[2]

te
手紙のテ
[tegami no te]
Te en letero

to
東京のト
[tōkjō no to]
To en Tokio

na
名古屋のナ
[nagoja no na]
Na en Nagojo

ni
日本のニ
[nippon no ni]
Ni en Japanio

nu
沼津のヌ
[numadzu no nu]
Nu en Numadzu

ne
ねずみのネ
[nezumi no ne]
Ne en muso

no
野原のノ
[nohara no no]
No en kampo

ha
はがきのハ
[hagaki no ha]
Ha en poŝtkarto

hi
飛行機のヒ
[hikoŭki no hi]
Hi en avio

fu
富士山のフ
[fuĝisan no fu]
Fu en Fuĵi-Monto

he
平和のヘ
[hej'ŭa no he]
He en paco

ho
保険のホ
[hoken no ho]<br /Ho en asekuro

ma
マッチのマ
[maĉĉi no ma]
Ma en alumeto

mi
三笠のミ
[mikasa no mi]
Mi en Mikasa (Marbatalo)

mu
無線のム
[musen no mu]
Mu en Radio trafiko

me
明治のメ
[mejĝi no me]
Me en Mejĝi

mo
もみじのモ
[momiĝi no mo]
Mo en acero

ja
大和のヤ
[jamato no ja]
Ja en Jamato

ju
弓矢のユ
[jumija no ju]
Ju en Arko (armilo)

jo
吉野のヨ
[joŝino no jo]
Jo en Joŝino

ra
ラジオのラ
[raĝio no ra]
Ra en radio

ri
りんごのリ
[ringo no ri]
Ri en pomo

ru
留守居のル
[rusui no ro]
Ru en rusui

re
れんげのレ
[renge no re]
Re en Floro de Hinda lotuso

ro
ローマのロ
[rōma no ro]
Ro en Romo

ŭa
わらびのワ
[ŭarabi no ŭa]
Ŭa en Agla pteridio

(ŭ)i
ゐど(井戸)のヰ
[ido no (ŭ)i]
(Ŭ)i en puto

(ŭ)e
かぎのあるヱ
[kagi no aru ŭe]
E kun hoko

(ŭ)o
尾張のヲ
[oŭari no (ŭ)o]
(Ŭ)o en Oŭari

n'
おしまいのン
[oŝimaj no n]
N' en fino
濁点(Voĉa) 半濁点(Duona voĉa)

Referencoj

  1. Monato, internacia magazino sendependa, numero 1996/01, paĝo 22: Bonvolu l-i-t-e-r-umi! verkita de Pejno Simono.
  2. En japanio, tiuj animaloj estas ofte uzata por ekzerco de kalkulo