Patrologia Graeca

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Patrologia Graeca (sigle: PG), aŭ Patrologio grekaPatrologiae Cursus Completus, Series Graeca, estas kolektego de verkoj de la Patroj de la Eklezio kaj aliaj antikvaj verkistoj koinelingvajkrekmezepokaj. Temas pri 161 volumoj aranĝitaj inter la jaroj 1856a kaj 1866a far la franca pastro Jacques Paul Migne.

La kolekto inkluzivas la orientajn Patrojn kun okcidentaj kiuj verkis antaŭ ol la latina lingvo fariĝos dominanta en Okcidento en la 3-a jarcento. Ekzemple en ĝi aperas la verkoj laŭnorme konataj kiel tiuj de la Apostolaj Patroj de subaspostola literaturo, nome la Leteroj de Klemento[1], Paŝtisto de Hermaso, Origeno el Aleksandrio kaj Ireneo el Liono.

La 161 volumoj estis efektive 166 ĉar la 16-a kaj la 17-a estis dividita en du kaj la 86-a en tri. Aparta fina volumo estis neniam publikigita pro tio ke la presplatoj estis detruitaj de indendio en 1868 en la momento de la presado. [2]

La unua eldono entenanta la latinajn tradukojn de la originaloj, 81 volumoj, estis pretigitaj de 1856 ĝis 1861. La dua eldono entenis, male, la grekan tekston kun la latina traduko; la 166 volumoj estis pretigita de 1857 kaj 1866. La teksto estas skribita jenmaniere: en ĉiu paĝo kolono kolono greklingva flankas latinlingvan kolonon kun la respektivaj samaj tekstoj, En la kazoj en kiuj la greka originalo perdiĝis aŭ ankoraŭ ne troviĝis, ekzemple la kazo de Sankta Ireneo, la tekstaj fragmentoj estas intermititaj per latinaj tradukoj. En unu kazo la originalo estas konservita nur en la siria lingvo. Ofte latinlingvaj estas ankaŭ la informoj pri la aŭtoro.

La unua eldono ne entenis indeksojn, kiuj estis aldonitaj iniciate de la kunlaboranto greka Scholario subforme de listo de aŭtoroj kaj temoj en 1879 kaj fine kiel kompleta indekso en 1883. En 1912 la eldonoj “Apud Fratres Garnier” puplikigis apartan volumojn pro la indeksoj zorge de Ferdinando Cavallera.

La tuta verkaro estas kutime indikata kiel “Migne". Malgraŭ la manko de kritika aparato tiu kolekto provizas fundamentan instrumenton por lo studo de la Patroj de la Eklezio, kies verkojn kutime interesitoj kutime citas baziĝante sur “Migne”.

Migne antaŭe jam redaktis kaj publikigis, inter 1844 kaj 1855 la tekstojn de la Patrologia Latina (Sigle PL) en 217 volumoj.

Listo de la volumoj

Kiel okaze de la Patrologia Latina, la ordo de la aŭtoroj estas sinsekvigitaj, kun kelkaj eesĉeptoj, laŭ kronologia ordo, startinte de la komenciĝo de kristanismo ĝis la kapitulaco de Konstantinopo (1457)

Periodo antaŭ la Unua koncilio de Niceo (325)

VOL 1: Klemento el Romo:
VOL 2: Klemento el Romo, Letero de Barnabaso, Paŝtisto de Hermaso, Letero al Diogneto, Anonima Testamento de la dekdu Patriarkoj
VOL 3-4: Pseŭdo-Dionizo la Areopagana (5-a kaj 6-a jarcentoj), komentoj pri Pseŭdo-Dionizo de Sankta Maksimo la Konfesanto (7-a jarcento), Georgo Pakimero (14-a jarcento)
VOL 5: Ignaco el Antioĥio, Polikarpo el Izmiro, Melitono el Sardio, Papia el Hierapoli, Apolonio el Efeso, ktp.
VOL 6: Justino Martiro, Taciano el Asirio, Teofilo el Antioĥio, Ermio, Atenagoro el Ateno.
VOL 7: Ireneo el Liono
VOL 8-9: Klemento de Aleksandrio
VOL 10: Gregorio Taŭmaturgo, papo Zefireno, Seksto Julio Afrika, Urbano la 1-a, Hipolito el Romo, Teognosto el Aleksandrio. ktp
VOL 11-17: Origeno
VOL 18: Metodo el Olimpio, Aleksandro el Lokopolo, Petro la 1-a el Aleksandrio. Teodoro el Mopsuestio, ktp.

