Nuna Esperanto-movado en Brazilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La nuna Esperanto-Movado de Brazilo ekis ĉirkaŭ la Dua mondmilito, kiam Esperanto-Movado de Eŭropo preskaŭ malaperis pro persekutadoj kaj Brazilanoj restis sen la Eŭropa modelo al sia movado. Tiam, la Esperanta sekcio de Brazila Spiritisma Federacio akiris la rolon de ĉefa divastiganto de Esperanto en Brazilo.

La agado de Brazila Spiritisma Federacio grave kontribuis ekde 1909 al la disponigo en Brazilo de Esperanto-lernolibroj kaj vortaroj. Pro la laboro de Ismael Gomes Braga (1891-1969) estis tre intensa eldona agado de Brazila Spiritisma Federacio favore al Esperanto de post 1937 ĝis la nuntempo, kaj tiel efika estis la varbado laŭlonge de la jardekoj, ke eĉ pri malneŭtraleco oni akuzis la brazilan movadon. Brazila Esperanto-Ligo, tute neŭtrala, klopodis kompense pli aktive varbi por Esperanto ĉe aliaj religiaj homgrupoj.

Grava organizo, Kultura Kooperativo de Esperantistoj, fondiĝis en Rio de Janeiro en 1951, kaj ĝiaj imponaj seminarioj, kvazaŭ naciaj kongresoj, okazis inter 1966 kaj 1983.

En 1957 brazilaj esperantistoj fondis la societon Bonan Esperon. Ĝi fariĝis fama pro socia agado kaj ankaŭ pro instaliĝo de ties lernejo en fora bieno, en mezlanda Alto Paraíso en Gojaso. La plej vigla agado de Bona Espero komenciĝis post la enmigro de gesinjoroj Ursula Grattapaglia kaj Giuseppe Grattapaglia, kiuj ĝin estras de post 1974.

Federacia Universitato de Cearao starigis en Fortalezo la t.n. "Kulturdomojn", apartajn konstruaĵojn por instruado kaj vivigo de fremdaj lingvoj. De 1965 ĝis 1998 funkciis tie Esperanto-Kulturdomo.

En la mezo de la 60-aj jaroj estis disigitaj tra la lando multaj grupoj de junaj esperantistoj, kiuj havis kulturajn kaj sportajn agadojn; floris junulara movado aparte en la ŝtatoj Rio-de-Ĵanejrio kaj Cearao. De 1964 Aloísio Sartorato, Paulo Sérgio Viana, Francisco WECHSLER kaj aliaj kunvenadis en la sidejoj de BEL kaj KKE por diskuti pri la starigo de Landa Sekcio de TEJO en Brazilo. Tute malproksime, en Fortalezo, paralele sama penso aperis ĉe entuziasma rondo de junuloj, inter ili Carlos Lima Melo, César Barros Leal kaj Roberto Passos Nogueira. La du grupoj renkontiĝis en Brazila Kongreso de Esperanto kaj decidis por tiu celo unue formaligi lokajn grupojn. Tiel naskiĝis Guanabara Esperanto-Junularo kaj Ceará Esperanto-Junularo. Sekve, en urbeto Santos Dumont (Minas-Ĝerajso), kadre de la 2-a Seminario de Esperanto de KKE (1967), trideko da ĉeestantaj junuloj decidis fondi BEJO-n, la Brazilan Esperantistan Junularan Organizon. En la sekva jaro, BEJO akceptiĝis kiel Landa Sekcio de TEJO.

Komence de la 70-aj jaroj, dum diktatura periodo de seriozaj limigoj al individuaj liberecoj kaj samtempe forta rezista opozicia movado, tri anoj de BEJO en Natalo (en la nordorienta ŝtato Norda Rio-Grando) estis arestitaj pro sia paralela politika pamfletado. Oni suspektis la lokan junularan Esperanto-klubon pro tio ke ĝi ricevis periodaĵojn el Bulgario, Ĉinio kaj la baltaj respublikoj. Iuj surkoridore "rekomendis" al la tieaj lernantoj ĉesigi la studadon de la lingvo, "ĉar ĝi estas la lingvo de Kubo".

