Mezoriento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mezoriento en la mondo
Zono komune konata kiel Mezoriento.

MezorientoMeza Oriento, ankaŭ ProksimorientoProksima Oriento (Araba الشرق الأوسط, persa: خاورمیانه ، Hebrea המזרח התיכון, kurda: Rojhelatî Nawerast, turka: Orta Doğu) laŭ vaste uzata tradicia eŭropcentra vidpunkto, estas regiono de okcidenta Azio kaj nordorienta Afriko, inkluzivante krom arabaj landoj ankaŭ Israelon kaj Iranon.

Tiuj mondpartoj estas ofte rigardataj kiel Meza Oriento:

Foje Turkio kaj Israelo estas rigardataj en Proksima Oriento, foje en Meza Oriento. Foje oni konsideras Meza Oriento ĉiuj landoj de sudokcidenta Azio, sekve, oni inkluzivas en ĝi Afganion, Armenion Azerbajĝanon kaj Pakistanon; tiusence eblas uzi ankaŭ la terminon de Okcidenta Azio, kvankam rigardinte pli precize ankaŭ okcidenta Siberio estusparto de tiu koncepto. Ĉiukaze Siberio estas tiom klara koncepto ke oni konsideras plej ofte aparte. En multaj el tiuj konsideroj foje oni ne inkludas Egiption en la senco ke temas pri afrika lando. Alifoje, oni inkluzivas en "Meza Oriento" nur arabajn landojn. Por kompliki plie la aferon oni devas konstati, ke la geografio termino Palestino povus inkludi kaj la aktualan ŝtaton Israelo kaj la okupitan araban landon Palestino, krome estas ankoraŭ du aliaj geopolitikaj entoj pridisputitaj, nome la Turka Respubliko Norda Kipro kaj Kurdio.

La populara uzado de la termino Meza Oriento estas tre asociita kun la amaskomunikilaro kiuj plej ofte tradukas rekte de la angla Middle East. Jam dum la Dua Mondmilito, la Aliancanoj inkludis ene de la nomigo Middle East ankaŭ Egiption kaj Libion, kiuj estis tiam interesegajn militajn temojn kaj celojn. Aktuale estas komuna, krom la menciitajn landojn inkludi ankaŭ tiujn kiuj kunformas Nordafrikon, Sudanon kaj Somalion (vidu sube ĉe Bildaro), kio la administrado Bush nomigis "Great Middle East" (Granda Mezoriento) kaj alifoje ankaŭ la iamajn sovetajn respublikojn de Kaŭkazon kaj de Centra Azio kiuj estas majoritate islamaj.

Kritiko pri eŭropcentrismo

La terminoj "Mezoriento", aŭ "Meza Oriento", kaj eĉ pli "Proksimoriento" aŭ "Proksima Oriento" estas malklaraj kaj plursignifaj. La signifo de la nacilingvaj nomoj kun simila formo varias, kaj ankaŭ ene de iuj lingvoj ĝia signifo draste ŝanĝiĝis dum la pasintaj cent jaroj.

La angla Middle East (Mezoriento) respondas al la germana Naher Osten kaj la franca Proche Orient (laŭvorte "Proksima Oriento"), dum la germana Mittlerer Osten (Mezoriento) respondas al tio, kion la angloj antaŭe nomis Middle East, kaj la Francoj Moyen Orient (Mezoriento). La situo de la angla Middle East kaj de la franca Moyen Orient laŭgrade moviĝis okcidenten ĝis la nuna pozicio. Ekz-e la sveda lingvo sekvis tiun evoluon, dum la germana restis ĉe la antaŭa uzo. La tuta terminkomplekso "Proksima Oriento", "Meza Oriento" kaj "Malproksima Oriento" (aŭ "Fora Oriento" ) klare spegulas eŭropocentran perspektivon.

Pro ĉio ĉi multaj opinias, ke oni prefere evitu la esprimon "Mezoriento", same kiel "Proksima Oriento" kaj "Meza Oriento", preferante neŭtrale geografiajn esprimojn kiel "okcidenta Azio", "centra Azio, "orienta Azio", "nordorienta Afriko" k.s., laŭ la celita signifo.

Etimologio kaj historio de la termino

La tradicia koncepto de Mezoriento kaj la Granda Mezoriento imagita de la Registaro Bush.

La termino «Mezoriento» havus britan devenon, ĉar estas laŭvorta traduko de la angla "Middle East", origine en la 1850-aj jaroj probable rilate al la British India Office.[1] Oni konsideras, ke estas termino eŭropcentrisma ĉar difinas mondoregionon laŭ ties situo rilate al Eŭropo: nome je meza distanco kaj en direkto al Oriento (inter proksima el kaj malproksima Oriento).