Periodo post la Unua koncilio de Niceo (325)

4-a jarcento

VOL 19-24: Eŭsebio de Cezareo
VOL 25-28: Atanazio el Aleksandrio
VOL 29-32: Bazilo la Granda
VOL 33: Cirilo de Aleksandrio, Apolinario de Laodikeo, Diodoro el Tarsio, Petro la 2-a episkopo de Aleksandrio, Timoteo episkopo de Aleksandrio, Isaako eksa judo
VOL 34: Makario la Granda kaj Makario de Aleksandrio
VOL 35-37: Gregorio de Nazianco, Bazilo la Plijuna, episkopo de Cezareo (10-a jarcento)
VOL 38: Gregorio de Nazianco, Cezario el Nazianco, Nektaro el Konstantinopolo
VOL 40: Egiptaj patroj: Sankta Antonio Abato, Pakomio abato, Serapiono episkopo de Thmuis, Jesaja abato, Orsisio, Teodoro abato. Aliaj: Asterio episkopo de Amaseia, Nemesio, Hieronimo Teologo Greka, Serapiono el Antioĥio, Filo episkopo de Karpasia, Evagrio el Ponto
VOL 41-42: Epifanio el Salamino
VOL 43: Epifanio de Salamino, Nono el Panopolo
VOL 44-46: Gregorio de Nyssa

5-a jarcento

VOL 47-64: Johano Krizostomo
VOL 65: Severiano episkopo de Gabala, Teofilo el Aleksandrio, Paladio el Galatia, Filostorgio, Atiko el Konstantinopolo, Proklo el Konstantinopolo, Flaviano el Konstantinopolo, Marko Ermito, Marko Diadoko, Marko Diakono
VOL 66: Teodoro el Mopsuestio, Sinesio el Cireno, Arsenio la Granda
VOL 67: Sokrato Sckolastika, Sozomeno
VOL 68-76: Cirilo de Aleksandrio
VOL 77: Cirilo el Aleksandrio, Teodoto el Ankiro, Paŭlo episkopo de Emesa, Akacio el Beroea, Johano el Antioĥio (patriarko), Memnon episkopo de Efeso, Akacio episkopo de Metileno, Rabula, Fermo episkopo de Cezareo, Amfilocko de Sida
VOL 78: Izidoro el Pelusio
VOL 79: Nilo el Sinaja
VOL 80-84: Teodoreto el Kiro
VOL 85: Bazilo el Seleŭkio, Eŭtalio, Johano el Skarpanto, Eneo el Gaza, Zaĥaria Skolastika, Gelasio el Ciziko, Teotimo, Amonio Saka, Andreo Episkopo de Samosata, Genadio el Konstantinopolo, Kandido, Antipatro el Bostra, Dalmatio episkopo de Ciziko, Timoteo Episkopo de Bejruto, Eŭstacio Episkopo de Beiruto.

6-a jarcento

VOL 86a: Presbitero Timoteo el Konstantinopolo, Jaohano Masencio, Teodoro la Lektoro, Prokopio Diakono el Tiro, Teodoro episkopo de Skitopolo, Presbitero Timoteo el Jerusalemo, Papo Teodosio la 1-a el Aleksandrio, Eŭsebio el Aleksandrio, Eŭsebio el Emesa, Gregencio el Taphar, Patriarko Epifanio el Konstantinopolo, Isako el Ninivo, Sankta Barsanofio, Eŭstacio monaĥo, imperiestro Justiniano, Agapeto la Diakono, Leoncio
VOL 86b: Leoncio (daŭrigo), Patriarko Efraim el Antioĥio, Paŭlo la Silenta, Eŭtiko el Konstantinopolo, Evagrio Skolastika, Eŭlogio el Aleksandrio, Simeono Stilita la plijuna, Patriarko Zakario el Jerusalemo, Patriarko Modesto el Jerusalemo, Anonimulo pri persa sieĝa de Jerusalemo, Ĝiovio, Erekcio Episkopo de Antioĥio de Pisidio, Petro Episkopo de Laodikeo.

