Majaoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Majaaj centroj klasikaj (o) kaj postklasikaj (kvadratetoj)

La majaoj estas indiĝena popolaro de Centra Ameriko, kiu ĝuis tre gravan civilizacion inter la 3-a kaj la 10-a jarcento.

Ĝi okupis grandan areon inter la nuna sudo de Meksiko (precipe Jukatano), Gvatemalo, Belizo kaj okcidento de Honduro.

Kulturhistorio

Ruinoj de Tikal

Oni kutime distingas tri grandajn epokojn de la majaa civilizo:

Erao antaŭklasika

La plej fruaj arkeologiaj trovaĵoj estas el Cuello, Belizo, kaj datumitaj je ĉirkaŭ 2000 jaroj a.K.. Oni supozas disiron el tiu unua loko norden, al la golfo de Meksiko. En Copán, Honduraso, trovaĵoj estas datumitaj je 1100 a.K.. Tiam estis fondita ankaŭ la urbo Lamanai, kiu pro daŭra loĝado dum ĉirkaŭ 3000 jaroj, estas unu el la plej longe uzitaj majaaj urboj. Cahal Pech estis fondita ĉirkaŭ 1000 a.K. kaj loĝata ĝis ĉirkaŭ la jaro 700 p.K..

Inter 900 kaj 400 a.K. preskaŭ la tuta majaa regiono estis priloĝata kaj la diversaj urboj komercis unu kun la aliaj. Unuaj trovaĵoj el Tikal, Gvatemalo, estas datumitaj je la 7-a jarcento a.K. kaj ĉe la golfo de Meksiko la unuaj ŝtonaj temploj estis konstruitaj ĉirkaŭ 500 a.K.. Inter la unuaj majaaj urbegoj estas El Mirador kun la plej alta (nun konata) piramido (72 m) kaj Nakbe en la nuna Gvatemalo.

Pro la granda kresko de la popolo inter 400 a.K. kaj 250 p.K. la majaaj centroj pligrandiĝis kaj ekis reĝeco.

Erao klasika

La unua datita majaa steleo (292) estas trovita en Tikal.

En la jaro 562 ekis granda milito inter Calakmul kaj Tikal.

Chichén Itzá estis fondita ĉirkaŭ 650.

La klasika majaa civilizo konsistis el multaj urboŝtatoj, el kiuj ĉiu havis sian propran estron kaj administrantojn. Per disvastigo tra la tuta jukatana duoninsulo la kulturo de la majaoj atingis sian kulminon dum la epoko inter la jaroj 600 kaj 900 kiam estis fonditaj interalie Uxmal kaj Coba.

Aliaj gravaj urboj estis Tikal, Calakmul, Bonampak kaj Quiriguá. Multaj urboj estis ligitaj per digovojoj. Iuj el la urboj havis pli ol 10.000 loĝantojn kaj estis do pli grandaj ol la tiamaj pli grandaj eŭropaj urboj.

Klasikaj centroj de tiu epoko estas ankaŭ Bonampak, Calakmul, Caracol, Xunantunich, Lubaantun, Copán, Dos Pilas, Nakum, Naranjo, Palenque, Rio Azul, Tikal, Yaxchilán kaj Yaxha.

Erao postklasika

Kolapso de la majaaj centroj

Jam dum la 9-a jarcento en kelkaj majaaj centroj de la suda malalta regiono, kaj poste en la tuta regiono de la centra Jukatanio rapide malkreskis la popolnombro. Multaj urboj estis forlasitaj, la akvumsistemoj disfalis. Post la mezo de la 10-a jarcento ne plu estis konstruataj monumentaj steleoj en la tuta malalta regiono. La kolapso de la majaa socio estas daŭra temo de fakaj kaj popolaj diskutoj. Du elstaraj elirpunktoj estas jenaj: ekologiaj kaj ne-ekologiaj kaŭzoj.

  • La ekologiaj klarigoj insistas pri la rilato inter homoj kaj medio. Dum la lasta epoko tia rilato ŝajne draste malpliboniĝis. La popolo rapide kreskis, la kultivita tero estis limigita kaj la grundo iĝis malriĉa, malgraŭ la akvumado, ĉar la agrikultura metodo estis ŝajne la tradicia Milpa-sistemo. Pro tiaj observoj O.F. Cook starigis en la jaro 1921 sian hipotezon pri grundomalriĉiĝo.

Postkolapsa epoko

Piramido en Chichén Itzá

En la periodo inter la jaroj 900 kaj 1511 troviĝas en la majaa arkitekturo pli kaj pli da toltekaj ecoj. La diferenco klare videblas en la apuda bildo el Chichén Itzá kompare al la piramido en Tikal (vidu la supran bildon). Postkolapsaj centroj estas interalie Coba, Chichén Itzá, Ek Balam, Mayapan, Tulúm kaj Uxmal.

Religio

Templo de Palenque

Direĝaj urboj en la pluvarbaro

Rimarkinda pri ruinejoj de la majaa kulturo estas la granda nombro de religiaj konstruaĵoj. La religio kaj ties administrantoj (pastroj ktp.) ŝajne ludis gravegan rolon en la vivo de la malnovaj majaoj. Tiatempe la urboŝtatoj estis ĉefe estritaj de reĝoj, kiuj ne ĉiam havis la plej altan, tamen tre gravan religian oficon. Prezentaĵoj montras tamen, ke ĉefe ankaŭ regnestroj kaj altaj nobeloj de la majaoj devis submeti sin al la ofte kruelŝajnaj ritoj.