La termino iĝis amplekse konata kiam la usona mar-strategiisto Alfred Thayer Mahan[2] kiu uzis ĝin en 1902 por identigi la regionon inter Arabio kaj la Brita Hindio. Ĉirkaŭ tiu epoko, la Brita Imperio kaj la Rusa disputis por meti sian influon en Centra Azio, rivaleco kiu estis konata kiel la "Granda Ludo". Mahan rimarkis ne nur la strategian gravon de la regiono, sed ankaŭ de ties kerno, la Persa Golfo.[3][4]

Manhan etikedis la areon ĉirkaŭ la Persa Golfo kiel «Mezoriento» kaj asertis, ke, post la konstruo de la Sueza Kanalo, ĝi estas la teritorio plej grava por ke Granda Britio povu kontroli (respektive bremsi) la rusan antaŭenitron al Hindio.[5] Li uzis la terminon en sia artikolo "The Persian Gulf and International Relations" (La Persa Golfo kaj la internacia rilatoj), publikita en septembro de 1902 en la brita gazeto National Review.

"La Mezoriento, se mi rajtas adopti terminon kiun mi neniam vidis, iun tagon bezonos sian Malton, sian Ĝibraltaron, tio estas, britan enklavon en la Persa Golfo. La ŝiparmeo havas avantaĝon de la moveblo, kio kunportas la privilegion de portempaj forestadoj; sed ĝi bezonas havi en ĉiu scenejo de operacoj bazojn establitajn por riparadoj, provizoj kaj, kaze de katastrofo, por sekureco. La Reĝa mararmeo devus havi la facilecon koncentri sian forton, se venas la okazo, en Adeno, Hindio kaj la Parsa Golfo".[6]

La artikolo estis represita en The Times kaj estis sekvata en oktobro de serio de dudek artikoloj titolitaj "The Middle Eastern Question", verkitaj de Siro Ignatius Valentine Chirol. En tiuj, Chirol etendis la difinon de «Mezoriento» por inkludi «tiujn regionojn de Azio kiuj etendas ĝis la limoj de Hindio aŭ alproksimiĝas al tiu». Ĉirkaŭ la fino de la serio, en 1903, The Times nuligis la citilojn uzante la terminon, kio signifas, ke la termino estis jam konsolidita.[7]

En la 1930-aj jaroj, la britoj establis kiel parto de ties armeo la "Komando de Mezoriento" kun bazo en Kajro.

Ĝis la Dua Mondmilito, oftis uzi la terminon Mezoriento por la areoj proksimaj al Turkio; kaj Proksima Oriento por la orientamarbordo de Mediteraneo (tradicie Levantenio) kaj Malproksima Oriento al la proksimaĵoj de Ĉinio.[8] En 1946 oni fondis en Vaŝingtono la "Instituton de Mezoriento" kiel kultura centro por aferoj arabaj, turkaj, hebreaj, persaj, afganaj kaj pakistanaj, inter aliaj, kaj tiele akiris internacian disvastigon la terminon "Mezoriento".[9]

Ĵusa historio kaj aktualaj malfacilaĵoj

La Otomana Imperio en 1795

Pro ĵusa historio, tiu mondoregiono estis bedaŭrinde tre ofte citita rilate al militoj, okupoj, kontraŭstaroj ktp., kies deveno rilatas almenaŭ el la historio de la 20a jarcento kaj eĉ de antaŭe.

Iam estis arabaj emirlandojkalifujoj (ĉe Damasko, Bagdado, ktp) kiuj hegemoniis en la mondoregiono ekde Mezepoko. Dum la kvara jarmilduono de nia erao estis la Otomana Imperio, kiu hegemoniis ekde Turkio ĝis Egiptio kaj Nordafriko. Kiam ĉirkaŭ la Unua Mondmilito tiu imperio disfalis, venis la vico de la teravidaj koloniaj potencoj, ĉefe Britio kaj Francio, sed ne nur, kiuj konsciaj pri la strategia valoro jam menciita, rapidegis kontroli la diversajn teritoriojn. Tamen tiuj koloniaj dividoj ne kongruis kun iamaj diferencoj religiaj, lingvaj, sociekonomiaj ktp., same kiel okazis en aliaj lokoj de la mondo, ĉefe en Afriko. Tiele en la areo vivis de jarcentoj kristanoj, islamanoj de diversaj alfrontitaj tendencoj, arablingvanoj kaj nearablingvanoj, ktp. Eble nur Irano pluhavis iel ioman unuanimecon tiusence.