7-a jarcento

VOL 87a-87b: Prokopio el Gaza
VOL 87c: Prokopio el Gaza, Johano Moska, Sankta Sofronio, Aleksandro monaĥo.
VOL 88: Kosma Indikopleŭsto, Konstantino Diakono, Johano Klimako, Agacio, Gregorio Episkopo de Antioĥio, Johano la 4-a Nesteuta Patriarko de Konstantinopolo, Doroteo el Gaza
VOL 89: Anastazio la Sinaita, Anastazio el Antioĥio, Anastazio Abato, Anastazio la 4-a Patriarko de Antioĥio, Antioko el Sabo
VOL 90: Maksimo la Abato
VOL 91: Sankta Maksimo la Konfesanto, Talasio Abato, Teodoro el El-Tor
VOL 92: Chronicon paschale
VOL 93: Olimpiodoro Diakono el Aleksandrio, Esikio el Sinajo, Leoncio Episkopo de Kipro, Leoncio el Damasko.

8-a jarcento

VOL 94-95: Johano el Damasko
VOL 96: Johano el Damasko, Johano el Niceo, Johano la 4-a Patriarko Konstantinopolo, Johano el Eŭbea
VOL 97: Johano Malalasa, Andreo el Jerusalemo. Elija el Kreto, Teodosio Abukara
VOL 98: Genadio la 1-a Patriarko de Konstantinopolo, Kosma el Maiuma, Sankta Gregorio la 2-a Episkopo de Agrigento, anonimulo Bekuĉiano, Pantaleono Diakono en Konstantinopolo, Hadriano monaĥo, Epifanio Diakono el Katanio, Packomio monaĥo, Filoteo monaĥo, Tarasio Patriarko de Konstantinopolo
VOL 99: Teodoro Studita.

9-a jarcento

VOL 100: Nikeforo la 1-a Patriarko de Konstantinopolo, Stefano Diakono de Konstantinopolo, Gregorio el Dekapolo, Kristoforo la 1-a Patriarko el Aleksandrio, Metodio la 1-a Patriarko de Konstantinopolo
VOL 101-103: Fotio Patriarko de Konstantinopolo
VOL 104: Fotio Patriarko de Konstantinopolo, Petro Sicilia, Petro Episkopo de Argo, Bartolomeo el Edesa
VOL 105: Niketo ('Davido') el Paflagonio, Niketo Bizanca, Teognosto la Gramatikisto, Anonimulo, Jozefo la Himnisto.

10-a jarcento

VOL 106: Jozefo la Filozofo, Andreo Ĉefepiskopo de Cezareo en Kapadokio, Areto el Cezareo de Kapadokio, Johano la Geometro, Kosma Vestitor, Leono la Patricio, Atanazio Episkopo de Korinto, malgrandaj verkoj de grekaj anonimuloj
VOL 107: Leono la 6-a el Bizanco
VOL 108: Teofano la Konfesanta, Nekonata aŭtoro, Leono la Gramatikisto, kontraŭpapa Atanazio la 3-a, Anastazio la Bibliotekisto
VOL 109: Verkistoj postepoke de Teofano (laŭ la eldono de Combefisius)
VOL 110: Georgo Hamartolo
VOL 111: Nikolao la 1-a la Mistikulo patriarko de Konstantinopolo, Bazilo Episkopo de Neai Patrai, Bazilo la Plijuna Episkopo de Cezareo, Gregorio Presbitero el Cezareo, Jozefo Genesio, Moseo filo de Kefa en Sirio, Teodoros Dafnopata, Nikeforo Presbitero el Konstantinopolo, Patriarko Eutikio el Aleksandri, Georgo Hamartolo
VOL 112: Konstantino la 7-a el Bizanco, Nikono el Kreto, Teodosio la Diakono
VOL 113: Konstantino la 7-a el Bizanco, Nikono el Kreto, Teodosio la Diakono
VOL 114-116: Simeono Metafrasto
VOL 117: Basilo la 2-a de Bizanco, Nikeforo la 2-a de Bizanco, Leono la Diakono, Hipolito el Tebo, Johano Georgido monaĥo, Ignacio la Diakono, Nilo ls Eparko, Kristoforo Protoasecretis, Mikaelo Hamartolo, Anonimulo, Suida Enciklopedio
VOL 118: Oecumenius Episkopo de Trikka
VOL 119: Oecumenius Episkopo de Trikka, diversaj verskistoj pri Jus Canonicum Græco-Romanum

