Michael Jackson’s Dangerous Liaisons
Michael Jackson’s Dangerous Liaisons | |
---|---|
Origine | Michael Jackson’s Dangerous Liaisons |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Tom O'Carroll |
Lingvoj | |
Eldonado | |
Eldondato | 2010 |
Loko | Leicester |
Eldoninto | Troubador |
Trajtoj | |
Paĝoj | 624 |
ISBN | 1848762267 |
Michael Jackson’s Dangerous Liaisons ("La danĝeraj rilatoj de Michael Jackson") estas libro de la verkisto kaj pedofilia aktivulo Tom O'Carroll en kiu tiu ĉi analizas ĉioamplekse la longedaŭran polemikon pri la amikrilatoj de la usona kantisto Michael Jackson kun adoleskantoj.
Aperinta en Britio en 2010 sub la pseŭdonimo Carl Toms, la libro ricevis, antaŭ aperi, la subtenon de kvin profesoroj: D. J. West, emerita profesoro pri klinika krimologio en la Kambridĝa Universitato; Richard Green, emerita profesoro pri psikiatrio en la Universitato de Kalifornio, Los-Anĝeleso; William Armstrong Percy III, profesoro pri historio en la Universitato de Masaĉuseco; Thomas K. Hubbard, profesoro pri klasikoj en la Universitato de Teksaso; kaj James R. Kincaid, profesoro pri angla lingvo en la Universitato de Suda Kalifornio.
Post ĝia apero, J. Michael Bailey, profesoro pri psikologio en la Universitato de Northwestern, ankaŭ laŭdis ĝin vaste en kvar-paĝa recenzo por la akademia revuo Archives of Sexual Behavior[1]. Priskribante la aŭtoron kiel «senkompleksan pedofilon», li rekomendas al la legantoj flankenmeti ajnan skeptikemon, kiun tio povus estigi. Bailey asertas: «La libro estas fascina, defia kaj ŝoka. Kiu ajn volos kompreni Michael Jackson devas legi ĝin». Bailey atentigas, ke la libro estas verkita el «por-pedofilia sinteno» kaj «konvinke» argumentas, ke Jackson estis «preskaŭ tutcerte» pedofila.
Referencoj
- ↑ Bailey, J. MIchael. Michael Jackson's Dangerous Liaisons (angle). Archives of Sexual Behavior (2011-10-6).
Bibliografio
- angle Toms, Carl. Michael Jackson's Dangerous Liaisons. Leicester: Troubador, 2010. ISBN 1848762267.