Tempoj kaj kosmo

Simile al aliaj mezamerikaj popoloj ankaŭ la majaoj opiniis la tempon cikleca. Ritoj kaj ceremonioj estis ligitaj al astronomaj kaj teraj cikloj de la naturo. Ĉiam revenantaj procedoj estis sisteme observitaj kaj notitaj en diversaj majaaj kalendaroj. La tasko de la majaaj pastroj estis interpretado de la cikloj, kion ili faris interrilatigante diversajn ciklojn (kalendaraj mezuroj). Laŭ iliaj diroj, la tempo de la kvina suno, t.e. la epoko kiun ni nun travivas, finiĝos ka 23-an de decembro 2012 per ĉion forglutanta inundego. Renaskiĝo de la kosmo sekvos tiun katastrofon.[2]

Multo el la religiaj tradicioj de la majaoj estas ankoraŭ science pridiskutata, sed ŝajnas certe, ke la majaoj imagis la kosmon (almenaŭ) trinivela, t.e. la malsupra mondo, la tero kaj la ĉielo.

Dioj kaj oferoj

Funde de tiu cenoto en Chichen Itza, oni trovis multajn oferaĵojn kaj pli ol 50 skeletojn

Kiel ĉe aliaj mezamerikaj kulturoj ankaŭ ĉe la majaoj la homa sango havis specifan rolon. Altrangaj famuloj ekzemple gajnis sangon, ekzemple tirante dornajn fadenojn tra lipojnlangon aŭ pikante la penison per eĥinaj dornoj. La doloriga afero de tiaj praktikaj ŝajne donis altan religian valoron. Prezentaĵoj ofte ligas la sangoferon al tiel nomata viziserpento, sed ĉu tio estas indiko, ke la sangoperdo ebligas religiajn viziojn, ne klaras ĝis nun. Laŭ la majaoj la sango estis la ejo de la animo kaj de la vivoforto; la animon mem oni imagis aera aŭ fumeca. Tial oni kaptis la sangon per paperbendoj, kiuj poste estis bruligitaj. La majaa religio estis politeista, la dioj estis kiel homoj mortemaj.

La oferoj ekzistis, kiel ankaŭ ĉe la aztekoj kaj aliaj mezamerikaj religioj, ne nur por plezurigi la diojn, sed fakte temis pri oferservo de la homoj, kiuj tiel, iel vivigis la diojn. Tial klariĝas prezentaĵoj majaaj, kiuj montras reĝojn portante diajn bebojn. Samtempe oni bildigis la diojn kiel maljunegaj estuloj.

Ĉe la majaoj homoferoj estis kutimaj. La manieroj mortigi la viktimojn estis ege variaj: fortranĉo de la kapo, dronigo (ekzemple en cenotoj), pendumo, ŝtonumo, venenigo, viva entombigo, ... unu el la plej kruelaj mortigmanieroj estis, kiel ĉe la aztekoj la distranĉo de la ventro kaj la eltiro de la ankoraŭ batanta koro. Tio estas dokumentita ĉefe pri la posklasika erao danke al ritaj aĵoj. Oni oferis kaj militkaptitojn kaj membrojn de la sama tribo, eĉ el la nobeloj. La kondiĉoj pri kiu estis kiam, kiel kaj kie oferita, ankoraŭ ne estas konataj.

Politiko kaj socio

Majaaj urbestroj en la altebenaĵoj de Gvatemalo en 1891

La majaa politiko por eksteraj aferoj estis grava, pro la multaj individuaj urboŝtatoj kaj la komercvojoj por alporti el foraj regionoj komercaĵojn.

La politikaj sistemoj estis ege diversaj laŭ regiono, epoko kaj popolo aŭ eĉ urbo. Ekzistis heredaj reĝujoj, ankaŭ inaj regnestroj, nobelaj registaroj kaj grupaj registaraj, kiel la "ligo de Mayapan", kiuj iom similas al la komercrespublikoj grekaj.

Almenaŭ en la malsupraj tavoloj troviĝis demokratiaj strukturoj. La hodiaŭa tradicio elekti ĉiun trian jaron novan urbestron, la "majaurbestro", ŝajne ekzistas jam delonge.

Majaoj en Esperanto

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kaj poste la japana pentristo Hokusajo kiuj montras al li laŭvice la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, unue en Azio, kaj poste venas la vico de Fidiaso, kaj poste Maria Sklodovska, kiuj montras al Utnoa la mirindaĵojn de Eŭropo. La venontaj ĉiĉeronoj estas ankaŭ laŭvice unue Akenatono kaj poste Sunĝata Kejta kiuj omaĝas la historian gravon de Afriko. En Ameriko estas unue Nezaŭhtezoma la ĉiĉerono kiu vidigas la gravon de Majaoj:

Citaĵo
 
Super Ĉiĉen-Icaon Nezaŭhtezoma kaj Uttu
ŝvebas, ĉefurbon riĉan de la Tolteka-Majaa
kulturo: -Jen la Hejmo de l'Virgulinoj kaj alte
la Korto de l'Pilkludo, Konstruo de l'Militistoj
kun mil kolonoj skulptaj ĉirkaŭ la centra masono,
la Kukulkan-fortreso kaj la Sanktejo Helika.
Nun Uŝmal inter silvoj al vojaĝantoj aperas,
Nezaŭhtezoma montras al la kunulo ĉi-vorte:
-Tie la Turo staras de l'Divenisto Magia,
kiun plenigas ĉie maskoj de l'Dio de Pluvo,
densaj bareliefoj, hieroglifaj enigmoj,
kaj meze piramidas la Gubernia Palaco.[3] 

Fakuloj pri majaoj

Bareliefo en la muzeo de Palenque

Famaj majaoj

Referencoj kaj fontoj

  1. Artikolo en Tagesanzeiger pri la kolapso de la majaoj
  2. Robert Bauval, Adrian Gilbert kaj Graham Hancock
  3. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 126-127.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.