Post la Dua Mondmilito tuj du aferoj komplikis la situacion. Unue la komentitaj diferencoj aksplodis kiam la diversaj landoj, kiel okazis en aliaj mondoregionoj, postulis sendependecon; tio okazis relative enorde kaze de la tradiciaj landoj kun tradiciaj landlimoj, kiaj Egiptio aŭ Irano, sed aliaj artefaritaj ŝtatoj kiaj IrakoKuvajto plusuferos problemojn. La dua afero estis la kreo de la ŝtato Israelo, kiu de la komenco okazigis fortajn malamikecojn inter la juda loĝantaro kaj ties ŝtato Israelo unuflanke kaj la diversaj arabaj popoloj ĉirkaŭe aliflanke, nome palestinanoj, libananoj, sirianoj, Egipto ktp. La militoj plusekvis unu la alian. Kaj malstabileco kontaĝis al la tuta mondoregiono, ĉefe al Libano, kun malfacila malhomogeneco, aŭ Sirio kaj Irako pro interveno de eksteraj potencoj kiam la lokaj diktatoroj suferigis la respektivajn popolojn. Ĉio komplikiĝis je la komenco de la 21a jarcento ankaŭ pro la diferencoj inter religiaj tendencoj, ĉefe ŝijaistoj kaj sunaistoj, sed ne nur ankaŭ pro la diversaj gradoj de radikalismo en la politikaj kaj ĉefe religiaj konceptoj.

Historia trarigardo

La Krucmilitoj estis unua perforta interveno de eŭropanoj en la aferoj de Mezoriento, kun sekvoj kaj kulturaj kaj sciencaj ambaŭflanke.

Mezoriento estas naskoloko kaj spirita centro de la unudiismaj religioj nome judismo, le kristanismo, islamo, babismo kaj bahaismo. Nombraj civilizoj kaj landoj (selĝukidoj, araboj, otomanoj…) vivis ĉirkaŭ la nomita Fekunda duonluno, kiu konstituas la unua zono loĝata en Mezoriento kaj probable la regiono kie originiĝis agrikulturo de Afrik-Eŭrazio[10].

Nombraj kulturoj koincidis tie laŭ la paŝo de la jarcentoj; kaj indiĝenaj, kiaj persojaraboj; kaj eksterlandaj, kiaj grekoj de Aleksandro de Makedonio, la krucmilitistoj aŭ la koloniismaj imperioj eŭropaj el la 19a jarcento.

Koemce de la 20a jarcento, la malkovro de konsiderindaj kvantoj de nafto (pli ol la duono de la mondaj kuŝo-rezervejoj el nafto troviĝas en la grundo de Mezoriento) lokigis laareon en la kerno de la geopolitiko de la petrolo kaj permesis la disvolvigon de la petrolaj emirlandoj (Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Kataro…). Tiu mondoregiono estas ankaŭ scenejo de militoj pro teritoriaj aferoj (Araba-israela konflikto, Iraka-irana milito) kaj de nombraj kontraŭstaroj ligitaj kaj rekte kaj nerekte al elfosado de nafto kaj de krudmaterialoj en la regiono (Golfa Milito).

La Mezoriento resta ankoraŭ spaco de malfacilaĵoj (foje nomita pulveja Mezoriento [11]) sed kiu sukcesis disvolvigi la rilatojn inter la konstituantaj landoj dum la lastaj 50 jaroj (OALEP, Araba Ligo, Granda Araba Liberkomerca Areo…).

Bildgalerio

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. The Middle East: A Geographical Study, Beaumont, Peter, Gerald H. Blake, J. Malcolm Wagstaff, David Fulton, 1988, 16 paĝoj
  2. Koppes, C.R., Captain Mahan, General Gordon and the origin of the term "Middle East", Middle East Studies, volumo 12, paĝoj 95-98, 1976.
  3. Melman, Billie. The Cambridge Companion to Travel Writing: 6 The Middle East / Arabia, Cambridge Collections Online. Konsultita la 8an de Januaro, 2006.
  4. Palmer, Michael A. Guardians of the Persian Gulf: A History of America's Expanding Role in the Persian Gulf, 1833-1992. New York: The Free Press, 1992. ISBN 0-02-923843-9 p. 12-13.
  5. Laciner, Dr. Sedat. "
  6. Adelson, Roger. London and the Invention of the Middle East: Money, Power, and War, 1902-1922. New Haven: Yale University Press, 1995. ISBN 0-300-06094-7 p. 22-23
  7. Adelson, Roger (1995). London and the Invention of the Middle East: Money, Power, and War, 1902-1922.. Yale University Press. ISBN 0-300-06094-7.
  8. Davison, Roderic H., Where is the Middle East?, Foreign Affairs, volumeno 38, paĝoj 665-675, 1960.
  9. Held, Colbert C. (2000). Middle East Patterns: Places, Peoples, and Politics. Westview Press. p. 7. ISBN 0-8133-8221-1.
  10. Le commencement de l'histoire du Moyen-Orient.
  11. La Poudrière du Moyen-Orient.

Bibliografio

  • Bernard Gueynard, « Near East ou Midlle East : histoire d'une terminologie », Outre-Terre, numéro 3, 2005/4
  • Revuo Maghreb-Machrek numéro 193, numéro spécial « Les nouvelles guerres du monde arabe », éditions Choiseul, automne 2007.
  • Kolekto Monde arabe / Monde musulman, direktorita de Mathieu Guidère, De Boeck, 2013
  • Les Clés du Moyen-Orient

Eksteraj ligiloj