11-a jarcento

VOL 120: Anonimulo verkisto pri la vivo de Nilo el Rosano. Teodoro Episkopo de Ikonio, Leono la Presbitero, Leono la Gramatikisto, Johano la Presbitero, Epifanio el Jerusalemo monaĥo, Aleksio Patriarko de Konstantinopolo, Demetrio Sinĉelo Episkopo de Ciziko, Niketo Kartofilakso el Niceo, Mikaelo la 1-a Kerulario Patriarko de Konstantinopolo, Samonaso Episkopo de Gaza, Leono el Okrido Ĉefepiskopo de Bulgario, Niketo Petorato (Niketo Stetatos), monaĥo studita, Johano Mauropos, Episkopo de Eŭkaito, Johano la 8-a Ksifilino Patriarko de Konstantinopolo, Johano Diakono el Konstantinopolo, Simeono la Nova Teologo
VOL 121-122: Georgo Kedreno, Mikaelo Pselo
VOL 123-126: Teofilato el Bulgario

12-a jarcento

(La 127 reale enhavas ankaŭ la 11-an)
VOL 127: Nikeforo Brienio (edzo de Komnena), Konstantino Manasesa, Nikolao la 3-a la Gramatikisto el Konstantinopolo, Luko la 7-a Abato de Grottaferrata, Nikono monaĥo en Raithu, Anastazio Ĉefepiskopo de Cezareo, Niketo Seronio, Jakopo monaĥo de Koĉinobafi, Filipo Solulo, Ijobo monaĥo, Grosolano Ĉefepiskopo de Milano, Irena Dukaena, Nikeforo la 3-a el Bizanco, Niketo el Sido
VOL 128-130: Eŭtimio Zigabeno
VOL 131: Eŭtimio Zigabeno, Anaa Komnena
VOL 132: Teofano Kerameŭa, Nilo Doksapatrio, Johano Osita Episkopo de Antioĥio, Johano la 2-a el Bizanco, Isako la Katoliko de la Granda Armenio
VOL 133: Arsenio monaĥo, Aleksio Aristeno, Luko Krisobergo Patriarko de Konstantinopolo, Teoriano Filozofo, Johano Kinano, Manuelo la 1-a Konmena, Aleksio la 1-a Konmena, Androniko la 1-a el Bizanco, Teodoro Prodromo
VOL 134: Johano Zonara
VOL 135: Johano Zonara, Georgo la 2-a Ksilifino Patriarko de Konstantinopolo, Isaako la 2-a Angelo, Neofita Presbitero JohanoKilas Metropolito de Efeso, Nikolao Metropolito de Modono, Eustazio di Tessalonica
VOL 136: Eŭstacio el Tesaloniko, Antonio Melisa

13-a jarcento

VOL 137-138: Teodoro Balsamono
VOL 139: Izidoro Metropolito de Saloniko, Niketo el Maroneia Metropolito de Saloniko, Johano Episkopo de Citro (Pidna), Marko la 3-a Patriarko de Aleksandrio Ĝioelo la Kronografo, Niketo Koniata
VOL 140: Niket Koniata, greka Anonimulo, Mikaelo Koniata Ĉefepiskopo de Ateno, Teodoro Episkopo de Alania, Teodoro Episkopo de Andido, Manuelo Granda Retoro de Konstantinopolo, Pantaleono Diakono de Konstantinopolo, Manuelo la 1-a Patriarko de Konstantinopolo, Germano la 2-a Patriarko de Konstantinopolo, Mikaelo Kumna Metropolito de Saloniko, Teodoro la 1-a de Niceo, Metodio monaĥo, Nikeforo la 2-a Patriarko de Konstantinopolo, Konstantino Akropolito, Arsenio Aŭtoreiano Patriarko de Konstantinopolo, Georgo Akropolito, Nikeforo Kumna, Papo Aleksandro la 4-a, Papo Siksto la 4-a
VOL 141: Johano Bekosa, Konstantino Meliteniota, Georgo Metokita
VOL 142: Georgo Kiprio, Atanazio la 1-a Patriarko de Konstantinopoli, Nikeforo Blemmida