Novan aparte viglan periodon BEJO spertis ekde 1975, kun la aktivado de Néia Lúcia de Souza kaj Ciro Gomes de Freitas, inter aliaj. Oni jam realigis 22 BEJK-ojn, Brazilajn Esperantistajn Junularajn Kongresojn. Ekde 1993 ili okazas samtempe kaj samloke kun la Brazilaj Kongresoj de BEL. Post 1996 la starigita Rebato-Servo de BEJO kunligis centon da homoj el ĉiuj aĝoj ĉirkaŭ leterkampanjoj kontraŭ misinformaj gazetaraj artikoloj.

Unu el la malhelpoj (iasence pozitiva) al la starigo de forta, ekskluzive porjunulara movado de Esperanto en Brazilo estas la preskaŭ plena integriĝo de junaj esperantistoj al la lokaj kaj tutlandaj strukturoj de la movado. Junaj esperantistoj fariĝas instruantoj, estraranoj, eĉ prezidantoj de lokaj Esperanto-kluboj kaj ĝenerale plenharmonie interagas kun la aliaj generacioj.

Elstaraj verkistoj, poetoj kaj tradukistoj estis nombraj inter la brazilaj esperantistoj: Luiz da Costa Porto Carreiro Neto, Ismael Gomes Braga, Sylla Chaves, Geraldo Mattos, Leopoldo Knoedt, Benedicto Silva, Roberto Passos Nogueira estas nur kelkaj inter multaj menciindaj. En la suda urbo Ŝapekoo, Eldonejo Fonto, de Gersi Alfredo Bays, estas grava por la brazila kaj internacia kultura komunumo de esperantistoj, kun la multjara beletra Revuo Fonto kaj granda serio de eldonitaj libroj originalaj kaj tradukitaj. Jam de pluraj jaroj Prof. Evaldo Pauli, prezidanto de Filozofia Asocio Tutmonda, kunordigas en Florianópolis la kompilon de ampleksa "Enciklopedio Simpozio", kun subteno de la Federacia Universitato de Sankta Katarino.

En 1973, krizo ekestis. Kultura Kooperativo de Esperantistoj proponis sin kiel peranton de UEA kaj la Komitato de UEA en Beogrado aprobis la nomumon de tiu dua Landa Asocio de UEA en Brazilo. BEL proteste eksiĝas kiel Landa Asocio.

Brazila Konsilantaro de Esperanto estis fondita jam en 1974, sub la prezido de Francisco Almada, kun la celo unuigi la nacian movadon. Ĝi sukcese efektivigis kvar kongresojn (Juiz de Fora 1980, San-Paŭlo 1981, Braziljo 1982 kaj Olinda 1983).

En 1975 kreiĝis ILEI-Sekcio por Brazilo, ĝis 2002 daŭre sub la gvido de profesorino Elvira Fontes(Honora Membro de UEA).

Sylla Chaves fariĝis prezidanto de BEL en 1977, kaj danke al liaj demarŝoj la Ligo denove fariĝis dua Landa Asocio de UEA. Okazas kontaktoj por realproksimiĝo de la naciaj organizoj.

Malgraŭ la movada krizo, en 1978 okazis en urbo Marília la Unua Latinamerika Kongreso de Esperanto, kun 420 partoprenantoj el 11 landoj. En Marília, la prezidantoj de la tri naciaj Esperanto-organizoj, Sylla Chaves por BEL, Braz Cosenza por KKE kaj Francisco Almada por Brazila Konsilantaro de Esperanto, kunsubskribis peton al UEA, ke kunlaboro okazu inter ili. En Braziljo (1981) okazis la 66-a Universala Kongreso de Esperanto. Fernando Galvão Marinho elektiĝis en 1981 prezidanto de BEL, kaj la tiamaj prezidantoj de KKE kaj BKE elektiĝis por BEL-Konsilantaro, sed la escepta situacio de duobleco daŭris ĝis 1985. La tri prezidantoj cetere konsistigis Nacian Esperanto-Komisionon (NEK).

En Ouro Preto, 1983, kun la ĉeesto de Victor Sadler, la tri organizaĵoj decidas, ke ekde tiam nur unu tutlanda Brazila Kongreso okazu. Kampinaso estis sidejo de la 20-a Brazila Kongreso de Esperanto, kiu arigis en 1984 centojn da aliĝintoj ĉirkaŭ la temo "Integriĝo en la brazila Esperanto-movado".

Sekve, en 1985, KKE rezignis pri sia rolo kiel Landa Asocio de UEA, favore al BEL. En la 14-a de decembro okazis la kunfandiĝo de Brazila Esperanto-Ligo kaj Brazila Konsilantaro de Esperanto. Nelson Pereira de Souza fariĝis ties prezidanto, kaj en la 31-a de julio 1986 BEL ekhavis sian juran sidejon en la ĉefurbo Braziljo. Ĝi nuntempe kunligas 17 ŝtatajn asociojn en Federacia Konsilantaro, kaj ankaŭ individuajn esperantistojn. Cento da Esperanto-asocioj, kluboj, grupoj aktivas kunlabore. La Libroservo de BEL havas multe da varoj. Jam 37 Brazilaj Kongresoj de Esperanto okazis, en la lastaj jaroj kun partopreno de 300 ĝis 700 aliĝintoj.

SAT okazigis sian 61-an Kongreson (1988) en Kampos do Jordao, Brazilo, kun Gilbert Ledon kaj Symilde Schenk Ledon kiel ĉefaj lokaj organizantoj. La amerika agado de UEA restartis dum kunsido de lokaj reprezentantoj de Brazilo, Kubo kaj Venezuelo kun UEA-estrarano dum la Viena UK, 1992.

Komence de 1993 ekkompiliĝis en Nederlando la "Adresaro de rete atingeblaj esperantistoj". Tricent nomoj el 34 landoj estis listigitaj, kaj inter ili troviĝis kvar brazilaj individuoj kaj unu klubo. En la 17-a de marto 1996, do naŭdek jarojn post la fondiĝo de la unua klubo, aperis la unua institucia hejmpaĝo pri Esperanto en la portugala lingvo. Nuntempe la brazilaj hejmpaĝoj estas nenombreblaj, kaj la diversaj brazilaj diskutlistoj pri Esperanto, por komencantoj kaj por E-parolantoj, havas plurajn centojn da membroj. La retaj korespondaj kursoj estas multaj kaj jam fariĝis grava instrumento por formi novajn esperantistojn en Brazilo, eĉ en foraj urboj.

Pro sia alta nombro da membroj, BEL en 2000 ekrajtis je dua sidloko (por komitatano A) en la Komitato de UEA. Nuntempe, 23 periodaĵoj esperantistaj regule aperas en la lando. Sep lokaj aŭ regionaj radiostacioj disaŭdigas programojn en kaj pri Esperanto. Dum la jaro okazas tra Brazilo proksimume dudek E-renkontiĝoj, meznombre kun cent partoprenantoj. En 2002, la okazigo de la 58-a Internacia Junulara Kongreso en la urbo Pato Branco kaj de la 87-a UK en Fortalezo kaŭzis grandan intereson en la lando.

Esperanto en la scienco[redakti | redakti fonton]

Kelkafoje la brazila Esperanto-movado sukcesis publikigi esperantlingvajn resumojn en oficialaj sciencaj revuoj (vidu ekzemplon en la bildaro ĉi-sube), eĉ pli ampleksajn tekstojn.

Bildaro[redakti | redakti fonton]