14-a jarcento

VOL 143: Efraim Kronografo, Teolepto Metropolito de Filadelfio, Georgo Pakimero
VOL 144: Geogo Pakimero, Teodoro Metokita, Mateo Blastara
VOL 145: Mateo Blastares, Teodolo monaĥo dirita ankaŭ Tomaso Magister, Nikeforo Kalisto Xanthopoulos
VOL 146: Nikeforo Kalisto Xanthopoulos, Kalisto kaj Ignaco Ksantiuloj monaĥoj, Kalisto la 1-a Patriarko de Konstantinopolo, Kalisto Telikuda, Kalisto Katafugiota, Nikeforo monaĥo, Maskimo Planudo
VOL 148: Nikeforo Gregora
VOL 149: Nikeforo Gregora, Nilo Kabasila Metropolito de Saloniko, Teodoro el Meliteno Magnæ Ecclesiæ Sekrelario, Georgo Lapitha la Kipria
VOL 150: Konstantino Armenopulo, Makario Krizokefala Metropolito de Filadelfio (Egiptio), Johano la 14-a Kaleka Patriarko de Konstantinopolo, Teofano Ĉefepiskopo de Niceo, Nikolao Kabasila, Gregorio Palamas
VOL 151: Gregorio Palamas, Gregorio Akindina, Barlaam el Seminara
VOL 152: Manuelo Kaleka, Johano Kiparisiota, Mateo Kantakuzeno, Kanonoj kaj Leĝaro de la Patriarkoj de Konstantinopolo, (Johano Glikis, Gesaja, Johano la 4-a Kalekas, Izidoro la 1-a, Kalisto la 1-a, patriarko de Konstantinopolo, Filoteo Kokkina)
VOL 153: Johano la 4-a Laskaris (bizanca), Filoteo Episkopo de Selimbria, Demetrio Kidona, Maksimo Krizoberga monaĥo.

15-a jarcento

VOL 155: Simeono Ĉefepiskopo de Saloniko
VOL 156: Emanuelo Krisolora, Johano Kanana, Manuelo la 2-a Paleologa, Johano Anagnosta, Georgo Sfranze
VOL 157: Georgo Kodino, Dulaso la Historiisto
VOL 158: Mikaelo Glika, Johano Diakono el Adrianopolo, Jesaja el Kipro, Ilariono monaĥo, Johano Argiropulo, Jozefo la 2-a (patriarko de Konstantinopolo, Jibo monaĥo, Bartolomeo el Jano (fransciskano), Nikolao Barbaro, Venecia Patricio, Anonimulo pri la vivo de Mohamedo la 2-a
VOL 159: Laoniko Kalkokondila el Ateno, Leonardo Kiensis Ĉefepiskopo de Mitileno, Izidoro el Kiev, Jozefo Episkopo de Metono.
VOL 160: Gregorio la 3-a Mamasa, Patriarko de Konstantinopolo, Genadio la 2-a, Skolario Patriarko de Konstantinopolo, Gemisto Pletono, Mateo Kamarioto, Marko Metropolito de Efeso, papo Nikolao la 5-a
VOL 161: Bazilo Besariono, Georgo el Trabzon, Konstantino Lascaris, Teodoro el Gaza, Androniko Kalisto

Eksteraj ligiloj

  • Digitaj eldonoj libere alireblaj de la Migne Patrologio
  • Latina kaj Graeca, provizitaj je fotoj altedifinitaj
  • Eldono de la Patrologio greka ankaŭ en Google books:[2]

Notoj

  1. [1] Esperantigita Unua letero de Klemento el Romo.
  2. Ferdinando Cavallera, Patrologia Graeca Cursus Completus - Indices, Apud Fratres Garnier, Paris (ĉe la Fratoj Garnier, parizo), paĝo 21